Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


 

 

B

 

       Baart de la Faille Cornelis Jacob,nederlandano, d-ro de biologio, prof. de natursciencoj en gimnazio. Nask. 20majo 1880 en Groningen. E-isto de 1901. Starigis en 1903 kun Romein k. a. launuan vivpovan grupon en Nederlando (Utrecht). Kunverkis kontraŭ-Idanbroŝuron en N lingvo.

       Baas (bas) P. W., nederlandano, instr.Nask. 9 jun. 1894 en Winschoten. Prez. de LEEN okt. 1931 - okt. 1933, red. deN. E-isto jan. 1932 - okt. 1933.

       Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.Verkis originaleJ. Sapiro, 1921, 44p. "Tiuj prozaĵoj estas ankaŭ spritaj karikaturaj skizetoj priniaj samideanecaj moroj. La stilo estas lerta, tre korekta." (G. S. E.1922, p: 28)

       Babiladoj pri la Radio, v. Fine mikomprenas la Radion.

       Backheuser (bakojzer) Edvardo,brazilano, d-ro, prof. ĉe la Politeknika Lernejo en Rio de Janeiro. Verkispri geografio, geologio kaj naciaj demandoj. Kunfond. de BKE (1906) kaj BLE(1907), reprezentanto de la brazila registaro ĉe la 20-a UK. Prez. de la8-a Brazila Kongreso de E. Kiel deputito ĉe la parlamento de ŜtatoRio de J., li prezentis leĝoprojekton favoran al E. Verkis prop. komedion,faris multajn paroladojn kaj plurajn kursojn. Akademiano.

       Backman (bakman) G. Henrik, svedo,kuracgimnastikisto en Helsingborg. Nask. 4 apr. 1867, mortis 14 jul. 1928 enRamlösa Brunn. Pioniro de E en Sved. Speciale en la kriza tempo de 1909 linelacigeble agadis. Konstante gvidis kursojn kaj prop-is ĉiumaniere. Prop.vojaĝo en Germanujo en 1909. Heroaj klopodoj por eldoni la gazetonE-Folket, 1911-12, aranĝo de launua Skandinava Kongreso de E en Göteborg, 1918. Verkis 4 lernolibrojn, (launuan en 1892), vortarojn S-E kaj E-S (1921, 1919), trad.La konscienco riproĉas de Strindberg, 1928.

       Baena Nuno, (ps. Forgesito), brazilano,d-ro, mararmea kuracisto. Mortis 11 nov. 1922. Kunfond. kaj unua vicprez. deBKE, fond. kaj unua prez. de la E-grupoj "Norda Matena Stelo" (1909)kaj "Energio" (1921), en Belém (Pará). Prez. de la 6-a BrazilaKongreso de E. Poeto kaj rakontisto, verkisAmaStelaro, (originalaĵoj kaj tradukaĵoj).

       Baff William Edward, usonano, patentaadvokato. Nask. 20 majo 1888 en Newark (New Jersey). E-isto de 1905.Kunfondinto de EG en Worcester (Massachusetts), Washington (District ofColumbia) kaj Los Angeles. Unua prez. de EG de Los Angeles.

       Baggi de Araujo (baĝi diarauĵu) Irani, brazilanino, bankoficistino. Sekr. de BLE kaj BKE. Laborisĉe la organizado de la biblioteko de tiu klubo, kiu enhavas ĉ. 2000volumojn.

       Baggi de Araujo Jacome Martins,brazilano, supera juĝisto. Mortis 27 jan. 1912. Plej malnova E-isto en B.(1896). Prez. kaj fond. de la Petropolisa EG.

       Bagh (bagi) Julio, hungaro, verkistokaj E-instruisto, antaŭe aktoro. Nask. 13 jan. 1891 en Szeged; lia patroestis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Post liaj lernejajstudoj ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatroj.La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de siapatrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum sia junaĝo multaj liajpoemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 likonatiĝis kun E kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogisĝin. Lia ampleksa E-agado komenciĝis jam en la siberiamilitkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Alveninte alHungarujo post ta milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de laE-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo delit. vesperoj, ktp. Dum pluraj UK‑j li estis aktoro (kaj reĝisoro)de la kongresaj teatraĵoj. Por la reorganizo de la int. E-movado ellaborisdetalan proponon:Publika letero (1931).B. agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la E‑istaro; tioncelis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zfariĝis la tago de la E-a libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastajjaroj li gvidis multajn kursojn en Estonujo, Latvujo, Nederlando, Francujo,ktp. B. kunlaboras al multaj E‑gazetoj, kaj estis unu el la ĉefred.de LM (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimaslia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plejalta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ilikaŭzis surprizon kaj ĝojon. Z kaj la antaŭmilitaj E poetoj estisbaritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Mem Z povis forgesigi laneperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte per sia sincera,nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom laeksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis, aŭ povis elperforti sin ella frua tradiciemo de la juna E poezio. Post la mondmilita apatio kunmultobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de B. Liaunua poemaro, laPreter la vivo(1922) montris novan vojon al la E poezio, la vorto, la rimo, la bildoj ricevasnovan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estasforsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismajpensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efikode la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovasoriginalan formon en ta esprimo de siaj sentoj. Feliĉe ti retrovas laasonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo,Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pliforte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen,ke tio forigus nian intereson. La poemoj, troveblaj en laMigranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. Enla lasta poemvolumoLa vagabondo kantas(1933) B. reiras al la klasika E lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvassian eksterordinaran vers-faran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo dela hungara poezio. Kiel novelisto,DancuMarionetoj (1927),Migranta Plumo,Printempo en la Aŭtuno (1931) liprezentas sin, kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn,sed kelkfoje la pintigitan krajonon de la satiristo. Sed en la laste cititalonga novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato desiaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Liaunua romano laViktimoj (1926) estasromano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiomligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikajfiguroj, estas ne eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias lamanieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vastaromanoHura (1930), kiu estas partebrila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu partopaliĝas apud la majstra grimaco. En laMigrantaPlumo ni trovas liajn dramprovojn. En la plej nova verkado (La vagabondo kantas; simplaj versoj;Verdaj Donkiĥotoj, romano kajkarikaturoj (1933) B, ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al la satiro kajli iĝas akra kaj forta kritikanto de la E-movado. Lia freŝdata verko:La teatra korbo (l934) enhavasrememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kajverkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al laE-ista kariero de B. L. K. de 1923, nun Akademiano. Du el liaj verkoj ricevisakademian premion. Multaj noveloj kaj poemoj de li aperis en diversaj lingvoj:laHura aperis en germana traduko,1933. F. SZILAGYI.

 

       Bagnulo (banjulo) Raffaele, italo,ĉefadvokato de la tinanca ŝtata juristaro en Bologna. Pioniro dum lafruaj tagoj de E en Napoli.

       Bahaismo. Religia movado, devenanta elPersujo, multe persekutita siatempe. Antaŭulo: Báb, fondinto: Baha'u'llah, klariganto kaj disvastiganto: Abdul Baha, nuna gvidanto: ŜogiEffendi. Bahaismo instruas sendependan serĉadon de la vero, forlason deĉiuj superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj, unuecon de la homaro. Kromla religiaj principoj ĝi postulas universalan pacon, proklamasegalrajtecon de ambaŭ seksoj, limigon de la ekstremoj de riĉeco kajmalriĉeco, universalan edukadon, adoptadon de int. helplingvo. Abdul Bahaen multaj siaj verkaĵoj kaj paroladoj montriĝis amiko de E. En siajvojaĝoj tra Okcidento li plurfoje parolis antaŭ E-istoj kaj fervore kuraĝigadisilin. En Edinburg 7. jan. 19l3 Abdul Baha diris i. a.: "Ni ordonis al labahaanoj en Oriento studi zorge tiun ĉi lingvon, kaj baldaŭ ĝiestos disvastigita tra la tuta Oriento." La aktiva simpatio de la bahaanojmulte helpas disvastigadon de E en la orientaj landoj. Personon, kiu lernasE-n, aŭ E-istan turiston oni ofte demandas tie, ĉu li estas bahaano.Dum la UK-j regule okazadas bahaaj fakkunvenoj, informantaj pri la bahaismo; launua okazis dum la 17-a en Geneve. Pri ĉiuj detaloj informas la verkoBaha' u'llah kaj La Nova Epoko, verkitade Esslemont, trad. de Lidja Zamenhof, kaj fa kvaronjara gazetoLa Nova Tago, lastan tempon ne aperanta.LIDJA ZAMENHOF.

       Baha' u'llah kaj la Nova Epoko. VerkisJ. E. Esslemont, el la angla trad. LidjaZamenhof. 1930, 192 p. Detala konatigo de la historio kaj instruoj de laBahaismo, kun indekso de la temoj. Bona stilo.

       Baĥteev Faik, tataro, sovetiano,E-tradukisto de literaturaĵoj el tatara, kazaka kaj baŝkira lingvoj.Nask. 1905. Kunlaboris enSennaciecaRevuo,La Nova Epoko kajLa Nova Etapo.

       Bailey (bejli) Henry Thomas, anglo,stenografiisto. Nask. 23 marto l869 en Portsmouth. E-isto de1902. Farisparoladojn ĉe Stenografia Asocio; artikolojn en Steno-ĵurnaloj.MankopiisLa Batalo de l' Vivo el Z-aĵurnaloE-isto por postapresado. Dum multaj jaroj helpis Georggon Davidov fari lian faman kolekton de Eĵurnaloj. Membro dum ĉ. 28 jaroj de UEA, BEA, Londona EK.

       Bailey (bejli) T. Grahame, irlandano,prof. Nask. 8. sep. 1872 en Ambala, Hindujo. 1895-1920 misiisto; de 1920 prof.ĉe la Londona Universitato. Verkis 9 librojn kaj multajn artikolojn prihindaj lingvoj. Hon. prez. de Londona E-a Klubo. L. K. Estris Diservon de la18-a kaj 22a UK.

       Bailey (bejli) William, anglomuzikisto, ano de la E-ista Akademio. Nask. 24 dec. 1866 en Manchester. E‑istiĝisen 1905 kaj de tiam li kunlaboris en The British E-ist, La E-a Instruisto, TheE Monthly kaj Literaturo. Li kunlaboris en la E-A vortaro de Miltidge kaj en lakontrolado de laBibliaj tradukoj.Estas konata lia traduko de "Thought Power" (Penspotenco) de AnnaMills. Li profunde studis la verkojn de Z kaj ĝisoste sekvas ilin. Li estas"vivanta konkordanco" al la Z-a verkaro.

       Baire (ber) Georges, franco, inĝ.en Boulogne-sur-Mer. De 1908 seninterrompe UEA-del. Vicprez. de la loka EG.

       Baker (bejkr) Arthur Brooks, usonano,prelegisto kaj ĵurnalisto. Nask. 17 aŭg. 1877 en Salem (Kansas).Fondis unuan E gazeton en Usono, La Amerika E-isto, okt. 1906.Verkis prop.broŝuron "Elements of E", 1906; oni disdonis 100.000 e-rojn. En1907 verkis lernolibron "American E Book"; 40.000 e-roj estisdisdonitaj. Trad. en 1907 laKomunistanManifeston. En 1911 vendis gazeton kaj librorajtojn al ges-roj Reed.

       BalĉiunasIgnas, litovo. Nask. 10 marto 1909 en Gataŭĉiai. E-isto de l923.Gvidas konstante kursojn. Estrarano de LES kaj Kaŭnas-a ES.

       Bálint Gábor, d-ro hungaro univ prof.de uralaltajaj lingvoj. Nask. 13 marto 1844 en Szentkatolna, mortis 25 majo1913 en Temesvar. Li parolis 21 lingvojn. La unua hungara pioniro de E. En 1897li gvidis kurson por universitatanoj en Kolozsvar kaj eldonis litografite laregulojn de E. Iniciatis kaj helpis la eldonon de la unua HE gramatiko.

       Balkányi (balkanji) Pal, (ps. VeraNurhom; P. B.), hungaro, bankoficisto. Nask. 11 marto 1894 en Budapest. De 1912li laboras energie kaj tre diversflanke por E. En 1918 li fondis la Prop.Komitaton sub prez. de famaj hungaroj samjare aranĝis E-an fakon en la B-aMilita Ekspozicio. De 1918 ĝis 1928 aranĝis ĉiujare E . Standonĉe la B-a Int. Foiro. 1918 kunhelpis revigligi HES, gvidis kursojn. Multonzorgis pri la gazetara prop. servo. La Int. Foiro kaj la ĈefurbaFremduloficejo je lia iniciato uzas grandskale E-n. De 1929 organizis viglanmovadon inter la skoltoj kun rimarkinda sukceso. Li reprezentis la B-ankomercan ĉambron en la konferencoj de Venezia, Paris kaj Frankfurt,parolis eksterlande kaj en B per radio E-e. Entute depost la milito la plejfervora H prop-isto. De 1922 ĉefdet. de UEA. Estis kunlaboranto deLa Revuo. HDE k. a. Verkis kelkajnnovelojn, eldonis la unuan libreton de Kalocsay (Mondo kaj Koro, 1921), ktp. Ĉefkunlaboranto de laEnciklopedio.

       Ballard Charles William, anglo,kontisto. Nask 12 jun. 1867 en Edgware, apud London. En lia kvina jaro lafamilio transloĝiĝis en Nov‑Zelandon. Pioniro de stenografio.Dum la lastaj dudek jaroj li dediĉis semajne unu vesperon al E instruo denovuloj. Estis prez. de Komerca EK kaj ES en Melbourne, Red deLa Suda Kruco dum du aŭ tri jaroj,kunlaboris por aliaj gazetoj.

       Balliman (baliman) Jean, franco,komercisto. Nask. 2 majo 1876 en Paris. Prez de la vitrovendistoj en Francujo.Direktis gazetonParis-E ĝis1914. En l905 fondis sekcion komercan kun delegitoj en tuta Francujo sed tiuprovo montriĝis trofrua. Post la milito eldonis gazetonFrance - E. Direktas AsocionE et Commerce. Trad.: Francaj Poezioj1922; Maitre Pathelin, farso de la 15-a jarcento, 1922.

       Banham (benem) Frank Reginald, (ps.Robo), anglo, korektisto. Nask. 11 apr. 1898 en Lowestoft, Anglujo. AlvenisAŭstralion dec. 1914; akiris diplomon de BEA, 1926; surprenis redaktorecondeLa Suda Kruco en apr. 1929.Verkaĵoj: originalaj kaj tradukitaj artikoloj kaj skizoj en LSK de okt.1927. Lingvaj artikoloj en E gazetoj, prop. artikoloj en la taggazeto "TheAge" (Melbourne). Edziĝis febr.193l kun Hilda Dawes, diplomito deBEA. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

       Bankfakuloj. 9 marto 1926 en Berlinestis fondita Bankfaka E Grupo, kiu celis propagandon de E en bankfakaj rondojkaj daŭran korespondadon kun eksterlandaj samfakanoj. 28 dec. 1926 ĝifariĝis Bankfaka E Asocio Tutmonda kies unua jarkunveno estis 10 jan. 1928en Berlin. Adreso de la prez.: Karl Fischer, Friedrichsruher Str. 3,Berlin-Halensee. Pri elektiva funkcio de BEAT lastatempe mankas informoj.

       Banmer Lucien, franco, bankoficisto.Nask. 12 jan. 1893 en Damvillers. Lernis E-n tute sola en 1906. Soldatiĝiskaj revenis kripla en 1915. En 1918 gvidis kurson en Paris, kajkonatiĝinte kun Lanti kaj Glodeau, kun ili k. a. restarigis "LiberigaStelo"-n kaj poste kunfondis SAT. Estas ties ĝen. sekr. ĝis nunkaj faris en tiu funkcio multe da laboro. Iniciatis la eldonon deVortoj de Lanti kaj verkis por ĝiantaŭparolon.

       Bánó Miklós (ps. Ĉuvi Lovostan),hungaro, d-ro, inĝeniero. Nask. 4 jan. 1890 en Miskolc. Perdis la vidpovonen 1915, sed ne ĉesis labori en teknikaj kaj stenografiaj movadoj de l'vidantoj. De l911 E-isto. Prop-isto de La Verda Standardo. Post la milito animode la E-movado inter hungaraj blinduloj, fondinto de blindula grupo de HES,akiris plurfoje permeson intense instrui E-n en la blindullernejoj. Verkislernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originata poemo ĉeKatalunaj Floraj Ludoj. Lia edzino, Irén Antal, aktiva E-istino, kaj iliafilineto trijara:Klara Varma, jamparoletas E-e. Kunlaboranto de la Enciktopedio.

       Barabás (barabaŝ) Abel, hungaro,mezlerneja prof., verkisto. Nask. 19 aŭg. 1877 en Verespatak, mortis 1915.Aŭtoro de la unua H gramatiko de E en 1898 (Kolozsvár); verkis ankaŭprop- artikolojn.

       Baranyal Imre (ps. Emba), hungaro,pentraĵagento. Nask. 14 marto 1902 en Alap. Propagandas E-n ensocialdemokrataj rondoj. De 193l sekr. de la lit. sekcio de SAT. Poemoj enSAT-organoj kaj HDE. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

       Barbaraj prozaĵoj. DeBertrana el la kataluna trad.Jaume Grau Casas. 1926, 59 p. "Laverkisto kun preciza observkapablo pentras scenojn el la vivo de simplajkamparanoj. La stilo de l' traduko estas bona." (Totsche, L. 141. 1932, p:39.)

       Barbusse (barbüs) Henri, franco, famaverkisto; pacifisto kaj komunisto. Nask. en 1874. Honora prez. de la 1-aSAT-kongreso, 1921. Amiko de la lab. E-movado. Artikolo en Eista Laboristo,1921.

       Barcelo Andreu (barselo) Juan, hispano,infanteria kapitano. Nask. 7 jan. 1884 en Selanits, Baleares. Sekr. de EKPalma, fondinto de la grupoj "Lumo" kaj "Amikeco". Del. deUEA. Cseh-instruisto, gvidis kurson.

       BarceloCaimari (barselo kajmari) Francisco, hispano, advokato,urbkonsilanto, sekr. de komerca ĉambro. Nask. 14 nov. 1884 en Palma,Baleares. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de EKPalma.

       Barcelona. Urbo en Hispanujo, laĉefurbo kataluna, 775.000 loĝantoj. 5-a UK 6--11 sep.1909, 1287kongresanoj el 32 landoj; ĉefaj temoj: organizo de nacia E-societoj,financoj, laboroj de la E-Akademio.

       Bardoulet E., la unua pioniro de E enNova Kaledonio. Aliĝis al E en 1898. Vigla prop. precipe per artikoloj enNumea.

Ŝ.

       Bareluloj kaj Fadenuloj. Moderna fabelopor ge(mal)junuloj, deMaurois, el lafranca trad.Berno Fabo 1933, 105 p.Satira historio de du subteraj popoloj, kiuj pro bagatelo malpacas. Multajtutpaĝaj ilustraĵoj.

       Barni Giovanni, italo, teknikisto.Nask. 7 apr. 1889 en Verona kaj loĝas en Genova. E-isto de 1912. Kunfondisen 1913 "Laboristan E Grupon". Tiu grupo eldonis laDevoj de la Homo de Mazzini. Li estispreskaŭ ĉiam prez. de tiu grupo kaj gvidis multajn kursojn. Prot. deE.

       Barrett John, usonano, diplomato. Nask28 nov. 1866, en Grafton (Vermont). Direktoro Ĝenerala de PanamerikaUnuiĝo 1907-20. Prez. de. EANA 1910-12. Prez. de UK en Washington, 1910.Aŭtoro de diversaj libroj, precipe pri panamerikaj interrilatoj.

       Bartel Karl, aŭstriano, germano,industria oficisto. Nask. 5 febr. 1892 en Graz. E-isto de 1907. Kunfondis int.klubon "Junaj E-istoj", gvidis multajn kursojn, iniciatis 1920"E-helpon por Aŭ. infanoj". Hispanujo gastigis 324 infanojn dumunu jaro. Trad. en.La Semajno; La Marto;Scienca Gazeto.

       Barthelmess Norbert, germano,ĵurnalisto. Nask. 19 febr. 1897 en Düsseldorf. E-isto de 1911. Trad.artikolojn en E de UEA, 1912-13. Gvidis kursojn en lab. grupo en Düssetdorf,1922-24. Partoprenis multajn SAT-kongresojn kaj en kelkaj funkciis kielĉefprotokolanto. Red. deSennaciulo,1924-25 kaj de 1928 ĝis nun. Ankaŭ red. deLa Nova Epoko de 1930 kaj deLaLernanto. Trad.Fausto de Goethe,I. parto, 1923. Verkis la rakontonDiablidojkaj parte la kursan lernolibron por laboristojPetro (1925, de li reverkita 5-a eldono en 1932). Kompilis:Proletaria Kantaro (1924) kajUnua Legolibro, l932. Li verkis poemojn,rakontojn, kiuj aperis en SAT-organoj. Larĝaj horizontoj, sociajkontrastoj. Li preferas la temojn pri infanoj, penetras en la infanan animon,kaj kondukas la leganton en la ĉarman, petolan, tamen preskaŭĉiam nubo-ombran mondon de la malriĉaj prolet-infanoj. EMBA..

       Bartoík Dolfa, ĉeĥo, instr., grafikisto kaj desegnisto. Nask 1 majo1907 en Bor ice. E-isto de 1926. Unua prop. en Krom í inter gestudantoj, rezulto 2 kursoj en YMCA. Fondis Slovaka EK en Uh.Hradi t . Gvidis Cseh-metodajn kursojn. Publikaj prelegoj en eksterlando.Kunlaboranto de Ligilo.

       Bárth Franti ek, ĉeĥo,komercisto en Bratislava. Nask. 14 okt. 1884 en Praha. Tie li estis pioniro de1900: unuaj informaj artikoletoj en la tieaj ĵurnaloj; kunfondo de EK.Multon vojaĝis, vivis multajn jarojn ekster sia patrujo. En Sofiakunlaboris kun G. Atanasof. Dumviva membro de Leningrada ES.

       Basic English. (bejsik ingliŝ).Simpligita formo de la angla lingvo, kompilita de C. K. Ogden, 1932 kajpropagandata ankaŭ kiel int. lingvo. La vorto "Basic"formiĝis el la unuaj literoj de la vortoj "British, American,Scientific, International, Commercial". La bazo de la sistemo estas 850zorge elektitaj anglaj vortoj, inter ili 18 verboj, 600 substantivoj, ktp.Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devasesprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo. (Kritiko de B.E. en ta 50-a kaj 51-a n-roj de HDE, 1933, de M. C. Butler.)

       Bässler (besler) Otto germano, presejalaboristo en Leipzig; proks. 40-jara. Direktis la SAT-gazetservon de 1925-30poste eksiĝis el SAT kaj aliĝis al IPE, laboris por PEK. Edzinoantaŭ E-istino.

       Bastien (bastjen) Louis, franco,intendanto-generalo. Nask. 21 dec. 1869 en Obernal (apud Strasbourg). E-isto de1902. Sin okupis multe pri la propagando en norda Francujo, kaj poste enorienta. Post pensioniĝo li rekomencis plej ageme labori. Depost kvinjaroj, li fariĝis, kiel vicprez. de SFPE, unu el la plej sindonemajprop-istoj en F. Li multe klopodis por la nova int. organizo de la E-movado.Verkis:Naŭlingva EtimologiaLeksikono, 1907. Trad. de Bossuet,FunebraParolado de Princo de Conde, 1911. Kunmetis poŝvortareton por francoj,1932. LK, 1909, kaj prez. de la sekcio de la Teknikaj Vortaroj.Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

       Batalo pri la domo Heikkilä. De J.Linnankoski, el la finna trad. Setälä. 1919, 60 p. "Kontrasto inter fortajideoj kaj virineca sentemo. Unu el la perloj de l' Finna literaturo."(Laŭ la tradukinto.)

       Batta Jozsef, hungaro, fertornisto.Estis sekr. de HESL, red. deMunkáskultura.En l926 politika elmigrinto el Hungarujo, poste kunlaboranto en SAT-organoj.Unu el la gvidantoj de IPE kaj red. deInternaciistoĝis l933.

       Baudet (bode) André, franco,inĝeniero-industriisto. Nask. 18 apr. l876 en Paris. Eminentulo en lakomercaj rondoj, en kaj ekster Francujo. Prezidinto de multaj komercajoficialaj societoj. Prezidis la Parizan Komercan Ĉambron dum 4 jaroj, kajla kunvenon de la Komercaj Ĉambroj. En 1921, komisiita por raporti at laKomerca Ĉambro de Paris pri utileco kaj elekto de int. helplingvo, likomencis sian studon skeptike, sed rapide fariĝis konvinkoplena E-isto,penetrigis la lingvon en la komercon en kaj ekster Francujo, E-igis multajnkomercajn ĉambrojn. Delegito de la Pariza Komerca Ĉambro al laKongresoj de Geneve (1922), Venezia (l923), Paris (1925). Fondis kaj prezidasla AsocionE kaj Komerco. Al li Edankas siajn progresojn en la komercaj rondoj de Francujo. Verkisbroŝurojn pri E kaj Komerco, rimarkindan paroladon kun kurso de E en unuhorkvarono, kajLa komerco antaŭkaj post cent jaroj prelego farita ĉe la 24-a UK.

       L.BASTIEN.

       Baudouin de Courtenay (boduen dekurtnej) Jan Micislaw, polo, devenanta el franca familio, univ. prof. Nask. 3marto 1845 en Radzymin apud Warszawa, mortis 3 nov. 1929 en W. Eminentalingvisto, ano de la Pola Akademio. Aktiva liberpensulo, prez. de la PolaAsocio. Kuraĝa defendanto de la interesoj de ĉiuj naciajmalplimultoj. Varma amiko de E, multaj artikoloj en la E kaj pola gazetaro,multaj paroladoj. Kiel vicprez. de la Delegitaro en 1907 defendis tie E-nkontraŭ aliaj projektoj.

       Baxter (bakster) James G., skoto,asekuristo. Nask. 30 jan. 1865 en Liverpool. UEA-ano n-ro 1030. Red. kaj eld.grupan gazetonNia Propra. Specialaekzamenisto por BEA.

       Bayol (bajol), franco, oficiro. Nask.20 jan 1871 en Lille, mortigita en la milito l915. Konata pro sia propagandoĉe la Ruĝ-Krucaj Societoj, al kiuj li faris multajn paroladojn entuta Francujo. Fondis la societonE-Croix-Rouge (1905), kaj redaktis ĝian bultenon. Verkis:E kaj Croix-Rouge, trad. en seplingvojn.

       BEA: Brita E-Asocio, v. Britujo.

       BEA: Bulgara E-Asocio, v. Bulgarnjo.

       BEAT: Bankfaka E-Asocio Tutmonda, v.Bankfakuloj.

       Beauchemin (boŝmen) A P., francakanadano, pioniro de E en Kanado. Fondis grupon "La Lumo" en 1901;red. de gazetoLa Lumo. Iama L.K.

       Beaufront (bofron) Louis de, franco,prof. Nask. 3 okt. 1855 en Paris. Ĉe liaj studadoj lingvistikaj li riceviskonsilojn, eĉ lecionojn de Max Müller mem kaj tio faciligis pli malfrue alB. ricevi de tiu granda lingvisto laŭdan mencion pri E. Li ankaŭstudis speciale la Dominikanan filozofion, kiu kondukis lin al la teologio; liricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis nek monaĥo, neksacerdoto. Vojaĝante en Hindujo kaj en aliaj landoj, B. spertis mem neĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per lafranca kaj angla lingvoj, sed B ja komprenis ankaŭ la gernanan, hispanan,italan, hungaran kaj araban lingvojn. Tiu fakto inspiris al B. (18-jara) larimarkon, ke la vortoj "tabako", "teatro" k. a.kompreniĝas internacie malgraŭ formalaj diferencetoj, kaj tiokondukis lin al ideo pri artefarebla lingvo int. Fariĝinte privatainstruisto ĉe amikoj en 1877 post financa katastrofo kaj gravega tifo, liprovis realigi L I. per sistemo, kiun li nomis "Adjuvanto", sed la manuskripto, deponita ĉe notario,malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo.) B. estis la unua francaE‑isto, aliĝis al E jam en 1888, kaj tuj komencis propagandi en laregiono de Toulouse kaj Albi. B. eldonis en jan. 1892, laŭ la rusa lingvo,la unuan lernolibron por francoj. Fondis en jan. 1898 la revuonL' E-iste kaj SPPE, kiu elvokis enFrancujo la fondiĝadon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado,pri E. Ekde la fondo prezidis tiun societon; eksiĝis en 1908. Li la unuaellaboris plenan gramatikon de E, klarigante la manieron por esprimi enbonstila E la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere evitante la danĝeron denaciaj dialektoj en E mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) lieldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj vortaroj, i. a. la famanCommentaire sur la grammaire E, 1900;kaj pliePreĝareto por katolikoj1893. verkis prop. librojn; la unua aperis en 1895. B. altiris al E multajneminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. En 1894 B. estiskontraŭ reformoj en E. En 1908 li anonime prezentis al la"Delegitaro" (v.) sian projekton de reformoj en E sub ps.Ido. Tio okazigis la"skismon". B. mem fariĝis ĉefa gvidanto de la Ido-movado.

       Beaumel (bomel) Leon, franco, hospitalaadministranto. Nask. 8 sept. 1870 en Toulouse. Interesiĝas pri "Ligopor Instruado" kaj ĉiuj manifestiĝoj de arto. E-iĝis en1902. Publikaj kursoj kaj artikoloj. Vicprez. de SFPE.

       Becker (beker) Eduard, germana,katolika pastro, eklezia konsilisto. Nask. 10 okt. 1867 en Mokrone; mortis 2okt. 1930. Agis por E ĉe la sendstacio Breslau, per kiu li ofte paroliskaj instruis. La modesta viro estis unu el la plej eminentaj pioniroj de E enSilezio.

       Bedekoviĉ Danica, kroatino.Pioniro en Kroatujo (Jugoslavujo) de 1905. Ŝi redaktis la unuan E-gazetonen la landoKroata E-isto, verkis launuan plenan lernolibron por kroatoj, 1909, kaj E-K Vortaron.

       Behrendt (berent) Arnold, germano,poŝtkonsilisto. Nask. 29 apr. 1877. E-isto de 1908. Prez., depost"samdirektigo" gvidanto de GEA; prez. de la 25-a UK en Köln. Liaprop. agado estis la kutima: paroladoj, artikoloj kaj instruado. Lia laboro perE rilatas unuavice lian profesion: fakaj artikoloj en la iam eldonita de liPoŝta E-isto informis la anojn deILDEPO (prezidita de li 1911-14) pri diversaj fakaj aferoj. Dum la milito likunlaboris enInt. Bulteno, tradukismultajn paroladojn ktp. de germanaj ŝtatistoj, broŝurojn pri lamilito, statistikon k. s. Post la milito li tradukis kelkajn broŝurojn priSupera-Silezio kaj eldonis komence de1923 unu kajeronGermanlanda Bultenopro la invado en la germanan Ruhr-teritorion. Verkis kelkajn lernolibrojn de E,inter ili lernolibron por poŝt- kaj telegrafoficistoj. La studado naskismultajn artikolojn prilingvajn porE-PraktikokajG. E-isto. En LK de 1911. En iamaRevuo aperis liaj unuaj poemoj; posteE-Praktiko publikigis poemojn kajprozaĵojn de li. Entute: grandega laboro por kaj per E. Kunlaboranto de laEnciklopedio.

       Bein, Kazimierz, v. Kabe.

       Bef Henri, franco, bibliotekestro de laUniversitato en Montpellier. Unu el la kunfondintoj de SFPE, 1898 kaj el launuaj propagandistoj per artikoloj kaj paroladoj; kunfondis kaj prezidis lagrupon de Montpellier, 1902.

       Bela Joe, aŭtobiografio de hundo,verkis Marshall Saunders, el la angla trad.J.Blaikie kajN. Hohlov, 1929, 310p., kun ilustraĵoj. "Bela Joe estis reala hundo. Dum la unua parto desia vivo "li" apartenis al kruela mastro. Poste li vivis multajnjarojn en feliĉa hejmo". (El la Antaŭparolo.)

       Belga Antologio.Flandra parto. Kompilita kaj kun literatura resumo de Vermuyten.Franca parto. Komp. kaj kun lit. resumode Jaumotte. 1928, 285 kaj 285 p. Specimenoj kaj biografiaj notoj de ĉ.100 aŭtoroj. "Ega laboro de seriozaj kaj kapablaj personoj, kolektivapenado, ampleksaj konoj, persistemo kaj kuraĝo. La tradukoj estas bonaj,parfe eĉ tre bonaj." (Butin, HDE, 1930, n-ro 11.)

       Belga Esperantisto. Organo de BLE,fondita en 1908; formato 24x16. Redaktis: L. Champy, Van Laere, Van DerBiest-Andelhof, Oscar Van Schoor, Frans Schoofs.

       Belgujo. La unua belga E-isto estisArmandDethier, dir. de "L'Annonce Timbrotogique", revuo en kiu li, proks. komence de 1892,publikigis artikolojn pri E, en kiuj li akcentis speciale la utilecon de E porkolektantoj de poŝtmarkoj.

       En lafino de 1897 leŭtenanto (poste kapitano) CharlesLamatre, la konata Kongolanda esploristo belga, konatiĝis kunla ideo de L. I. kaj kun E, kaj ambaŭ trafis tiel forte lian spiriton, keli tuj decidis ilin ekpropagandi en Belgujo, kie tamen ekzistis jam kelkajizolitaj sed neagemaj E-istoj, kiel li tion poste diris en la de li fonditagazeto - lia propraĵo - Belga Sonorilo.

       Lipublikigis serion de ok artikoloj pri la demando en la tiama belga gazetoĉiutaga "Le Petit Bleu". Tiuj artikoloj estas kunigitaj enbroŝuro 1898, kiu ne estis vendota, sed senpage disdonota de MultlingvajRondoj aŭ scienculaj Societoj. La Poliglota Rondo de Bruselo estisĝia deponejo. La eldonon ebligis diversaj riĉaj scienculoj belgaj,inter kiuj estas citeblaj Somsée, Solvay, Lambert, k. c.

       SamtempeLemaire, honora membro de l' Poliglota Klubo de Bruselo, donis en ĝi duprop. paroladojn (dec. 1897, jan. 1898). Ili estis sekvataj de unua kurso pri Edonita en tiu klubo de P.Blanjean.Baldaŭ alia kurso estis organizata en Gilly apud Charleroi, deRoelandt.

       Postkelka tempo Lemaire devis reforiri por esplora vojaĝo en Afriko, kaj postla reveno, li konstatis, ke ekzistas kelkaj E-grupoj en diversaj lokoj, kiesmembroj ja tre akurate. kunvenas, sed kiuj estas tute neagemaj je prop.vidpunkto. Li do rekomencis la batalon kaj faris paroladojn en diversaj urboj -nome en Gent'o, en la Universitato. Novaj kursoj estis organizataj, inter aliajen la societo; "Vastigado de la Lernejo por Instruistoj" kaj en la"Antverpena sekcio de la Federacio de la lernantaj de l' BelgajAteneoj". Tiu lasta kurso okazis en la ejo de l'Reĝa Ateneo deAntverpeno, kaj por ĝin sekvi la lernantoj devis sin turni al SkabenoDesguin. Gvidanto de l' kurso estis LucienBlanjean(okt 1902). Aliparte, leŭtenanto LeopoldJamin, frato de arĥitekturisto Joseph Jamin, el Bruselo,ekdonis kurson en la Antverpena "Taverne Royale".

       Baldaŭaliaj paroladistoj ekpropagandis la lingvon en diversaj lokoj: en Bruĝo,A. J.Witteryck, presisto, kiueldonis tiutempe ĉiusemajnan ilustritan revuon flandralingvan "DeLusthof" kun rubriko E-a; en Loveno, deMattelaer, tiutempe studento en la tiea Universitato; enAntverpeno, de ĥemia doktoro Raymond VanMelckebeke, nome en la "Centra Societo de l' Belgajĥemiistoj" k. c.

       Alipartemultaj el la ĉefaj gazetoj belgaj kaj aliaj malpli gravaj revuetoj kajrevuoj, tiom el la Flandra kiom el la Valona parto de l' lando, ekparolis prila lingvo, kaj poste enhavis ofte artikolojn ĉu favorajn ĉukontraŭbatalajn pri la demando. Ni citu: Le Matin, La Metropole, HetHandelsblad (Antverpeno), Le Courrier de l' Orueau, Zuid - en - NoordNederlandsch Tooneel; Le Journal de Courtrai; De Limburger; Klim op (Loveno);La Meuse, Le Journal de Liege (Lieĝo); Le Soir, Le XX-e Siecle, LePatriote, La Chconique L' Independance Belge (Bruselo); Le Bien Public, LaFlandre Liberale (Gento), k. c.

       Tiuagado multe vastigis la ideon kaj pligrandigis la nombron de l' adeptoj de lalingvo int. Kursoj ekdoniĝis; naŭ Asocioj sciencaj nomis delegitojnen la "Delegitaro".

       Ensept. 1902 Lemaire fondis sian monatan revuonLa Belga Sonorilo, kies ĉefred. estis Joseph Jamin,cenzuristoj P. kaj L. Blanjean, adm. Maurice Seynaeve (tiam studento en laGenta Universitato), presisto A J. Witteryck, Delplace; kunlaboris CastonChotiau, L. Cogen, L. Jamin, k. c. La apero de tiu revuo okazigis la kreon deE-istaj Grupoj en diversaj urboj kaj aliaj komunumoj: La Antverpena GrupoE-ista estas fondita en marto 1903 kun 50 membroj. Sekvis: la E-istaKatolik-Universitata Grupo (fonda kunveno 17 marto en la Ĉambrego de l'Universitato mem) kun pli ol 50 membroj (fondinto: Mattelaer); la StudentaGrupo en Gento (majo 1903; fondintoj: M. Seynaeve kaj Cauterman) - La E Sekciode l' Poliglota Klubo de Bruselo; la Lovena Grupo (7 majo, fondintoj: EugMathys, filo, Advokato Van Dieren kaj Paul Blaise): la Bruĝa Grupo(fondinto: A. J. Witteryck); la E sekcio de la Popola Universitato en SaintGilles-Bruxelles; la Grupo en Lieĝo (fondinto: Oudenne) la Grupo en Gilly(fondinto: Roelandt); la Grupoj en Meĥleno, Duffel, Huy, Verviers,Andenne; poste, en 1907, la Brusela "La Pioniro"; k. c.

       Multefavoris la propagandon la kvar paroladoj faritaj de prof.Lambert (de la Universitato de Dijon, Francujo) en la kvar belgajuniversitatoj de Gento, Loveno, Bruselo kaj Lieĝo, en nov. 1903, laŭiniciato de MauriceSeynave. Citindajfaktoj el la tiama propagando estas la grava partopreno de E en la Ekspoziciogeografia organizita de la Reĝa Societo de Geografio en Antverpeno dum lasomero 1902 kaj en la ekspozicio de fotografaĵoj organizita ankaŭ enAntverpeno, de la "Societo por fotografaj kaj sciencaj lernadoj", dumaŭg 1903.

       Tiujmultnombraj klopodoj kondukis, en 1905, al la fondo deBelga Ligo Esperantista (BLE), 30 julio. Jen en kiaj cirkonstancoj,laŭ la raporto de Seynaeve en "Belga Sonorilo" de sept., 1905:

       "Ĉirkaŭeje la lastaj tagoj de majo 1905, presita letero, subskribita de Sroj L.Blanjean J. Coox, E. de Troyer, J. Jamin, E Matys Dro Seynaeve, kaj Dro R. VanMelekebeke, estis sendata al ĉiuj plej konataj belgaj E-istoj kaj petisilin bonvoli kunveni por kune decidi pri la rimedoj plibonigi la propagandadonde E en Belgujo. Tiu kunveno okazis la 25 de junio, ĉe la sidejo de laAntverpena Grupo E-ista, en Antverpreno. . . Dum tiu kunveno oni precipedecidis unuvoĉe fondi Ligon de la Belgaj E-istoj kaj oni komisiis SrojnCoox, Seynaeve kaj Van Melckebeke por la elverko de projekto de regularo.

       "La30 de julio, dua kunveno okazis en Antverpeno. Ĉeestis en ĝi f-inojGreiner, Daenen, Lecointe, s-roj Blanjean, J.Jamin, Vandersleyen, Verbanek(Bruselo)- Brahm, Champy, De Cae, de Roy, bro Gunsburg, L. Jamin, Van deKerckhove, A. Van der Biest-Andelhof, Dro R. Van Melekebeke (Antverpeno); L.Cogen (Gento), Coox (Duffel) Mathys (Loveno), Dro M. Seynaeve (Kortrijko),Sloutsky (Lieĝo). Senkulpigis sin pri sia foresto E. De Troyer(Lieĝo), Dro Goffin (Ostendo), Mourton (Bruselo), Dro W. Van der Biest(Antverpeno, Van Oevelen (Zoersel), Witteryck (Bruĝo). Dum la kunveno, oniricevis entuziasman telegramon de E. d' Artois (Bruselo). Sub la prezido de A.Van der Biest-Andelhof, la kunvenintoj longe diskutis kaj fine akceptis laregularon. Oni ankaŭ decidis, ke la unua jaro de la Ligo daŭros detiu tago ĝis la 1-a de sept. 1905 kaj ke tiu kunveno povos anstataŭila ĝeneralan ordinaran kunvenon se la Komitato tion opinias utila.Laŭ la ĵus akceptita regularo, oni devis tiam elekti la seskomitatanojn, ĉiujare elektotajn de la ĝenerala kunveno. Post proponode Dro Maurice Seyneave, oni aklamis komandanton Lemaire kiel membron de lakomitato; post voĉdonado, la prez. proklamis kiel aliajn komitatanojn f‑inonE. Lecointe, L. Blanjean, J. Jamin, Dron Seynaeve kaj Dron VanMelckebeke."

       Tiukomitato tuj eklaboris serioze kaj dum komitata kunsido okazinta 1a unuan deokt. 1905 en la loĝejo de komandanto Lemaire, en Bruselo, estis elektatala jena direktanta komitato: prez. komandanto Lemaire; ĝen. sekr. d-roSeynaeve; aden. sekr. Coox; membroj f-ino Lecointe, L. Blanjean J. Jamin; d-roVan Melckebeke, al kiuj estonte estis aldonataj L. Jamin, Van derBiest-Andelhof (kiu poste fariĝis vic-prez.)

       En 1905la interna formo kaj divido de Belga Sonorilo estis tre taŭge ŝangatakaj plilarĝigata; ĝi publikigis de tiam ne nur prop. kaj movadajnartikolojn, sed ĉiuspecajn alitemajn komunikaĵojn; Seynaeve fariĝisĝia ĝenerala direktoro. Oni ankaŭ starigis la kondiĉojn porla akiro de la "Atesto pri Kapableco", k. c.

       Grandanombro de Delegitoj por la "Delegitaro" estis akirita inter lasocietoj belgaj (sciencaj, komercaj k. a.) kaj grava petskribo estis organizatainter la univ. profesoroj favore je la alpreno de Lingvo Int., petskribosendota al la sciencaj akademioj de l' mondo: pli ol cent profesoraj subskribojestis kunigitaj.

       Tamenla reformemo ekfaris jam sian malbonan disigan agadon en Belgujo kiel alilandekaj Lemaire iom post iom entreprenis en sia Belga Sonorilo lingvostudojn(titolitajn "Al la int. helpa lingvo"), certe tre interesajn, sedanĝerajnpor la lingva unueco, ĉar ili igis lin pli kaj pli forlasi la E-an formonpor alpreni tiun de Ido: de 1908 ĝis 1914 kiam pro la komenciĝo de laMondmilito, Belga Sonorilo ĉesis definitive aperi, la gazeto fariĝistute Idista, kaj ĉiuj ĉisupre cititaj pioniroj de la movado enBelgujo, (esceptante Van der Biest-Andelhof kaj lian filon d‑ron W. Vander Biest, Witteryck, Mattelaer, Paul Blaise, Champy, Roelandt, d-ron Goffin,d-ron Raymond Van Melckebeke, L. Cogen kaj kelkajn aliajn) sekvis Lemaire, kiu propramoveforlasis BLE (ĝenerala kunveno de la 20-a de sept. 1908). Multaj honorajkomitatanoj ankaŭ eksiĝis, aliaj restis, sed mortis en la sekvantajjaroj.

       Tiureformema spirito naskis skismon en la Ligo kaj en nov.‑dec. 1908 lafundamentfidelaj E-istoj belgaj fondis la monatan gazeton nun ankoraŭekzistantanBelga E-isto. En siakunsido de la 25 okt. 1908 tiuj samaj "Fundamentuloj" elektis lajenan novan estraron de BLE: prez. Amatus Van der Biest-Andelhof; vicprez. A.J. Witteryck kaj abato Richardson; sekr. Leon Champy; kas. Oscar Van Schoor.Post la morto de Van der Biest (22 jan. 1912) Witteryck fariĝis prez.

       En 1924fariĝis prez. F. Schoofs kaj restis ĝis la morto en 1934. Witteryckfariĝis honora prez. La nuna komitato de BLE aspektas jene: vicprez. L.Cogen kaj P. Kempeneers; sekr. H. Petiau; kas. M. Jaumotte; adm. sekr. Poupeyekaj R Dechesne. Jaumotte estas ankaŭ red. de BE. Konstantaj komitatanoj:Babilon, Champy, S-ino Elwortby-Posenaer, d-ro W. Van der Biest kaj Oscar VanSchoor. Inter la plej malnovaj aŭ plej laboremaj komitatanoj estas plie:s-roj De Katelacre, Fals, kaj Boffejon, s-inoj Thooris, Obozinski, Baiwir, Fr.Van Genechten, Jos Leflot kaj L. Bract.

       La nunahonora prezidanto estas la reĝo Leopoldo III, kiu akceptis tiun titolonpost la morto de generalo Graio Leman.

       La Liaokalkulas dudekon da grupoj tre agemaj el kiuj "Verda Stelo"(Antverpeno) kaj la "Bruĝa Grupo" akiris la oficialan titolon"Reĝa Societo" (almenaŭ 25 jara ekzistado).

       BelgaE-Instituto, koopera societo fondita en Antwerpen por la eldono, presado kajvendado de E-verkoj la 1 marto 1926. Hodiaŭ ĝia kapitalo atingas160.000 belgajn frankojn (2. 23.000 svfr.) kaj eldonis multajn gramatikojn,propagandilojn, krome Belgan Antologion kaj Rimvorta-on de Jaumotte. La unuaadministrantaro konsistis el s-roj Schoofs, Jaumotte, De Coster, De Kateleare,Vermandere, Oscar Van Schoor, Van der Veken, De Hondt, Vermuyten kaj f-inoj DeBuyser ka Morrens Post la morto de Schoofs (kiu estis la animo de BEI) faras laadministron s-roj Boffejon, de Hondt kaj Vanderveken.

       UEA en Belgujo. Ekzistas Belga Teritoriokun Fr. Schoofs kiel ĉefdelegito kaj mulfaj delegitoj en aro da urboj kajaliaj komunumoj. Membronombro: proks. 300. Post la morto de Schoofs gvidas laUEA-aferojn De Kteleaere.

       Dueksterlandaj laboristaj asocioj havas en B. apartan sekcion. La franca FEOagadas en la franca parto de la lando, la nederlanda FLEN en la flamanda parto.Funkciis ankaŭ kelkaj fakaj E-societoj, ekz. en la postmilitaj jaroj lamaristoj havis apartan E-grupon en Antwerpen, al kiu apartenis E-istoj elmultaj nacianoj; la gvidanto estis la hungaro J. Poresin. Ankaŭ en aliajurboj laboris kelkaj elmigrintoj.

       MondaPalaco en Bruselo. Dank' al la klopodoj de Paul Otlet kaj senatano H.Lafontaine, direktoroj kaj kreintoj de la Monda Palaco, E havas en ĝispecialan Ĉambron kie estas elmontrataj aro da dokumentoj: libroj,gazetoj, propagandiloj k. c. Post la Mondmilito la du direktoroj organizis dumdiversaj jaroj intersekve "Universitatajn int. Semajno-duojn" en kiujla "Profesoroj" rajtis uzi ĉiujn lingvojn laŭ sia bontrovo:E tie estis ankaŭ akceptata kaj diversajn fojojn E-istoj-profesoroj donistie paroladojn pri diversaj sciencaj objektoj.

       Literaturo. Jam en 1904 aperis"Paĝoj el la Flandra literaturo" (v). Post la milito "BelgaAntologio" (v). Multe laboris sur literatura kampo s-inojElworthy-Posenaer, Lucette Faes-Jansens, s-roj Jaumotte, Osear Van Schoor kajDe Schutter.

