| ||
| Lando | Italio | |
| Regiono | Piemonto | |
| Loĝantaro | 104 183 (2018) | |
| Alto | 162 | |
Novaro (Novàra en la itala), (Noara en la piemonta, Nuara en la lombarda) estas urbo enPiemonto enItalio.
Novaro estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, la dua urbo dePiemonto laŭ nombro de loĝantoj postTorino. Ĝi situas je nur 15 km de la regionoLombardio. Fakte, la urbo gravitas pli alMilano ol al Torino kaj estas konsiderata pli lombarda ol piemonta laŭ historio, lingvo kaj kulturo.
Novaro ne estas urbo kun aparta turisma alvokiĝo nek povas esti difinita kiel "urbo de arto", tamen ĝi konservas interesajn artajn kaj arkitekturajn trezorojn kiel la aŭdaca kupolo de la Baziliko "San Gaudenzio", la simbolo mem de la urbo, kaj la frua kristana baptejo de la katedralo, unu el la plej malnovaj religiaj konstruaĵoj en Piemonto.
Novaro situas en la Piemonta parto de la Pada Valo, en la centro de granda areo karakterizita per la kultivado de rizo; la rizkampoj estas fakte la superrega elemento de la pejzaĝo ĉirkaŭ la urbo.
La historia centro staras sur modesta monteta reliefo de morena origino kiu altiĝas proksimume dek metrojn super la ĉirkaŭaĵo.
La ĉefa flughaveno estas tiu de Milano Malpensa
La urbo estas atingebla laŭ la aŭtovojo A4Torino -Triesto; estas du elirejoj:
Ĝi estas ankaŭ atingebla de la aŭtovojo A26Ĝenovo Voltri-Gravellona Toce per la elirejo:
Por tiuj, kiuj venas de Gravellona Toce, estas konsilinde eniri en la A4 ĝis la elirejo Novara Ovest.
Novaro estas parte ĉirkaŭita de ringa vojo, kiu ligas ŝtat-straton 32 de Maggiore (direkte al Arona) en la nordo, kun ŝtat-straton 11 (direkte al Torino) en la sudokcidento de la urbo. La ŝtat-straton 11 ankaŭ ligas Milanon kun Novaro.
Estas veturad-malpermeso en la urbo por ĉiuj benzinveturiloj kiuj ne plenumas almenaŭ la normon Eŭro 2 kaj por Dizelveturiloj sub la normo Eŭro 3. La malpermeso validas de lundo ĝis vendredo de 8.30-12.30 kaj 14.30.-18.30. Aŭtomobilistoj povas lasi sian aŭton en unu el la senpagaj interŝanĝaj parkejoj situantaj ĉe la periferio de la urbo kaj daŭrigi per publika transporto.
Novaro havas du stacidomojn:
Ekzistas ankaŭ tria stacio en la distrikto Vignale uzita nur por lokaj trajnoj laŭ la Novara-Arona linio.
La historia centro de la urbo havas preskaŭ kvinangulan formon kaj estas plejparte ĉirkaŭita de arbaraj aleoj kiuj prenis la lokon de la antikvaj muroj kiuj ĉirkaŭis la urbon.
La du ĉefaj stratoj estas Corso Cavour-Corso Mazzini, kun nord-suda direkto, kaj Corso Italia-Corso Cavallotti, kun orientokcidenta direkto, (ili sekvas la itinero de la antikvaj romiaj "Cardo" kaj "Decumano").
Con mezzi pubblici
SUN S.p.A (Publika transporta kompanio de la Urbo Novaro), Via P. Generali 25, ☎ +39 0321 482811, faks: +39 0321 482890, info@sun.novara.it. enurba biletkosto € 1,20.
Linea 1: Olengo - Bicocca - Veveri - Cameri Linea 2: San Rocco - V. Chinotto Linea 4: Galliate/Romentino - Pernate - Stazione - V. Ancona Linea 5: V. dell'Artigianato - C.so Torino - V. Perrone - Stazione - V. dell'Artigianato Linea 6: T. Quartara - Stazione - Vignale - Bonfantini Linea 8: Lumellogno - V. Ancona - Stazione - V. Casorati - Cerano - Sozzago Linea C: Stazione - V. Generali - V. Adamello - Cimitero - Stazione Linea SP: Casalgiate - S. Pietro Mosezzo - Stazione "Navetta Verde": Viale Verdi - Piazza Cavour - Viale Verdi
| Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭskizo kaj bezonas vian atenton. |