Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikivortaro
Serĉi

-o-

El Vikivortaro

Esperanto

[redakti]

Infikso

[redakti]

 -o- ( eo , IF )

Deveno

De la finaĵo-o de la unua elemento de kunmetaĵo, sed utiligata sen konsideri ĉu la unua elemento estas substantiva

Signifoj

[redakti]

ligas du elementojn de kunmetita vorto por klarigi la sencon aŭ la prononcon:

  1. por eviti similiĝon de 'voĉa' nesonoranta konsonanto (tiuj estasbdgzdzĵĝ) al senvoĉa (ptkfcŝĉĥh), aŭ senvoĉa al voĉa.
    ekzemple,rozokolora (ne 'rozkolora', kiun oni prononcus 'roskolora'),vidopunkto (ne 'vidpunkto', kiun oni pronuncus 'vitpunkto'). [Notu: 'v' kondutas kiel sonoranto, kiam ĝi komencas la duan elementon, do oni ne bezonas -o- inter...k-v... ktp.] Tekstaro: vidopunkto: 0 trafoj -- vidpunkto: pli ol 1000 trafoj
  2. por eviti duoblan konsonanton*
    ekzemple,vivovespero (ne 'vivvespero')
  3. kiam la unua elemento estas tre mallonga kaj aliel estus malfacila rekoni
    ekzemple,diosimila (ne 'disimila')
  4. kiam sen -o- la kunmetaĵo estus prononcata kiel alia vorto
    ekzemple,konkoludo (ludo per konkoj), por eviti konfuzon je 'konkludo'.

Rimarkoj: *Oni ne utiligas la interfiksaĵon -o- post prepozicio aŭ post antaŭfiksaĵo, ekz. ne enmallonga.Kiam oni bezonas reteni la signifon de la vortofinaĵo de la unua elemento, oni povas reteni la finaĵon, ekzemple la vokaloe enmultekosta

Referencoj kaj literaturo

Plena analiza gramatiko, §309.

Vidu ankaŭ
Elŝutita el "https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=-o-&oldid=1204845"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp