| ||
![]() | ||
Lando | Italio | |
Regiono | Latio | |
Loĝantaro | 13 800 (2024) | |
Alto | 151 m |
Priverno (ankaŭ itale; itala elparolo:/pri'vɛrno/) estas urbo enLatio en centraItalio.
Tre longhistoria urbeto sur la montetoj de suda Latio, posedas plurajn monumentojn, tamen ne elstarajn krom unu: la Monaĥejo de Fossanova (ĉ. 6 km sudoriente de la urbo).
En la suda Latio, sinsekvo de montoĉenoj (Lepini, 1536 m,Ausoni, 1116 m,Aurunci, 1533 m) disigas la fruktodona valo de la riveroSacco de la marbordaj ebenaĵoj, iam marŝaj. Inter Lepini kaj Ausoni estas larĝa valo, kvankam trafluata de malgrava rivereto, kaj ĉirkaŭ ĝi malaltaj montetoj: tie estas la plej komforta pasejo, kaj tie kuŝas Priverno.
Estas kelkaj ruinaĵoj, atestantaj ke vilaĝo kun muregoj ekzistis sur la monteto kie nun estas Priverno almenaŭ 4 jarcentojn antaŭ la fondo de Romo. Tamen, ni malmulte scias pri la plej fruaj jarcentoj de la urbeto.
La romia historiistoTito Livio (Titus Livius) skribis ke Priverno estis grava urbo de la popoloVolskoj, sed en la jaro 329 a.K. Romio konkeris kaj detruis ĝin. La Romianoj rekonstruis la urbon en la ebenaĵo norde de la origina monteto. Hodiaŭ en laPiana di Mezzagosto (la nuna nomo de la ebenaĵo, t.e. "Ebenaĵo de Mezaŭgusto") restas pluraj romiaj restaĵoj, inter ili teatro.
Dum la Mezepoko la privernanoj fuĝis for de la urbo pro atakoj, eble deSaracenoj, kaj parte revenis sur la originan monteton de la frua urbo. La refondita Priverno ne estis granda urbo, sed estis sufiĉe grava por iĝi sidejo de episkopo (menciita en la jaro 769).
Datiĝas je la 8-a/9-a jarcento la fondo de kelkaj preĝejoj, hodiaŭ videblaj post la ŝanĝoj faritaj en la 12-a/13-a jarcento. La plej grava religia konstruaĵo en la areo estas tamen lamonaĥejo de Fossanova (12-a jarcento), en la vilaĝo Fossanova, 6 km sudoriente de Priverno. SanktaTomaso de Akvino mortis en 1274 en tiu monaĥejo; lia kranio estas nun en la Katedralo de Priverno.
Iam dum la Mezepoko Priverno ŝanĝis sian nomon alPiperno, kiu estis reŝanĝita alPriverno nur en 1927.
En la 13-a jarcento la diocezo de Priverno estis kunfandita kun du apudaj diocezoj (Sezze kaj Terracina), signo ke Priverno komencis malgraviĝi. La vidindaj monumentoj datiĝas plejparte antaŭ la fino de la 14-a jarcento.
La fervoja stacidomo Priverno-Fossanova situas 8 km sude de la urbo. Ĝi kuŝas sur unu el la fervojoj Romo-Napolo (mezrapida). De la stacidomo al la urbocentro estas rektaj busoj ĝis 20h, mastrumataj deSatline.
De Romo al Priverno-Fossanova la trajna veturo daŭras ĉ. 1h.
La plej rapida vojo al Priverno estas la aŭtoŝoseo A1 (Milano-Napolo) ĝis la elirejoFrosinone, kaj poste la rapida ŝoseo SS 156dei Monti Lepini (26 km).
De Romo eblas ankaŭ veturi laŭ laAppia vojo (SS 7) ĝis Borgo Faiti, sude de Latina, kaj poste laŭ SS 156 (20 km).
Priverno situas mezvoje inter EV 5 (Eŭrovelo "Romea/Francigena" de Canterbury al Brindizio) kaj EV 7 (Eŭrovelo "de la Suno" de Norda Kabo al Malto). De ambaŭ al Priverno estas ĉirkaŭ 27-28 km, laŭ ordinaraj ŝoseoj (ne biciklovojoj).
Ene de la urbeto piediri estas la plej konsilido maniero moviĝi.
De la urbocentro al la Kastelo de Sankta Marteno kaj al Fossanova eblas piediri (1h15-1h30 ĝis Fossanova).La piedirado de la urbocentro al la romia urbo bezonas ĉirkaŭ 30-45 minutojn.
Ene de la komunumo de Priverno veturas la busoj deSatLine.Aldone por kelkaj kunligoj eblas uzi la busojn deCotral SpA.
Busoj de la urbocentro al Kastelo de Sankta Marteno, Fossanova kaj stacidomo veturas plurfoje tage (dimanĉe nur SatLine).Por atingi la romiajn restaĵojn en Mezzagosto, oni povas uzi la linion n.2 de SatLine (nur dufoje tage) aŭ busojn de Cotral direktaj al Prossedi (ĉirkaŭ ĉiun duan horon). Dimanĉe ne estas veturoj.
![]() | Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭskizo kaj bezonas vian atenton. |