       Nialdonu, ke la Publika Biblioteko de Antverpeno posedas tre gravan kolekton deĉiuspecaj E-aj broŝuroj, libroj, revuoj.

       EnRadio-kampo estas citinde ke tri kursoj pri E estis donitaj en"Radio-Belgique" (nun la ŝtata I.N.R.) dum tri intersekvajvintroj. Profesoroj estis M. Somerling (en flandra lingvo), F. Mathieux, M.Jaumotte kaj P. Kempeneers (en franca lingvo). Dum pli ol unu jaro tiu lastadonis ĉiusabatajn paroladetojn en E. La sukceso de tiuj kursoj estis tregranda. En "Radio-Belgique" Kempeneers faris ankaŭ la 22 apr.1929 gravan paroladon E-lingvan pri Belgujo, preparan al la centa datreveno del' lando en 1930.

       Kongresoj E-istaj, kiuj okazis enBelgujo:

       1909,27-28 junio en Verviers, 1-a landa k

       1910,15-16 majo en Bruĝo 2-a landa k.

       1910,22-26 julio en Bruselo E-ista Semajno-Kongreso en la Mond-Ekspozicio (kunE-ista Oficejo kaj speciala ekspozicio).

       1910,26-30 aŭg. en Bruselo 2-a kongreso de UEA

       1911,4-5 junio en Charleroi 3-a landa k.

       1911,20-27 aŭg. en Antverpeno 7-a UK.

       1912,26-27 majo en Gento 4-a landa k.

       1913,11-19 majo en Spaa 6-a landa k.

       1913,14-20 aŭg. en Gento Int. E-ista Semajno-Kongreso dum la UniversalaEkspozicio.

       19l4,31 majo-1 junio en Meĥleno 6-a landa k.

       192023-24 junio en St. Gilles 9-a landa (La 7-a kaj 8-a belgaj kongresoj okazis enAnglujo dum la milito organizitaj kaj ĉeestitaj de belgaj E-istoj,loĝantaj tie provizore.)

       1921,15-16 majo en Lieĝo l0-a landa k.

       1922,en Sankt' Nikolao en-Flandrio 11-a landa k.

       1923,20-21 majo en Namur 12-a landa k.

       1924,7-9 junio en Bruĝo 13-a landa k.

       1925,30 majo-1 junio en Verviers 14-a landa k.

       1926,22-24 majo en La Panne 16-a landa k.

       1926,en Spaa l2-a Int. Katolika E-Kongreso.

       1927,4-6 junio, en Mons 16-a landa k.

       1928,10 junio en Bruselo 17-a landa k.

       19283-11 aŭg. en Antverpeno 20-a UK.

       1929,18-20 majo en Gento 18-a landa k.

       1930,7-10 junio en Lieĝo dum la Universala Ekspozicio, kun tutsomera E-a fako,19-a landa k.

       1931,23-26 majo 20-a landa k.

       1932,14-16 majo en Antverpeno 21-a landa k.

       1933,3-5 junio en Bruselo 22-a landa k.

       Ĉiujkongresoj ĝuis la oficialan apogon de la lokaj aŭtoritatoj kaj laUK-j staris sub la protektado de la belga reĝo. Prez. de la 1-3-aj landajkongresoj estis A. V. d. Biest, prez. de la 4-6-aj, 11-a, 13-a landaj kongresojkaj la Int. Semajo-kongreso en 1910 A. J Witteryck, prez. de la 9, 10, 12,14-16 kongresoj L. Cogen, prez. de la 17-22 kongresoj estis Fr. Schoofs.

       La LKKde la 7-a UK konsistis el s-roj Van der Biest-Andelhof, D-ro Van Der Biest,Dupont kaj Ritschie, f-ino Posenaer, kiu estis sekretario-kasisto. Tiu de la20-a UK konsistis el s-ino Elworthy-Posenaer s-roj Schoofs, Oscar Van Schoor,M. Jaumotte, Adv. Roost, Vermandere, kaj Ritschie - En ambaŭ kongresojprofesiaj aktoroj ludis teatraĵon en Esperanto. En la unua"Kaatje" de Spaak (trad. Van Der Biest), en la dua Hamleto-n.

       Laartikolon verkis malnova belga E-isto, tralegis H. PETIAU.

       Laflandra movado. En julio 1929 aperis en AntverpenoFlandra E-isto per la zorgoj kaj klopodoj de Flandrema GrupoE-ista. La publikigo je ĉi tiu monata revuo decidigis pri la fondo deflandra ligo. Je Pentekosto 1930, en Antverpeno, la 1-a flandra kongreso de Efirme starigis sian propran ligon kun advokato Jozef Muys kiel prez. kaj EdgardVerheyden kiel sekr. Flandra E-isto de tiam fariĝis ĝia oficialaorgano, kun Jan Van Schoir kiel ĉefred. Dum tiu kongreso oni ankaŭskizis la statutojn de la nova Ligo, kiuj ricevis definitivan formon la 11-ande sept. en Gent. Art. 2 mencias, ke FLE celas: propagandi E-n inter laflandroj, konigi ĉe la aliaj popoloj la kulturstaton flandran; akceli lamondpacon laŭ sia povo. Montriĝis baldaŭ la neceso haviankaŭ propran librejon. Tiucele, 30 nov. 1930, f-ino J. Terryn el Gent kajG. Debrouwere kaj Alb. Cognie el Kortrijk fondis societon Flandra E-Instituto,leĝe registrita. La akcioj de FEI ne donas rentumon. La profitoj servaspor la E-propagando. La 2-a flandra kongreso okazis en Aalst kaj aliĝis175 partoprenantoj; por la 3-a en Kortrijk, je Pentekosto 1932, tiu nombro jamestis 201 kaj la urbestraro subvenciis la eldonon de plaĉa gvidlibreto. En1932 parte renoviĝis la estraro de FLE, kies prez. nun estas Leo Calloensel Aalst kaj sekr. Gerard Debrouwere el Kortrijk. El la agado de FLE ni menciasprecipe publikigon de E-kurso en "Toerisme", organo de la FlandraTurista Asocio, havanta 145.000 membrojn. La programo de la Popoluniversitato"Heran Van den Reeck" en Antverpeno mencias E-kurson. Inter la studentojde la Genta ŝtatuniversitato okazis vigla propagando kaj kerno estasstarigita. Reto da sekcioj kaj delegitoj kovras la flandran landparton deBelgio. G. DÉBROUWERE.

       Belhoro: Blindaj E-istoj Loĝantajen Hungara Reĝlando, v. Blinduloj.

       Belhoste (belost) Léon, (ps. L. B.),franco, oficisto en la urba administracio de Paris. Nask. 29. jan. 1890 enRouen. Komitatano de SFPE. Gvidas kursojn depost 1910. Verkis kun Doue laGvidlibron de la 24-a UK.

       Belmont Leo, ps. de adv. LeopoldBlumental, polo, ĵurnalisto, verkisto; loĝas en Varsovio. Nask. 8marto 1865 en V. Fininte la universitaton fariĝis red. de semajna lit. kajpolitika gazeto "Libera Vorto" (pola), kiun li plenigis mem dekomenco ĝis fino. Pro artikoloj B. estis malliberigita 5 fojojn, unu fojonankaŭ ekzilita. Verkis proks. 100 librojn, inter ili en la pola lingvo 3grandajn volumojn da poeziaĵoj. Liaj historiaj romanoj("Messalina", "Mme Pompadour", "Dubarry","Veĉera", k.a.) estas tre legataj libroj. Lerta tradukisto, bonaoratoro, majstro de la deklamado. En la E-movado B. okupas same gravan lokon.Jam en 1887 li sendis salutleteron al Z, finante per la profetvortoj: "Vivenkos, sinjoro!" Jam tiam li komencis skribi grandajn artikolojn sur bazode profunda lingvistika scio; "Libera Vorto" ofte estis preskaŭplena je defendo de E. Liaj artikoloj pri E ĉu en la pola, ĉu en larusa gazetaro estas multegaj. Estis gvidanto kaj vicprez. de l'unua rusa ES (enPetrograd) kaj poste de l' unua pola ES (en V.). Dum la 1-a UK li proponis priĉiujara kongreso de E. Nun estas vicprez. de PEA, LK kaj Akademiano. En Eli ankaŭ verkis multe kaj kunlaboris al multaj E-gazetoj. Libroformeeliris en 1908 liajSonoj Esperantaj.Atenton meritas lia pola E-gramatiko en versoj mnemonikaj. Bona oratoroankaŭ en E.

E. WIESENFELD.

 

       Belogorcev Viktor, sovetiano, ruso,laboristo. Nask 1903 en Tomsk (Siberio). Fariĝis E-isto en 1919. Aktivepropagandis E-n kaj organizis rondetojn en Tomsk, Barnaul, Nikolajev. De post1931 membro de CK SEU.

       Beltrao (beltrau) Antonio Carlos deArruda, brazilano, d-ro, distrikta ĉefinĝ. telegrafa. Mortis en 1928.Fond. kaj prez. de EK en Maceio (Alagoas, 1909), kie li faris grandanpropagandon. Prez. de BKE kaj de la 3-a B. Kongreso de E.

       Bemaldo Luzo, v. Almeida Martins.

       Benárd Agost, hungaro, d-ro, eksministro,ĉefkuracisto. Nask. 3 jan. 1880 en Budapest. Prez. de la Hungara EEkzamena Komitato.

       Benink Grietje Harmina, nederlandanino,instr. Nask. 20 nov. 1892 en Wedde. Fond. kaj prez. de EG en Almelo de 1925,estrarano de LEEN de okt. 1932. Kursgvida kaj prop. laboro. Verkislernolibrojn, 1928, 31.

       Bennemann Karl Heinrich Paul, germano,popollerneja instruisto. Nask. 13 marto 1885 en Leipzig. E-isto de 1909; LK de1927. Gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj.Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la E vorttrezoro kaj la muziko.Prelegoj muzikaj ĉe la UK en Edinburgh kaj en Oxford. Tre multaj artikolojprecipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj E gazetoj. Presitajverkoj:Gyges kaj lia ringo, dramo deHebbel, 1916;La flavaj folioj (lagermanaj oficialaj telegramoj de la militkampo, 1914-16 ;Tra la mondo, legolibro I-II, 1921-22;Vortaroj E-G (ankaŭ por blinduloj), 1923 kaj G-E, 1926;Int. Kantaro, (139 popolaj kantoj el 55landoj, 7 E k. a. kantoj, koncertarioj); tekstaro kaj muzika eldono, 1930;Psikologia Terminaro, 1932. Manuskriptode la trad. deFaŭsto (Goethe).Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

       Benŝaĥar Jakob A., egiptahebreo; prof. (kelkan tempon en Kaunas). Estas konata prop-isto en Eŭropokaj Ameriko. ŝ.

       Benson William S., usonano, kuracistoen Newack. Aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de E. Verkis 10kajerojn deUniversala E-istigilo,1925-27; kaj la grandiozanUniversalaE-Metodo, 1933.

       Beraru Miŝu, rumano, presisto.Nask. 30 dec. 1903 en Piatra-Neamt. Lernis E-n en 1925 Gvidis kursojn. Kompilislernolibreton (1926), portretalbumon de RES (1928), aperigis poemaron kun i. a.lokaj aktualaĵojSpite la vivon(1928), kompilis (kun P. Firu) la unuanE-Rkaj R-E Vortaron (1932). Kunlaboris ĉe ,LM'. Ne plu verkas.

       Berger Joseph Ferdinand, (ps. Jofebo,B. K.), germano, redaktoro deHeroldo deE. Nask. 7 okt. 1894 en Edersdorf, Ĉeĥoslovakujo. E-isto de 1910.Fondis grupon en Waldshut, (Germ), gvidis kursojn tie, en Hispanujo kaj enKöln. Kunlaboris por pluraj E gazetoj. Trad.:La vojo returne, de Remarque, 1931; kunlaboris en la traduko deEn okcidento nenio nova, de Remarque,1929. De 1934 gvidestro de Revelo.

       Berger Leopold, ĉeĥo,ĥemia inĝeniero. Nask. 9 marto 1887 en Vrchoslav. E-isto de 1908. Funkciulode diverslokaj kluboj. Fondinto de Bohema E-Servo kaj eldonanto deBES Adresaro (v.). Eld. de jarkolektojde prop. gazetoj. Verkis Ĉ-E Vortareton.

       Bergfers (berjie) Leon, belgo,organizanto. Nask. 30 jun. 1904 en Bruxetles. Prizorgis la interhelpan movadon,lit. kursojn, verkis francan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj.E-isto de 1922. Havis gravan rolon en SAT, ĝis proks. 1930, de kiam li nepartoprenas movadan vivon. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempajverkistoj por SR,La Nova Etapo.Libroforme aperis: tradukojServokapablade Eekhoud, l927;La Morto de Blanjode Tousseel, l925; la originalaĵoIli,1921.

       Berki Géza, hungaro, direktoro dejuĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun enRumanujo). Dir. de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el lagvidantoj (sekr. de HES) de tre vigla E-movado en Debrecen.

       Berman Oskar, komerc-ekonomia red. enLodz (Polujo). E-isto ekde 1915. Laboras por E precipe sur turisma kampo;gvidas karavanojn. Prez. de ES en Lodz. Multaj prop. artikoloj pol-, german-kaj hebrelingvaj.

       Bern. Ĉefurbo de Svislando,113.000 loĝantoj. - 9-a UK 24-31 aŭg.1913, 1015 kongresanoj el 30landoj; fid. esprimo al la Lingva Komitato; akcento de kunagado.

       Bernfeld Erwin Gerhard, aŭstriano,germano, ŝtata ofic. en Wien. Nask. 10 nov. 1891 en Wien. E-isto de 1924,sekr. en grupo "Ofichavantoj"-Wien, prez. ĉe "Aŭ.Pacifista Soc. E"-Wien. Depost 1926 ĉefdel. de UEA.

       Berthelot (bertölo) Paul, franco. Nask.1882, mortis 2 nov. 1910 et Conceicao de Araguaya (Brazilo). Lernis E-n 1900,kiam li studis en la liceo de Reims. Fervora propagandisto, li fondis lagazetonEsperanto (18 jun 1905), kiunli transdonis en 1906 al Saussure kaj Hodter. Iniciatinto deInt. Socia Revuo. Li forvojaĝis atBrazilo, kie li daŭrigis sian propagandon. Grave kaptita de tuberkulozo,li pasigis siajn lastajn semajnojn instruante la monaĥojn, kiuj flegislin, kaj preparante kun ili latinan lernolibronCompendium grammaticae E. Li enpresis en "E" la unuanprovon de vortaro E-E (kun E-e redaktitaj difinoj de la radikoj). Verkis (kunCart kaj Merckens):Vortaro franca-E-a,1903 - (kun Lambert)Komercaj Leteroj,1903 - Provo de ĥemia nomigado en E 1904 - Fonetika litera skizo prikelkaj konsonantoj (sub la ps. Marcelo Verema), 1904. LK. 1909.

       L.BASTIEN.

       Bertoli Alfons, kroato. Nask. en 1895en Zadar (Zara), mortis 22 okt. 1926 en Zagreb. Frue aliĝis al E.Postmilite multe laboris en Zagreba ES, samtempe estante helpanto de la red. deLa Provo kaj Konkordo. Estis sekr. de SEL. Kelkaj literaturaĵoj. ŝ.

       BES: Bohema E-Servo, v.

       BES-a Adresaro de E-istoj el ĉiujlandoj. Eld. de BES (L. Berger). Unua eld. 1919, 40 p., deka eld. l932, 116 p.1107 adresoj. "Ĝi povas esti grava praktika helpilo al lakorespondema kaj interŝanĝanta E-istaro - kondiĉe, ke lapersonoj vere respondas." (P. B.,BibliografiaGazeto, 1933, p: 24.)

       Beveridge (beveriĝ) John, skota,pastro. Nask. 29 jun. 1857 en Ayrshire E-istiĝis l907 Unua prez. de SkotaEF. Unu el la tradukintoj de la Nova Testamento. Artikoloj en multe da Egazetoj.

       Bialystok(elp bjaŭistok, Z uzadis: Bielostoko). Urbo en la orienta parto dePolujo, kun 97.185 loĝantoj. Tie naskiĝis 15 dec. 1859 Z en dometosignita n-ro 6. ĉe strato Zielena (signifas: Verda), kiu nun estas nomataStrato Z-a. Sur la naskodomo de Z pendas marmora tabulo. En la domotroviĝas ora libro, en kiun enskribiĝas ĉiuj vizitantoj. Ladiverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter ladiversaj gentoj donis al Z la impulson krei L. I. Dufoje okazis tre solenajpostkongresoj en la urbo (1927 kaj 1931). En la publika ĝardeno staros 12metrojn alta monumento de Z laŭ projekto de la fama varsovia skulptisto A.Ostrzega, "Babela Turo". La ĉefdel. de UEA por la polateritorio, J. Ŝapiro, loĝas en B. - v Stratoj. E. WIESENFELD

       Bianchini J., italo, pastro en Friuli.Verkoj:Hebrea kalendaro, 1906; duE-lernolibroj italaj, l913 ; lernolibro deitalalingvo 19I3; tiu delatinalingvo,1914-l5; (ambaŭ por E-istoj); prop. broŝuro. Kunlaboris jeEspero Katolika. L K.

       Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto,sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la B. estas rigardata degranda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Z memkonstatis tiun gravecon, kaj jam enLaRevuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn deLa Predikanto. En la U. K. en Cambridgeen 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la B. Komitatoelektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon dela Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro JohnCyprian Rust kaj A. E. Wackritl kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Britakaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko prila Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Z mem, kiu kunadmirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kajfine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia mortoen 1917. Z konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laborantoestis J. M. Warden. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, enDiservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kajpublike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵoebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p:l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en E ĝis 35 dec. 1931, estas:Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kalPsalmaro (aparte eldonitaj): 14,231.

       M.C. BUTLER.

       Bibliografia Gazeto. Kvaronjaraeldonaĵo de L. M. en 1933; formato 15x22 cm; tuta paĝonombro 72.Redaktis Kalocsay, multe kunlaboris Totsche. Ampleksan lokon okupis la detalajrecenzoj, estis rubriko Revuo de revuoj, informoj pri AELA, ktp, Ekde 1934 B.G. estis anstataŭata per Lingvo Libro (v.)

       Bibliografio de Internacia Lingvo.Historia sistema katalogo. Ellaboris kaj komentaris P. E.Stojan. UEA, 1929, 560 p., formato 24x16 cm. "S. ne limigissian serĉadon al E, nek al aliaj sistemoj de helplingvoj; li vastigisĝin, ampleksante ĉion, kio iel militis, vane aŭ sukcese,kontraŭ la baro de l'diverslingveco. Tial, li studis la provojn deuniversala alfabeto, de filozofia gramatiko, de logistiko, de pasigrafioj,aŭ la uzatajn gestlingvojn, ciferskribojn, int. stenografiojn kajsignarojn. Ĝi estas esence la listo de ĉiuj verkoj, kiuj traktis laĵus cititajn temojn, kun montro de l'aperdato, loko, presejo,paĝnombro kaj formato. Pri la gravaj verkoj, tiujn informojn akompanasmallonga resumo, aŭ citaĵoj, aŭ rimarkoj de l' kompilinto. Laverko, kaj ĝiaj diversaj ĉapitroj, estas prezentataj per atentindajenkondukaj artikoloj. Ĉio atingebla estis uzata." (G. S., ,E', 1930,p: 34.) Tiu ĉi gravega verko estis plejmulte uzata dum la redaktado de laEnciklopedio, kaj malgraŭ ĝia nepraktika dividado, ĝi trefaciligis la redaktan laboron.

       Biblioteko de BEA. (Brita E-istaAsocio). En 1922 BEA starigis Konsultan Bibliotekon. Iu amiko donacic 380volumojn el sia privata kolekto kiel nukleon. De tiam la biblioteko daŭrekreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiunova E-a libro ĉe apero. La gvidanto de la biblioteko estas M. C.Butler, kiu klopodas, ke la bibliotekoenhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al E aŭ al int-lingvamovado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri lafilologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. Krom la ĉefakolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝas ankaŭapartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj,prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj:ĉio pri E aŭ kun E-a teksto. Sur aparta bretaro troviĝas lalastaj n-roj de la E-a gazetaro. La jarkolektojn oni bindigas laŭ eblo.Ĉio en la biblioteko estas klasita laŭ la decimala sistemo (DeweyDecimal Classification) kaj la plibonigoj de la Int. Bibliografia Instituto enBruxelles. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevas difinitan numeron, kunaldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliajvidpunktoj. Por la pri-E-a sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan.Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉgazetartikoloj) estas enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogolistas ĉiun eron laŭ numera ordo, kaj montras ĉion, kion labiblioteko enhavas pri ĉiu temo. Troviĝas ankaŭAlfabeta Indekso de titoloj, temoj, kajnomoj, kiu ebligas ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo. Laĝeneralan laboron prizorgas la sekr. de BEA, M. C. Butler, la gazetanfakon atentas E.A. Hawkins, helpate lastatempe de F. B. Elwell. La enskriboj enla Katalogo klasiĝis en 1931 jene:

0 Generalaĵo . . . . . . . . . . . . . . . . ..150

1 Filozofio. . . . . . . . . . . . . . . . . . ..350

2 Religio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ..500

3 Sociologio . . . . . . . . . . . . . . . . . ..900

4 Filologio . . . . . . . . . . . . . . . . . . .1050

5 Scienco . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ..650

6 Teknologio . . . . . . . . . . . . . . . . . .1200

7 Arto, Sporto . . . . . . . . . . . . . . . . ..400

8 Literaturo. . . . . . . . . . . . . . . . . . .1950

9 Historio, Geografio, Biografio . . . . .1850

E 0 Esperanta Movado . . . . . . . . . . . 1500

E - Esperanto Aplikata . . . . . . . . . . . . 600

E 1-E9 Esperanta Lingvo . . . . . . . . . .1600

G. L. Gazetaro (propaganda, literatura) . 100

---------------------------------------------------------------------

                                                              12800

Alfabeta Indekso . . . . . . . . . . . . . . . .9800

Slipara sumo . . . . . . . . . . . . . . . . . .22600

       Krom lalibroj troviĝas ankaŭ 3720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj daskatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatotoj dabroŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kal neprunta, oni ne permesas la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tutakolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝas multe dalibroj el la fruaj jaroj de E, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por lastudantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadas.

Laŭ BRITISH E-IST,1931, p: 120.

       Bibtioteko de C O. (Centra Oficejo).Unu el la celoj de Centra Oficelo (fond. 1905) estis: klasigi kaj konserviarkivojn, organizi bibliotekon, kolekti ĉiujn sciigojn, starigibibliografion. Jam en 1905 ĝi kotektis en sia legoĉambro (51, rue deClichy, Paris): bibliotekon enhavantan la ĉefajn verkojn aperintajn de lakomenco, kolekton da revuoj kaj gazetoj, bibliografiajn katalogojn ordigitajnlaŭ la bibliografia decimala klasigo, specialajn katalogojn (adresarojktp.)

       GeneraloSebert, prez. de C. O., daŭrigistiun kolekton, kiu en 1929 translokiĝis en la grandan Bibliotekon de laPariza KomercaĈambro (27 avenueFriedland, Paris), dank' al la malavara konsento de Sebert kaj al la favorasinteno de AndréBaudet, tiama prez.de la Ĉambro. Nun ĝi ricevas ankoraŭ nur kelkajn gazetojn.

       Jenĝia konsisto en 1929:

Fako A - Oficiala Gazeto: Oficiala Dokumentaro, kajdiversaj publikaĵoj de C. O (55 volumoj).

Fako B - Jarlibroj (70 volumoj).

Fako C - Oficialaj raportoj pri la UK-j kajKongreslibroj (85 volumoj).

Fako D - Lernolibroj (335 volumoj).

Fako E -- Vortaroj (140 vol.).

Fako F - Propagandaj broŝ. (600).

Fako G - Socialaj sciencoj, filozofio, juro,religioj, ktp. (300 vot).

Fako H - Sciencoj puraj kal aplikataj (220 vol.).

Fako I - Komerco, turismo, internaciaj foiroj (320vol.).

Fako J - Literaturo (600 vol.).

Fako K - Gazetoj (240 vol.).

Entute 3000 volumoj aŭ broŝuroj, plus40.000 eltranĉaĵoj de ne-E-al gazetoj. L. BASTIEN.

       Biblioteko de Davidov. En la apudvolgagubernia urboSaratov, Rusujo.Ĝi estas unu el la pfej famaj E-bibliotekoj. Ĝia katalogo aperisdufoje: en 1908 ĉe Moller kaj Borel en Berlin kaj en 1911 ĉe GermanaAkademia E-Ligo. Laŭ tiu ĉi dua eldono la biblioteko havis 1996titolojn de libroj, broŝuroj kaj prop. folioj presitaj kaj hektografitaj(10.000 titolojn de ĉiaj eldonaĵoj en kaj pri E enkalkulantemuzikaĵojn, ilustritajn poŝtkartojn, fotografaĵojn, prop.markojn ktp.) jene dividitajn (statistiko de ECO) laŭ decimala klasifiko:

Filologio-lingvoscienco53.90%

Literaturo                             18.98%

Historio-geografio        7.16%

Bibliografio                          3.00%

Socialaj sciencoj                   3.26%

Aplikataj sciencoj         5.26%

Belartoj                                3.66%

Religio                                  1.86%

Ekzaktaj sciencoj                 1.56%

Filozofio                       1.36%

 

Post la rusa revolucio 1917 la soveta registaronaciigis la bibliotekon, sed en 1921 pro malgrandigo de la regna buĝeto,"Saratova Polit-Prosvet" (liberiga regna institucio) rifuzisĝian admintstran kaj financan prizorgadon. Privataj E-istoj (Sajapin, E.Ananjeva) faris heroajn klopodojn por konservi la bibliotekon, (1. S-ulo,1925,n-ro 33.), kiam tiu magazena ejo, kie estis la biblioteko lokita, estis luigataal privatulo. En 1922 la bibliotekon prenis sub sian protekton SaratovaE-Societo, en feb. 1923 la gubernia filio de SEU, kies gen. sekr. Sajapin kunsia familio ekloĝis en ĝia malvasta trapolvita ejo. Ĉar la samaejo servis ankaŭ kiel E-klubo, kursejo kaj librodeponejo, Sajapin estisdevigata por du jaroj sigeli la ŝrankojn, por ke ne pereu la librotrezoro.Fine en 1925 la Saratova Gub. Polit-Prosvet komencis akceptadi kaj inventarigitiun ĉi multekostan popolan propraĵon, sume 9500 ekzemplerojnĉiuspecajn. ŜIRJAEV.

       Biblioteko de la Lingvo Internacia.Fondita en 1894 laŭ propono de Z (E-isto,1894, n-ro 3.), estis la unua kolekto de E lit. verkoj; ĝi estis presataen Nürnberg ĉe W. Tammel kaj ĝia eldonado daŭris ĝis 1898."La biblioteko, red. kun plej granda zorgemo de nia kara Majstro mem,aperadis laŭ formato 14x21. Ĝi enhavis pleje verkojn de rusajaŭtoroj, aŭ tradukitaj, aŭ originalaj, kaj ankaŭ lernilojnen diversaj lingvoj. Netakseble valoraj estas por ĉiuj veraj E-istoj tiujĉi kajeroj kun verdaj kovriloj." (El artikolo de K. Steier, represitaen Mobusz: Dokumentoj, p: 33.)

       Biblioteko de UEA, en Genevo (Geneve).Hodiaŭ la plej ampleksa biblioteko pri E kaj la tutmonda lingvo estas tiude UEA. Ĝi apartenas al la Asocio kaj estas parte speco de dokumentigafonto por la oficejo de UEA, la redakcio de ,E' kaj pli vaste por la E-istoj,kiuj deziras informiĝi serioze pri ia detalo de la libraro de E.

       Iam,antaŭ la fondo de UEA, la Svisa E-Societo starigis bibliotekon. Ĝinadministris tre zorge du personoj: s-ro Schmid, filo de konata svisa E-istoJakob Schmid, en Bern, kaj Eduard Stettler, la prez. de UEA. La bibliotekokonsistis el kelkcent numeroj, plej parte binditaj libroj. Ed. Stettler venintaal Genevo por libervole labori en la oficejo de UEA prizorgis la bibliotekon.La Svisa Societo tamen ne tre interesiĝis pri tiu ĉi biblioteko kajestis nefacile trovi iun, kiu daŭrigus la prizorgon. Por forigi balastonla SES cedis la bibliotekon al Hector Hodter, kontraŭ pago de modestasumo.

       Latiama Centra Oficejo kun siaj sep oficistoj tamen ne havis la tempon nekintereson pri la daŭrigo de la afero. Venis en 1913 nova oficisto, HansJakob, kiu okupiĝis en sia libera tempo kaj daŭrigis kompletigi latiam ankoraŭ tre modestan kolekton. Ĝi apartenis fakte ja al laposedanto de la gazeto ,E', kiu transdonis la librojn ricevatajn por recenzodonace. Modesta kredito permesis akiri interesajn verkojn kaj de tempo al tempoiuj samideanoj donacis sian bibliotekon al ĝi H. Hodler testamente donacisla bibliotekon al UEA (1920).

       Lastatuto de UEA mencias la administradon sub Art. kiu diras

"50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujnkonservindajn E‑lingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kajpri lingvoj int. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj,donaco kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo deE-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom laCentra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membrojrajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitajkondiĉoj."

       Lasistemo laŭ kiu estas ordigata la biblioteko, estas tre simpla, plenerespondanta al praktika bezono. Starigis ĝin Ed. Stettler kaj el kelkjarasperto kompletigis la bibliotekisto de UEA.

       La tutamaterialo estas klasigata en 8 klasoj.

1. Helplingvo: (H) entenas propagandilojn,lernolibrojn kaj vortarojn naciajn-internaciajn, entute la lernadon.

2 Literaturo kaj Arto: (L) entenas la tutanbeletristikon, tradukan kaj originalan. Subdivido: Poezio kaj muziko.

3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajnverkojn en tre larĝa kompreno, plie teknikaĵojn.

4. Periodaĵoj: (P) entenas la E-gazetaron. Fakopor periodaĵoj ne-E-aj sed kun E anguto aŭ aldono.

5 Oficialaĵoj: (O) entenas statutojn,dokumentarojn, raportojn de naciaj kaj int. organizaĵoj E-aj, tiom kiomili estas publikaj kaj riceveblaj.

6. Uzado de E: (U) estas nova klaso, kiu entenasdokumentojn pri la praktika uzado de la lingvo (komerco, turismo, ktp.)

7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso, kiureunuigas ĉion pri tutmondaj lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I.iafoje fragmentoj, sed plejofte ankaŭ gramatiko.

8. Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en laaliaj klasoj, estas klasigata sub D.

       Al laok klasoj respondas ok koloroj: H (verda), L (blua), S (vinruĝa), P(ruga), O (flava), U (rozkolora), X (blanka), D (ora). La etikedoj kun numerojestas en tiuj koloroj, kio evitas malĝustan lokigon, precipe de labinditaj libroj.

       Lakonservon de la libroj oni organizis tiel, ke ĉio, kio ne estas bindita(kaj ne bindigebla parte pro la altaj kostoj) estu en kartonaj kestoj, laŭsistemo de la Nacia Biblioteko Svisa. La kestoj ekzistas en tri modeloj,malgranda, normala kaj grandega.

La ordigo de la slipoj okazas laŭ plej simplamaniero, pro evito de laborforto ĉiam mankanta por tio. Principe ĉioiras laŭ la aŭtoro, ne laŭ la tradukinto. Do verkon de Moliereoni serĉu sub tiu nomo kaj ne sub tradukinto. Aparte de laserĉ-sliparo ekzistas alia, tiu de la E-aj verkistoj, kio estas speco derepertuaro kaj kie estas notita ĉio pri-E-aj aŭtoroj.

       Je lafino de 1932 la biblioteko enregistrigis 7900 numerojn. Deprenante proksimume1500 por E-gazetoj, ĉ. 500 klaso X kaj 500 por oficialaĵoj, restaspor la efektiva literatura (instrua, beletristika kaj scienca) proks. 5900verkoj. Tio estas konservata en grandegaj belaj murŝrankoj, en 700kartonaj kestoj fermitaj. La biblioteka ĉambro troviĝas en la Turo del' Insulo, kvarangula ĉambrego, kvazaŭ farita por tiu ĉi celo

       LaBiblioteko de UEA estas la kaŭzo de la kreo de BibliografiaServo de UEA, kies tasko estas lasistema kolektado de ĉiuj verkoj en E kaj helpo al la personoj sininteresantaj pri nia literaturo. La jara raporto de UEA mencias tiun agadon. LaBibliografia Servo ankaŭ akiras, interŝanĝas kaj donace akceptasverkojn pri ĉio, kio tuŝas E-n kaj ĝenerale la demandon pri L.I.

                                                                             E.AGRICOLA.

 

       Biblioteko Tutmonda. Kolekto deliteraturaj kaj sciencaj verkoj. Formato 17XI0 cm. Eldonis la grava firmoMosse, Berlin; trompiĝinte je la aĉetpovo de la E-istoj, Mossetransdonis la tutan librokvanton al la firmo Ellersiek, Berlin. Entute aperis25 n-roj.

       Bicknell (biknel) Clarence, anglo, d-rode matematiko. Nask. 27 okt. 1842 en Herne Hill (Anglujo), mortis 17 jul. 1918en Tenda, Cuneo (Italujo). Estis anglikana pastro, poste forlasis la eklezion.Venis Italujon en 1877. Konstruigis muzeon en Bordighera por enteni siajnkolektaĵojn botanikajn kaj arkeologiajn. Multe klopodis por blinduloj.Eksvolapükisto. E‑isto de 1897, ĉeestis la unuan UK. TransskribisE-ajn verkojn brajten. En 1910 fondis grupon en Bordighera, kiun li prezidisĝis sia morto. Mone subtenis multajn E entreprenojn. Verkis multajnoriginalajn poemojn, kiuj aperis enLaRevuo,The British E-ist, (multajrestis manuskriptoj). Tradukis:Horaciode I.ord Macauley, 1906;Gvinevero deTennyson, 1907;Rikoltado de la pecojde Sturgis;Ŝakludo de Giacosa,1915.

       Biehler (biler) Wolfgang,aŭstrogermano, d-ro fil., lingvo-instr. privata en Graz. Nask. 5 majo 1892en áslav (nun en SR). E-isto de 1921. Sekr. de ES Stirio de1931. Depost 1926 kunlaboranto deAŭ.E-isto, rec. kaj trad. multajn verkojn: premiita ĉe Int. Floraj Ludoj.

       BIL: Bibliografio de Int. Lingvo v.

       Biest-Andelhof Amatus van der, belgo,d-ro. Nask. 1850, mortis 1912. Pioniro, estis vicprez. de Antverpena EG, prez.de BLE, dir. deBelga E-isto ka prez.de "La Sepo por la Sepa" (1911). L. K.

       Bildotabuloj por la instruado de Esperanto.Verkitaj deThora Goldschmidt,prilaboritaj al E deDietterle 1923,104 p., tormato 19x26 cm., 36 bildoj kun klariga teksto, ekzercoj, ekzemplojktp. Uzebla de ĉiuj nacianoj.

       Bischitzky (biŝicki) Adolf,germano, d-ro, kuracisto en Praha. Nask. l8 nov. 1871 en Driz. Humanisto,liberpensulo, prez. de Ĉ. Ligo de Homaj Rajtoj. Kunfondinto (1908) kaj de1911 prez. de Societo de germanlingvaj E-istoj en Praha. De 1921 ano deŝtata ekzamena komisiono. Gvidis kursojn, estis prof. de E en lagermanlingva Komerca Akademio en P. Kunlaboranto deInt. Med. Revuo, Marto, ktp. TradukisMaria Magdalena de Hebbel;Suferojde la juna Werther de Goethe;Laaliformigita driado de H. Salus. Verkis ekzercaron por germanoj, -1922.

       Blaas (blas) Leo, aŭstro-germano,d-ro, emerita helpjuĝisto en Netters ĉe Innsbruck. Nask. 14 jan. 1891en I. E-isto de 1908. Iama prez. de EK de I. Tradukaĵoj enAŭ. E-isto. VerkisE laŭ Mertner. Kunlaboranto de d-roWüster (Enc. Vortaro). Verkadas ampleksan etimologion (morfologion) de E.

       Blackett (blaket) Edmund R., angloekspresejestro. Nask. 20 dec. 1843 en Berkshire. E-isto de 1905. Dumviva membrode UEA kaj delegito por Bath. Prez. de la loka grupo.

       Blackham (blakam) C. P, irlandano,mortis en 1931. Unu el la plej fruaj E-istoj en Irlando, de 1904. Ĉeestisla 1-an UK.

       Blaikie (blejki) James Andrew, anglo,konata matematikisto, universitata ekzamenisto, montogrimpisto. Nask. 4 apr.1846, mortis 21 dec. 1929. E-istiĝis en 1905. Kunlabore tradukisLa Malbela Anasido tiujare kajBela Joe en sia lasta jaro.

       Blaise (blejz), Margaret Lily, nask.Jones, anglino, edzino de B. P. Nask. 30 apr. 1878 en Chester. Sekretario de1896, komerca lernejestrino l900 - 06. 1906-10 (edziniĝo) instruis E-n envesperaj lernejoj de kelkaj urboj. Fondis kaj prezidis: E Fed. de Lancashirekaj Chesire (tri jarojn), Sud-Londona EG, Dua-Dimanĉa Rondo, London.Propagande paroladis multloke. Predikis E-e en la Katedralo de Geneve, 1925.Instruas E-n en Londonaj lernejoj. VerkisTheEsperanto Manual, 1908;La Profitojde E, 1909;A World Language, 1916.Laboras ankaŭ literature. L. K. de 1908.

       Blaise (blejz) Paul, (ps P. B.; PoBo),belgo, sekr. de Belga Komerca Ĉambro en London. Nask. 22 dec. 1880 enLouvain (Belgujo). Prof. de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo,Francujo kaj Anglujo. En la tri landoj propagandis, instruis E-n kaj fondisdiversajn grupojn. Instruis ĉe "Academie des Beaux Arts",Louvain (1903), "Ass. Polytechnique" k. a., Paris (1904-7), London(1908-32). Helpsekr de UK: Cambridge, 1907; Paris; 1914. kasisto de UK enOxford, 1930. Direktoro de Int. Propagandejo E-ista; sekr. de ĈekbankoE-ista (1907-10). Kunfondinto de UEA, ĝia delegito kaj komitatano de 1908;ĝia komisionano. Komitaiano de BEA de 1913, ĝia kasisto (1929-31).Multaj artikoloj diversspecaj por E gazetoj.

       Blake (blejk) Mary L., anglino,artisto. Nask. 4 okt. 1872 en York. Desegnas por sciencaj verkoj, gazetoj,brodado ktp. Medalo, London, l897. Unua E-ista flugpasaĝero enAnglujo, 1911. Sekr. de politikaj kajaliaj societoj por virinoj. E-isto de 1906. Membro de la Administra Komitato deBEA. Starigis kaj gvidis kursojn en Essex, Birmingham, London.

       Blangarin Fernand (ps.: Fi-Blau-Go),franco, suboficiro en armeo. Mortis 1914 en batalo ĉe la Marne. Fondintokaj gvidanto de la laborista asocio "Paco Libereco", poste"Liberiga Stelo". Red. deInt.Socia Revuo 1907-09 kaj kunlaboranto alLeTravailleur E-iste. Trad. broŝurojn eld. de nomita asocio. Partoprenisruĝulajn kongresetojn en Geneve kaj Cambridge.

       Blanka Frataro, v. Novspirito.

       Blankbarbulo. Ps. de prof. Th. Cartĉe konstanta rubriko de la franca E‑gazetoLa Movado.

       Blassberg Maksimiliano, polo, kuracistoen Krakow. Nask. 28 apr. 1875. Aŭtoro de pli ol 60 medicinaj verkoj enlingvoj pola, germana kaj E-a. E-isto de 1912. Kelkajn jarojn estrarano de EG.Ĉefa E agado sur profesia kampo. Estis prez. de TEKA, nun ĝia honoraano. Artikoloj en la antaŭmilitaKuracisto,Int. Med. Revuo, ,E, LM.

       Blaufeldt Rudolf, estono, drogisto.Mortis 4 apr. 1932 en Tartu. Dum 20 jaroj fidela prop-isto, kursgvidanto,UE-del. ktp.

       Blefer (Blejer), Vilmos, hungaro, nask.14 majo 1903 en Ujpest. Studento en teknika ĉeflernejo, poste foirakomercisto, seruristo, 1924-30 administranto de HESL; de 1930 administranto,teknika aranĝanto kaj ĉefa posedanto de LM kaj AELA. E-isto de 1922,de tiam ĝis 1930 aktivulo en la laborista movado. Multaj kursoj, sennomajartikoloj. En 1932-33 paroladvojaĝoj en kvar landoj. (vparolad-vojaĝoj). Talenta oratoro E-ista; organizanto de la lit. vesperojen la UK de Kraków kaj Paris. Redaktoro de la Enciklopedio.

       Blinduloj.Prof. Cart ekde 1904 dediĉas parton de sia koro kaj laborokrei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de E. Li komencas la unuan Ekurson en la blindulejo de Lausanne (Svisujo) kaj konsentinte kun la plejsukcesintaj lernintinoj,Helena GalkajRoza Vogt kaj kunHarald Thilander en Stockholm ili fiksisla brajloalfabeton por E donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tutelogikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam lasaman punkton.

       TiamCart brajle presigis gramatikojn de E en diversaj lingvoj, presigis laFundamentan Ekzercaron, kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn alĉiuj reĝinoj de Eŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon portiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poetoCarmen Sylva, patrino de sialandajblinduloj; fondinto de la iam mondfama "Vatra Luminoasa", kaj lasveda reĝinoMargareto estis lasolaj, kiu) resp ondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.

       En 1904Cart aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazetoE-a Ligilo. Dekfoje en la jaro ĝiaperis. Blindulaferaj kaj pri-E-aj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politikakroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindulalegantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de laabonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multajblindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj E-grupoj kaj en 1909 la UK enCambridge jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝuepartoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj E-istoj.

       Dum lalibertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. - de 1912 kun permeso de Cart eldonisdu n-rojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numerojsvarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis lanovan enhavon entuziasme, tiel, ke Cart tuj petis Thilander transpreni laredaktadon kaj eldonadon de E. L., kies fidela amiko kaj kunlaboranto Carttamen restis ĝis sia morto La legantaro kreskis, la Ĝenerala Adresaroaperinta en 1913 enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj E-istoj, lanomo "Ligilo" ekhavis specialan signifon: "Gazeto deBlinduloj."

       Posttrijara paŭzo (1916-18) en 1919 jam ree aperas tri n-roj de E. L. Gravamonhelpo de la Nacia Blindulinstituto de London ebligis regulan ĉiumonatanaperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke blinduloj demalbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajnimultajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis E. L. perfiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi lagrandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝopereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikolojinterŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kajĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj,ktp. La Ĝenerala Adresaro en 1931 jam superis milon da adresoj de blindajE-istoj.

       La unuakongreso de blindaj E-istoj okazis en 1921 en Praha La preparajn laborojngvidis la blinda muzikprof. K. E.Macankaj la vidanta blindulamiko prof. StanislavStejskal.La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Cart mem direktis Iakongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj,aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte 1925,samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj E-istoj.

       Dum ladua kongreso en Helsinki deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda"Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj E-istoj" (SOĈNE)fondos la oficejon: Int. Blindulafera Informejo kaj Statistikejo (IBIS). Lainformejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciajblindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidasVuk Echtner en Praha.

       Interla kongresoj plej grava estis la kvara en Wien, kiu definitive fondis latutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: UniversalaAsocio de Blindaj E-istoj. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prez. JosefKreitz, Germ., dua prez. PaulRemy, Franc., unua sekr.Victor Hendricx, vidanto, Belg., duasekr. AnniFriman, Finnl., kasisto W.P.Merrick, Angl., red. HaraldThilander, Sved., konsilanto prof.Stejskal. Unua ago de UABE estis eldonode nigrepresita priblindula gazetoLigilopor Vidantoj, kiu per apartaj monsubtenoj aperas de tempo at tempo kun ĉiaminteresaj enhavo kaj ilustraĵoj.

       Unupost la alia fondiĝis blindulaj E-istaj grupoj en Ĉeĥoslovakujo,Finnlando, Hungarlando Germanujo, Francujo, Danujo k. a. Laĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigas gazetonAŭroro, la E-ista Blindulligo de Germanio, la EBLOGO eldonasla gazetonLa blinda E-isto, lahungara BELHORO (Blinda) E‑istoj Loĝantaj en Hungara Re lando)ankaŭ eldonas iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estasbrajlepresitaj

       UABEeldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de Emontriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazasper reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur la kliŝo de E-aLigilo. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj perspeciala maŝino. Inter la rellefigitajn metalplatojn oni metas la paperonkaj presas unuope la ekzempleroln. Nia bildo montras la presejon de s-roRamadanoviĉ en Zemun, kie oni presas multajn esperantajn brajlajn librojn.En la presejo de Thilander, Svedujo oni presis interesan kajeron de "NaciajLiteraroj", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj,kolektatajn per E kaj eldonatajn kun E-klarigoj.

       Perbrajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn. Diversspecajstrekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn kolorojn,muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion nevidantoapenaŭ povas kompreni.

       Dugrandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj lagermana centra libraro en Leipzig havas grandan provizon de E lingval verkojbrajleskribitaj, kiujn ili senpage pruntas al ĉiuj blinduloj en la mondo.La leganto bezonas nur pagi la poŝtpagon por la resendo aI la biblioteko,nome 5 sv. centimojn por kilogramo (maksimume 5 kg., 25 centimoj). Kelkajmalpli grandaj bibliotekoj ankaŭ funkcias.

       Diversajbrajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojnen E. Bonaj vortaroj ebligas al E-istaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABEankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere,ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transkribis senkoste en nigran skribon.En kelkaj Int. Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multajblindulaj lernejoj oni instruas E-n, en kelkaj devige.

       Depostnovjaro 1932 UABE ŝanĝiĝis je UABO: Universala Asocio deBlindul-Organizaĵoj, kies nuna estraro estas unua prez.Kreitz, dua prez. Jan.Silhan, Poll, unua sekr.Thilander, dua sekr. d-roTaneredi, it, Kas. W. P.Merrick kaj du konsilantoj, direktoroVeljko. L.Ramadanoviĉ,,vidanto, jugosl., kaj d-ro MiklosBano,Hung. La asocio havas delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.

       Rimarko. La artikolon tralegis VukEchtner.

                                                                      MIKLÓSBANÓ

       Blok Heiman, nederlandano, ĉefo debanko. Nask. 22 junio 1883 en Gorinchem. LK de 1910, kunfondinto de la unua EGen Amsterdam 1905 kaj ties prez., sekr. kaj kursgvidanto. Sekr. de NES, 1907,kaj red. deAmsterdama Pioniro en1907. Prez. la unuan E-ekzamenon en N. en 1910. Gvidis kursojn kaj donispublikajn lecionojn en multaj lokoj. Verkis prop. broŝuron 1906; prilaboriskaj eldonis la N-E ŝlosilon kaj aldonan vortareton N-E. 1908.

       Blokker Hermanus Jacob, nederlandano,vendorganizanto, Nask. 22 dec 1900 en Zutphen. E-isto de 1915. Gvidis kursojn,estis prez. de la NSE, 1926-31, kunred. deHolandaE-isto, 1925-3l kaj membro de la ekzamena komitato.

       Bloomfield (blumfild) Ester,brazilanino. Sekr. de BLE. Multaj kursoj en Rio de J kaj Belo Horizonte(ĉi tie ankaŭ E-kurso per radio).

       Blumental Leopold, v. Belmont.

       Boatman (boŭtmn) Douglas Phillips,anglo, okula optikisto. Nask. l2 junio 1892 en Grays. 1915-1919 servis kielsoldato en Galipolo, Egiptujo, Palestino, Francujo, Belgujo. Unua prez. de ESde Southend‑on‑Sea, 1926. Unua sekr. de Rotaria E Amikaro, 1928.Unua prez. de Interligo Tutmonda de Optikistoj kaj Okulistoj, 1931. Verkis:La Nekonata Konato, originala rakonto,1932. Multaj artikoloj, rakontoj, versaĵoj publikiĝis enThe Rotary Wheer (London),Int. Language kaj HDE.

       Bobin (boben) Marcel, franco,inĝeniero, vitraĵkomercisto. Nask. 19 aŭg 1875 en Paris.Interesiĝas pri agado pacifisma, agado profilaksia, veneraj malsanoj kajseksa edukado. Zorgas precipe pri instruado de E, kaj gvidas en Paris superankurson. Verkis:Les Mots E groupes selonle sens, 1906. L. K. 1909.

       Bodini Geometro Franco, italo,direktoro de la "Kaso por Malsanuloj." Nask. 9 sept. 1904. E-isto de1922. Direktoro de la nacia E organo en 1929-31. Organizis la naciajnkongresojn en Udine, 1929, Como, 1930, Padova, 1931. Estrarano de IEF.

       Bodó Karoly, hungaro, oficisto. Nask.1903 en Monor. E‑isto de 1921. Resp. red. de LM dum ĝia dua periodo;noveltradukoj ankaŭ en Hungara Heroldo. Varbis por E kelkajn hungarajnverkistojn. Siajn unuajn tradukoln li kontribuis al LM (unua periodo), kaj en1926 aperis liatraduke novelaro de F. Karinthy,Norda Vento. Tiuj tradukoj jam pruvis neordinaran talenton, kiubrilis en lia traduko de la profunda Babits-romano,La cikoni‑kalifo, (1929) kaj trovis entuziasman laŭdonĉe recenzistoj kaj la Akademio. En 1933 li amplekse kunlaboris al HungaraAntologio per noveltradukoj, kiuj neniel perfidas liajn antaŭajnsukcesojn. Kio karakterizas liajn laborojn, tio estas unue, trafgusta elekto detradukindaj verkoj, kaj due, naturstila rekreo de la originalo, tiel ke ĝiŝajnas nova originalo E-a. Ligate per literaturaj laboroj, la Budapestaj Everkistoj ricevis ian similecon de stilo, kiu ne estas facile difinebla, kajkies rekoneblo ne dependas simple de konata neologismo; ĉar tio ja neestas trajto de la Bodó-verkoj. W. B. JOHNSON.

       Bofill M. Granada Narcis, kataluno,inĝ. (ekspluatanto de karbminejoj). Nask. 24 apr. 1882 en Palma deMallorca E-isto de 1908, fondo de lokaj EG-j kursgvidado, ĉeforganizintode KEF-kongr. en Palma. Kunlaborinto de int. E-gazetaro. Du trad. libroj:La unika vesto kajMi estas anĝelo, 1925. L. K.

       BogdanovMiloslav, (E-igite: Diodono,Favorgloro), bulgaro, notario, advokato. Nask. en urbeto Trn, loĝis enSofia, kie li mortis ĉ.1914. Aŭtoro de la unua lernolibro porbulgaroj, 1889, fondinto de la unua ES en B kaj eldoninto de la gazetoMondlingvisto kaj deLa Espero (baldaŭ ĉesintaj,1889/91). Ĉ. 1908 li proklamis novan projekton de LI, imitaĵon de Ekun multa enmikso de bulgaraj vortoj, kun strange kombinita alfabeto.

       Bogh‑Hogsted Agnes, danino. Nask.15 jul. 1884 en Aarhus. Edziniĝis al oratoro, pastro P. P. Hogsted ĉe"La libera eklezio", en kiu societo ŝi faris liberan, religianlaboron dum 30 jaroj. Kun sia edzo fondis en 1909 E konversacian klubon deAarhus. En dana lingvo aperis kelkaj beletristaj verkoj de ŝi.

       Bohema Esperanto-Servo, entrepreno deinĝ. L. Berger fondita de li en 1918. (v. Ĉeĥoslovakujo.)

       Bohemujo, v. Ĉeĥoslovakujo.

       Boirac (bŭarak) Emile, franco,d-ro fil., fama filozofo kaj rektoro de Akademio. Nask. 26 aŭg. 1851 enGuelma (Alĝerio), mortis 20 sept. 1917 en Dijon. Estis nomita rektoro dela Universitato de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902). Kiel filozofo, liaĉefa verko estas lia tezo de doktoreco "La Ideo de la Fenomeno";li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj franca filozofoj, Renouvierkaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, laidealismo-fenomenismo. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kajla "pri-vinan" Instituton de Dijon. En 1900 li estis varbita al E perleteroj de Meray. Post iom da hezito li senlace laboris por E. Li prezidis launuan UK en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujnkongresojn, krom du. Elektita de D-ro Z kiel prez. de la Lingva Komitato, lisubtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Liaraporto al la Kvara Kongreso pritraktas lian partoprenon al la laboroj de laDelegacio kaj la konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenisper gravaj verkoj, kaj lia grandaVortaroE-E-a estis unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj. B. sinmontris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluantavoĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun siapersona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la E-istaj kunvenoj,kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kajaltiris al E gravajn Universitatanojn. Krom siaj multaj artikoloj en revuojfrancaj (speciale en laRevuo Pedagogia)kaj E-aj (kiel laRevuo), li verkis:Trad. de LeibnizMonadologio, 1902-ŝlosileto kvarlingva 1903 -Perdita kaj retrovita 1905 -Qu'est-ce que l'E? 1906 -Le Congres E-iste de Geneve, 1906 -Pri la homa radiado, 1906 - Trad. deMoliere:Don Juan aŭ la ŝtonafesteno, 1909 - Trad. de Van Dyke:Lakvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 -Plena Vortao E-E-a 1909 -Leprobleme de la langue int., 1911 -Vortarode la Oficialaj Radikoj 1911 -Fundamentajprincipoj de la vortaro E 1911.

                                                                             L.BASTIEN.

       Boks kaj Koks. Komedieto de J. M.Morton, el la angla trad.Ch. Stewar. 1907, 2? p. Teatraĵo dela UK en Cambridge, 1907.

       Bolivio, Suda Ameriko. Unuaj pioniroj:Victor Munoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en laĵurnaloj de La Paz "La Verdad", "La Integridad" kaj"El Comercio" kaj en 1905 fondis societon. Laŭ laDietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en tri lokoj. En 1933 UEA nehavis defegiton en B.

                                                                             I.ŜlRJAEV.

       Bonde Viktor, svedo, bindisto. Nask. 8marto 1892 en Falun. Pacifisto, abstinenculo. E-isto de l916. Kursoj; gvidadode la koresponda kurso de SEF, 1927-32. Del. de UEA, 1919-29. Tradukoj el lasveda enSvenska Arbetar E-isten ktp.

       Bonhumoraj Rakontoj de J.Korczak, el la pola trad. AnnaWeinstein. 1927, 64 p. "Sangajsatiroj. La verkisto bonege konas la homan animon kun ĉiuj virtoj kajmalvirtoj. La traduko estas tre klara". (J. F.J.,La Socialisto, 1927, p: 80.)

       Bonnet (bone) Fanny, francino, prof. deangla lingvo kaj de stenografio. Nask. 9 sept. 1870 en Paris. E-iĝis en1903. Kas. de SFPE de 10 jaroj, komitatanino de la "FederationUniversitaire Esperantiste de France".

       Bonnevie (bonevi) Honoratus, norvego,licenciato de filologio, pensiulo. Nask. 19 okt. 1858. Studis ĉe launiversitato filologion, precipe latinan, germanan, grekan kaj pranorveganlingvojn, okupiĝis pri kalendaraj demandoj, verkis libron pri la problemo.Eklernis E-n 29 okt. 1906. Prez. de EK en Oslo kaj sekr. de NEL. Ĉefred.deN E-isto 1912- 14, kunred.l915-20, 1922-24, kaj dum 1932. Tradukis literaturaĵojn kaj kunverkislernolibrojn.

       Bontemplanoj, v. Senalkohola kulturo.

       Booth (budh) Norman, anglo. Nask. 9apr. 1894 en Netherton, Huddersfield. Estro de skolta grupo. Dum 10 jarojĝen. sekr. de Skolta E-ista Ligo. Verkis multajn artikolojn pri E kajskoltismo.

       Bord (bor) Emile, franco, prof. Nask. 15febr. 1858, mortis 23 sept. 1919. Fondis grupojn, faris multnombrajn paroladojnkaj varbis membrojn centope, de 1904 ĝis sia morto. Verkis prop.monologojn.

       Borel Emile, franco, radiostaciestro deLyon (la Doua). Nask. 27 apr. 1884 en Lyon. Fervore propagandis, kaj nomeĉe la radiostacio, kiun li direktas. Lia edzino estas unu el la fondintojde la feminista ES:UDEV.

       Borel Jean, (ps. J. B.; D. Spero),sviso, publicisto, eldonisto. Nask. 23 aŭg. 1868 en Couvet. Studisdiversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. FariĝisE-isto en sia patrolando, kunfondinto de Svisa ES; 1902. En 1903 estis unu ella unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por E en Germanujo. Kunfondinto de"E Verlag Möller kaj Borel", 1903 kaj de Berlina EG, 1903. Fondintokaj red. deG E-isto, 1904. L. K. de1905. Verkoj: germanlingvalernolibro,en 10 eldonoj,100.000 e-roj, 1904-10; broŝuro en 250.000 e-roj, 1903-10.Fondinto kaj red. de E Biblioteko Int., kies plurajn volumojn li verkis aŭtradukis, ekz.Sub la neĝo dePorchat el la franca. Franclingvaj verketoj kaj artikoloj pri E.

       Borel Jules, sviso, eldonisto, frato deB. Jean. Nask. 14 nov. 1873 en Couvet. De l900 direktoro de la presejo kajeldonejo Möller kaj Borel, Berlin. Prop-isto kaj estrarano de diversaj Esocietoj.

       Borisov Nikolaj, sovetiano, ruso,verkisto. Nask. 11 okt. 1889. Aŭtoro de la fama filmromano"Ukrazio" (pri la epoko de civil-milito en Ukrainlando 1919) kaj dela teksto por opero "Ferenĝi", multfoje prezentita enoperteatroj de Ĥarkov, Odessa, Tiflis, Taŝkent kaj aliaj urboj deSovetunio. Malnova E-isto. Ankoraŭ en 1914 en Odessa aperis lia unua libroen EIntima parolad', poezio deego-futuristoj, unika dokumento de futurismo en E. En 1931 aperis ukrainlingvelia romanoKvint, verkita en stilo deaventur-detektiva filmromano, laŭ materialo de int. laborista E-korespondado.La romano vigle agitas por E kaj rekomendas la aŭtoron kiel majstron deinteresa temo. En E li verkis originalan novelaronLa hundo de Lia Majesteco k. a. En 1931 B. estisĉefiniciatinio de IAREV.

       Borovko Nikolaj Afrikanoviĉ, ruso,unu el la unuaj pioniroj en Ruslando. Nask. 1863 en Zaslave (Volinia gubernio),mortis 1913 en Simferopol (Krimeo). Ricevis mititedukon sed la aresto kajekzilo en Zajsan (Siberio) interrompis lian militkarieron. Plue li laboris nurkiel privat‑instruisto kaj ĵurnalisto. B. fariĝis E-isto en laekzilo en la unuaj jaroj de E movado. Post finiĝo de l' ekzilo, liloĝis en Odessa kaj tie vigle partoprenis la propagandon de E. Li tradukisLa ŝtona Gasto de Puŝkin.(1895) kunlaboris enLa E-isto kaj,LI' redaktisJarlibron E-istan (Uppsala, 1897). Laŭ demando de B., Zskribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de E. En l895,edziĝinte kun E-istino A. Ĉajkovskaja, B. transloĝiĝisPeterburgon kaj tie daŭrigis sian E-agadon. Post eksiĝo de F.Kanaloŝŝy-Lefler, B. estis elektita prez. de la Societo"Espero" 1896-97. En 191l-12 B. energie disputis kontraŭ GastonMoch por fonetika skribado de propraj nomoj en E.

       Borovko-Ĉajkovskaja AntoninaJustinovna, rusino, nask. 1872 en Simferopol (Krimeo) kaj tie lernis engimnazio. E-istino de 1890, kiam ŝi konatiĝis kun N. Borovko. En 1893ŝi iniciatis, eldonis kaj dissendis alvokon, aprobitan de Z, kontraŭla reformoj en E postkiam Trompeter rifuzis presigi ĝin en "La E‑isto".En 1895 ŝi akompanis tra Krimeo kiel E-gvidisto la svedajn E-istojn V.Langlet kaj Etzel, kiuj entreprenis unuan vojaĝon per E tra Ruslando. Tiununuan aplikon de E en praktiko B. priskribis en la revuo "Nedelja".Poste ŝi prelegis pri E en vaporŝipoj krozantaj inter Odessa kaj Jalta,organizis loterion por la gazeto ,LI' multe propagandis E-n kaj varbisinteralie la faman verkiston V. G. Korolenko.

       Bosque y Carbonell Antonio, hispano,telegrafestro en Alcira. De 1908 seninterrompe UEA-del.

       Boucon (bukon) Herman, franco, prof.Nask. 4 okt. 1856 en Villars‑Saint‑Georges (apud Besancon). E‑istode 1898. En 1902 post multaj klopodoj fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuajfrancaj grupoj. Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj H. B.Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj. Verkis tradukon deMoliere:La Mizantropo, en amfibrakajversoj (1930). LK de l909.

       Boulet (bule) Paul, franco, superaadministranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj. Nask. 2 jan.1884 en Brebieres (apud Arras). E-iĝis en 1902. Sekr. de la organizaKomitato de la 1-a UK, 1905. Kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn,kunlaboris en laRevuo. Verkis: kunMichaux:Methode pour apprendre seul l' E,(1905). Sola:Kongresa Libro, 1905. -Franca Gramatiko por E-istoj 1907 -Tri Monologoj, l907 -Dumil novaj vortoj, 1909. Kunlaboris kunCart en F-E kaj E-F vortaroj. - LK, 1909; eksiĝis pro troa laboro.

       Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, enE-a formo Bulonjo apud maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, laurbo de la I-a UK 7-12 aŭg 1905, kiun ĉeestis 688 E-istoj el 20landoj. - La unua int. kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais(v.), kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉudiverslingvaj E-istoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonegesukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en B.Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estisdanĝero kaj eĉ famo, ke Z ne povos partopreni. Feliĉe lakaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jamantaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandojprecipe en L. I. (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom Z ankaŭ Capé,Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio (v.), pli bone la projekto deĝi, jam aperis en L. I. en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parisokazis int. kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvesperoen Sorbonne de gesinjoroj Z; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj.Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Z por plej talentaj lernantojen Paris, int. E-koncerto, solena akcepto de Z kaj de la kongresanoj en urbapalaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la personainteramikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo dediversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ lakulisoj" Z kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracioĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj:malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Z, unua publikaparolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo;ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe)katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmezeekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvolaedziĝo" de Moliere, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj.Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 E-istoj,fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger).Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allasonde E por telegramoj, la int. organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okaziskritiko kaj klarigoj de Z pri prononcado, en kiu partoprenis multaj E-istoj.Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto,klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon delernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solenafermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de laE-a standardo (v.) O. SIMON.

       Bourlet (burle) Carlo, franco, d-ro desciencoj, prof., scienculo. Nask. 25 apr. 1866 en Strasbourg, mortis 12aŭg 1913 en Annecy (Savoie) pro malbonŝanca engluto de fiŝosto.De 1906 estis prof. de mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj enParis. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi alla praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝinplej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn priAritmetiko, Algebro kaj Geometrio, uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj deFrancujo, kaj eĉ ekster Francujo; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitajmatematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri bicikleto,haltigiloj, k. a. Li estis ano de la teknika komitato de "Touring-Club deFrance". De 1903 li direktis, kun Laisant kaj Bricard, la revuon"Nouvelles Annales de Mathematiques". B. interesiĝis al E dank'al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la GrupoPariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havisnek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj, faritaj dela unuaj pioniroj E estis konata en Francujo de apenaŭ kelkcentoj dapersonoj. B., tuj post sia aliĝo, dank' al sia alta, scienca situacio, alsia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidanantaŭenpuŝon. - Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis laapogon de la franca grava societo "Touring-Club", kaj en majo 1901komencis en ĝiaj salonoj kurson de E. Ĉe la unua leciono li nenionsciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson.La 17 jul. de la sama jaro li akceptis la prez. de la Pariza grupo, kaj de tiamla E-a movado rapide disvastiĝis en Francujo, kaj ankaŭ eksterlande.- Ricevinte dank'al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonnepor la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por lapublikigo de E-aj libroj, li ekorganizis la propagandon en Francujo kun faapogo de "Touring-Club". De 1902 la paroladoj kaj kursoj pli kaj plimultiĝis. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo liprenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. En la urboj de provinco, kie onipovis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, dank' al siasimpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En 1902 li fondis 19 novajngrupojn. - La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj,la publikigo de bulteno Paris E, la organizo de monataj vespermanĝoj, dekonkursoj kun disdonado de premioj en la Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝikalkulis pli ol mil membrojn. Sed B. plivastigis ankoraŭ sian agadkampon.En sept. 1906 li fondisLa Revuo-n,kiun li direktis kun neimagebla zorgo. Li organizis la Florajn Ludojn, verkisartikolojn en la franca ĵurnaloj: "babilis" en la Revuo, helpisal ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis laKomisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la KonstantanKomitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en Cambridge, Dresden kajBarcelono, unuvorte dediĉis al E pli ol duonon de sia vivo. - Z dirisĉe lia tombo: "Oni multe laboris por E ankaŭ antaŭ Bourlet,sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferonenverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kajhelpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperonde plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energialaborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemplela "Int. Scienca Asocio". Krom siaj multegaj artikoloj li verkiskelkajn prop. broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon"broŝuro ruĝa", (pli ol 500.000 eroj estas ĝis nundisdonitaj) - L. K. de 1905. L. BASTIEN.

       Bou ka Hynek Karel, ĉeĥo,komunuma oficisto en Praha. Nask. 2 marto l884 en P. E-isto de 1901. Kunfond.de la Praha EK. E-lingva aŭtoritato inter ĉeĥoj. Kunlaboranto deLa Progreso, estis red. deĈeĥoslovaka Gazeto, deBohema E-isto. Artikoloj en diversajĉeĥaj gazetoj pri E, kaj ankaŭ pri la Delegacio. Verkoj: lapolitikaSlovakoj kaj Magiaroj, 1908;Ĉeĥoslovaka E-lernejo; Lingvaj Respondoj, 1933.

       Boutwood (baŭtŭud), John J.,anglo. Nask. 14 nov. 1860 en Luton. Komercista sekretario. Gvidanto de laSocieto por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. E-istiĝis 1912. Vicprez. deBEA Prez. de grupo Hastings. Verkis kelke da prop. teatraĵoj.

       Bouvier (buvie) Louis, franco,farmaciisto en Poix. De 1908 seninterrompe UEA-del.

       Bouvier Paul, franco svisa, kasisto,UEA-del en Geneve. VerkisGenevo,1925, kunlaboris je ,E' kajJarlibrode UEA.

       Boxhammer (bokshamer) Marta, germanino.Nask. 14 marto 1882 en Sanits Kreis Rothenburg, mortis 30 nov. 1931. Estispioniro de la laborista E-movado.

       Braga Ismael Gomes, brazilano,librotenisto. Daŭra propagando en spiritistaj rondoj, artikoloj en plurajgazetoj.

       Brandt Roman, (ps. Oresto Golovnin),ruso germandevena, univ. prof. pri slavaj lingvoj, aŭtoro de multajsciencaj verkoj. Nask. 16 dec. 1853 en Petrograd, mortis en Moskva 1920. B.estis konata ankaŭ kiel E-a kaj rusa poeto, aŭtoro de originalaj kajtradukitaj fabloj, eld. 1886, 1899 kaj 1910. En 1908 li ellaboris propranprojekton de universala lingvo "Romanizat" kaj en 1909 kompromisanreformon inter E kaj Ido. Tamen jam post unu jaro B. rezignis tion kajfariĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de la rusa E-movado. En 1914kontraŭbatalis ŝovinistan haladzon en universitataj rondoj. En 1917faris grandan funebran publikan paroladon pri Z en Moskva Universitato.

       Brauer Karl, estono, eksinstruisto, nunsupera impostinspektoro en Tallinn. E-isto de 1928. Estrarano de EAE, ETK ktp.

       BraunFranz, aŭstro-germano, iamafinanca ĉefadministranto, en Rodaun ĉe Wien. De multaj jarojfunkciulo en UEU-Wien. Kunlaboranto de Aŭ. E‑isto.

       Braun Stanislaw Zygmunt, (ps. WiktorElski) polo, oficisto. Nask 25 jun. 1893 en Czenstochowa. Originalajpoeziaĵoj. Verkis: Unuaj agordoj, 1910 (kune kun poemoj de Eska, S.Karolczyk.)

       BrazilaEsperantisto. Organo de BLE, fondita 1908; formato 27.5x18 cm.

       Brazilo. Sur tiu vastega etendaĵooni parolas la solan lingvon portugalan; dum granda permara aŭ surteravojaĝo, kiu povas daŭri ĝis dekoj da tagoj, oni ne trovas, kielen Eŭropo, la diversecon de idiomoj, kiu malebligas la interkompreniĝon.Krom tio, en la limnajbaraj landoj estas parolata la hispana lingvo, idiomoapartenanta al la sama familiobranĉo, kiel la portugala. Kaj, se estasvere, ke en Eŭropo hispanoj kaj portugaloj ne ĉiam sininterkomprenas, en la hispan-amerikaj landoj, kie la prononcado de la du tingvojestas iomete modifita, la homoj de meza kulturo sin ordinare boneinterkomprenas, eĉ se ĉiu parolas sian hejman lingvon. Brazilo estaslando de enmigrado: estas do nature, ke ta fremdulo, tien ĉi veninta porfiksi loĝejon, penas eklerni la lingvon de sia nova loĝloko. Lanegocoj pri la ĉefa eksportkomercaĵo - la kafo - estas farataj en labrazilaj negocejoj pere de la portugala lingvo. Pri la importkomerco, lafremdaj vendistoj uzas plej ofte, pro sia intereso mem, la lingvon de la brazilajaĉetantoj. La turismo ekkreskas nun dank' al la koncernaj penoj de laRegistaro. Nur malmulte da fremdtandanoj venadis antaŭ hodiaŭ vizitiBrazilon, kaj eĉ tiuj malmultaj venis preskaŭ ĉiam el la plejproksimaj landoj, t. e. el la hispanlingvaj nacioj. Estas cetere konata fakto,ke en la novaj landoj, travivantaj ankoraŭ sian epokon de formiĝo,oni ordinare ne atentas kiel gravan aferon la kulturfakojn, kiuj ne havaspraktikan aspekton kaj monan valoron. La kleraj homoj studas la francan kaj laanglan lingvojn, la germana kaj la itala estas ankaŭ scipovataj de multajstudemuloj, kiuj devas ilin studi por legi verkojn de siaj respektivaj fakoj(la medicino, la naturscienco ktp.). Ĉar la portugala lingvo ne estas tieldisvastigita kiel la cititaj, tial ne estas malfacile konvinki kulturitan homonpri la teoria utileco de E. Tio klarigas tiun gravan helpon, kiun E jam delongericevas de klarvidaj homoj. Estas certe, ke, se ne ekzistus la supre cititajmalhelpoj, tiu subteno estus jam haviginta al E rimarkindajn rezultatojn por ĝiadefinitiva kaj brila triumfo en la lando.

       La unuabrazila E-isto estis d-roBaggi deAraujo, supera juĝisto en Stato Rio de Janeiro, kiu sciis E-n jam en 1896,ĝin uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj E-istoj kaj pri ĝiskribadis en la gazetaro. A. C.Coutinho,kiu faris grandan servon al E tradukante la "Unuajn Lecionojn" deCart en la portugalan lingvon, ŝuldas sian E-iĝon al d-ro Baggi deAraujo. Jam en 1897 la revuo ,LI' havis unu abonanton en Santos, nome F. P.Machado Reis, kaj K.Ostanoviĉ korespondadis kun F. daSilva, loĝanta en Sao Feliciano.Kredeble tiu ĉi lasta estis varbita en la movadon pere de ValdomiroLorenz, klera ĉeĥo,loĝanta en Sao Feliciano depost 1896; (iam fervora E-isto Lorenzaliĝis al Ido, revenis al E kaj antaŭ nelonge akceptis Nov-E-n deSaussure).

       En 1898MedeiroseAlbuquerque, tre konatadiverstema verkisto, kaj de tiam simpatianta E-n, skribis en "RevistaBrasileira" (15 apr.) artikolon titolitan "Lingvo int. E." Lahelenisto barono RamizGalvaopublikigis en 1903, en la grava "Garnier almanako", kies direktoro limem estis, artikolon pri E. En 1905 anekdotojn en E publikigis la gazeto"O Cinzel" (La Ĉizilo), en urbo Uba. En tiu sama jaro aperis engazeto de Porto-Alegre (19 apr.) artikolo de C. Kraemer "Solresol kajE", kaj en gazeto "Raio X", de tiu sama urbo, du artikoloj (31aŭg. kaj 30 nov.). Ĉirkaŭ tiu epoko ReinaldoGeyer, en Porto-Alegre, skribadis enE-gazetoj artikolojn pri Brazilo.

       Plurajelmontroj por E estis do registrataj, precipe en Rio de Janeiro,Rio-Grande-do-Sul kaj Minas‑Gerais, sed ĉiuj tiuj E-istoj agadisizole, sen ia komuna asocio por la organizado de sistema propagando.

       Nur 7 marto1906 d-ro JoaoKeating, helpata desindonaj amikoj, fondis en Campinas la unuan E-grupon "VerdaStelaro", kiu ne ekzistas plu. Ĉar la grupo ne havis propran gazeton,ĝia fondo estis diskonigita al la brazilaj E-istoj pere de la fremdlandajgazetoj, precipe per "L' E-iste".

       En lalastaj tagoj de majo 1906 d-ro EverardoBackheuserkomencis per la gazeto "O Pais", dank' al la granda ĵurnalistoAlcindo Guanabara, serion da E-lecionoj.

       KiamBackheuser komencis la lecionojn pri la lingvo int., tiu ĵurnalopublikigadis jam de kelka tempo kursojn pri la franca kaj angla lingvoj; postla tria aŭ kvara leciono li komencis ricevi leterojn, skribitajn depersonoj, kiuj antaŭ la kursostarigo sciis nenion pri la lernota lingvo.En tiuj leteroj estis malmulte da eraroj, kaj, kontraŭe, la malmultaleteroj redaktitaj en franca aŭ angla lingvo venis al la respektivajinstruantoj preskaŭ nelegeblaj, pro la multaj eraroj.

       Animitede la sukceso de tiu propagando, d-ro Backheuser proponis la fondon de E-Klubo.Lia ideo estis entuziasme akceptita, kaj granda nombro da homojenskribiĝis kiel anoj. La 29 junio pli ol 100 personoj kunvenis en lasidejo de "O Pais" kaj tie fondis klubon, kiu ricevis la nomon"Brazita Klubo E" (BKE). Estis aklame nomita la jena estraro: prez.d-roBackheuser; vicprez. d-ro NunoBaena kaj d-roNerval de Gouveia; sekr. Lauriano das Trinas; kas.Honório Leal.

       BKE,kiu ankoraŭ vivas kaj estas la plej aktiva en Brazilo, komencis sianagadon efektivigante brilan serion da paroladoj kaj malfermante kursojn endiversaj oficialaj lernejoj (Nacia Gimnazio, "Pedagogium", MilitaKolegio). Krome en apartaj lernejoj kaj en asocioj (Spencer Lernejo, ColomyClub, Asocio de Komercoficistoj ktp.)

       Sekvisbaldaŭ la fondo de aliaj grupoj en Rio de Janeiro. "Verda Stelo",Laboristara Grupo E-ista kaj S oeieto Brazila E-ista.

       Proksimumeĉe tiu epoko alvenis al Rio de Janeiro la franca E-isto PaulBerthelot; tiam la lokaj E-istoj kuntute prava emocio povis la unuan fojon provi siajn praktikajn konojn kajcertiĝi pri la ĝusteco de sia prononcado. Berthelot tre helpis lapropagandon, farante kursojn per la rekta rnetodo, ĉar li ja ne scipovisla portugalan lingvon. Li mortis en la interno de Brazilo, Conceicao doAraguaia en 1910.

       La unuaago de la registaro subtene al E estis la decido de la Ministro de PublikajLaboroj, d-ro LauroMüller, kiu ennov. 1906 deklaris E-n "lingvo klara" por la tetegrafado en Brazilo.Kunhelpis al tio Medeiros e Albuquerque, tiama prez. de BKE. Brazilo estisla unua, kiu faris tian decidon.

       En apr.1907 ekaperis laBrazila Revuo E-ista,kies unuaj redaktoroj estis AlbertoVieira,Geyer kajBackheuser kaj kiu en sept. 1908 ŝanĝis sian nomon jeBrazila E-isto. Kiel oficiala organo deBrazila Ligo E-ista, ĝi estas ankoraŭ publikigata.

       Laserio de la naciaj kongresoj de E komenciĝis 13 jul. 1907; kiam en Rio deJaneiro estis inaŭgurata la 1-a Kongreso, kies solena malferma kunsidoestis prezidata de la Ministro de Interno mem, d-ro Tavares de Lira.

       TiuKongreso decidis la fondon de la Brazila Ligo E-ista (BLE), por kunigiĉiujn grupojn. De tiu tempo aliĝis al ta Ligo 81 grupoj, el kiujmultaj havis efemeran ekzistadon. La unua estraro de la Ligo konsistis elBackheuser, prez. Reinaldo Geyer, sekr., Manuel Paiva Araujo, kas.

       Ĉela sekvintaj kongresoj regis, kiel ĉe la unua, granda entuziasmo; iliestis la jenaj: 2-a, en Sao Paulo (1909); 3-a, en Petropolis (1910); 4-a, enJuiz de Fora (l911); 5-a, en Rio de Janeiro (1913); 6-a, samloke (1921); 7-a,samloke (1923) kaj 8-a, en Vitoria (1926). Ilin ĉiujn ĉeestisreprezentantoj de pluraj ministroj kaj de prezidantoj de la ŝtatoj; lafederacia registaro helpis materiale tiujn kongresojn, konsentante al iliaestraro senpagan telegrafadon pri la kunveno kaj, ankaŭ senpagan veturadonal la kongresanoj, kiuj sin direktis al la kongreslokoj ekster la ĉefurbo.Al la 7-a la prezidanto de la respubliko, d-ro Artur Bernardes, irigisoficialan reprezentanton al la solena malferma kunsido, kaj la ministro deinterno, d-ro Joao Luiz Alves, ĝin persone prezidis. Ĉe la 8-a, laregistaro de ŝtato Espirito Santo akceptis la kongresanojn kiel oficialajninvititojn kaj pagis tute la elspezojn, kiujn ili faris kiel ŝtatajgastoj.

       Krom lacititaj oficialaj agoj, la brazila registaro ĉiam elmontras sian subtenonal E en diversaj manieroj.

       Okazede la Nacia Ekspozicio en 1908, la grava "Memoriga Bulteno de l'Ekspozicio" estis presata en tri lingvoj: portugala, franca kaj E; kajĝia antaŭparolo estis publikigata aparte en E. E estis ankaŭuzata por la oficiala propagando de la Int. Ekspozicio en 1922. Tiu ekspoziciokontraktis kun la gazeto "E Triumfonta" la publikigon de specialanumero por propagando de Brazilo. Sekve de tiu propagando estis ricevatajcentoj da leteroj kaj kartoj, kun peto pri informoj; kaj multo da fremdajgazetoj, kiuj publikigis sciigojn, donitajn de la E-istoj, en la respektivajlingvoj. Ĉe la du cititaj ekspozicioj BKE ricevis oran medalon pro laprezentitaj E-aĵoj.

       Laleĝo n-ro 1.162 de la 29 okt. 1913, permesis la sendevigan instruadon de Een la lernejoj de Ŝtato Rio de Janeiro. Per la dekreto n-ro 1.165, de 31okt. 1917, strato Maria José, en Rio de Janeiro estis eknomata Z. En Braziloekzistas dustratoj kun la nomo E: enRealengo, antaŭurbo de Rio de Janeiro, (depost 23 marto 1932). Laleĝo n-ro 759, de la 31 okt. 1918, permesis la sendeviganinstruadon de E ĉe la NormalaLernejo kaj ĉe la duagradaj lernejoj de Ŝtato Sergipe. La dekreton-ro 2.083, de la 11 jan. 1919, permesis la sendevigan instruadon de E ĉela unuagradaj metiaj kaj normalaj lernejoj de la Federacia Distrikto.

       Perdekreto n-ro 4.356, de 26 okt. 1921, BLE estas konsideritaasocio de publika utileco. Kiam la estraro de la Ligo iris dankiEpitacio Pessoa, prezidanton de la respubliko kaj unu el la plej eminentajbrazilaj politikistoj, li deklaris, ke li estas sincere konvinkita pri lautileco de E por la homaro, danke ĝian logikecon kaj facilecon, kiujn li memkonstatis.

       En 1922la Brazila Parlamento voĉdonissubvencional la Ligo. Tiu subvencio estis komence en valoro de ĉirkaŭ 760svisaj frankoj, malpliiĝis poste, pro la ekonomie malfacila situacio de lalando, je la hodiaŭaj ĉ. 380 svisaj frankoj. En sia parolado ĉela 7-a Kongreso, la ministro de interno atentigis al la valoro, plie morala olmateriala, de tiu helpo. La nuna provizora registaro, faranta rigoran ekzamenonpri ĉiuj subvencioj, forstrekis plurajn, sed tenis plu tiun al la Ligo.

       Labrazila registaro elektisoficialajnreprezentantojn de la jenaj UK-j 5-a: Vieira Souto, b-a: Melo e Sousa, 7-a:inĝ. Agenor de Miranda, 18-a: d-ro Carlos Domingues, 20-a: prof. E.Backheuser, 21-a: Domingues, 22-a: konsulo Joao Carlos Muniz kaj 24-a: EliseuMontarroios.

       LaBrazila Delegito ĉe laLigo deNacioj, d-ro Rodrigo Otavio, estis unu el la subskribintoj de la propono,ke tiu Ligo rekomendu la instruadon de E en la lernejoj.

       LaSupera Oficejo de Statistiko, Diskonigado kaj Propagando de la Ministerio deEdukado uzadas E-n por sia oficiala korespondado.

       La plejgranda sukceso de E ĉe la publikaj lernejoj en Brazilo estis atingita en1918, jaro, kiam funkciis kursoj ĉe pli ol 20 lernejoj, vizitataj de pliol 600 gelernantoj. La E-lecionoj estis donataj tuj post la aliaj, de la 15-aĝis la 16-a horo. La plinombriĝo de la lernantaro kaj la maleblecokonstruigi pli da lernejoj devigis la administrantaron starigi du lerntempojn,nome de la 8-a ĝis la 12-a, kaj de la 12-a ĝis la 17-a. Iĝis dotre malfacile daŭrigi la E-kursojn, malgraŭ la granda volonteco de lalernejestrinoj. Tamen, dum kelkaj sekvintaj jaroj ankoraŭ funkciadis certanombro da kursoj por geinstruistoj, kaj por lernantoj.

       En 1929la Supera Direktantaro de la Publika Instruado de Federacia Distrikto adoptisE-n por la antaŭ nelonge starigita servo de Lerneja Internacia kaj-ŝtata Interŝanĝo, servo, kiu tamen ankoraŭ ne ricevis sianplenan forton.

       En 1932funkciis, rajtigite de la Ministro de Edukado, resp. de la Direktoro de PublikaInstruado en Rio de Janeiro, kursoj de E ĉe la Ekster- kaj Internula Fakojde Lernejo Pedro II (modelo de ĉiuj duagradaj lernejoj en Brazilo),ĉe la Instituto de Edukado, kiu diplomas la unuagradajn geinstruistojn enla ĉefurbo, kaj ĉe la "Grupo Escolar Rodrigues Alves".

       En tiusama jaro estis kreata katedro de E ĉe la Populara Labor‑universitato,en Recife, por kiu estis nomata instruanto la sindona E-isto SebastiaoAlbuquerque.

       De 1925ĝis 1928 E estis deviga objekto ĉe la komercolernejo tiam tenata dela Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, la plej grava klasasocio enLatina Ameriko.

       Plurajsciencaj, komercaj edukaj, geografiaj kaj turismaj kongresoj pli ol unu fojon,jam aprobis deziresprimojn favorajn al E.

       Multajeminentuloj simpatias E-n. La peticion kiun BLE sendis 10 aŭg. 1921 al laLigo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio de Janeiro.

       Farisparoladojn, skribis artikolojn, aŭ helpis en iu alia maniero lapropagandon, krom la supre ĉititaj, la jenaj kleraj brazilanoj. SilvioRomero, filozofo, Olavo Bilac, princo de la brazilaj poetoj; Barbosa Lima,oratoro; Fortunato Duarte, latinisto; Carlos Porto Carreiro, poeto kajlingvisto; Markizo de Paranagŭa, scienculo; Barono Homem de Melo,geografo; Nerval de Gouveia, prof. ĉe kelkaj superaj lernejoj: la cititajjam mortintaj; kaj: Otavio Mangabeira kaj Felix Pacheco, iamaj ministroj deeksterlandaj aferoj; generalo Candido Rondon, geografo kaj landesploristoAntonio Carlos, politikisto; Moreira Guimaraes, filozofo; Afonso Pena Júnior,iama ministro de interno; Candido Mendes de Almeida, dir. de la KomercaAkademio; Alfonso Celso, membro de la Brazila Beletristika Akademio; M. A.Teixeira de Freitas, dir. ĉe la ministerio de edukado; la prelatojBenedito Marinho kaj Goncalves de Rezende, sanktatemaj oratoroj; Dunschee deAbranches publicisto; Manuel Cicero, iama rektoro de la univ. de Rio deJaneiro; Jose Oiticica, filologo. Raul Pederneiras,prof. de int. juro;Ĵuliano Moreira, scienculo; Heitor Beltrao, ĵurnalisto; inĝ.Aarao Reis; Jose Boiteux, historiisto, kaj multaj aliaj.

       Ĉiammontras sian simpation al E ankaŭ gravaj asocioj: Societo de Geografio deRio de Janeiro (en kies domo estas la sidejo de BLE), Klubo de Inĝenieroj,Societo de Medicino kaj Ĥirurgio, B. Historia kaj Geografia Instituto,Nacia Societo de Terkulturo, B. Gazetara Asocio, B. Instituto de Kontoscienco,B. Botanika Asocio, Komerca Asocio de Rio de Janeiro, Federacio de la KomercajAsocioj de B., Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, Ligo de Komerco,Touring Club de B., B. Katolika Unuiĝo, Federacio de B-aj Skoltoj, B.Spirita Federacio, B- Radio Klubo, Radio Societo de Rio de Janeiro, k. a.

       Krom lanaturaj malfacilaĵoj, kiujn ni aludis ĉe la komenco, estu registritajdu malagrablaj faktoj en la historio de E en Brazilo. La unua estis lakontraŭstaro, ĉe la Ligo de Nacioj, de la Ministro de Brazilo enSvisujo, kiu okaze reprezentis Brazilon en unu el la konferencoj kaj kiu, nericevinte instrukcion, atakis E-n. BLE sin turnis al li kun vigla protesto,memorigante al li, ke la registaro ĉiam animis la E-movadon. La dua faktookazis en 1924, kiam BKE estis avertita de amikoj pri tio, ke ne estus konvenala daŭrigo de E‑kurso tiam farata per la radio, ĉar laregistaro estis informata pri tio, ke la E-movado celas la renverson de lainstitucioj. BKE ĉesigis dum kelka tempo tiun kurson, sed poste tiuĉi daŭris plu sen iaj ajn malhelpoj.

       Kuriozakaj aparta aspekto de E en Brazilo estas, ke tiu idiomo estas ĝenerale tieĉi konsiderata kiel la int. helplingvo. Ekzistis aŭ ekzistas en SaoPaulo kelkaj idistoj, sed ilia propagando - se ĝi efektive ekzistas -trovas nenian resonadon. Pri aliaj projektoj nur malmultaj personoj scias.

       En 1907estis kelkaj opinioj inklinaj al la reformo de E. La granda plimulto, tamen,estis malfavora al tiu intenco, kaj tial venkis la partianoj de laFundamento-konservado.

       Lagazetaro akceptas volonte sciigojn priE. Inter niaj gazetoj ni aparte menciu "Jornal do Comércio", la plejgrava en Brazilo.

       Estisinteresa elmontro de la simpatio, ke la 3 marto 1930, dank' al la ĝentilecode "Companhia Radiotelegrafica Brasileira", la prez. de BLE, C.Fernandes, interparoladis kun dir. de "La Movado" en Paris, E.Houbart. La unuan fojon okazis, kiam du personoj rekte interparoladis persenfadena telefono uzante E-n. Kaj aŭtune 1933 sekvis nova sukceso: lapoŝta administracio aperigis serion dapoŝtkartojilustritaj, kies lingvo estis krom la portugala E. Pro la bona akcepto de laeldonaĵoj la poŝta direkcio aperigis komence de 1934 novan serion datiaj poŝtkartoj. Launua serio konsistas el 20, la dua el 39 diversajpecoj.

       Kunlaborisankaŭ al tiu ĉi sukceso CoutoFernandes,prez. de BLE depost 1910, la granda kuraĝiganto, kies entuziasmo nemalpliiĝis kun paso de la tempo.

       C.DOMINGUES.

       Bremon Masgrau Jacint, kataluno,kuracisto-radiologo, red. de kuracista revuo. Nask. 28 jan. 1885 en Banyoles.Fervora pioniro depost 1903. Kunfond. de pluraj societoj, komitatano de la 5aUK. Aŭtoro de multaj prop. artikoloj, de vortaro kaj gramatiko. Red. deTutmonda Espero, 1909, prez. deEspero Kataluna, kaj de KEF. Verk-oj:E-gramatiko, (vendita en pli ol 60.000e-roj; ŝlosilo; kelkaj tradukoj kolektitaj sub titoloHejma Prozo. L. K.

       Breon (breon) Edouard, franco,oficisto. Nask. 1853, mortis 5 feb. 1933 en Blois. E-iĝis 1901. Sekr. deSPPE de 1902, plenumis premegan laboron kun senlima sindonemo. Sekvis deBeaufront idistan, 1908, kaj rikoltis nur maldolĉan elreviĝon.

       Breslaŭ Boris M., sovetiano,hebreo, ĵurnalisto-redaktoro. Nask. 1891. E-isto depost 1909. En 1918aperigis ruslingvan broŝuronLingvoint.kaj proletaro. De post 1923membro de CK SEU, en 1930 kaj 1933 red. de la ruslingva SEU-revuo. Aŭtorode diversaj artikoloj pri E kaj felietonoj ("Amerikanino" k. a ). En1934 aperis ruslingva broŝuro de li:E-Sensencaĵo?

       Bricard (brikar) Raoul, franco, prof.ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj: matematikisto. Nask. 23 marto1870. Eksprez. de la Pariza EG. Kunorganizinto de la UK 1914 en Paris.Kunlaboris alScienca Revuo k. a.Verkis:Matematika Terminaro kajKrestomatio, 1905. Trad. de Huntington:LaKontinuo (v.), 1907. LK., 1909.

       Briegleb (brigleb) Karl, germano, d-rofil., kuracisto en Worms. Nask. jan. 1859 en Alsheim. Volapükisto depost 1886,post studado de la "malgranda Borel" fariĝis E-isto. Vizitiskongresojn de GEA (Gotha ktp.). Agadis multe por E en kontraŭalkoholajsocietoj. Prez. de la loka EG.

       Briggs Charles Harold, usonano, analizakemiisto. Nask. 1878 en Avon (New York). Specialisto kaj verkisto pri lacereala kemio. E-iĝis en 1907. Organizis kaj instruis kurson en Minneapolis(Minnesota). Fondis grupon tie en 1908 kaj en Saint Paut dum 1925. Estisvicprez. de tiu lasta kaj konsilanto de EANA.

       Briggs Louise, anglino, instruistino.Instruas ankaŭ E-n en sia (privata) , knabinlernejo. Ŝi verkis multeda ĉarmaj teatraĵetoj por infanoj, kun vera kompreno de infanapsikologio. Aparte eliris:Cindrulino kajaliaj teatraĵetoj, 1920;Sonĝode someromeza nokto, trad. de Shakespeare, 1921. Kunlaboris al Literaturo,kaj LM.

       Britujo. La angla Iingvo estas unu ella plej disvastigitaj, kaj en Britujo, krom en partoj de Kimrujo kaj NordaSkotlando, ĝi estas ĉie parolata. La bezono je int. lingvo ne estastiel multe sentata en Britujo kaj en la Brita Imperio, kiel ekz. en multajpartoj de Eŭropo, kie la lingva diverseco estas pli evidenta. La britohavas reputacion ne esti bona parolanto de alilandaj lingvoj, spite la fakton,ke klasikaj kaj modernaj lingvoj estas bone instruataj en ĉiuj lernejoj.Tamen en tiu ne promesplena kampo E forte enradikiĝis. Ĝia fortikakaj solida stato en B. estas rezulto de persista klopodado de kelkaj pioniroj,kies organizemo, ordemo, sindediĉo kaj entuziasmo kunmetis por ĝifirman fundamenton.

       Kvarmonatojn post la apero de la "Unua Libro" de Z (jul. 1887) artikoloen la Londona ĵurnalo "St. James's Gazette" pri lingvo nomata"Internacional" inventaĵo de d-ro E, altiris la atenton de junairlandano, studento de lingvistiko en la Universitato de Oxford, Richard H.Geoghegan, kiu havigis al si lalernolibron por germanoj, (N-ron 4 el la "Biblioteko"). Lerninte lanovan lingvon, li tradukis ĝin por anglolingvanoj, kaj ĝi posteaperis kun la titolo "D-r E-s Int. Language Introduction and CompleteGrammar, English Edition, by R. H. Geoghegan, 1889". Poste li tradukisanglen la lernolibron de Trompeter kaj aliajn verkojn.

       Sedestis en la Jorkŝira urboKeighley,kie E atingis sian unuan grandan sukceson. Tie JosephRhodes, loka ĵurnalisto, faris en la komerca ĉambro launuan prop. paroladon pri E en Anglujo kaj en nov. 1902 kun JohnEllis, starigis la unuan E Societon enGranda Britujo. Li fariĝis prez., kaj Rhodes sekr. En la sama monato en ladomo de d-roO'Connor en Londonkunvenis por studi la novan lingvon malgranda grupo, en kiu troviĝis kromO'Connor, f-ino E. A.Lawrence, kajjunulo nomita H.Bollingbroke Mudie,kies postaj servoj por la E movado estis nekalkuleble valoraj. Tiu grupo estisla nukleo de la Londona E Klubo, kiu stariĝis en jan. 1903, kajfariĝis unu el la plej potencaj grupoj ĝis hodiaŭ. Ĝinaskiĝis en la oficejo de la int. konata ĵurnalisto W. T.Stead, ĉefredaktoro de la"Review of Reviews", kiu mem alportis al la lingvo ne nur sian fortanapogon, sed dediĉis financajn rimedojn kaj avantaĝojn de siaeldonista organizaĵo por ĝia diskonigo. FelixMoscheles, fama pentristo, fariĝis prez., Lawrence sekr. kajStead kasisto.

       Sed laplej granda inspiro de la klubo kaj fine de la tuta movado en B estis Mudie,tiam juna borsisto. Rapide li kolektis ĉirkaŭ si aron da rimarkindajhomoj, kiuj kontribuis, ĉiu laŭ siaj apartaj talentoj, brilan helpon.Inter ili estis d-roPollen,antaŭa hinduja juĝisto, Maj.-Gen.Cox,Motteau,Millidge,Wackrill,Ledger,Merrick, f-inojSchaferkajO'Brien. Preskaŭ ĉiurekruto laboradis arde per parolo kaj plumo. O'Connor, Pollen, Mudie kaj aliajfaris prop. paroladojn tra la tuta lando; Motteau tradukis "TheTempest" de Shakespeare kaj kompilis la unuan E-A Vortaron. O'Connoreldonis novan lernolibron kaj, en kunlaborado kun C. F. Hayes, A-E Vortaron. H.F.Hoveler (Ĉefeĉ) komenciseldoni la malkarajn "ŝlosilojn" por diversaj lingvoj.

       En nov.1903 aperisThe E-ist, la unua britaE gazeto, kies red. estis la agema Mudie. Sur la kovrilo de la unua kajeroaperis informoj pri grupoj en Bournemouth, Dublin, Edinburgh, Glasgow,Portsmouth kaj London. Rapide la movado disvastiĝis en ĉiuj partoj dela lando: En okt. 1904, por kontentigi la sentatan bezonon por forta centro deĉiuj britaj grupoj, la "British E Association" (BEA)fondiĝis je la iniciato de la Londona Klubo. Al BEA filiiĝis grupojankaŭ el la malproksimaj partoj de la Brita Imperio, kaj aliĝisindividuaj membroj pagantaj jarkotizon po kvin ŝilingoj. Ĝi dungisoficistojn, starigis bibliotekon kaj librovendejon, organizis ekzamenojn kajeldonis monatan gazetonThe British E-ist,al kiu The E-ist cedis lokon.

Dum ĝia tuta ekzistado "The B E‑ist"estis gvidata de sinsekvo de brilaj redaktoroj, kiuj atingis kaj konservis porĝi altan nivelon kiel modesta nacia gazeto kaj gajnis por ĝi larespekton de E-istoj tra la tuta mondo. En 1924 aperis gazeto InternationalLanguage lerte redaktata unue de C. H. Edmonds poste de L. N. Newell. Ĝiestis ĉefe anglalingva kaj celis interesi ne-E-istojn pri la lingvo. Postok jaroj ĝi fandiĝis kun "The B E-ist". De 1919 ĝis1925 trimonata gazeto "Literaturo" alportis multe da helpo al la studo de la lingvo.

       Gravastadio en la organizo estis la starigo de Federacioj de regionaj grupoj, kiujkunigis la samprovincajn grupojn E-istajn por komuna agado. Jam en 1908fondiĝis Fed.-oj en Lancashire kaj Cheshire, Yorkshire, Nord-Oriento,London kaj Mezlando; kaj poste sekvis nacia federacio de Skotlando.(Preskaŭ ĉiu fed. nun eldonas propran bultenon.)

       Sendubela disvastigado de la lingvo ricevis plej grandan akcelon per la tria UK,okazinta enCambridge en 1907. Neniamantaŭe okazis en B. kongreso, en kiu homoj de diversaj gentoj kaj naciojkunvenis kaj interkompreniĝis per helpa lingvo. La spektaklo mirigis laĵurnalojn, en kiuj aperis artikoloj favoraj aŭ malfavoraj, kiuj vekismulte da intereso. Fama univ. prof. en Cambridge, d-ro J. E. B. Mayor, atentigispri la pedagogia valoro de E kaj rekomendis, ke ĝi estu instruata alinfanoj kiel unua lingvo post la gepatra lingvo. Aliaj edukistoj, precipe d-roA. Scougal, ĉefinspektoro de lernejoj en Skotlando, poste donis al lalingvo fortan aprobon. Novaj lernolibroj kaj tradukajoj aperis, grupojstariĝis tra la tuta lando, kaj novaj federacioj. Kursoj komenciĝisen vesperaj lernejoj kun ŝtata subvencio.

       SkotajE-istoj jam havinte du naciajn kongresojn, invitis la britan E-istaron en laĉefurbon Edinburgh en pentekosto 1908. Tiu kongreso allogis 600 E-istojnel diversaj partoj de la lando, kaj estis la unua el serio de britaj naciajkongresoj, kiuj okazis preskaŭ ĉiujare laŭ jena ordo: Leeds1909, Cheltenham 1910, Southport I9lI,Portrush (Irlando) 1912, Eastbourne 1913, Sheffield 1914, Bath 1915, York 1916,Liverpool l9l9, Birmingham 1920, Harrogate 1921, London 1922, Bournemouth l923,Chester 1924, Leamington 1925, Huddersfield 1926, Cheltenham 1927, Newcastle1928, Canterbury 1929, Nottingham 1930, Birmingham 1931, Southport 1932, Oxford1933. Dum tiuj kongresoj okazis la jarkunvenoj de BEA. Ĉiujare de 1913 laDuko de Connaugnt, onklo de la reĝo, estis la protektanto; kutimepartoprenis lokaj eminentuloj, kaj urbestraro donis oficialan akcepton. Enĉiuj okazis publika Diservo en E, ofte en la ĉefa preĝejo de laurbo.

       En1916-17 okazis en Patricroft apud Manchester, la fama "Eccles-Eksperimento", en kiu 200infanoj en efementa lernejo regule ricevis instruon pri E sub kontrolo de lokaEduka Komitato kaj ŝtata inspektoro. Post tri monatoj la inspektorokonstatis, ke la studado de E efikis ĉe la lernantoj simile al la studadode klasikaj lingvoj. Oni do permesis daŭran instruadon de la lingvo alĉiuj infanoj en la lernejo kiel parton de ĝia ordinara studprogramo.Aliaj lernejoj sekvis tiun ekzemplon, kaj en 1922 la Edukada Departemento enLondon oficiale raportis al la Ligo de Nacioj en Geneve, ke E tiam estisinstruata en 13 unuagradaj kaj 4 duagradaj lernejoj al 1103 lernantoj, kaj en10 vesperaj lernejoj al 269 lernanto. La instruado en lernejoj estis multehelpata de "E. Monthly", gazeto ĉefe por lernantoj, kiun eldonisBEA de 1913 ĝis 1919. En 1933 E estas instruata al 635 infanoj en 13unuagradaj lernejoj: en 10 el tiuj lernejoj oficiale, en la ceteraj kiel temonedeviga aŭ post lerneja horo. La perspektivo en tiu ĉi kampo estasnuntempe pli hela, ol antaŭe; ĉefa malhelpo estas, ke ankoraŭ Ene estas oficiala temo por lerneja ekzameno.

       En 19l7kelkaj komercistoj en London organizis gravan eksperimenton, en kiu elektitajkomercistoj en sep diversaj landoj, sen antaŭa scio de la lingvo, entreprenisĝin lerni dum tri monatoj kun la celo pruvi, ĉu ili povus sukcespleneinterkorespondi pri komercaj aferoj. Post la fino de tiu periodo ili publikeatestis favoran rezulton. Tiu eksperimento altiris multe da atento, kajdiversaj komercaj ĉambroj deklaris favorajn rezoluciojn. La KomercaĈambro de London jam starigis ekzamenojn de E, en kiuj sufiĉe grandanombro da lernantoj prezentis sin. Nuntempe "The Royal Society ofArts" regule ekzamenas pri E. La Brita Asocio por la Akcelo de la Scienco,la plej grava scienca asocio en la tuta Brita Imperio, en 1921 starigiskomisionon el eminentaj sciencistoj kaj edukistoj por esplori la temon de int.helpa lingvo. Tiu komisiono, konsiderinte pri la ebleco de la latina, la anglakaj artefaritaj lingvoj por la celo, en 1922 favore raportis por E.

       La UKokazis en 1926 enEdinburgh, kajallogis 900 samideanojn el 37 landoj. W. M. Page prezidis, kaj la sekr.-ojestis J. M. Warden kaj W. Harvey. Aparta, tre interesa trajto de la SomeraUniversitato estis fako de folkloro kaj popolkanto. Dum la kongresa Diservo enla katedralo de S-ta Giles, laBiblioen E estis sotene dediĉata. Ĝia eldonado estis unu el la plej gravajservoj, kiujn faris britaj E-istoj por la lingvo. - En 1930 la UIC estisaranĝata denove en B, en la univ. urbo Oxford. Bernard Long estis prez.kaj prof. Collinson prezidis la Someran Universitaton.

       En 1931Collinson estis difinita kiel unua lektoro pri E en la universitato deLiverpool, kiu por tiu celo ricevis kapitalon de 4000 pundoj, testamente ded-ro John Buchanan. - En la knabskolta movado E trovis multajn adeptojn. Labrita iniciatinto Lord Baden-Powell rekomendis E-n kiel lingvon por lainterpretista insigno, kaj multe da knaboj lernis la lingvon tiucele. Ankaŭla int. societo Skolta E-ista Ligo fondiĝis en B. en 1918. La ĉefaorganizaĵo estas la BEA, kies nuna prez. estas R.Robertson, kaj kiu havas sidejon en centra parto de laĉefurbo. Tie laboras kun aliaj la sekretario M. C.Butler (de jun. 1916; antaŭaj sekretarioj: H. F. Sexauer, majo1905-jul. 1906; H. Clegg, aŭg. 1906--febr. 1915; E. A. Allsop, marto1916-majo 19l6), kaj la administranto C. C.Goldsmith.De feb. 1934 ĝen. sekr. estas C. C. Goldsmith; (ne plu estas ofico"administranto"). M. C. Butler restas sekr. eduka, ekzamena,propaganda. BEA nun havas 1870 individuajn membrojn kaj 98 grupojn, kiujplejparte estas filiigitaj el 14 regionaj federaracioj. La jara librovendo dela asocio valore sumiĝas al 2000 pundoj. BEA aranĝas ankaŭ ekzamenojn,kursojn per korespondo, oficialan organon "The B E-ist", kajkonstantan propagandon tra la tuta lando, multe helpatan de la fakto, keĝi posedas propran aŭtomobilon. La biblioteko (v.) de la asocio estastre grava kaj ampleksa, unu el la ĉefaj en la E-ista mondo. La funkciadode la asocio atingis altan gradon de efikeco, al kiu kontribuas konstantamonsubteno de donacantoj kaj garantiantoj.

       Britujoestas centro de diversaj religiaj societoj. LaAngla Ligo de Katolikaj E-istoj estis fondata en 1912, restarigitaen 1926, stato 83 anoj, prez. R. A. Davies, sekr.-kas. J. E. Hookham.Kvakera E-ista Societo fondiĝis en1921, stato 127 membroj, prez. C. R. Buxton, sekr. Mabel Harrod. Jam de 22jaroj seninterrompe okazas en London ĉiumonate nesektaDiservo en E.

       Laanglaliteraturo estas indereprezentata en la traduka literaturo de E. Krom la jam aludita "La Ventego",troviĝas el la teatraĵoj de Shakespeare ankaŭ "JulioCezaro" kaj "Makbeto", tradukitaj de Lambert, "VeneciaKomercisto" de Wackrill, "Sonĝo de Someromeza Nokto" de L.Briggs, kaj "Reĝo Lear" de pastroj Ashley kaj Curry. Estasmenciindaj ankoraŭ la tradukaĵoj: "Luno de Izrael" de RiderHaggard (trad. M. C Butler kaj E. S. Payson), "La DormantoVekiĝas" de H. G. Wells (A. F. Millward), "Ok Noveloj" deBennett (A. E. Wackrill.)

       Laaparta laborista E movado en B. estas malforta, la B Laborista E Asocio havas10 grupojn kaj 160 anojn.

       Noto. La artikolon tralegis kajkompletigis M. C. Butler kaj B. Long. W. M. PAGE.

       Lernejoj. Ĉe la 24-a Kongreso deBEA en Oxford okazis 15 apr. 1933 kunveno por instruistoj kaj aliaj interesitojpri edukado. Ĉeestis proks. 70 p. Prelegis M. C. Bufler. Li unuepritraktis la pretendojn de E kiel lerneja temo, poste plej oportunan aĝonpor ĝia enkonduko. Li proponis la lastan jaron de la UnuagradaPopollernejo, aŭ la unuan jaron de la Liceo, sed opiniis, ke nuntempeĝia plej bona ŝanco troviĝas ĉe la DaŭrigaPopollernejo. Poste li resumis la respondojn ricevitajn al demandaro sendita allernejoj.

       E nunestas instruata, aŭ oficiale aŭ neoficiale, en 27 ternejoj enAnglujo, pri lernejoj en Kimrujo, Skotlando kaj Irlando mankas informo. E1 la27 lernejoj 14 estas popollernejoj, en kiuj oni instruas la lingvon oficiale en8, neoficiale en 6, al 655 gelernantoj entute (454 knaboj kaj 201 knabinoj). Enla ceteraj 13 liceoj aŭ aliaspecaj dua- aŭ alt-gradaj lernejoj, 5havas oficialan, kaj 8 neoficialan instruon; entute 351 gelernantoj (161knaboj, 190 knabinoj). La sumo da gelernantoj do estas nuntempe 1006; 733 estasinstruataj devige, 273 neoficiale. Lernolibroj uzataj: "Step by Step"en 8 lernejoj; "Tra la Jaro" 4; "Concise Course" 3; aliaj4, nenia 8. Legolibroj: "E por Infanoj" 4, "Cindrulino" 2;25 aliaj lernejoj ricevis specimenan lecionon.

Butler forte substrekis la mankon de sufiĉe davere konvenaj legolibroj por infanoj; ankaŭ esprimis sian konvinkon, ke Ene atingos firman lokon en la temaro de lernejoj, ĝis la lingvotroviĝos oficiale en la temaro por la abiturienta diplomo.

       F-inoEdwards (Bishop Auckland) diris, ke la ĉefa malhelpo kontraŭ laprogreso de E en la lernejoj estas la manko de modernlingvaj instruistoj, kiujscias E-n. Ŝia oficiala instruado okazas ĉe Grado I (11-jarajlernantinoj), prepare al la franca lingvo. Ŝi rakontis pri la grandasukceso de la Ĉe-metodo en sia propra sperto, ankaŭ substrekis lagravecon provizi al la lernantoj okazojn daŭrigi la studadon de la lingvopost lerneja jaro, ekz. per loka grupo. Kroma esencaĵo estas eviti, ke lainstruado de E dependu de la entuziasmo de unu persono. Parkin (Sibford)informis, ke li havas ses kolegojn, kiuj povas instrui la lingvon, sed ke laokazoj estas limigitaj pro tio, ke E ne estas, kiel la franca, deviga temo porla abiturienta diplomo. Goodes (Romford) rakontis malfacilaĵojn ĉereorganizo de klasoj. Ekz., unu klaso, jam komencinte la studon de E,dividiĝis, kaj la du partoj estas kunigitaj kun aliaj infanoj ankoraŭne lernintaj la lingvon. Ĉe lia lernejo ses kolegoj lernas E-n. F-inoNixon Bournville parolis pri la malhelpo, kiu okazas, kiam la lernantinoj havasmulte malsimilan menspovon, kiel ĉe Daŭriga Lernejo, en kiu la tipojsimilas tiujn de la Vespera Lernejo. Ŝi ankaŭ substrekis la mankon detaŭga legmaterialo por komencantoj. Tussell Scott (Letebworth) emfazis laamatoran kvaliton de la instruado pri E, kaj la bezonon por instruistojlaŭcele preparitaj. F-ino Forfey (Croydon) opiniis, ke estus domaĝesenkuraĝigi tiujn, kiuj instruas la lingvon eĉ post mallonga spertokaj kun malgranda scio. Kelkfoje mankas aliaj instruistoj, kaj oni tamen povusatingi bonajn rezultojn.

                                                                             LaŭB. E-ist.

       Laborista movado en Bneniam estis forta.En 1920 restariĝis Brita Ligo de E-istaj Socialistoj, sed havis nurĉ. 30 membrojn. BLES eldonis flugfoliojn, broŝuron kaj iom post iomakiris kelkan influon ĉe laboristaj organizoj. Grava kleriga revuo"Plebs" enpresigis regule notojn pri aŭ el E. La NaciaKonsilantaro de Laboristaj Kolegioj (marksista kleriga organizo) akceptis E-nen siaj kursoj kaj eldonis tradukon anglan de "La Lab. E-ismo" deLanti. Diversaj ĉefoj el la laborista movado subskribis alvokon favoran alE (I925). En 1927 BLES alinomiĝis B Laborista E-Asocio. En 1932 BLEAtransiris al IPE. La SAT-anoj formas apartan organizaĵon SATEB (-SAT EnBritujo) Adreso: H. Spilter, 13 Dewsburg Rd, London, N. W. 10.

                                                                       G. P. de BRUIN.

       Briquet (brike) Maurice, franco,kuracisto-radiologo. Nask. 9 aŭg. 1865 en Lille. Kunlaboris alInt. Med. Revuo kaj direktis ĝinkun d-ro Vanverts. Redaktis la bultenon TEKA. Verkis:E-a Teknika Medicina Vortaro, 1933.

       Brouwer (braŭer) Petrus Micheel,nederlandano, ĉefinstr. Nask. 27 apr. 1897 en Stompwijk apud Hago.Eklernis E-n en 1929 por konvinki la E-istojn, ke E ne estas vivanta lingvo,sed baldaŭ konvinkiĝis pri la malo, kaj fariĝis fervora E-isto.En 1930 prez. de la sekcio de N. K. en Hago Red. de la liga gazeto de N. K.

       Brown Wm, B. Sc., irlandano, prof.Kuntradukinto de la verkoPri la originode l' homo de A. Keith.

       Browne (braŭn), Giles Leigh,anglo. Nask. en London, 26 jul.1883, mortis 21 feb. 1919. E-istiĝis en 1903.La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en E. La unua E-instruistosub la "London County Council." Klera lingvisto kaj poeto: trad. E-enel multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por E. Sciis24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube:"Skribu en Esperanto".

       Bruijn (bröjn), Jacob Leendert,nederlandano, librotenisto. Nask. 24 nov. 1880 en Haarlemmermeer. E-isto de1896. Pioniro de la laborista E-movado. Red. deInt. Socia Revuo 1910-11, Holanda Pioniro 1912-13. Direktoro de laĜenerala Librejo "Espero" 1911-14 kaj de la Centra E-librejo1914-22. Membro de la Gazetar-klubo. Iniciatinto de Nederland - E kaj ĝiared. en 1918-19. Sekr. kas. de la l2-a UK.

       Bruin (brojn) Gerrit Paulus de nederlandano,kontoristo. Nask. 3 okt. 1895 en Rotterdam. Fabriklaboristo de la 12-a ĝis21-a jara aĝo. Lernis E-n en 1912-13. Publikigis artikolojn speciale enlaboristaj gazetoj. KompilisHistorion dela laborista E-movado ĝis 1914 (LaNova Epoko, 1931). Aŭtoro de Gvidilo tra la E-movado, 1933 kaj deN-lingva prop. broŝuro. Propagandis por SAT en Nederlando de 1922. Gvidisla Nederlandan Laboristan E-Servon 1922-25. Sekr. kas. de Laborista EkzamenaKomitato. Kunlaboris al SAT-eldonaĵoj. Celkunlaboranto de la Enciklopedio.

       Brunet (brüne), Charles Jean, (ps.Nazumulo; Li; ŝiŝinet), franco, meĥanikisto pri stebiloj, prez.de la Filio Ĵironda de l'aŭto- motor-ciklo-reparistoj en Francujo.Nask. 5 jun. 1875 en Bordeaux, Ano-fondinto de la EG en B. (okt. 1902) kaj kas.de 1905. Dumviva ano de SFPE kaj UEA, del. de UEA seninterrompe de 1908. Farisgravajn servojn helpe de E per la serĉo de vunditaj kaj malaperintajsoldatoj dum la milito. Gvidis kursojn ankaŭ per radio("Soud-Ouest"). Verkis amuzaĵojn (ŝaradoj, enigmoj ktp.)por La E-iste;Tra la Mondo, Tra laFilatelio ktp Versaĵo en La Revuo, kanzonoj, kiuj estis kantataj dumgrupaj festoj, aperis enLa Vagabondo.

       Bruxelles. Ĉefurbo de Belgujo;833.000 loĝantoj (kun antaŭurboj). Mondpalaco kun E-sekcio. 4-aSAT-kongreso 14-18 aŭg. 1924; ĉ. 90 partoprenantoj el 14 landoj.Honorprez. E. Toller. Malpliseverigo de la kondiĉoj pri membreco.Rekomendo uzi en SAT-eldonaĵoj simplan stiton.

                                                                                     BRUIN.

       Brzostowski (bĵostovski)Aleksandro, polo, ĵurnalisto, bibliotekisto. Nask. 1848 en Ostrog, mortis1920 en Warszawa. Kun E li konatiĝis en 1887 kaj konsideris sin unuaE-isto en Polujo. Unua prop-isto de E en sia lando. Aktiva organizanto.Aranĝis en 1909 faman E ekspozicion en Czenstochowa kaj ankaŭ eu Warszawaen 1910. Dum sia tuta vivo li celis fondi E-an muzeon en W. Eldonis diversajnfoliojn kaj broŝurojn pri E, liaj artikoloj pri E-atingas 200.

       Bubalo Niko, kroato, financakonsilanto. Mortis en 1924. Estis kunfond. kaj sekr. de antaŭmilita ES enSarajevo. Kroatigis poemojn de Z kaj E-igis popolajn poemojn, eldonis bukedonde kroataj versaĵoj kaj plenan E-K kaj K-E Vortarojn; bona vortaristo;gvidis kursojn en Mostar.

       Buchanan (bukanan) George Douglas,skoto, komercisto. Nask. 23 jul. 1874 en Glasgow. Vicprez. de Brita AstronomiaAsocio; konsilanto de Reĝa Filozofia Societo; ambaŭ en Glasgow.Prezidinto kaj nun hon. prez. de Glasgow-a ES. Vicprez. de BEA. Del. de UEA1910-25. Verkis multajn prop. artikolojn.

       Buchanan (Bukanan) John, skoto,kuracisto. Nask. 1859 (?) en Paisley, mortis 27 febr. 1930 en London. Vicprez.de TEKA. Inter la unuaj membroj de BEA. Testamentis 4000 anglajn pundojn al 1aUniversitato de Liverpool por starigi tie E-an lektoran postenon.

       Budapest. Ĉefurbo de Hungarujo surambaŭ bordoj de la Danubo. 961.000 loĝantoj. (Granda-B.1,262.000 I.)Int. E Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912 kaj la 15-a en 1930 okaze de lafestoj de Sankta Emeriko. 1-8 aŭg. 1929 21-a UK; 1256 kongresanoj el 33landoj; temoj - elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj. -Eldonejo de "Literatura Mondo" kaj AELA; loĝloko de Baghy kajKalocsay. B. estas rigardata kiel grava spirita centro nuntempa de E.

       Budhismo. Religio de almenaŭkvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo,racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto defeb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazetonLa Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kajEdgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kajproks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek laalia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England"aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-istaekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo.Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havascentron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kajJ BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agadokuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a"biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E enbudhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigode la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento.

                                                                      GEOH. YOXON.

       BuggePaulsen, Rolf, norvego, antaŭe diversaj profesioj, nunkapitano de infanterio, Oslo. Nask. 11 dec. 1894 en Bergen. Ano de pedagogiajkaj humanismaj asocioj; artikoloj por revuoj kaj gazetoj, pluraj vojaĝojeksterlande. E-isto de 1907. Prez. de NEL 1919. Ano de ekzamena komisiono deNEL depost 1923, L. K. 1932; ktp. Restarigis "N E-isto-n en 1922 kaj 1932.Vizitis kvar UK kiel reprezentanto de la norvega registaro. Faris multajn prop.paroladojn diversloke, faris depost 1925 ĉ. 25 radioparoladojn kaj gvidisvintre 1928-29 la unuan radiokurson de E en N. Gvidis multajn kursojn i. a. 7kursojn en Svedlando invitita de SEI. 1931-32 gvidis 4 Cseh-kursojn porpolicanoj en Oslo, fondigis klubon inter policistoj. Preparis la kurson de A.Cseh ĉe la Universitato en Osto, 1930. Verkis aŭ eldonigispropagandilojn kaj lernolibrojn.

       Buhr (bur) Franti ek, ĉeĥo,kalkula oficisto en Praha. Nask. 30 aŭg. 1896 en P. E-isto de 1922.Propagandas inter katolikoj kaj skoltoj. Sekr. de la Ligo de Katolikaj E-istoj.Eld.: Kantareto, 1922.

       Bujwid Odo, polo, d-ro, univ. prof. enKrakovo de 1892. Nask. 30 nov. 1857 en Wilno. 4 jarojn studis en launiversitato kun Z. Studis la bakteriologion ĉe Koch kaj Pasteur. De tiamint. konata eminentulo sur tiu kampo. El lia plumo eliris 250 sciencajartikoloj en pola, franca, germana kaj rusa lingvoj. Kune kun sia edzino liorganizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagandode higieno kaj sociaj sciencoj. La du urboj, Varsovio kaj Krakovo, kie li oftelaboradis samtempe, antaŭmilite apartenis al diversaj landoj, al Ruslandokaj Aŭstrujo. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis Krakovonkaj okupiĝas ĝis nun pri fabrikado de vakcinaĵoj. Lia agado porE komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prez. de UK en Krakovo.Postmilite prez. de la Tutpola Federacio de E Societoj. Li havante gravajnrilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn porE kaj E-istoj (pasportoj, vizoj k. a.). Dank' al liaj pledoj la respublikaprez. kaj Pilsudski mem fariĝis favoraj al E: akceptis la patronecon de laUK en 1931, kies prez. estis li mem. Ankaŭ lia merito estas, ke la polaradio de tempo al tempo aranĝas E-ajn prelegojn. En 1924 fondiĝis enKrakovo la PED, kaj li fariĝis ĝia prez. En 1927/28 vojaĝis kieldelegito de sia registaro al Brazilo, por studi la vivon de tieaj polajkoloniistoj. Multe helpis lin en la komisio E-istoj, kion li raportis al laregistaro. En 1930 prop vojaĝo tra Nederlando, Danujo kaj Svedujo. L. K.,prez. de ISAE, honora ano de UEA, ktp. Multaj artikoloj kaj paroladoj en kajpri E. De kelkaj jaroj li eldonas proprakoste la PE-iston kaj ĉiujn publikigaĵojn de PED. Ankaŭ aliajgravaj materialaj subtenoj por E. Entute: la ĉefulo de la E movado enPolujo, lia aŭtoritato ĉe la polaj E-istoj estas senescepta. - Liaedzino, Kazimiera B, pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantinoankaŭ en E-aj laboroj; ŝi mortis 8 okt. 1932.

       E.WIESENFELD.

       Buk Vilim, presisto en Slav. Brod(Jugosl.) Kunfondinto deLa Suda Stelokaj kuneldonanto de E libroj.

       Bulgara Antologio. Kunmetis I. H.Krestanov, kunlaboris Atanasov, Jordanov, Dobrev, Guĝev, Grekov, Stajkovkaj Ŝirakov; la plej grandan parton de la poemoj trad. Kalocsay. 40aŭtoroj. 1925, 248 p. "La bone elektitaj rakontoj kaj lertetradukitaj poemoj gvidas la leganton en la romantike ĉarma lando debulgaroj. La libro aperigas antaŭ ni la historion kaj vivon de la popolokun siaj suferoj, noblaj aspiroj kaj nedetruebla fido al pli belaestonteco." (jobo, LM 1925, p: 116.)

       Bulgara Esperantisto. Organo de BEA,fondita en 1919; formato 24.5x16 cm. Redaktis A. Grigorov kaj Z. Zahariev. Nunared. Simeon St. Hesapĉiev.

       Bulgara Lando kaj Popolo. Verkis J. H.Krestanov. 1919, 128 p., kun etnografiakarto. Enhavo: geografia, kaj historia superrigardo, popola karaktero, lingvokaj literaturo, E‑movado en B-ujo.

       Bulgarujo. Juna ŝtato, kun popolomalfruiĝinta en la kultura progreso, kalkulanta tre limigitan kvanton dapersonoj, kiuj posedus fremdajn lingvojn, prezentas bonan grundon por laE-movado.

       Jam en1888 troviĝis apartaj E‑istoj, lernintaj la lingvon per rusajlernolibroj. Tion favoris la proksimeco inter la lingvoj rusa kaj bulgara, kajankaŭ la populareco de la rusa literaturo. Unua lernolibro por bulgarojaperis en 1889, verkita de MiloslavBogdanov,kiu prezentis sin antaŭ la publiko kun E-igita nomo: Dro FavorogloroDiodono, kio longe liveris materialon al la bulgaraj humoristoj. Kelkajpersonoj, lernintaj E-n, aliĝis al Bogdanov kaj li formis jam en 1889"Societon de la amikoj de tutmonda lingvo," en Sofia, je kies nomo likomencis eldoni monatan gazeton Mondlingvisto, la dua E gazeto laŭtempe enla mondo. (Aperis nur du aŭ tri n-roj). Baldaŭ la societo mortis: laanojn forpelis la malbona famo pri la lingvo, kaŭzita per la konduto de Bogdanov.

       Ĉirkaŭ1897 komencis viglan propagandon Aristo Popov, kiu eldonis lernolibron, verkisartikolojn en ĵurnalo kaj revuoj, faris paroladojn. Al li helpe venis laentreprenema GeorgiOreŝkov. En1898 jam estis sufiĉa kvanto da unuopaj E-istoj. Fine de la sama jaro enTirnovo fondiĝis loka grupo "Lumo" kaj en 1900 en Plovdiv klubo"Stelo", kiu faris efikan propagandon, eldonis lernilojn, aperigismonatan ilustritan gazetonRondiranto,kiu daŭris tri jarojn kaj duonon (febr. 1902- aŭg. 1904)

       Ĉirkaŭ1904 en la ĉefurbo fondiĝis loka societo "Aŭroro", subgvido de Nikola Kovaĉev, Petr Popov, Georgi Aktarĝiev k. a. En 1904aperis en Ruse la gazetoTrumpetistode Aristo Rjaĥovski (marto-sept.). En 1905 en Sofia rondo de universitatajstudentoj (Rjaĥovski, Simeon Petkov, Georgi P. Genov -- nun univ. prof. dejuro, - Georgi Nikolov, Petr Spasov, Georgi Zografski, Georgi Karastojanov k.a.) komencis seriozan laboron kun granda sukceso. Komence ili eldonis litografetre bonan gazetonUnua Paŝo(jan: dec 1906).

       En 1906la E-istoj el Sofia kunvokis la unuan E bulgaran kongreson en la ĉefurbo.(La sekvintaj kongresoj okazis en: 1907 Tirnovo, 1908 Ŝumen, 1909 Ruse,1910, 1919, 1920, 1921, 1922 Sofia, 1923 Tirnovo, 1924 Ruse, 1925 Sofia, 1926Varna, 1927 du kongresoj: eksterordinara en Sofia kaj ordinara en Plovdiv, 1928Vraca, 1929 Vidin, 1930 Sofia, 1931 Stara Zagora, 1932 Sofia. Antaŭ launua kongreso okazis en Tirnovo 1905 interkonatiĝa antaŭkongreso,kiun ĉeestis 25 personoj.) Rezulte de la kongreso fondiĝis "BSocieto por propagando de E", kiu en 1907 ekeldonis dumonatan gazeton BE-isto, bone redaktatan, sed de ĝi aperis nur tri n-roj (jan: jun.). Lasocieto ne daŭris longe. Same la rondo de ĝiaj iniciatintojdisiĝis.

       Interla gvidantoj de la movado en Sofia kaj la grupo "Lumo" en Tirnovoekestis antagonismo: la sofianoj prefere atentis la sciencan flankon de laafero, la tirnovanoj emis al brua amasa movado, kaj en 1907 ili eldonis proprangazetonLumo (okt. 1906-jun. l910).Inter tiu gazeto kaj "B E-isto" estis rivaleco. Post kiam ĉesisvivi la Soc. por propagando de E, la tirnovoa grupo kunvokis en sian urbonnovan kongreson, kinmetis la fundamenton de la B E-ista Ligo. (La centro de laLigo alterne lokiĝis en: Tirnovo 1907-1908, Ŝumen 1908-1910, Sofia1910-1928, Ruse 1928-1930, Sofia 1930).

       En 1911aperis personaj malkonkordoj en la movado: la agantoj en la ĉefurbomontris tre severan kritikemon al kelkaj ĝistiamaj gvidantoj en laprovinco. Tio malfortigis la organizaĵon. Aliparte en la sama jaro lasekr.-kas. de BEL, Teodor Kanev fariĝis idisto kaj per cirkulero invitisla bulgaran E-istaron sekvi lian ekzemplon. Tio konfuzis ankoraŭ pli multela movadon.

       En lakongreso de 1910 (Sofia), kiun ĉeestis multaj rumanaj s-anoj, oni decidisunuigi la du naciajn E gazetojn "Lumo" kaj "Rumana E-isto";kreiĝis komuna gazeto,Danubo,red. de miksita dunacia komitato kaj presata en Bucuresti (okt 1910 - jul.1912). Malĉev D. eldonadis en 1911 monatanSemo dulingve, poste ĉiusemajnan gazetonKulturo kaj "ĉiutagan"Telegramo. Jam en 1908 la kongreson en Ŝumen partopreniss-anoj el la najbara Rumanujo. Similaj reciprokaj vizitoj okazis plue en 1909Bucureŝti, 1910 kaj 1911 Sofia, 1912 Ruse, 1922 Cluj, 1923 Tirnovo kajTimiaŝoara, 1929 Arad. Krome la bulgarajn kongresojn en 1922 kaj 1930partoprenis s-anoj el Jugoslavujo kaj tiun en 1932 s-anoj el Rumanujo. Notindaestas la agado de la rusa E-isto Evstifejev Nikolaj, kiu en 1908-10 loĝisen Sofia.

En 1912 la BEL ŝanĝis sian nomon je BE-ista Societo, bazita sur centraliga tendenco, en 1926 EES nomiĝis BE-ista Asocio Depost 1919 oficiala organo estas la BE-isto.

       Ĉ.1925-26 montriĝis en la organizaĵo kaŝa interna batalo, kunpolitikaj tendencoj. Sekvo de tio estis financaj embarasoj, tre grandaŝuldo, organiza dekadenco. En 1927 la aferoj trudis kunvokon deeksterordinara kongreso, kiu havis la taskon solvi la internan krizon.

       En lakongreso en 1930 okazis ankaŭ balkanlanda konferenco, partoprenita deE-istoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Grekujo kaj Rumanujo. Estis decidite komencikomunan balkanan E revuonBalkanaKonkordo; ĝi aperadis nur de jan. ĝis jul 1931 (7 n-roj).

       Depost1928 laproletaj E-istojapartiĝis en specialan landan organizaĵon "Laborista E Asocio enB", kun presorgano unueBalkanaLaboristo, poste "MeĵdunarodenEzik" (Int. Lingvo). Eldonis prop. broŝurojn kaj E-B kaj B-Evortarojn, verkitajn de Grigorov Asen. La organizaĵo estas sufiĉeforta kaj agema.

       IdistaMovado aperis en l922--23 tre malforte; fondiĝis grupoj en Plovdiv kajKjustendil, dum 11/2 jaroj oni eldonis gazeton "Oriental-Idisto".Baldaŭ la movado plene estingiĝis. En 1926 okazis en Sofia diskuto endu sinsekvaj publikaj kunvenoj inter Krstjo Misirkov kaj Atanas D. Atanasov,pri Ido kaj E.

       Oficialajsukcesoj estis sperteblaj ĉefe sur la instrua kampo. En 1912 la ministeriode instruado per speciala cirkulero rekomendis al ĉiuj lernejoj de lalando la tiam aperintan Lernolibron de E de Krestanov, kiu en 1908 fondis"Bulgara E. Bibliotekon"). Samjare oni instruis E-n en Dupnica kiellaŭvolan lernobjekton kun oficiala aprobo. En 1920 la ministro de lapopola instruado rekomendis la lingvon al la atento de la direktoroj de lamezgradaj lernejoj (cirkulero N 37.923 de 20. XII), kaj sugestis, ke ili akcelula gimnazianojn lerni la lingvon en la vesperaj kursoj. En 1921 la ministeriorekomendis al la lernejaj bibliotekoj la gazeton B E-isto (cirk. N 1870 de 27.I.) En 1921 per la leĝo pri la popola klerigo (artikolo 143) E estisoficiale enkondukita kiel nedeviga lernobjekto en la programon de la"realaj lernejoj" (geknaboj de aĝo 14-16 jaraj). La lingvo estisoficiale instruata de ŝtate pagataj lektoroj en ĉirkaŭ 30lernejoj dum 1921/22,1922/23,1923/24 kaj parte dum 1929/25 lernjaroj. En 1925la leĝo estis modifita, la "realaj lernejoj" kiel apartalernej-speco forigitaj kaj sekve la instruado de E en ili nuligita.

       En 1928la ministro de instruado ordonis (per cirk. N 9607 de 10. IV) disformigon deĉiuj gimnazianaj E grupoj kaj de ilia landa ligo; ankaŭ estismalpermesate al la lernantoj viziti la E kursojn kaj ricevi la gazetojn BE-isto kajE-ista Gejunularo. Preteksto: E servas kiel kaŝilo denepermesata propagando de politikaj ideoj inter la gimnazianoj kaj kromeĉar E estas facila lingvo, la studentoj alkutimiĝus al la lernado defacila lernofako kaj pro tio ili ne havus energion lerni pli malfacilajnlernofakojn. BEA kontraŭagis per ekspozo, eldonita broŝure kajdisvastigata en la publiko. Sed jam en 1931 la ministro per nova cirkulero (N42.402 de 21. XII) nuligis la antaŭan ordonon kaj restarigis laantaŭan favoran sintenadon de la ministerio. E estas oficiale instruata deŝtate pagata lektoro en la sofia ŝtata blindul-instituto depost 1922ĝis nun kaj al la poŝt- kaj telegraf-oficistoj en la vesperaj kursojde fremdaj lingvoj, aranĝataj de la direkcio de PTT en Sofia dum 1929,1930, 1932. Dum la lernjaroj 1931-32 kaj 1932-33 la komerca knabina gimnazio"Minerva" en Sofia enkondukis devige E-n en la lastaj 2 klasoj. E-npropagandis per paroladoj kaj artikoloj Krestanov, Atanasov, Pamporov kajĤesapĉiev. - Interesa konstato: la movado signis fortan progreson enla jaroj 1900, de 1906 ĝis 1910, 1912, de 1921 ĝis 1925, kaj periodojde la dekadenco estis: 1902-1905, 1911, 1913-1920, 1926.

       Aldono. En 1931 la stato de BEA estas.26 lokaj grupoj kun sume 500 membroj. Prez. G. Aktarĝiev. Apud la asocioestas fondita B E Instituto, kun celo organizi ekzamenojn kontroli la Eeldonaĵojn, direkti lingvajn studojn, kolekti materialojn pri la enlandamovado, bone iniciatita, sed malvigle aganta. BEA estas en periodo demalforteco, sekve de la organiza krizo de 1926-1927. La budĝeto de BEA en1931-32 estis 20.000 levoj. La organoBE-isto aperas regule. En B. estas venditaj sume 70.000 lernolibroj kaj12.000 vortaroj de E. El la pli gravaj lernolibroj, vortaroj kajtradukaĵoj: Popov kaj Oreŝkov - Plena manokonduko por ellerno de laI:. I. E, 1900;Krestanov - Vortarode E (E-B kaj B-E kaj gramatiko) III-a eld. 1930;Atanasov - Kurso de E, VII-a eld. 1931. - Bulgara Antologio, (prozokaj poezio), kompilisKrestanov, 1925- Versaĵoj de Botjov, trad.Dobrev,1928; Bulgaraj Rakontoj de Vazov, trad.Atanasov,1928; Nuntempaj rakontoj deStamatov,trad.Krestanov, 1922.

       Rimarko. La artikolon tralegis kajkompletigisKrestanov.

                                                                      A.D. ATANASOV.

       Bullen George W., (ps. Franks), anglo.Mortis preskaŭ 70-jara en Brita Kolumbio 24 dec. 1912. Unu el la sepfondintoj de BEA. Verkis tri lernolibrojn.

       Bulonja Deklaracio, v. Deklaracio deBoulogne.

       Bulteno de CK SEU. Gazeto por praktikajproblemoj de Sovetia E-movado, fondita en 1922; formato 31X 22,5 cm. Red. N.Nekrasov.

       Bulteno de ISAE kaj sekcio de teknikajvortaroj. Red Rollet de l' Isle. Aperas de 1926 en Paris; kvaronjara.

       Bulthuis (bulthojs) Hindrik Jan,nederlandano, doganoficisto de 1889 ĝis 1924, nun en pens. Nask. 15 sept.1865 en Warfum, Groningen. En juneco li estis Volapükisto, en 1899 ricevisdiplomon en V. kiel ĉefinstruisto. En 1901 D. Uitterdijk sendis al lilernolibron de E kaj post tiu tempo li estis E-isto. Multe korespondis kunalilandaj E-istoj, multe prop-is E-n, precipe en Haag, gvidis kursojn, funkciaskiel sekr. de ekzamena komitato de ĝia starigo ĝis nun. De 1910 L. K.En la lastaj jaroj li laboras nur por E - Kiel originala romanisto, tradukantokaj verkisto de pedagogiaj libretoj, B. estas unu el la plej persistajlaborantoj en la E-a kampo. Ekde 1907, kiam aperis liaDu Biletoj, trad. el la franca de Florian, li eldonigis 35 librojnka broŝurojn -Neniam estas pli boneol malfrue, komedio trad. el la angla, ŝajne lia unua presitaverkaĵo, aperis en la lit. aldono de ,L. I.' en 1905. Li famiĝisprecipe pro trio de longaj originalaĵoj.Idoj de Orfeo, 1923, malgraŭ iuj nekredeblaĵoj, markissian aŭtoron klara stilisto kaj homo de elstara rakontista talento.Ankoraŭ ĝi restas eble la plej populara el liaj ĉefverkoj.Sekvis tiun la naive simplaJozef kaj laEdzino de Potifar, 1926, kajLa VilaMano, 1928, intimkona bildo el kamparana holanda vivo, en kiu ankoraŭmontriĝas emo de B. al neverŝajneco. - Sekvavice gravaj estas liajgrandiozaj tradukoj: la strange elektitaLaLeono de Flandrujo, 1929, el la flandra de Conscience; la peztema sed bonetradukitaImperiestro kaj Galileano,1930, el la norvega de Ibsen. Ambaŭ ĉi verkoj estis kronitaj de laAkademio.Jane Eyre, 1930, laŭ laangla de Ch. Bronte sufiĉe bone transvivis malzorgan tradukadon por restiankoraŭ tre interesa rakonto, dank' al ĝia esenca valoro. Ankaŭaperis en 1926La Malgranda Johano;el la holanda de van Eeden. Kiel poeto B. eldonis nurLa Du Ŝipoj; 1909, pro kiu li ricevis premion el Barcelona.Por la teatro li verkis en 1908 la laŭritanOnklo el Ameriko, 1922, dramonMalriĉaen Spirito kaj tradukis laŭ germana teksto en 1910Salome, dramon de la anglo Wilde. - Elliaj ceteraj verkaĵoj menciindaj estas: tradukojTaglibro de Vilaĝ-pedelo, 1921, kajJosefa, 1922, ambaŭ el la dana de Blicher; kaj en 1928Karaktero, el la holanda de Luiscius(tiu verko aperis ankaŭ en finna, ĉeĥa, itala, kataluna lingvoj,trad. ĉiuj el la E teksto.) Liaj naŭ leglernolibroj, plejparte porholandaj geetuloj, kaj lia porjunula reverko de Robinsono Kruso, estaskonscience faritaj. - Nun B. tradukas:DonKiĥoto el la hispana kaj verkas ankoraŭ romanon por gejunuloj. -La plej longtrakta komentariisto de la verkoj de B estas Nekrasov, kiu verkisampleksajn kritikojn pri liaj originalaj romanoj laŭ la marksismavidpunkto por la antaŭskisma "La Nova Epoko" (okt. 1929-febr.1930) kaj por la postskisma "La Nova Etapo" (1932). Tiu tamen estastro marksisme tendenca por trovi ĝeneralan samopiniecon. -Lastilo-lingvaĵo de B. estas simpla, klasika, senornama. Oni malfaciletrovus en ĝi provojn al "impresionisma" eksperimento. Li estaspli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia "evoluiganto"de nia lingvo.

                                                                             R.BANHAM.

       Bulyovszky (bnjovski) Gyula, hungaro,d-ro, kuracisto en Kiskunmajsa. Nask. en 1890 en Budapest. E-isto de 1908.Fondinto kaj prez. de la studenta grupo en B. kaj red. deLa Pioniro. Iniciatis la fondon de Universala Studenta Unio, 1909,kiu havis "konsulojn" tutmonde. Ĉefsekr. de HES en 1912.Artikoloj, tradukoj, poemoj en H E-isto, H Studento, Belga E-isto, Voĉo deKuracistoj, Int. Med. Revuo ktp.

       Bünemann August Oskar, germano,komercisto. Nask. 19 jun. 1885 en Hamburg. Ofte restadis en eksterlando;parolas 11 lingvojn kaj komprenas 4 pluajn. Pioniro en la vegetara, liberpensa,pacifista kaj socialista movadoj. Konatiĝis kun E en 1905 en Paris. LK.Fervora kursgvidanto en Hamburg. En 1914 fondis la gazetonVegetarano, kiun ĝis 1932 li lerte redaktis. Trad. dramon deIbsen:Reaperantoj, verkisversaĵon, multajn artikolojn en kaj pri E. Kunlaboranto de laEnciklopedio.

       Burger Josef, (ps, Kastelano), germano,karbministo. Nask. 21 jul. 1881 en Clarenthal-Saarbrücken. E-isto de 1913.Militservis 3 jarojn, varbis kaj instruis E-n ĉie, eĉ en latranĉeo. Postmilite multaj kursoj en Essen kaj ĉirkaŭaĵo.De 1921 ano de SAT, poste de ties Lit. Sekcio. Gvidis int. korespondadon en Epor la Proleta Liberpensula Asocio e-n la Ruhr-regiono. Verkis kaj mem eldonislernolibron g-lingvan por infanoj, 1926. Socialista poeto. Liaj kantoj, poemoj,rakontoj kaj artikoloj abundas en la SAT-organo kaj LEA-eldonaĵoj. Fekundakantisto de aktualaĵoj. Li preferas la formon de kantoj, en kiuj liesprimas sin senpere, ne miskompreneble per simplaj vortoj. Li ne estas amikode la poeziaj bombastoj, sed la ioman sekon de liaj ofte satirecaj versojrekompencas tiuj socialistaj instruoj kaj profundaj pensoj, per kiuj plenasliaj strofoj. Ankaŭ en la rakontoj li montras nenian emon al romantiko kajsentimentalismo. Li ĉiam instruas kaj semadas socialismon. De marto 1933elmigrinto el Germanujo.                                                               EMBA.

       Burgemeister(burgemajster) Willy,ĉeĥoslovako, kontoristo; nun E-instr. Nask. 26 jun. 1908 enVarnsdorf, echy. En 1930 li entreprenisE-an studvojaĝon tra 16 landoj. Ekde 1931 li restadas en Svedujo, kiefaris proks. 150 publikajn paroladojn, 40 kursojn komencajn kaj daŭrigajn.En 1932 paroladoj en Holando.

       Burn George Wilson, anglo, kuracisto.Nask. 30 junio 1847 en London. Instruisto por la korespondaj kursoj de BEA1926-32. Verkis por diversaj gazetoj, precipe por The E Monthly 1912-22.

       Butin Max, germano, instruisto kajkomercisto. Nask. 17 febr. 1888 en Bad Godesberg. E-isto de 1905. LK; multekunlaboris (recenzis) por HDE. Multe propagandis dum 25 jaroj pergazetartikoloj, gvido de kursoj ktp. Verkis: Faŭsto, konciza komentario alla unua parto de la dramo, 1923; ,E gvidlibro por la komercisto (G-lingve),1926; kunlabore kun Kreuz: G EKonversaciaLibr o, 1924 ; kunlabore kun Jahn: Ekorespondadopor la komercisto (G-e), 1923; kunlabore trad.:Sinjoro Herkules, teatraĵo, 1909.

       Butkus Vladas, litovo, gimnaziainstruisto. E-isto de 1920. Prez. de LEA kaj Kaunas-a ES. Gvidis kursojn.Kunlaboranto de kelkaj gazetoj.

       Butler Mtontagu Christie, anglo,sekretario de BEA (1916-34); muzikisto (harpisto, instruisto de diversajmuzikiloj, kantado kaj komponado). Nask. 25 jan. 1884 en London. Kvakero,vegetarano; diversaj premioj ĉe la Reĝa Akademio de Muziko, London.E-isto de 1905. De tiam instruis E-n. LK de 1922. Tradukis i. a.Fundamentoj de la Kvakerismo; valorajkolektoj:E-a Kantaro (358 kantoj)kaj E-aHimnaro (2l2 himnoj). AdaptisPitmanan Stenografion al E, verkislernolibron. Red. de The B E-ist. Ĉefkunlaboranto de laEnciklopedio.

       Butler Thomas Robinson, anglo, pastroanglikana, patro de M. C. B. Nask. 10 junio 1846, mortis 23 majo 1923 enKingston-on-Thames. Pioniro de "Tonic Sol-fa" muzikinstruado.

Muzikisto, oratoro, poeto. E-istigis 1906. MultajE-predikoj, poemoj (ekz. en Kantaro kaj Himnaro). Fervora propagandisto.

       Buxbaum (buksbaum) Leopold, policakonsilisto en Wien. E-isto de 1914. Sukcesis envicigi E-n en la policanfaklernejon en W. kaj atingi, ke la policanoj ricevis oficialan E-insignonimititan de aliaj landoj.

       Buxton Charles Roden, advokato. Nask.27 nov. 1875. Plurfoje membro de la angla parlamento. Eldonis multe da verkojpri demandoj politikaj kaj internaciaj. Scias E-n kaj publike rekomendisĝin.

       Bye Rosa, norvegino, instruistino enOslo. Nask. 23 aŭg. 1883. E-istiĝis febr. 1906, sekr de EK en Oslo1906-12, membro de gazeta komitato 1908, kunfondinto de asocio de Ngeinstruistoj E-istaj kaj ĝia prez. 1915-23. Gvidis multajn kursojn1908-20, i. a. inter blinduloj 1911. Kolektis kaj sendigis al la Int. Eekspozicio en Oviedo, Hispanujo sept. 1929, laboraĵojn de lernantoj kaj ricevisla unuan premion.

 


[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp