Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


 

 

A

       Aarse (arse) Simon, nederlandano. Nask.28 dec. 1900 en A'dam. E-isto de jan. 1930. 38 kursoj, multaj paroladoj enNederlando kaj Svedujo, tradukoj, artikoloj.

       Abaŝidze Georgo, sovetiano,kartvelo (georgiano), pedagogo. Nask. 1873. Energia propagandisto kajinstruisto de E en Transkaŭkazio. En 1931 A. atingis gravan sukceson por Een Intersindikata Konsilantaro en Tiflis. Sekr. de Kartvelia komitato de SEU.

       Abesgus M., ruso, bankoficisto, komenceen Baku, poste en Teheran, kie li estis unua pioniro de E. Al lia plumoapartenas belaj originalaj skizoj pri Baku en ,LI' kaj originala rakontoKraljevie Marko premiita en la lit. konkurso de 1896.

       Abismoj. Romano originale deJean Forge. 1923, 150 p. "La kerno dela romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed F. povis per siamajstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto. . . Frapante klarastilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco." (Jobo,,LM' 1923, p: 140.)

       Aborta Rimo. v. Rimo.

       Abstinenculoj, v. Senalkohola kulturo.

       Ada, ps. de A. D. Atanasov, v.

       Adam Eŭgeno, v. Lanti.

       Adam Z., ps. de A. Zakrzewski (v.)

       Adams (admz) Alfred John, anglo. Nask.30 marto 1846, mortis 3 marto 1930 en Hastings. Ĉeestis la UK-ojn 1905-14.Fondis la grupon en Hastings. Vigle kaj malavare subtenis la blindulan Emovadon.

       Adams William George, usonano,daktiloskopiisto. Nask. 21 apr. 1886 en San Jose (California). E-isto de 1903.Kunfondinto de EG en Seattle (Washington) 1906, kaj sekr. 1906-08. Subred. degazetoAmerika E-isto 1908-09.Estinta LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

       Adamson Einar, (ps. Eran; E-r A-n),svedo, redaktoro. Nask. 4 majo 1894 en Mora, Agis en la lab. movado, 1916-30;traveturis la tutan landon per paroladoj. De 1930 eldonas sendependan kulturansemajngazeton "Minareten", kiu enhavas regule artikoiojn pri E. Jamen 1913 eldonis la hektografitan gazeton La folio, en 1914 la presitanLa espero. Faris paroladojn pri E en proks.300 lokoj, fondis 30 E-grupojn, gvidis kursojn en multaj lokoj. Kunfondis SLEAen 1922 kaj ĝian gazeton; estis prez. kaj red. ĝis 1930. Organizis la8-an SAT-kongreson en Göteborg 1928. Nun prez. de EK en Göteborg. Verkis prop.libretojn 1915,17,18, 20, 24,lernolibronpor-maristoj, 1926, alian lernolibron, 1928,adresaronde svedaj Eistoj, 1928. kompilisKongres-Albumonpri la 8-a SAT-kongreso, verkis du interesajn verkojn pri la nova Ruslando:Studvojaĝo en Sovet-Rusio, 1926, kajSub ruĝaj standardoj, 1928.

       Adamson Hendrik, estono, instruisto.Nask. 24 sept. 1891. Estona poeto kaj verkisto kun intime elegia humoro, grandareaga sentemo al la krudeco de l'vivrealaĵo. Ekde 1932 li verkas poemojnankaŭ en E. Liaj poemoj aperis plejparte en L.M. Li verkas recenzojn en laestonajInformoj.

       Adasismo. Tiel nomis Grabowski rimadonper la samaj gramatikaj elementoj (adas-adas, ema-ema, ita-ita). v. Rimo.

       Adelsköld (adelŝöld) Claes A.,svedo, majoro en la voj- kaj akvokonstrua korpuso Nask. 7 sept. 1824, mortis 1okt. 1907 en Stockholm. Unua eminentuloj favoranta E-n en S., per malavaramonhelpo al la Upsala klubo por eldoni lernolibron, per simpatia deklaro pri E,1896, Unua komponis muzikon alLa Espero(l89l).

       Adresaroj. La plej utilaj helpiloj porla praktika uzo de E, kiuj havas gravan signifon ĝis la ĝeneralaakcepto de E. Ili ebligas la orientiĝon de la E-istoj, bezonantaj ĉuinformojn aŭ konstantajn rilatojn, ĉu helpon aŭ amikan rondondum eksterlanda vojaĝo. La unua adresaro estis laAdresaro de E-istoj (v.). Jam en la antaŭmiIitaj jaroj kajprecipe post la milito int. E-societoj eldonis la nomaron de sia membraro. UEAjaro post jaro aperigas en sia jarlibro la adresaron de siaj delegitoj, kaj tiuĉi Jarlibro estas la plej grava inter la nun ekzistantaj. Ankaŭ SAT,TAGE, IKUE kaj aliaj societoj eldonis diversajn jarlibrojn aŭ simplajnadresarojn. Rimarkindaj adresaroj estas ankoraŭ laBES-a Adresaro (v.) kaj laAdresarode Polaj E-istoj (v.). Estas multaj adresoj troveblaj, ĉefe tiuj dekorespondemuloj, en HDE, ,E'La Praktikokaj en aliaj gazetoj.

       Adresaro de Esperantistoj. La unuaserio enhavanta unuan milon da E-istoj estis eldonita de Z en 1889. 39 p. Ĝientenis adresojn de tiuj personoj, kiuj leginte la unuan broŝuron de Z,sendis al Z la deŝireblan folion el la broŝuro. (v. Promesoj.) El tiuĉi unua aro poste multaj fariĝis fervoraj E-istoj. La pluaj seriojaperis de tempo al tempo enLa E-istoaŭ en apartaj broŝuroj. La serioj de 1904 ĝis 1909 estiseldonataj de Hachette, kompilataj de Ménil. La broŝuroj entenis krom listode novaj E-istoj ŝanĝitajn adresojn, ripetitajn adresojn, alfabetanregistron de la nomoj, kiuj sin trovis en la broŝuroj, kaj nomaron de Eliteraturo kal gazetaro.

       "Kunasumo de la enskribitoj kreskis jene, 1889 : 1000, 1896 : 4000, 1903 : 7700,1905 : 11000, 1906 : 13000, 1907 : 16000, 1908 : 19000, 1909 : 22000. (,BIL' p:437.) I. ŜIRJAEV.

       Adreslibro de Pollandaj EsperantistojPrilaborisZawada. 1931, 208 p. Kun4000 nomoj, troveblaj ankaŭ laŭ fakoj kaj inklinoj.

       AEA: Aŭstria E-Asocio, v. Aŭstrujo.

       AED: Aŭstria E-Delegitaro, v. Aŭstrujo.

       AELA: Asocio de EsperantistajLibro-Amikoj, fondita de Literatura Mondo. Celo: doni belajn, bonajn kaj malkarajnlibrojn al la membroj de la Asocio. Fondjaro 1933. Membronombro en la unua jaro960. Kotizo sv. fr. 13.50 por frualiĝintoj kaj 17,- por ceteraj plussendkostoj. La membroj ricevis en 1933 ses librojn kun 1800 paĝoj, interili ankaŭ Enciklopedio de Esperanto; en 1934 10 librojn kun 2400 paĝoj.Per tiu sistemo la prezo de la donataj libroj trioniĝis. v. LiteraturaMondo.

       Aelita aŭ la Marso formortanta.Romano deAlekseo Tolstoj, el la rusatrad. deL. Pil 1928, 200 p. "Lavigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigasnin per sia raketa aerŝipo sur la Marson. La stilo estas senriproĉa."(Jobo,Hungara Heroldo, 1929, A. 2.)

       Afriko, v. Alĝerio, Egiptujo,Etiopio, Kanarioj, Madagaskaro, Madeiro, Maroko, Sudano, Sudafriko, Tunizio.

       Agache (agaŝ), Alfred, franco,urbarkitekto. Nask. 24 febr. 1875 en Tours. Efektivigas artan plivastigon deurboj: Dunkerque, Rio de Janeiro, k. a. Faris prelegojn kaj verkojn pri tiutemo. Faris multajn paroladojn pri E en diversaj landoj, precipe en Brazilo.

       Aglutina karaktero de E. Aglutini:formi vortojn, kunmetante memstarajn vorterojn, kiuj konservas ĉie sianpropran signifon. (Plena Vortaro).

       "Kielen la lingva grupo nomata finna aŭ uralo-altaja, vorteroj senŝanĝepreskaŭ kaj meĥanike aliĝas aŭ pli bone algluiĝas unual alia, tute neŝanĝinte siajn formojn, tiel ankaŭ en nia raciaE, pura tipo de aglutina lingvo, apartaj elementoj de vortoj, gluiĝante,formas tutan vorton. Pro tia principo de algluado, kiun nenia alia lingvo tielplene posedas, E fariĝas tre simpla, facila kaj multe pli riĉa ol iuajn natura lingvo. Ekz. la vorto "pralingvo" formiĝas el triapartaj vorteroj: "pra" (prefikso), "lingvo" (radiko), kaj"o" (sufikso). Tiuj ĉi vorteroj, gluiĝinte formis novanvorton, tute ne perdinte memstaran signifon kaj neniom aliformiĝinte. Onine povas diri tion saman pri la procedo, kiun sekvas en la vortkonstruo laHindo-Eŭropaj lingvoj. En ili la vorteroj, formante novajn vortojn, ŝanĝiĝaskaj perdas sian memstaran signifon. La vorteroj ne gluiĝas en ili, sedalfandiĝas, por tiel diri unu al alia, aliformigante kaj ricevante novajnecojn de la fandaĵoj."

       v.Ekstereŭropa karaktero de la E-a morfologio.

STAMATIADIS.

NOVA GRAM. LIBRO.

 

       Agoriĉ A., serbo, oficisto de ŝtatkontrolejo,nun en Niŝ. Verkis en 1925 lernolibron kaj red. litografitan gazeton Antaŭen.

       Agourtine (agurtin), Leon, franco, ĵurnalisto.Nask. 27 apr. 1895 en Bialystok (Polujo). E-iĝis en 1911. Faris prop. broŝurojnen rusa kaj franca lingvoj. De 1922 sekr. de la gazetara Komisiono de SFPE.

       Agren (ogren) Arvid, svedo,telefonriparisto en Eskilstuna. Nask. 25 jun. 1887 en Vastmanland. E-isto de1906. Kunfondinto de Klubo E-ista de la laboristoj en Stockholm. Prop. kajkursgvidado.

       Aguilar Blanch (agvilar blanĉ)José, hispano, urba konsilanto, okulkuracisto, mortis. Prez. de la ValenciaGrupo. Estis amiko de Z.

       Aguilo Valenti Juan, hispano, d-rojurista; estis vicurbestro de Palma. Nask. 22 jun. 1884 en Palma, Baleares.Kunfondinto kaj sekr. de EK Palma.

       Ahlberg (alberg) Per, svedo. Nask. 21nov. 1864 en Vestergoetland. Unu el la unuaj svedaj E-istoj, agemapropagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 propagandis Ido-n, de 1928Novialon.

       Ahnfeldt(anfelt) Fritiof, svedo,popollerneja instruisto Nask. 9 majo 1888 en Tving. E-isto de 1921. Del. de UEAde 1923. Prez. de distrikta unuiĝo E-a. Faris prelegojn pri E, ankaŭen radio; aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj prop-istoj kajinterpretis tiujn, ktp.

       Aibara Susumu, japano, oficisto deTokia Filio de la Sekr‑ejo de Ligo de Nacioj. Nask. 14 jul. 1900 enKanazawa-si, mortis 20 dec. 1931 en Tokyo-si. En 1921 fondis E-grupon en KeioUniversitato kaj prezentis al la Univ. kursofinan tezon pri Bahaa Movado kunresumo en E. Konsitanto de JEI. Multe verkis por japanoj artikolojn priHungarujo. Estis honora membro de Hungara Turana Asocio.

       Aisberg Eŭgéne (ps. Glacimonto;Sam O'var), ruso, inĝ. Nask. 10 sept. 1905 en Odessa. Ĉefred. de fkajrevuoj pri radio kaj televido. Loĝas en Paris de 1925. Verkis multajnteknikajn kaj popularajn librojn. Fondis la unuan eŭropan revuon pritelevido kaj la francan Asocion de Televido. Dir. de la franca radiofako de laInt. Instituto de mikrofonaj studoj. E-iĝis 1919. Faris multajn prelegojn,gvidadis kursojn, organizis ekspoziciojn. En 1925 fondis kun Corret la Int.Radio-Revuo, (14 numeroj) La Babiladol pri Radio, kiujn li verkis por tiurevuo, estis poste eldonitaj en 13 lingvoj.

       Aiza Roman, hispano, staba kolonelo.Mortis. Dua prez. de Hispana Societo por prop. de E. Kunfond. de GrupoValencia, 1903.

       Aiziere (ezjer) Jules, franco,instruisto. Mortpafita dum la mondmilito. Sekr. de la Int. Asocio deInstruistoj. Prez. de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kunSFPE, 1910. Gen. sekr de SFPE, 1912-19.

       Aizpuritis Ateksandrs, latvo, gimnaziadir., antaŭ la mondmilito instruisto ĉe Moskva Instituto de E. UEA‑del.de 1922. Verkis int. krestomatieton kun laŭartikola vortaro en latva kaj 5aliaj lingvoj, 1912.

       Ajayi (aĝaji) Kola, (kristana antaŭnomo:Nathaniel), yoruba-negro, angla ŝtatano, aktoro, E-a prelegisto. Nask. 23apr. 1906 en Warri, (Nigerio). Restadis longe en Usono. E-istiĝis 1931 enBydgoscz. (Fratoj Fethke.) Depost 1932 prelegas en E pri Afriko antaŭne-E-ista publiko. Li havis en Polujo 45 prelegojn en 22 urboj antaŭ 8100personoj, radio‑kantadon; en Ĉeĥoslovakujo 33 prelegojn en 21urboj antaŭ 12400 p. (apr.-majo 1933), du radioprezentadojn; enJugoslavujo ĉ. 25 prelegojn (jun‑sept 1933).

       Akademio, la supera komisiono de laLingva Komitato (v.).

       Akbar. Romano de Van Limburg Brouwer,trad. el la holanda J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans, 1923, 256 p.Orienta atmosfero, homarama tendenco, senriproĉa stilo.

       Akita Tokuzo (ps. Akita-Ujaku), japano,verkisto, socialisto. Nask. l883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon enWaseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 19l3. Gvidanto deJ proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, l927.

       AKLE: Aŭstria Katolika Ligo E-istav. Aŭstrujo.

       Aktarĝiev Georgi, bulgaro, ĵurnalistokorespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto. Nask. 18 okt.1868 en Tirnovo, loĝis en Sofia, mortis 30 jul. 1933 en Sofia. Unu el laplej malnovaj kaj aŭtoritataj E-istaj en B. E-isto de l898. En 1904redaktis la kvaran jarkolekton de Rondiranto. Gvidis kursojn faris paroladojn.Estis prez. de BEA 1910-12, 1920-27 (BES), kaj ankaŭ post l930 ĝis lamorto.

       Aktuaroj (asekur-matematikistoj). Laint. organizo de la aktuaroj plurfoje okupis sin pri E kaj en 1931 aperis fakavortareto en E, angla, franca kaj germana lingvoj.

       Akuzativo kun infinitivo. En ĉitiu frazkonstruo apud la rekta komplemento staras infinifivo, kiu signas laagon de l' rekta komplemento. En E la AKI estas uzata nur post la verboj deperceptado (vidi, aŭdi, senti); ekz. mi vidis lin fali; mi aŭdis linparoli, ktp. Ĉi tiu formo propre ne estas "klasika", tamen, memZ rekte konsilas ĝin anstataŭ la peza predikata adjektivo: mi vidislin falanta; mi aŭdis lin parolanta.

       Ĉealiaj verboj AKI ŝajnas kontraŭa al la E-a lingvospirito. Do frazoj,kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; ŝajnas evitindaj.

KALOCSAY.

 

       Albages Ventura (albaĥes') Josep,kataluno, instr., red. de pedagogiaj revuoj. Nask. 25 dec. 1877 en Vimbodi.E-isto de 1907. Fond. de EG-j en Vic, Manresa, kursgvidanto depost sia E-iĝo.Premiito de Int. Floraj Ludoj, organizinto de KEF-kongreso en Manresa.

       Albanujo. La unua E-isto estis LazarShantja en Skutari (Shkodra) en l913. (v. ,E' 1914, p: 22-23). Unua lernolibroaperis en 1928. E‑lingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144p., ĝin kompilis Cuk Simoni. Laŭ la statistiko de Dietterle en lalando troviĝis nur 6 E-istoj. En 1933 UEA-del. nur en Skutari. En la raportode la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922enkondukis devigan instruadon de E en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnasesti eraro aŭ mistifiko.

       Alberda Jouke, nederlandano, policisto.Nask. 11 julio 1885 en Rauwerderhem, Frislando. Ampleksa socia kaj faka agado.Prez. de la EG Verda Stelo en Nymegen, landa defegito de Int. Polica Ligo.

       Alberich Jofre (alberiĉ ĥofre)Sebastiŕ, kataluno, agento de transportoj. Nask. 7 jul. 1897 en Barcelona.E-isto de 1911, prez. kaj ekssekr. de KEF, sekr. de Int. Floraj Ludoj. Sub la.ps. Saljo verkis kelkajn originalajn rakontojn kaj skribis multajn tradukojnkaj recenzojn por Kataluna E-isto.

       Albumo de konataj E-istoj. Red. FritzSchuck 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unuaepoko de E.

       Aldono al la Dua Libro de l' lingvoint. estas broŝuro (19 p.) eldonita de Z en 1888 anstataŭ promesitajses kajeroj. Z anoncas la decidon de la Amerika Filozofia Societo (v.), kiuproponis aranĝi int. kongreson. Z esperis, ke "la tuta sorto de l'lingvo int. transiros en la manojn de l' kongreso," kio tamen ne efektiviĝis.Sed estante singarda, Z atentigis, ke "ĉiuj diligente laboru laŭla vojo jam unu fojon montrita." (1. Privat, I. p: 38-42. - La tuta tekstoen OV, p: 29-40.)

I. ŜIRJAEV.

 

       Aldridge G, pastro. Nask en 1854,mortis 12 okt. 1926 en Auckland. Unu el la plej fruaj pioniroj de E en Novzelando,kie kunfondis la unuan ES-n, kies prez. estis multajn jarojn. Antaŭmiliteinstruis E-n al pli ol 200 p.

       Alegorioj el la naturo. De Gatty, el laangta trad. Gego. Dua eld. 1922, 66 p. "Ĝia ĉarmo ravas laanimon de ĉiu meditanta homo. Stilo elegante fundamenta." (Jobo, L M.1923, p. 119)

       Alessio Alberto, italo, d-ro pri puramatematiko, admiralo ĉe la marino. Nask. 19 nov. 1872 en Venecia regiono.Verkis multajn sciencajn librojn pri navigado, partoprenis sciencan ekspedicionen Karakorum. Post la milito multe laboris por E, ĉefe per artikoloj.Reprezentis italan ministerion ĉe la UK en 1920.

       Al Eterna Paco. Filozofia traktaĵode Kant, el la germana trad. P. Christaller. 1924, 88 p. "La penso de l'geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de niamovado. Inda tradukon (G. S., E, 1924, p: 125.)

       Ale^ander Frederick William, anglo,kuracisto. Nask. 16 febr. 1859 en London. Dum 45 jaroj konata sanitaristo enorienta London. E-istiĝis en 1913. Verkis por Ondo de E, k. a.

       Alfus Jozefo, (ps. Alf.), polo,librotenisto. Nask. 9 dec. 1892. Sekr. de PED. Kas. dum la UK en Krakovo, l931.Artikoloj en Pola E-isto, E-ista Voĉo, HDE.

       Alĝerio. (Afriko) La unuaj E-istojestis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA-1928) en Alger, A. Rivier kajkapitano A. Capé-Montrosier. La lasta komencis en 1903 neordinare viglanpropagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis E grupon,kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron deAlger kaj aliajn altrangulojn; la grupo 8 marto l904 jam havis 283 anojn. Ilipublikis tutan vicon da prop. artikolojen "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "LaDépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg." Dank' al la gazetaro Eestis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laborohelpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de lakapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en Egrupoj. En 1904 la kapitano entreprenis prop. vojaĝon tra l' landojparoladoj kaj ekinteresigo eĉ de italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume lagrupo kreis prop. gazeton "Turco‑Revue" kaj ellaboris bonanprop. broŝuron. En 1905 venis en Setifa la itala E-isto grafo Gallois kajeklaboris tie por E. En 1905 Cape-Montrosier devis reiri Francujon, la prez. dela grupo fariĝis Bresson. En apr 1905 okazis granda E-ekspozicio en Alger,kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj. En 1906 aperis E grupo en Caen (prop.Lespesquer) kaj laborista grupo en Alger, kiu interrilatis kun anglaj laboristojpri fondo de gazeto, kiu defendus la int. interesojn de la proletaro. Poste tiuvigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928,E-istoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto 1931 en A. loĝasizolaj s-anoj, sed ilia helpo estas ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj iliofte forlasas la landon post unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis E-n: propolitika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por Eankaŭ en oficialaj rondoj s-ino Tiard el Paris. En 1933 UEA-del. estis enAlger (ankaŭ ES), Constantine, Philippeville kaj Sétif I. ŜIRJAEV.

       Aline. Rakonto de C. F. Ramuz, trad.Saussure. 1911, 138 p. "Eleganta traduko de bone elektita verko. . . Verode la personoj. . . akurateco de la naturaj priskriboj." (La Revuo, 1911-12,p: 194.) "La traduko. . . preskaŭ ĉiam plaĉas. Tamen ĝikelkfoje haltigas la leganton per novaj formoj aŭ uzo de teĥnikavorto tute senutila en neteĥnika verko." (Noel ,LI' 1919, p: 442.)"Modela stilo." (BIL, p: 361.)

       Alings Hendrik Walter, nederlandano,bankoficisto. Nask. 28 okt 1895 en Amsterdam. E-isto de 1926--27. Tuj eklaborispor E, iĝante sekr. de grupo kaj poste estrarano de Fed. de Lab. E-istoj.Red. de ties organo Lab. E-isto. Kunlaboris por Holanda E-isto. Prop.artikoloj.

       Al la fratoj. Poemo de Z, kiu unueaperis en 1889 en La E‑isto. "Per tiu poemo, kvazaŭ trakristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝibatis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia." (Privat,Vivo de Z, p: 43.)

       ALLE: Aŭstria Laborista Ligo E‑ista,v. Aŭstrujo.

       Allum J., norvego; menciita en Hist. deE de Zakrzewski kiel pioniro en N, kaj en Privat: Hist. de E, II. p: 33 kiel LK‑ano.Lia nomo kaj laboro kiel E-isto estas tute nekonata al samtempaj E-istoj, certepro tio, ke li vivis izolule.

       Almeida Martins d' Bernardino (ps. LuzoBemaldo), portugalo, librotenisto. Nask. 27 jul. 1891 en Lisboa. Aktivulo en lapacifista movado. Unuaranga propagandisto jam helpe al la svisa pioniro Horner.Rimedoj: paroladoj, lecionoj, artikoloj, verkoj poeziaj kaj prozaj. Tereno:Lisboa EG, LES, PEA, kiun li prezidas, la gazeto PE, kies direktoro li estis.Gramatiko kunlabore kun Carreira.

       AlomarSerragut Gabriel, hispano, elektra inĝ. Nask. 8 jun. 1885 enPalma, Baleares. Agado en la liberala partio kaj en la Ruĝa Kruco. E-istode 1905. Kunfond. (1907) kaj ĉ. 10 jarojn prez. de EK Palma. Kursoj en laNacia Instituto de Baleares.

       Alonso Sanz Vicente, hispano,vickolonelo de la vagonara korpuso, nun en pens. Nask. 19 jul. 1863 en Albendiego.E‑isto de 1907, laboris unue en Burgos, post 1911 en Madrid. Estis prez.de HEA, 1927-29 kaj de la Centra Madrida EG, 1920-27 Paroladoj, kursoj,artikoloj. UEA-ano de ĝia fondo.

       Altenburger Adolf, hungaro, estismezlerneja prof. en Szeged. En 1906 verkis prop-ilon kun gramatiketo (60 p.)kaj en 1910 gramatikon.

       Al Torento. Novelo originale verkita deSt. Engholm 1930, 93 p. "Torento estas la urbo de la junecaj revoj, postela ripozejo de laca viro. Ĉirkaŭ tiun ĉi simbolan signifonhavanta urbeto fluas trankvile, famen dolore, la simpla, sed problemplenahistorio, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas siantalenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kajsprita." (Silabo, Hungara Heroldo, 1930, n-ro 5.)

       Amades Gelats (ĥelats) Joan,kataluno, publicisto kaj folkloristo. Nask. 23 jul 1890 en Barcelona. Verkojpri folkloro kaj popoldanco E-isto de 1907, fond. kaj prez. de KEF, de la lokaEG, kunorganizinto de la 5a UK. Eldonis milojn da diversaj, artaj E-ajsigelmarkoj kun 243 diversaj bildoj.

       Amaj Poemoj. Deko da originalaj versaĵojkaj ok verstradukoj de J. Grau Casas 1924, 32 p. "Agrabla melodio lulantaper amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj." (G.S., ,E' 1924, p: 124.)

       Ama Stelaro. Tradukaĵoj kajoriginalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p. "Interesa kolekto kun trediversa enhavo; du unuaktaj komedioj, humoraj aŭ dramaj rakontoj, amajpoezioj. La ĉefa arto estas tradukaĵoj el portugala lingvo." (G.S., ,E', 1922, p: 92)

       Amerika Esperantisto. Organo de EANA,fondita en 1906; formato 26^18. Redaktis: A Baker kaj Ivy Kellermann; J. J.Süssmuth en 1933.

       Amerika Filozofia Societo. Fondita en1743 de Franklin kaj aliaj amerikanaj sciencistoj por favori la sciencojn kajhelpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn. En 1887 AFS elektis komitaton porekzameni la sciencan valoron de Volapük. La komitato, sciante nenion pri E,kondamnis Volapükon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la L. I. devasesti bazita, tute similajn al la principoj de E. La Societo dissendis al ĉiujklerulaj societoj de la mondo proponon pri int. kongreso por starigi L. I. laŭtiuj principoj. Z informite pri la proponita kongreso, en sia "Aldono alla dua libro" anoncis intencon lasi la decidon pri ta eventuala formo dela L I. kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉarespondo al la alvoko de la AFS la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekr dela Societo fariĝis varma amiko de E kaj tradukis la unuan libron de Z. W.G. ADAMS.

       Ameriko. v. Argentino, Bolivio,Brazilo, Ekvadoro, Ĉilo, Gvatemalo, Honduraso, Kanado, Kolombio,Kostariko, Kubo, Meksiko, Paragvajo, Peruo, Salvadoro, Urugvajo, Usono,Venezuelo.

       Amfitriono. Komedio de Moličre, el lafranca trad. E. Legrand, 1922, 126 p. Laŭ la antaŭparolo la tradukoestis verkata kiel ekzercado apenaŭ du monatojn post la tago, kiam latradukinto eklernis E-n. Tamen la traduko estas "tute korekta, tre facilekomprenebla." (,E' 1923 p: 27.)

       Amo estas pli forta ol morto. Tragedioen kvin aktoj de Janis Rainis, el la latva trad. Ints Ĉaĉe, 1933: ^VIkaj 111 p. "Lit. prilaboro kaj dokumente pruvita okazintaĵo el la17-a jarcento. . . senfina kaj ideala amo de Maija." (G. Eckelmann, HDE,1933, n-ro 39.)

       Amo kaj Poezio. Originalaj poemoj deJan van Schoor 1928, 95 p. "Iom malnovmodaj, sed tamen freŝaj,facilaj, amindaj sonoj de sentanta homa koro, kiuj ofte montriĝas en lertekunmetitaj rimoj kaj naive karesas la orelojn. S. apartenas al la malmultaj,kiuj ne nur provas, sed ankaŭ povas pensi kaj poemi en E." (HungaraHeroldo, okt. 1928.)

       Amon Otto, hungaro, ĵurnalisto, poŝtoficisto,instr. de stenografio. Nask. en 1879, mortis 8 aŭg. l921. Aktivapacifisto. Poeto. Li estis iniciatinto de la E-movado en Transilvanio (antaŭeen Hung., nun en Rum.), fondis klubon en Kolozsvár (Cluj), kies sekr. li estis.Ĉeestis la unuan kaj poste multajn aliajn UK.

       Amsterdam. Ĉefurbo de Nederlando;749.459 loĝantoj. 1l-a kongreso de SAT, 2-7 aŭg. 1931, ĉ. 400partoprenantoj el 14 landoj. Komunista opozicio sensukcese klopodas akiri lagvidadon de SAT. Skismo. Opozicio forlasas la kongreson. SAT restos nepartieca.BRUIN.

       Analiza Historio de la Esperanto‑Movado.Verkis E. Drezen, l931, 96 p. "Kritika verko, kiu analizas la E movadon nekiel apartan movadon, sed kune kun la aliaj social movadoj kaj malkovras lainterrilatojn kun la nuntempa sociordo, mondmilito, kaj postmilitaj novajsocialaj tendencoj." (Parvus Piscis L. M. p: 180.) (V. "Konsisto dela E-istaro".)

       Andersen A^el dano, pentristo. Nask. 10okt. 1886 en Svendborg. E-isto de 1919. Gvidis multajn kursojn en Odense kaj enaliaj urboj. Sekr. de CDEL.

       Anderson (andersn) Euphemia, skotino,instruistino. Nask. 1 aŭg. 1882 en Rattray. Prez. de Skota EF, 1929-30.

       Anderson (andersn) John, skoto, pastro.Mortis 27 marto 1922, 101 ara. Li komencis lerni E-n 85-jara, kaj restisentuziasma ĝis sia morto: la plej aĝa E-isto en la mondo.

       Andersson Erik Emanuel (ps. Emanuellode Andero), svedo, pentristmastro de fervojaj kompanioj. Nask. 31 marto 1896 enMalmö. Konatiĝis kun E per korespondo kun milit‑kaptitoj en 1916.Sekr. kaj depost 1927 prez. de EK en Malmö. Fondis E hejmon de Malmö kajE-distrikton de provinco Skane. Pli ol 25 kursoj, 2 radioparoladoj. TradukisE-en Datoj kaj Faktoj pri la porpaca movado de Nilsson, 1928, La Lakta Vojo deTopelius, 1929, kelkajn komedietojn; faris muzikon al du poemoj de Z.

       Andonoviĉ Drag., serbo, inĝ.,univ. prof. ĉe teknika fakultato en Beograd. Fondis kaj red. en 1910 lagazeton Serba E-isto, estis prez. de SES en Beograd dum 1909.

       Andrejev Andrej Petroviĉ,sovetiano, ruso. Nask 24 aŭg 1864 en gubernio de Poltava (Ukrainlando) enfamilio de arbaroficisto. Oficis kiel militjuĝisto en Kaŭkazio,Varsovio, Moskvo. E-istiĝis en 1910. En 1913 verkis originalan 168-paĝanruslingvan libron ("riĉaj kaj tre lerte kunmetitaj informoj" laŭZ.) Post la revolucio A. okupiĝis kun oferemo ekskluzive pri la lingvajproblemoj kaj atingis en tiu rilato gravajn rezultojn. Li estis unu el la unuajpopularigantoj de la jafetida lingvo‑teorio, ĝian ĝeneralaneksponon kaj rilaton al E li prezentis en broŝuro Revolucio en lalingvoscienco, l929. Samjare aperis (ruslingve) lia provo de pli profundalingvesploro sur bazo de materialisma dialektiko: Lingvo kaj pensado.Lastatempe A. multe laboris super metodologio de marksisma lingvistiko,revolucia rekonstruo de la rusa lingvo, ties ortografio, gramatiko ktp. LK de1930.

       Anekdotaro. Studo per rido. De Dreher.1931, 64 p. Uzebla kiel lernilo por progresa kurso. Lingvaj klarigoj kajvorttradukoj en franca, germana, pola kaj angla lingvoj.

       Anglada José, hispano, komerc‑oficisto.Nask. 29 apr. 1893 en Barcelona. E-isto de 1908. Del. de USE‑Movado,membro de HEI, sekr. de la ZI. Direktoro de Kataluna E‑isto. Skribisgramatikon, kompilis vortaron.

       Anglic. Nomo de orfografia sistemo dela angla lingvo, verkita de R. E. Zachrisson, prof. de la Upsala Univ. Precipeen Anglujo kaj Svedujo estis (kaj estas) farata vasta prop. por tiu ĉiortografie plisimpligita angla lingvo kaj principe kontraŭstarigata al E.La sistemo, laŭ sia esenco, tute ne povas esperi sukceson. Dum la lastaj40 jaroj aperis entute 7 similaj projektoj de reformado de la angla lingvo, kajĉiujn ilin trafis la sama sorto: la forgeso. Vere, la angloj povus akceptireformon de sia lingvo konforme al ĝia fonetiko, sed ankaŭ por ilitio estus tre peniga afero, ĉar ja dum certa periodo paralele kunekzistusdu literaturoj kun du manieroj de skribado. Sed por ne-angloj eĉ laortografie simpligita Anglic restos tamen "tro angla", ne sufiĉeint., kaj precipe ĝi malplaĉos pro sia ortografio, akomodita al anglaprononco, - kripligante eĉ plej konatajn int. terminojn: ekz."internashunal" anstataŭ international, "asoesiaeshon"anstataŭ association ktp.

       Anglujo, v. Britujo.

       Anni kaj Montmartre. Romaneto de R.Schwartz 1930, 128 p. "Malgaja aventuro de l' juna germanino, delogita,trompita, forlasata en Parizo. . . estas rakontata tiel sprite, tiel moke, pertiaj neatenditaj figuroj kaj komparoj, ke ĝi elvekas nevenkeblanemocion." (G. S, E, 19;0, p: 136.)

       Ano de l' ringludo. De Ŝimunoviĉ,el la kroata trad. F. Janjiĉ, 1926, 86 p. "Romaneto kun kavalirecakaraktero. Duobla amo de patro kaj filo al la sama junulino." (G. S., E,1926, p: 209.)

       Anstataŭa Edzino, romano de aŭstraliaverkistino E. Ma^well, trad. el la angla M. Sampson, 1931, 212 p. "Ĝituj komenciĝas per edziĝo, sed fiktiva, kaj dece finiĝas peredziĝo, ĉi tiu reala kaj feliĉa. E ludas rolon en la romano.Bona lingvo." (G. S. E, 1931, p: 97.)

       Antaŭen E-istoj. Se oni nekalkulas la folieton EIE aperinta ununumere en Valparaiso en majo 1901, AEestis la unua E gazeto en Sudameriko kaj ĝis hodiaŭ la sola, kiu tiellonge (13 jarojn) kaj tute regule aperis. La unua n-ro eliris en julio 1903 kajĝi finiĝis verŝajne en 1916. Paperformato 23-25^16-17(presformato ĉiam la sama) IV-12-20 p. Ĝi enhavis propagandon, en-kaj eksterlandan kronikon, bibliografion, literaturon, lingvajn demandojn ktp.I'. TARNOW.

       Antaŭen kun kredo. Literaturajarlibro de Pola E-isto por 1911. 203 p. "Interesa, bela, bonstila libro.La nomoj de Kabe, Grabowski, k.a. atestas jam pri pura E-a stilo." (M. Ŝidl.,Ondo de E, 1912, p: 106.)

       Antologioj en E. La A-oj en E celaskonigi per reprezentaj pecoj la literaturon de unuopaj nacioj, precipe de lamalgrandaj. Ĉi-rilate ili estas tre gravaj parte per la akcelo de la E-akulturo, kiu ja sinteziĝas el la diversaj kulturoj naciaj, parte el lavidpunkto de propagando: montrante la eblojn, kiujn E prezentas al siaj adeptojpor intelekta plezuro kaj riĉiĝo, kaj al ĉiuj nacioj por lakonatigo de siaj kulturtrezoroj. La unua A. estis la Pola Antologio de Kabe(1905), ankoraŭ eta ĝermo. Vastaj A-oj, redaktitaj laŭ la supreskizitaj vidpunktoj, aperis en la lasta tempo: Kataluna Antologio (1925; duaeldono: 1931); Bulgara Antologio (1925), Belga Antologio (du volumoj, 1928);Estona Antologio, unua parto (1932); Hungara Antologio (1933). La lasta estasla unua A. eldonita de la AELA (v), kiu prenis en sian programon eldoni ĉiujareA-on de alia nacio. Preskaŭ prespreta estas la ĈeĥoslovakaAntologio, krome en preparo estas A-oj sveda, pola, itala, hispana, jugoslavaktp. KALOCSAY

       Anttila Werner, finno, instruisto derusa kaj germana lingvoj, poste oficisto de eldonaj societoj, nun pensiumita.Nask. 14 jun. 1869 en Hausjarvi. Kunfondinto de EAF. Estinta L- K. Verkislernolibron, 1906, vortarojn (E-F kaj F-E, 1905; F-E, l911, 241 p. E-F, 1913,90 p.)

       Antwerpen. (Anvers) Grava havenurbo enBelgujo, 427 247 loĝantoj. 7-a UK 20-27 aŭg. 1911, 1733partoprenantoj el 42 landoj; oni provis novan formon de la organizo: rajtigitajdelegitoj. - 20 a UK, 3-11 aŭg. 1928, 1494 partoprenantoj el 36 landoj.20-jara jubilea festo de UEA; ĉefa temo: E en radio.

       Aoro. Sistemo de int. stenografio, deR. Sprotte, 1911, disvastigita antaŭmilite.

       APA, mallongigita nomo de la int.societo "All Peoples' Association" (Asocio ĉiupopola), fonditaen 1930 kun celo interkonigi la popolojn de la mondo kaj fortigi la amikeconinter ili. Ĝi faras nenian distingon de raso, rango, kredo, koloro aŭpolitika partio kaj deziras kunlabori kun ĉiu organizaĵo, celantamondamikecon kaj int. kunlaboron. La membreco ne konfliktas kun la devoj decivitano aŭ kun lojaleco al la propra lando. APA klopodas interkonigi lapopolojn per kontakto persona, per la preso, per radio, per korespondo, kaj perinterŝango de univ. profesoroj, studentoj kaj ĵurnalistoj; kajsentigi al alilandano, ke li estas en hejma atmosfero, kie ajn li troviĝas.Centro: 99 Gower Street, London, W. C. I. Fondinto: Evelyn Wcench, red. de"The Spectator". Subkomitato estis starigita por konsideri lahelplingvan demandon. E estas unu el la lingvoj studataj (parolataj) ĉe lalingvovesperoj de la London-a filio.

       Applebaum (apl'baŭm), Jakob David,hebreo, komercisto. Nask. 14 nov. 1877 en Mszoznow, Polujo. Rotariano,pacifisto. E-istiĝis 1910. Prez. de Lancs. kaj Cheshire Federacio,1915-20. Multaj oficoj en BEA. Iniciatanto kaj Sekr. de Z-a Monumento. Trad.Struvelpetro, Barono Munchausen, k. a.

       Arabeno Michele, italo. Nask. 3l marto1872 en Genova. E‑isto de 1911. Vizitis de la sepa UK en Antwerpen ĉiujnaliajn. Ĉe la kongresoj tre konata sub nomo: Onklo Miĉjo. UEA-del.kaj subtenanto de 1913. Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn kajDevoj de la Homo de Mazzini, kiu libro estas eldonita en 100 000 e-roj pagitaper monkolekto kaj disdonita tra la mondo en 1922. Pro tiu ĉi traduko liricevis prof. titolon.

       Arabujo. En 1905 en Aden prop-is Cap.H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p.kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.

       Archdeacon (arŝdik'n), Ernest,franco. Nask. 28 marto 1863 en Paris. Unue fariĝis advokato. Dum sia tutavivo interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, eltrovis plejdiversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio, ktp. Li staras inter launuaj apostoloj kaj praktikantoj de la interkomunikigaj sportoj: sfera balono(1885), aŭtomobila veturado, aviado. Dank' al lia kuraĝigo kajmalavareco, Serpollet, kiu estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon,povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj ambaŭ vojiris deParis al Lyon (500 Kilometroj) en dekunu tagoj! Tio estis la unua vojaĝoen aŭtomobi'o, naskiĝo de nova tempo. En 1896 A. kunfondis la Aŭtomobile-Club,kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo. A. serĉisalian progreson diskutatan, li konstruis diversajn aparatojn por aerveturado,kaj, jam en 1904 aldonacis duone premion da 50 000 fr. por la unuaeksperimentisto traflugonta unu kilometron ronde; tiun premion gajnis Farman la13 jan. l908: naskiĝo de nova tempo. A. serĉis alian progresondiskutatan por helpi al ĝia triumfo, kaj E-iĝis en 1908. Li verkissennombrajn artikolojn en multaj E-aj kaj francaj ĵurnaloj kaj revuoj.Fariĝis prez. de la Pariza Grupo, poste de SFPE (de 1925). Malavare fondiskun Warnier la Domon de E, kiu celas helpi al la propagando per ĉiuspecajrimedoj, precipe per monoferoj. Kreis multajn premiojn por kuraĝigi lalernantojn ktp. Klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn E-istojn. Ĉiamapropagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, li altiris aŭhelpis altiri al E multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj. Verkisprop. libron, 1910. LK, 1932 L. BASTIEN.

       Argentina Esperantisto. Organo de AEA,fondita en 1917; formato 25^17.

       Argentino. (Suda Ameriko). La unuaE-isto estis E. Gosta en Buenos Aires en 1899, sed la propagando komenciĝisnur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el Peruo. Lapioniroj estis d-ro C. C Dassen (1904) kaj Jos. Olivares, Enr. Brusses kal J.Juameda (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj Olivares en lagazetoj "Revista de Menorca" kaj "El Mentor". En 1906 enBuenos Aires estis fondata E societo kaj poste ankoraŭ du grupoj. En 1909estis aranĝataj kursoj en la lernejo "Presidente Roca" kaj enCordoba estis fondata societo. En 1913 multe laboris por E en Bahia BlancaDelfi Dalmau, konata kataluna E-isto. En 1916 oni fondis Argentinan E Asocionkaj de tiam la movado ĉiam progresis. Grandan helpon alportis kelkajinfluaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de Buenos Aires altiritaj al E en1925. Unu el ili, Remigio Iriondo petis de la urbo subvencion de 2000 pesetojpor AEA. De 1917 aperis (neregule) la A E-isto. En amatora "RadioRevista" aperis regule kursoj de E kaj ofte interesaj artikoloj pri la Emovado; red. de la fako estis M. Gomez. Laŭ la Dietterle-statistiko en1928 E‑istoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian agadon ĉefe pere desiaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj. Laŭ laICK-raporto 1930 "AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭkelkaj sciencaj asocioj enkondukis E-n kiel helpilon por siaj celoj." Laŭla raporto en 1931 "AEA daŭrigis sian kutiman viglan laboron. Larevolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson dediversaj entreprenoj." Laŭ la raporto en 1933 "la ekonomiasituacio malfavoris pli vastan agadon." En 1933 UEA-del. estis en 12lokoj. I. ŜIRJAEV.

       Ariste Paul, estono, magistro defilozofio kaj filologio, fonetikisto. Nask. 3 febr. l905 en paroĥo Torma.Kursoj en Tallinn kaj Tartu. Kunlaboranto de E gazetoj kaj tiu de EIE, membrode la komisiono por la granda vortaro E Estona.

       Arnaudov Miĥail, bulgaro, d-ro,univ. prof. de literaturo. Prezidis publikan kunvenon dum prop. E‑semajnoen Sofia en 1924 kaj faris paroladon pri E.

       Arnessen Arne, norvego, antaŭe:telegrafisto, librotenisto, kontorĉefo, nun: revizoro en Bondernes BankenOslo. Nask. 11 nov. 1884. Ekstudis Volapükon en 1903 kaj E-istiĝis 16 majo1904. Fondis E klubon kaj gvidis la unuan kurson en Narvik 1907, la duan enBergen 1910. Kas. de NEL depost 1923, ĝia ĝen. sekr. de 1932. Prez.de EK en Oslo 1924-26, kaj de-post 1929. Del. de UEA de-post 1922 kaj ĉefdelde 1932, ktp. Skribis sian unuan artikolon pri E en 1906 kaj poste multajn endiversaj gazetoj, redaktas regulan ĉiusemajnan E-kronikon en ĉefajpor-instruistaj gazetoj de-post 1931. Organizinto de ĉiuj (ĉ. 50) Cseh-metodajkursoj, gviditaj de eksterlandaj instruistoj dum 1930-33, gvidanto de la unuasomera E kurso por instr. en 1930. Multaj paroladoj pri E ankaŭ en radio.Laboro precipe inter geinstruistoj kaj rotarianoj. Prop. broŝuro, 1933: Ĉefkunlaborantode la Enciklopedio.

       Arnhold Georg, germano, bankisto,sekreta komerca konsilanto Würtemberg-a konsulo. Nask. 1 marto 1859 en Dessau.Unu el la gvidantaj ekonomiaj fakuloj de G. Eminenta pacifisto. Precipe propacifistaj motivoj li lernis kaj propagandis E-n, grave helpis la movadon ideekaj materie. Li kunfondis la Saksan E Instituton kaj estis ano de ties patronasocieto.

       Arnbold Heinrich Gustav, germano,bankisto, bavara konsulo, d-ro de jurscienco. Nask 22 jul 1885. Instigite de lakonata pacifistino Bertha von Suttner li fariĝis E-isto. Ĉefe al lioni dankas la prezentadon de Ifigenio ĉe la UK en Dresden. De 1912 kasistode GEA, l911-14 prez. de la Saksa E Ligo. Partoprenis en ĉiuj UK ĝisla milito. L K Dumviva membro de UEA, ktp. Senlaca propagandisto per paroladojkaj artikoloj. Enkondukis E-n en la propra bankejo (kreditleteroj, diversajformularoj, korespondado.) Per disponigo de ĉambrego en la bankejo lidonas konstante belan hejmon al la E Societo en Dresden. Atingis multe ĉeaŭtoritatuloj por E.

       Artigas Lasala Jozefo, hispano,lernejestro en Madrid. Nask. 21 nov. 1870 en Pina. E-isto de 1911. Membro deHEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.

       Artigues (artig). René, (ps. ERA),franco, militkuracisto, Nask. 21 majo 1860 en Besangon Konata precipe proliteraturaĵoj: La Marmalsano, La filino de la feinoj, La Filo de la Sorĉisto,La Maskito (L. I, Revuo, ktp) kaj kritikaj saĝoplenaj flugfolioj (LI1908-19l3). Faris raporton pri pluraj Kongresoj. Agema propagandisto en medicinajkaj ruĝ-krucaj medioj. - LK, 1909.

       Artikolo. En E ekzistas nur la difinaartikolola. Ĝia uzo prezentasmalfacilon ĉefe al tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas, ĉar laFundamento ne orientas pri ĝia uzo, dirante nur, ke ĝi estas uzatakiel en la naciaj lingvoj.

La A-on oni devas uzi:

l. se temas pri io jam konata, difinita, jampriparolita;

2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso,kategorio;

3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.

Do la A. propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiucerta, ĉiu, sola, ununura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, seanstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo del' senco.

       Plivastan pritrakton pri la uzo de l' A. oni trovas en: Fruictier Grenkamp:Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930; Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo: 1931.

       A.nedifina ne ekzistas en E. Tamen oni renkontas la vortonunu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenaŭnekorekteco de stilo; en ĝia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj.En okazo de efektiva neceso oni povas uziiu(se temas pri io apartigita el certa grupo), aŭia (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple: "Mi vidis iunserviston" (iun el certa nombro de servistoj). "Mi vidis ianserviston" (ian ajn, neniel difinitan).

       Kelkajlastatempe pretendas la uzon deunu,kiel nedifina A. Sed ĝia enkonduko estus tute kontraŭ la ĝisnunalingvokutimo. Tiamaniere ja oni devus diri: "Li estas unu bona homo",kiel germane onidiras: "Er isteinguter Mensch" v. Sintakso. KALOCSAY.

       Arvisto Ma^ Erik, estono, magistro dekemio en Nomme. Kunorganizinto de la Tartua ES, de la unua Estonuja E-kongreso(1922) ktp. Verkinto de la plej detala E lernilo estona por memlernantoj, 1926,2. 200 p.

       Asai Erin, japano, prof. delingvoscienco, malaja lingvo en Kolegio por fremdaj lingvoj de Osaka; bonzo.Nask. 25 marto 1895 apud Kanazawa-si. 1918, finonte studentan vivon, al Imp.Univ. de Tokyo li prezentis tezon, skribitan en E "Polineziaj popoloj kajiliaj lingvoj". Unu profesoro opiniis, ke E ne estas lingvo, malgraŭtio tezo akceptita. Poste kelkaj imitis tiun ekzemplon. Estis ano de J EKomerca Korporacio. Unu el la tri fondintoj de JEI.

       Ashby (aŝbi) Joseph, anglo,svedenborga pastro. Nask 1847 en Ellington, mortis 30 okt 1922 en Southport.E-isto de 1904. Tradukis kaj disdonis multe da E flugfolioj pri Svedenborgismo

       Ashley (aŝli) Archibald John,anglo, anglikana pastro. Nask 1 aŭg. 1884 en Kent. De 1915 paroĥestroen Farntey Tyas, apud Huddersfield. E-istiĝis 1906. Iniciatis fondon deEklezia E-ista Ligo, 1913; ĝia sekr. 1913-25; poste neoficiale daŭrigistiun laboron. Red. kaj parte trad.LaLibron de Komuna Preĝo; kunlabore kun pastro Curry trad. ReĝoLear de Shakespeare. Red. de La Eklezia Revuo, 1917-22.

       Asocio de E-istaj Libro-Amikoj, v. AELA.

       Aspazio. Tragedio en 5 aktoj el laantikva greka tempo. Verkis A. Svjentoĥovski, el la pola trad. LeonoZamenhof. Kolekto deLa Revuo. 1908,157 p. "Vi trovos en la dramo perlojn de malvarma penso filozofa kajrubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj." (Ella Postparolo de Belmont.)

       Atanasov D. Atanas, (ps. Ada), bulgaro,privata oficisto, antaŭe gimnazia instruisto de literaturo. Nask. 12 febr1892 en Sofia, loĝas samloke. En 1910 fondis kaj prezidis studentan Egrupon ĉe la Sofia Universitato. En 1911 sekr. de BEL, de 1920 ĝis1926 vicprez. de BEA kaj red. de BE-isto. Prez. de BEA 1927-28. Tradukiskelkajn verkojn, aŭtoro de lernolibroj, el kiuj unu aperis en 7 eldonojkaj 36.000 e-roj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

       Atanasov Georgi, bulgaro, pianisto.Nask. 12 dec. 1881 en Nova Zagora, loĝas en Sofia. Kunlaboris porRondiranto, trad. Unuaj lecionoj de Cart, verkis E. muzikaĵojn, estiskunred. de Danubo.

       Ateistoj, v. Liberpensuloj.

       Atta Troll. Somernokta sonĝo(poeziaĵo) de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1925, 96 p. "Peniredoni en E la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estaskvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa.La tradukinto laboris sukcese." (G. &, ,E' 1925, p: 170.)

       Aŭroro. Organo de SOĈNE,blindula societo en Ĉeĥoslovakujo, fond. en 1920; formato 28^25. Red.Vuk Echtner.

       Austerlitz (austerlic) Vilmos, hungaro,d-ro, kuracisto en Bardejov-Bártfa (Ĉeĥos).) Nask. 28 majo 1873 enEperjes.(nun Prešov en ĈSR). Aŭtoro de pluraj verkoj sciencaj.Fondinto de EG en B., UEA-del. Estis sekr. de TEKA. Faris vojaĝon porpropagandi E-n tra Finnlando ĝis la nordpolusa cirklo en 1925. Artikolojen Int. Med. Revuo ktp.

       Aŭstralio:Lando kaj Popolo. Originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho.1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio.Aperis ankaŭ en finna traduko.

       Aŭstralio. Pro la relativaneneceseco de helplingvo en unulingva kontinento la progreso de E estis en A.malrapida. Krome la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum laveturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas albritaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas,ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.

       Certeantaŭ 1900 lernolibroj en angla lingvo ekatingis A-on, eĉ kelkajpersonoj provis lerni E-n. Ĉ. 1909 d-ro John Pollen vizitis antipodojn kajen Adelaide li ricevis bonan akcepton de univ. prof. Naylor (amiko de prof.Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al E, tamen en 1904 lia eldirohelpis al la propagando.

       Prof.Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj oftepriparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto deKomerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke E "havas komercajneblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekcion. La komercaj studentojricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis, - mi inter ili.Urtaub lekciis angle kun tre germana parolmaniero. La studentoj malatentis,oscedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venisMuirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirdentondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekviskaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub.Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - prola fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetislibreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvinjaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatisserĉadi en la libroŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝisE-istoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi) translokiĝinte alMetbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kajtricent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan prop.paroladon.

       Dumtempela vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis E-istojn en Melbourne (G. Gordon,J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando.Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. enAdelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kunnomoj de 4 ministroj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iuel ili krom ministro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. Laministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉeridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facilecode E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepagitajn,kiuj fuŝis la reklamon por la E‑istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝinpagi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido deWaterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo.Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malutilo, sed ĉiamestis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkciigi laradojn.

       Melbourneeble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Societyestis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L.Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an,kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Wellington(Novzelando) kaj tie starigis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝisla nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo demulte el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis aliainterna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon:prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiajanoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kajkrome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L.E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodode la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Williams translokiĝis el Melbournekaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝasĉiudimanĉe en la Sydney-Domain‑Parko; ankaŭ Awayl kaj V.Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kajricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane negranda, sed bone starigitagrupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Watermandaŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estasankaŭ prez. de la landa organizoAEA.

       Oficialasubteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro deedukado Davies en 1932 en Nov-Sud-Kimrujo promesis starigi Eksperimenton laŭla Ecclesplano en iu lernejo de Sydney, sed ĝis nun la direktoro de laedukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la deziron. Inter la universitataj homojpost nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helponMeredith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝisel la Universitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavarelokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kajpor E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dumĉiu monato dum kelkaj jaroj.

       Izolalaboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto.Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plejinteresa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj,konsentite de la direktoro de la malliberejoj.

L. E. THOMSON

       Aŭstria Esperantisto. Organo deAEA, fondita en 1924 de H. Steiner, kitas red. ĝis nun. Formato 24^16 cm.

       Aŭstrio. (Ĝis 1914.) Aŭ.pro sia multlingveco estis taŭga grundo por int. helpa lingvo. Faktekelkaj provoj por tia idiomo okazis en la 19-a jarcento. Ankaŭ Volapük tieĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojnde E. La unua lingvisto en la tempo de Schleyer, kiu favore prijuĝis laproblemon de int. lingvo, estis prof. Schuchardt en Graz.

       Estisnegermanoj, kiuj unuaj propagandis E-n, precipe ĉeĥoj. La unua grupofondiĝis en Brünn-Brno. La unua E-gazeto, la E-a Revuo estis eldonata de ĉeĥainstruisto Čejka. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provincoMoravujo, ankaŭ bone komprenis la germanan lingvon kaj tiel aldoneaperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902-04). Sed detalalernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903-06 aperislernolibroj, verkitaj de Jean Borel el franca Svisujo, de Johan Schröder elHungarujo (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de Alfred Fried, la famapacifisto el Berlin.

       Schröder,redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de E-propagando en Wien.Lia ĉefa helpanto estis Fred Ahlgrimm. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajnekunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilinkelkafoje vizitis Otto Simon, juna gimnazia profesoro, tiam en Ung. Hradisch.Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejkaen Bistritz kaj okazis plurhora interbabilado en E inter germano kaj ĉeĥo,cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭnacioj.

       Ensomero 1905 okazis la unua UK en Boulogne: el Aŭ. germanlingva ĉeestisnur Schröder kaj Simon; ambaŭ fariĝis anoj de LK. La efiko de lakongreso por germana Aŭ. estis sufiĉe granda, multaj gazetojraportis, i. a. "Zeit", "Neuigkeits-Weltblatt","Mährisch-schlesischer Tagesbote" ktp. En "Neue FreiePresse" aperis artikolo de W. Ostwald, kiu multege efikis.

Tiam en kelkaj urbo fondiĝis lokaj grupoj. KromWien ankaŭ en Graz, kien du studentoj el Moravujo (Pettera kaj Teltschik)importis E-n, en Reichenberg, okaze de landa ekspozicio al kiu partoprenisE-istoj, la unua E-a ekspozicio en Aŭ. - sub gvidado de Schade kajRichter, en Leitmeritz per Wilhelm Heller, en Teplitz-Schönau per kuracistod-ro Freisinger naskiĝis grupoj, kiuj en 1908 okaze de la 4-a UK enDresden kuniĝis al Ligo de Germanlingvaj E-istaj Grupoj en Aŭstrio.Oni eĉ provis eldoni apartan gazeton Informaj Raportoj, poste onipligrandigis ĝin sub titolo German‑Aŭstria E-isto.

       Ĉarpaŝo post paŝo la publiko interesiĝis por E, el kiu kelkaj eĉesperis la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭ., jam en 1905 tri gravajWien-aj organizaĵoj (la komerca unuiĝo, la etika societo, lapedagogia asocio) aranĝis po unu vesperon kun E-parolado. Aliaj gravajunuiĝoj sekvis, ili akceptis rezoluciojn favore al E. En katolikaj preĝejojokazis la unuaj E-lingvaj predikoj, Martin Klein ("Moko") propagandisE-n inter la laboristaro. Novaj grupoj naskiĝis; en Wien post la E-Klubo(1904) "La Fideleco" (1907), kiu sin okupis kaj okupas ne pripropagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj tekstoj, la"Junularo" (fondo en 1910), kiu propagandis inter gejunuloj; laKatolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estis 142 grupoj kaj 60informejoj en la tuta antaŭmilita regno. J. Glück kaj d-ro Sós en 1910verkis sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de UEA povis konstati, kemultaj eksterlandaj E-istoj traveturis Wien-on kaj ofte la Wien-anoj povishelpi al ili.

       Kongresoj okazis en Wien, 15-16 majo1910, en Praha 15 aŭg 1911, en Graz 10-15 majo 1913 kaj en Franzensbad, 31majo-1 junio 1914, kie oni malkovris Z-monumenton, la unuan en la mondo. Kun lanegermamanaj E-istoj en Aŭ. okazis antaŭlaboroj por komuna organizo,sed sen sukceso.

       En1909-11 la E-istoj en Aŭ. sukcese kontraŭbatalis ĉiun provon,propagandi por Ido aŭ aliaj ŝanĝoj de Fundamento. En koloneloZwach ili trovis talentan poeton, kiu per originalaj poemoj kaj tradukoj elSchiller riĉigis jam antaŭ la milito la literaturon.

       Kelkajinstruistoj, krom Simon ankaŭ Sacher, Macho, Fanta Süsser kaj la famascienculo Fuchs fondis en 1913 la unuan fakaninstruistan societon inter la aŭ. E-istaro. Ili eĉstarigis privatan ekzamenan komitaton, por faciligi al la grupoj elekti taŭgajnkursestrojn. En la jardeko antaŭ la milito okazis ankaŭ la unuaj paŝojpor enkonduki E-n en la programon delernejoj.La E-a organizo de la instruistoj sukcesis gajni la oficialan administracionpor E-instruado nur en 1919, sed jam en 1909 en komerca akademio okazis kurso(Simon), en 1910 en komerca lernejo (Kapamadzia), kaj vesperkursoj en publikaunuagrada lernejo (Macho), en I913 Kaftan fondis prlvatan lernejon (Antaŭen),ŝtate rekonitan.

       Estisgrava sukceso ĉe laministeriopor fervojoj, ke ĝi aperigis du belegajn librojn turismajn en E:"Pejzaĝoj de Aŭstrio" (1911, 120 p) kaj "La novajfervojoj tra Aŭstriaj Alpoj" (1912, 64 p.). E-istoj atingis sukcesojneĉ ĉe lamilitistaro: laministerio por milit-aferoj donis la permeson (1908), ke oficiroj kajmilitist-oficistoj aliĝu al E-unuiĝo, Wien; en 1910 kapitano Engelparolis en Milit-Scienca Asocio; en 1911 okazis kurso kun 56 oficiroj en Wien(Lochner).

       O.SIMON. (E k d e 1914) Post la eksplodo de la milito German-Aŭstria E-isto ĉesisen dec. kaj kun ĝi grandparte ankaŭ ekripozis la movado. Nur kelkajpovis daŭrigi la laboron. Steinhauser kaj Steiner faris kursojn endiversaj lokoj ĉe "Nordbahn", kie ili deĵoris dum lamilito. Steiner eĉ fondis grupon en Korneuburg. Kelkaj kursoj funkciis enWien (Kaftan), Innsbruck, Graz, Plzen~, Praha, Capodistria ktp., Simon gvidiskurson en Nova Komerca Akademio en Wien (1916).

       En 1917la movado fariĝis iom pli vigla, oni gvidis kursojn en multaj lokoj. Ankaŭgrava sukceso ne mankis: 17 apr. 1917 dir. Schamanek komencis prelegi en laTeknika Altlernejo en Wien, li estis la unua lektoro de E ĉe altlemejo enla mondo. Ĝis fino de 1918, kiam la iama Habsburg-monarĥio disfaliskaj estiĝis la nova, malgranda Aŭ., laboris en ĉiuj partoj de laregno fervoraj E-istoj, el kiuj estu citataj kelkaj: Schulhof, Ghez, Kamaryt,Steinhauer, Kaffan, Zwach, Hartwich, Sós, ktp.

       En 1919komenciĝis nova vivo. Akademia E-Asocio estis restarigita de W. Illing. EnLeoben kaj Donnawits laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj Blaas, en GrazBartel, Halbedl kaj Rogler, en Eggenberg Pernegg, en Wien Frey, Schamanek,Schroder, Siedl, Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post 5 jara manko aperis gazetoNova Tempo, (vivis ĝis 1922),fondita de F. J. Schade; kromeLa E-istode d-ro E. Pfeffer (ĉesis en 1921).

       3 apr.1920 estis fondita E-Delegitaro en Wien, ĉefe laŭ iniciato de Kaftankaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en Salzburg kaj okazis kursoj(ankaŭ poste) en la tiea Borromaum kaj en la Popolaltlernejo en Villach. Ealportis ankaŭ praktikan utilon: 4 majo 1921 326infanoj, speciale el Graz, forveturis al Hispanujo per helpo dehispanaj E-istoj kaj restis tie 1-3 jarojn. En 1921 la membroj de la kursojpliiĝis. Okazis multaj kursoj en Wien, Melk (Österreicher), en Graz en laburĝlernejo Paulinum por 105 lernantoj (instr. Lander) kaj ankaŭ porla infanoj kaj ties gepatroj, kiuj veturis al Hispanujo (Hackl), enLeoben,(Puntigam) es Innsbruck (Blaas, Egger), en Villach ktp.; krome en ĉeĥagimnazio estis enkondukata E pere de d-ro Jokl. Viena Foiro en 1921 la unuanfojon eldonis varbprospektojn en E kaj daŭrigis tion ĝis 1926.

       JePasko 1922 okazis en Salzburg la 1-a Sudgermana E-Kongreso kaj samtempe grandaE-ekspozicio, kiun vizitis ĉ. 15.000 personoj. En 1922 novaj grupoj fondiĝisen Saalfelden kaj Hallein. En Wien fondiĝis tramista grupo, en 1923 lagrupo Progreso, en 1924 R. M. Frey fondis E-Organizon de Ofichavantoj de UrboWien kuu 962 anoj kaj la komunumo Wien disponigis al ĝi hejmon en lamagistrata domo.

       Montriĝisklopodoj por fondo de landa organizo. Jam en 1922 centro por la propagandoestis kreita per la entrepreno Nova Tempo, Wien kaj 6 jan. 1923 estis fondatatutlanda organizo sur neŭtrala bazoAŭstriaE-Delegitaro (AED), kiu havis 32 grupojn; prez. fariĝis Schamanek,Bartel kaj Simon; ĝen. sekr Schade; en l926 oni elektis prez. Steiner, ĝen.sekr. Cech; en 1927 ĝen. sekr. Bernfeld.

       Okaziskursoj oficialaj aŭ duonoficialaj: Schamanek per dekreto Z II/1008 25 febrl922 ricevis permeson instrui en 1a burĝlernejo de Purkersdorf kaj en lablindullernejo. Ankaŭ li faris en 1923 kursojn por instruistoj kiel sekvode Ĝeneva konferenco. Frey sukcesis gvidi kurson en la grava popoledukasocieto "Urania".

       En 1923oni komencis prepari la 16-an UK en Wien. Ankaŭ policistoj lernis E-n kajili portis dum la kongreso brakrubandon kun la vorto E. La 16-a UK okazis 6-14aŭg. 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prez. de LKKestis J. Schroder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich,Sós, Zimmermann, Simon, Smital, Zwach, Schamanek kaj Pfeffer. Aliĝis 3400anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio enmultaj landoj kaj speciale en Germanujo; parte tio estis la kaŭzo degrandega deficito, pagita nur jaron poste. Dum la UK oni prezentis la dramon deRaimund "La Malŝparulo" kun aktoroj de la fama"Burgtheater". Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝislerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo deAŭstria E‑isto de H. Steiner, la 2-a Kongreso de laTutmonda Polica Ligo en Wien, en ĉeesto de multaj oficialaj personoj.

       En 1925oni daŭrigis la aranĝon de landaj kongresoj. En Salzburg 9-12 aŭg.okazis la 5-a Tutaŭstria E‑Kongreso sub la protekto de landestroRehrl kaj sub prezido de prof. Christanell; ĉeestis 200 personoj. 6-a Kongresoen Graz 22-24 majo 1926 sub la protekto de landestro Rintelen kaj prezido de ĉefŝtabkuracistoDietl; ĉeestis 250 partoprenantoj. 7-a kongreso en Wien 4-6 junio 1927 subla protekto de ministroj por instruaferoj kaj komerco, policprez. Schober ktp; ĉeestis700 personoj en la festsalonego de "Hofburg" sub la prezido deSteiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda E-ekspozicio,kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky; kaj kiun vizitisankaŭ la kanceliero Seipel, kardinalo Piffl, policprez. Schoter ktp. La8-a okazis en Baden ĉe Wien 26-28 majo 1928 sub la projekto de landestroBuresch kaj sub prezido de Steiner; bone preparis Pronay en Baden; ĉeestis200 personoj. La 9-a Kongreso okazis en Linz en 1930 sub lerta aranĝo deWannek; protektoro estis landestro Schlegel, prezidis Steiner. Oni elektisprez. de AED dir. Wannek.

       Intertempefondiĝisgrupoj enGrammat-Neusiedl (F. Svehla) en Baden (Pronay), Steyr (Wimmer), Braunau(Haselbauer), Siegmundsherberg (Scheuer), Katotika Grupo en Wien ^VI (H.Schiebl). Sed jam en 1928 aro da grupoj eksiĝis el AED kaj 6 jan.1929fondis novan landan organizonAŭstriaE‑Asocio (AEA). Fondiĝis ankaŭ Ligo de E-amikoj kaj ankaŭprop. gazeto "Weltsprache", sed baldaŭ malaperis ambaŭ.

30 julio - 2 aŭg. 1929 estis grava antaŭkongresoen Wien, kun malfermo deInt. E-Muzeo,kies fondo estas merito de Hugo Steiner, la ĉefa gvidanto de la Aŭ.E-movado. La 31 julio la prez. de la respubliko, Miklas, akceptis lareprezentantojn de la diversaj landoj en aŭdiencio. Sekvis akcepto en laUrbodomo kaj poste malfermo de Int. E-Muzeo (v.) Okaze de la malfermo Steinereldonis ilustritan gvidlibron pri Wien kaj samjare strateto en Wien laŭ laklopodoj de ALLE estis nomata Z-strato.

       La organizamalpaco ne daŭris longe. 18 dec. 1930 sub prezido de R. Kreuz (Geneve)okazis en Wien ta reunuigo de la du partioj AED kaj AEA, kiuj de nun laborassub nomo AEA. Ĉefkunveno de AEA estis aranĝita 28-29 jun. enSalzburg, kune kun la 10-jara jubileo de la tiea grupo; ĉeestis ĉ.100 E-istoj. En la ĝeneralkunveno de AEA 4 jun. 1933 Steiner estiselektata prez., Frey kaj Pfeffer vicprez. kaj Hovorka ĝen. sekr.

       Vizitojde konataj E-propagandistoj havis rimarkindan sukceson.Scherer el Los Angeles (1931) faris dum sia mondvojaĝo 8paroladojn en Wien (1 per radio) kaj krome en Graz, Krems, Linz, Steyer ktp.Scherer estis akceptata de prez. Miklas, kanceliero Buresch kaj urbestro Seitz.5 apr.1932 pastroCseh venis al Wienkaj faris radio-paroladon, publikan provlecionon kaj per tio enkondukis lakursojn de laMorariu-geedzoj; lakursojn partoprenis 450 personoj. La organizantoj estis Hovorka, Cech, Kaftan,Pfeffer, la kvar anoj de la Labor-Komitato-Wien, kiu eklaboris jam en 1931. Porcertigi pli efikan kunlaboron, 20 feb. 1933 fondiĝis Viena E‑Unio,kun la celo agadi per la unuigitaj fortoj de ĉiuj Vienaj grupoj. Prez.fariĝis Kaftan, afergvidanto Hovorka.

       Kelkajfremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado.Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14-18 dec. 1930. B. Selzer elWien kaj R. Kreuz el Geneve atingis en tiu nova laborkampo gravan sukceson,Selzer aranĝis ankaŭ fakan E-ekspozicion. Sur la programo de 1aRotary-Mondkongreso, Wien, 22-27 junio 1931 estis propono de Sir CharlesMander, "Diskuto pri E". La demonstracio de E-istoj Warnier kaj LeBlanc (Paris), Applebaum (Britujo) Frenckell (Finnlando), Arnhold (Dresden),Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptisfavoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner

       En lakadro de "Katholikentag" en Wien sept. 1933 lakatolikaj E-istoj havis apartan aranĝaĵon, kiunpartoprenis ankaŭ episkopoj Majláth el Cluj kaj Gföllner el Linz kajanstataŭanto de kardinalo Innitzer. Multe klopodis prez. Chiba, dir.Schiebl; Steiner varbis por la aranĝoj per radio. La katolika E-societoAKLE fondiĝis jam en 1924 kaj trovis simpation ĉe diversajekleziuloj, okazis diservoj en E, (Minoriten-preĝejo) kaj kelkfoje kursojen teologiaj fakultatoj ktp;

       La plejgravaj sukcesoj estis akiritaj ĉe la fremdultrafiko. La ministerio porkomerco kaj trafiko en 1927 eldonis la unuan faldprospekton en E "Tra Aŭstrio"en 20.000 e-roj kaj ankaŭ en postaj jaroj la ministerio presigis denovetiujn belajn faldprospektojn en E, la 5-an fojon en 1933 en 10.000 e-roj. Laprospektoj varbis efike por tiu ĉi malgranda lando, kaj la gvidanto de lafremdultrafikaj aferoj en la ministerio, sekcia konsilanto Deinlein raportispri bonega sukceso pere de E-propagando (ĉe la 4-a int. kongreso en l929).La iniciaton sekvis ankaŭ la Fremdultrafika komisiono de Wien, la Aŭ.Trafik-Oficejo, la Foiroficejo de Graz, la Landa Unuiĝo porFremdulfrekvento en Linz, ktp.

       Steiner,Frey kaj Cech entreprenis ankaŭ eksterlandajn vojaĝojn, por varbi alla fremdultrafiko pere de E-paroladoj. Steiner faris en okt 1939lumbildparoladojn pri Aŭ. tra l8 lokoj germanlingvaj en norda Ĉeĥoslovakujo,ĉiam varbante ankaŭ al E per provlecionoj. Li ekveturis la 14 jan.1932 al granda prop. vojaĝo por sia patrujo tra Polujo, Danzig, Litovujo,Estonujo, Latvujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. Steiner vojaĝis67 tagojn 12.843 kilometrojn, faris 46 paroladojn antaŭ 9500 personoj,parolis en 6 landoj antaŭ la mikrofono. Li estis subtenata de la aŭ.registaro kaj de ICK en Geneve kaj ricevis registaran rekonon por sia laboro.Frey vojaĝis same kun ministeria subteno en 1930 al Svedujo, Norvegujo kajDanujo, faris varb-paroladojn kun lumbildoj kaj filmoj, parolis per la radioktp. Okazis ankaŭ reciproka propagando. Ekz. 3 junio 1930 Freg parolis perRadio-Wien kaj pli poste per 30 lumbild- kaj filmparoladoj en Wien pri lanordaj landoj. La ĉefparoladon ĉeestis la iama ŝtatprez.Hainisch, la tiama kaj la nuna kardinalĉefepiskopoj Pifil kaj Innitzer,kaj aliaj altranguloj.

       Ĉefefremdultrafikaj motivoj kaŭzis ke E estis favore konsiderata ankaŭ ĉelafervojoj. En 1925 la ĝeneraldirekciode la fervojoj oficiale rekomendis (n-ro 33.037 la lernadon de E kaj permesisal la fervojistoj la portadon de la E-insigno ankaŭ dum la deĵoro. En1926 estis aranĝitaj 6 kursoj por fervojistoj sub la gvido de Steiner; lapartoprenantojn varbis Presselmayer kaj Panis. En 1928 la aŭ.fervojdirekcio proponis al la direktoroj de la eŭropaj fervojoj aldonon alla int. funkci-regularo, laŭ kiu en la translimaj vagonoj ankaŭE-surskriboj estu permesataj; la propono estis akceptata. En majo 1932 ladirekcio eldonis reskripton, laŭ kiu sur rapidvagonaroj povas deĵorinur konduktoroj, kiuj parolas fremdan lingvon; ankaŭ E estis menciata. Lafederaciaj fervojoj ĉiujare ekzamenigas siajn konduktorojn pri ilialingvokono kaj ĝis 1933 193 faris ekzamenon pri E.

       Lafavora akcepto de E flanke de lapolicoestas dankebla ankaŭ precipe al la fremdultrafikaj interesoj. La unuaoficialaj permesoj okazis antaŭ la UK en 1924. En 1927 al la policistojscipovantaj E-n estis permesata porti brakrubandon kun verda stelo, poste lapolica prez. en Wien permesis portadi dum deĵoro sur la maldekstra brustflankonikelumitan metalŝildon (3:10 cm.) kun la vorto E kaj la verda stelo; Eestis enkondukata kiel nedeviga fako en la horaron de la polica lernejo pere deklopodoj de Steiner, kiu fariĝis ankaŭ instruisto; en 1932 laE-kurson partoprenis ankaŭ 6 ĉinaj polic-oficiroj. Poste ankaŭen Graz, Linz kaj Salzburg la policistoj, kiuj parolas E-n, portis la E-ŝildeton.Kurso de E en 1928 okazis ankaŭ ĉe la ĝendarma taĉmento enWien.

       Ankaŭlaradio apartenas al la terenoj, kieE akiris fortikan bazon. La unuan fojon oni parolis per radio en E dum la 16-aUK 1924 el la tiama Teknologia Metia Muzeo. En apr.1925 E‑kurso estisenkondukata en Radio‑Wien, kiun gvidis inĝ. Hartwich, de sept. 1925W. Smital gvidis la duan E-kurson. De okt.1927 el Radio-Wien ne plu estaskursoj, sed ĉiusemajne dum 10 minutoj E-varbado por Aŭ. La 18 okt.1933 je instigo de Steiner komenciĝis disaŭdigoj el Radio-Wien ĉiunmerkredon en la malfruvesperaj horoj por la eksterlando. La celo estas,diskonigi sciindaĵojn pri Aŭ. kaj la oficialaj instancoj disponigasla koncernajn artikolojn.

       Lagazetaro estis same favora al E Ekz. lagazeto "Kleines Volksblatt", Wien, en 1930 aranĝis konkurson prila plej bona E‑traduko de la Aŭ. Ligohimno; la unuan premion (100S.) ricevis prof. Ellinger. La sama gazeto en 1933 enkondukis E‑kursonkaj aperigis ĉiusemajne E-rubrikon. La tag. gazeto"Volks-Zeitung", Wien (250.000 abonantoj) dum du jaroj (1930-31)havis E-kurson kaj ĉiusemajne E-rubrikon.

       Kromkursoj efemeraj aŭ nur kelkjaraj en tiu aŭ alialernejo troviĝis ankaŭ rimarkindaj iniciatoj. Baldaŭpost la milito (18. jan. 1920) la tiama estro de la publika instruado, Glocket,informis la E-unuiĝon de instruistoj, ke la lernantoj de mezaj lernejojkaj de la supraj klasoj de popollernejoj povas viziti la E-kursojn. La agado dela instruista unuiĝo kaj la sukcesoj de la kursoj konvinkis la registaronkrei Ŝtatan ekzamenan komitaton por instruistoj de E. La iniciatoapartenis al la komunumo Wien, sed la ŝtato ne nur konsentis, sed ankaŭalprenis la tutan regularon kaj egaligis la komitaton al la aliaj lingvajekzamenaj komitatoj. (30 apr. 1925, nr-o 2.163) Prez. fariĝis Fr.Wollmann, membroj A. Macho, Joh. Schroder, J. Schamanek, H. Jokl, Fr. Meŝtan,kaj O. Simon. En la unuaj jaroj okazis multaj ekzamenoj kaj la komunumo Wienenkondukis E-n kiel nedeviga fako anstataŭ la franca lingvo en aron da burĝlernejojen Wien por la lerneja jaro 1926-27; la lingvo estis instruata ankaŭ enaliaj lernejoj. La oficiala lernolibro, liverita senpage al la lernantoj de lakomunumo, estis Casari-Seheibenreiter: Lernolibro laŭ moderna, rektametodo. Sed la ekonomia situacio devigis la komunumon ĉesigi multajnfakojn, inter ili ankaŭ E-n. Ekde tiam la interesiĝo ankaŭ porla ekzameno silentiĝis. En la lastaj jaroj okazis kursoj en Wien nur enkelkaj lernejoj per la memofero de lainstruistoj. La ministerio por instruado mem en jun.1929 permesis, ke E povasesti instruata kiel nedeviga fako en la mezlernejoj kiel la latina, greka,angla, franca, itala kaj slovena lingvoj.

       Onigvidis kursojn ankaŭ en iaj provincaj lernejoj. Ekz. lerneja konsilantarode Graz en 1929 enkondukis E-n en la mezlernejoj kaj ĉ. 300 lernantojlernis tiam E-n kaj tiu ĉi urbo en 1930 ordonis, ke la lernej-direkciojakcelu ĉe la gepatroj de la lernantoj la intereson por la E-instruado; enla gimnazio Melk en 1930 22 abiturientoj ricevis en siaj atestoj noton pri E;tio okazis ankaŭ en kelkaj aliaj lernejoj.

       La reĝimŝangomem trafis la E-istojn en Aŭ. meze de grava laboro. En dec. 1933 komenciĝisla laboroj por prepari la Int. Konferencon en Wien kun la celo "enkondukiE-n en la lernejon kaj praktikon". La prepara komitato konsistas el Fr.Übelhör, H. Steiner kaj R. M. Frey kaj la konferenco okazos 20-24 majo 1934,kun helpo de oficialaj instancoj, en kunlaboro kun UEA kaj aliaj fakforoj.

       Eminentuloj, kiuj helpas E-n.

       Miklas Wilhelm, federacia prezidanto deAŭ. Favore skribis pri E en l927 estante tiam parlamenta prezidanto. Okazede la inaŭguro de IEMW li akceptis en aŭdienco 60 E-istojn, malfermisla Muzeon, parolante ankaŭ en E. Vizitis IEMW 2 okt. 1930 kaj enskribissin kiel unuan en "Oran Libron".

       Piffl (pifl) Friedrich Gustav, d-ro,kardinalo, princĉefepiskopo. mortis en 1932. Dum jaroj li favoris E-n,vizitis diversajn E-aranĝojn, speciale en katolikaj rondoj. Vizitis IEMW10 jan. 1931.

       Innitzer (iniĉer) Theodor, d-ro,kardinalo, princĉefepiskopo. Jam de jaroj li favoras E-n, vizitis IEMW kajĉeestis E-aranĝojn. Enkondukis E-n en la episkopan seminarion.

       Seipel (sajpel) Ignaz, d-ro, famakanceliero, prelato; mortis en 1932. Li estis la unua eminentulo, kiu salutisla p roponon pri IEMW kaj tuj konsentis helpi. Al li E ŝuldas multon.

       Schober (ŝober) Johann, d-ro,policprez. de Wien kaj poste kanceliero; mortis en 1932. Li estis granda amikode E: kreis E-kursojn en la polica lernejo de Wien, ordonis E-insignojn por ladeĵorantaj policistoj, kiuj scipovis E-n. Helpis IEMW akiri hejmon en NeueHofburg, vizitis la Muzeon 8 febr.1931.

       Dollfuss Engelbert, d-ro, kanceliero.Akceptis la hon. prez‑econ de Int. Konferenco 1934 kaj la hon. membreconde IEMW. Skribis belajn vortojn pri E.

       Fey (faj) Emil, vickanceliero. Interesiĝisjam delonge pri E kaj helpis ofte. Bela eldiro pri E.

       Buresch (bureŝ) Karl, d-ro,landestro, poste kanceliero, nun financministro. Nask. l2 okt. 1878 en GrossEnzersdorf jam de multaj jarol li helpas E-n. Vizitis IEMW. Belaj eldiroj priE.

       Stockinger (ŝtokinger) Fritz,ministro por komerco. Nask. 22 sept. 1894 en Wien. Bonega eldiro pri la grandade la rninisterio rekonita valoro de E.

       Neustädter-Stürmer(najŝteter-ŝtümer) Odo, barono, ministro. Nask. 1885 en Laibach.Bonega eldiro pri E, (kiam li estis ŝtatsekretario por fremdulfrekvento),per kiu li asertas ke li ĉiam uzos E-n, la plej bonan, varbilon, por lafremdultrafiko.

       Streeruwitz (ŝtreruvic) Ernst,Ritter von, iama kanceliero, nun prez. de la komerca ĉambro en Wien. Ĉeestisla aŭdiencon de la E-istoj okaze de l' inaŭguro de IEMW, ktp.

       Heinl (hajnl) Eduard, iama ministro porkomerco, nun prez. de "Oficejo por metifavorigo" kaj prez. deRadio-Wien. Je ĉiu okazo estas preta helpi la progresigon de E. Bonegaeldiro pri E.

       Übelhör Franz, d-ro, iama unua sekcia ĉefoen la kancelariejo. Nask. 30 dec. 1870 en Wien. Estis la "bona anĝelo"de la E-Muzeo, estas ano de ties Int. Hon. Komitato. Li ankaŭ lernis E-nkaj estas ano de la prepara komitato por Int. Konferenco 1934.

       Bick (bik)Josef, d-ro fit., ĝen.direktoro de Nacia Biblioteko, univ. prof. ktp. Al li la E-istaro dankas, keIEMW estis aligita al la mondfama N. B. Bonege parolis en la inaŭguro deIEMW.

       Deinlein (dajnlajn) Erwin, inĝ.,ministeria konsilanto en la mintsterio por trafiko kaj komerco, sekcio porfremdulfrekvento, kiun li estras. En 1928 li ekuzis E-n kaj de tiam ĉiujare- laŭ la bonaj faritaj spertoj - li denove eldonas vere elegantajn,belaspektajn faldprospektojn. D. tuj montris sian simpation al la aranĝode Int Konferenco 1934.

       Fuchs (fuĥs) Alfred, ministeriaditektoro, sekcia ĉefo. Nask. 12 apr. 1876. En nobla maniero ĉiamsubtenis E-n. Kiel estro de la trafiko subtenis la eldonadon de lapropagandiloj en E kaj ankaŭ unuavice ebligis la regulajnradiodissendadojn por la eksterlando en 1933.

       Jary Rudolf, d-ro, direktoro de lafervojoj federaciaj. Nask. 2 febr. l884 en Wien. Jam kiel sekr. de la tiama ĝen.direktoro li multege helpis E-n. Preskaŭ ĉiuj sukcesoj de E ĉela aŭ. fervojoj okazis laŭ liaj helpoj.

       Propagandistoj,kiuj multe laboris por E (krom tiuj, kiuj havas apartan biografieton):Dürschmid Karl en Klagenfurt (katolikamovado);Gaidosch Franz, policainsepktoro, estis prez. de Polica EL en Wien;Grossinger Richard, dentisto en Salzburg, multajn jarojn laborisfervore;Heeber Wilhelm d-ro,kortega konsilanto, nask. en 1873, estro de la senato de Viena E-Unio;Hirz Franz polica inspektoro en Wien,kun polica konsitanto Bŭbaum kaj inspektoro Gaidosch li sukcesis, kepolicistoj scipovantaj E-n, ricevis oficialan E-insignon;Maier Hugo d-ro, helpanto en IEMW, nask. 25 se. 1889 en Wiznitz(nun en Rumanujo), ŝtate ekzamenita E-instr.;Müller Otto, oficisto, prez. de EK Klagenfurt, laboris multe;Nedwid Wolfgang, paroĥestro,prioro, iama prez. de Katolika UE, Wien, faris ofte la predikojn dum laE-diservoj ;Paar Fritz, prof. dekomerca akademio en Wels, klopodis multe por E speciale inter instruistoj dekomercaj lernejoj;Piank Georg, paroĥestroen Karlo-Preĝejo, Wien, nask 20 dec. 1886 en Oberndorf (nun en ĈSR),E-isto de 1913, faris E-predikojn dum diservoj;Raff Emma, pollingva aŭstrianino, en Wien, de pli ol 25 larojlaboras por E, gvidis kursojn, honora membro de UEU;Scholz Franz d‑ro, registara konsilanto, en Liesing ĉeWien, longjara E-isto;Sikor Kar1Offo, industriisto en Wien, multe laboris en komercistaj rondoj kaj ĉe laViena Foiro;Stanke Franz,komercisto en Krems ĉe Danubo, longjara Prez. de loka EG;Stegmüller Fritz, prez. de EG enSalzburg, bona prop-isto;TuchlerRobert, episkopo de la malnov-katolika eklezio en Aŭ., lernis E-n ĉeSteiner kaj nun varbas en sia medio;UlbrichRudolf, poŝtoficisto en Mattinghofen, afergvidanto de AEA, multaj kursoj;Wagnleitner Anton, fervojisto, fondisE-grupon en Wels, kies estro li estas;WeberOustav, instr. por stenografio kaj E, nask. 21 majo 1886 en Wien, kunlaboris enIEMW de la komenco kiel sola helpanto.

       Noto. La artikolo estis kompilita laŭla detala kronologia manuskripto de Hugo STEINER kun kelkaj kompletigoj kajkomentarioj de la redaktoro.

       Laborista movado. Laŭ artikoto deJ. F. J. en "La Socialisto" (1927, p: 23.) la lab. movado en Wiennaskiĝis 1912, kiam oni fondis "Bohema E-Societo Frateco", kiukonsistis nur el laboristoj kaj preskaŭ ĉiu membro apartenis al alianacio. En aliaj partoj de la nuna Aŭ. antaŭ la milito, montriĝisnur etaj signoj de aparta lab. E-movado. Post la milito la plifortiĝo dela socialdemokratio en Aŭ., kaj ĉefe en Wien, (du trionoj de la loĝantarosocialistoj), multe favoris la disvastiĝon de E. Kvankam ne ĉiujgvidantoj de tiu partio konsideris E-n grava socia faktoro, tamen E havisvastan terenon en la laboristaj medioj, kaj por parto de la sukcesoj oficialajaŭ duonoficialaj oni ŝuldas al socialista influo.

       En 1922fondiĝis en Linz la Aŭstria Laborista Ligo, kies sidejo fariĝispost unu jaro Wien. En 1924 ĝi estis reorganizita kaj ricevis la nomon AŭstriaLab. Ligo E-ista (ALLE). En 1924 fondiĝis samcela organizo, laSocialdemokrata E-Federacio de Aŭstrio (SEFA) sed en 1927 ĝi kunfandiĝiskun ALLE kaj de tiu tempo la lab. E-movado montris konstantan kreskon ĝis1933-34, pri kiu atestas la jenaj nombroj:

                              1927      1930      1933

Grupoj                  39          61          53

Anoj                      9481549      1729

Wien:

Grupoj                  18          22          20

Anoj                      456690746

Provinco:

Grupoj                  21          39          33

Anoj                      496859864

 

       En lakursojaro l926-27 ALLE aranĝis 69 kursojn kun 1630 partoprenantoj kaj 10progresajn kursojn, en 1927-28 74 kursojn por 1840 personoj, en 1928-29 59kursojn por 1176 personoj. En 1932 la enspezoj de la societo estis 10.293, laelspezoj 10.429, la prezo de la venditaj libroj 4.029 ŝilingoj.

       Laideologio de la gvidado estis pure socialdemokrata, kaj ALLE estis efektivakultura organizo de la partio. Mem la titolo de la oficiala organo "LaSocialisto" esprimis la socialistan karakteron de ALLE. La gazeto estis fondataen 1926. Antaŭe, (de sept. 1924) la oficiala organo de ALLE estis"Arbeiter E‑ist", la lab. E-gazeto en Germanujo. De 1930 okazisreciproka servo: kiam tiu gazeto fariĝis komunisttendenca, la SocialistaE-Asocio en Germanujo akceptis La Socialisto-n kiel oficialan organon.

       Unuaprez. de ALLE estis Oscar Zimmermann, poste Slezak, de 1925 ĝis 1932 laprez. estis Otto Simon, kies estreco en 1930-3I estis interrompata de unujaraprez-eco de F. Jeiter. Redaktoroj de la Socialisto estis Martin Klein, AdalbertKlatil, Ferd. Seidl kaj Hans Weinhengst. La lasta gvidantaro de ALLE konsistisel prez. Alfred Berdan, vicprez. Franz Jonas (la vera animo de la asocio), kas.Rasztoczky Stöckl kaj Kapp, sekr. Haagen, gvidanto de la instrufako Simon,prop. kaj gazetservo d‑ro Grimme.

       Enfebr. 1934 post la venko de la Heimwehr-movado la registaro neniigis ankaŭla socialistan lab. E-movadon. Kuratoro de ALLE fariĝis N. Hovorka kiuvolas revivigi la lab. E-grupojn en la kadro de Popolkleriga Institucio.

 

       Aviado. H. Farman, la mondfamaaviadisto, P. Painleve, la ĵus mortinta franca politikisto, jam antaŭlonge estis amikoj de E. Archdeacon, pioniro de aerflugado, unu el la gvidantojde la franca E movado. Sed preskaŭ ĉiuj aviadistoj spertas lanecesecon de komuna helplingvo. Kiel H. Farman diris, per aeroplano oni atingasdum kelkaj horoj aliajn landojn, sed kaŭzas multajn malagrablojn kajtempoperdon la fakto, ke la aviadisto ne povas komprenigi sin kun la loĝantaro,kvankam ties servon oni ofte bezonus. La sekvaj detaloj signas la iniciatojnsur tiu ĉi grava tereno. En 1909 en Int. Aviadista Ekspozicio en Frankfurtestis aranĝita speciala E informejo. Samjare la gazeto "L' Aéro"en Paris presis lecionojn de E kaj en 1911 ĝi ĉiusemajne enpresisartikolojn en E; la E-parton redaktis Rienzi. En 1911 Gaston Guillaume, prez.de E Sporta Unio, lernis aviadarton en la lernejo de Pauthan, por propagandiE-n inter aviadistoj. En Vladivostok oni enkondukis E-n en Societo de amatorojpor korespondado eksterlanda. La 1913 la "Sachsonia", aerŝipo deZeppelin plenumis aerflugojn kun E-flago. En sept. 1925 ISAE prezentis al laIII-a Int. Kongreso de Aera Navigado en Brŭelles, deziresprimon,subskribitan de la Aero-Kluboj de Francujo kaj Hispanujo. "La kongreso,konsiderinte la gravajn servojn, kiujn farus al la aeronaŭtiko la uzado dela helpa lingvo E en la int. rilatoj, decidis starigi Int. Komisiononkomisiitan por defendi kaj proponi mezurojn ebligantajn la enkondukon kajdisvolvon de la uzado de E, kiel teknika lingvo de la aera navigado kaj petiss-rojn Torres y Quevedo, Paul Renard, Emilio Hirrera, Henry Kapferer, E.Archdeacon, kaj M. Rollet de l'Isle starigi ĝin, aligante kompetentulojn,kiujn ili juĝos utilaj." En 1927 la gazeto "Les Ailes"presis regule informojn pri E. Samjare prof. Cart gvidis E kurson por anoj deInt. Ligo de Aviadistoj en Paris, kies prez. Clitford B. Harmon esprimisfavoron al E. enLa Movado. Enturista konkurso por aeroplanoj, starigita en 1929 de "Aero Club deFrance" kaj akceptita de la federacioj de aera turismo de la ĉefaj eŭropajŝtatoj, E estis akceptita kune kun la germana kaj itala lingvoj. En 1930dun la Aŭstria E Kongreso en Linz la aviadisto Vess Wannek ĉirkaŭflugisla urbon per aeroplano, sur kiu estis pentrita konvena prop. teksto.

       I.ŜIRJAEV.

       Avril Georges, verkista nomo (lia veranomo: de Courmont), franco. Ĉefredaktoro de grava sudfranca ĵurnaloL' Eclaireur de Nice. Nask. 19 jan. 1874 en Cannes. Pristudas precipe demandojnliteraturajn, muzikajn, belartajn. Talentoplena gazetisto kal paroladisto.Verkis francajn romanojn kaj diversajn broŝurojn. Havigis al E multajnsukcesojn, precipe en Sudfrancujo. Verkas multnombrajn artikolojn pri kaj en E,en sia ĵurnalo (ĉiusemajna rubriko) kaj aliaj gazetoj. Direktoro dela Gazeta Komisiono de ICK. De febr. 1934 red. deNia Gazeto.

       Aymonier (emonie) Camille, franco,prof. de liceo. Nask. 17 sept. 1866 en Boujailles (apud Besancon). Verkis dekfrancajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj.De 1900 multe laboris por propagando de E per paroladoj, artikoloj kaj libroj.Teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo.Skribis en diversaj E-aj gazetoj Verkis:Paroladopri E, (1902) - (kun Grosjean‑Maupin) Cours méthodique d' E, kajmodela traduko, (3 vol), (1909-10). - Autour de l' E, (1912) - Réponse á descritiques, (1909) - Une langue vivante artificielle, (1917) - Histoire d'uneDélégation., (1915) - Essai sur la dérivation comparée (1921) - l'E, languepremiere de 1'enseignement, (1925) - L. L. Zamenhof, (1918) - L. K, 1909,Akademiano 1932.

       Azio. v. Ĉinujo, Filipinajinsuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo,Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo.

       AzorinIzquierdo Francisko, hispano, arkitekto, urbkonsilisto de Cordoba,parlamenta deputito Nask. 12 sep. 1885 en Monfonte de Teruel. Akceptigis enkongreso de la socialdemokrata partio proponon favoran al E. Reprezentis tiunpartion en la SAT-kongresoj en Göteborg kal Stuttgart. Verkis lernolibron,1924, kaj la gravan oklingvan vortaron: Terminologio de la Arkitekturo, kun2000 desegnoj, la klariga lingvo estas E (1932).

 

 

 


[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp