| |||
| Ĉefurbo | Londono | ||
| Areo | 243 610 km² | ||
| Loĝantaro | 63 705 000 | ||
| Monunuo | brita pundo (GBP) | ||
| Elektro | 230V, 50 Hz | ||
| Tel. antaŭkodo | +44 | ||
| Horzono | UTC +0 | ||
Britio, kutime konata ankaŭ kielUnuiĝinta Reĝlando aŭBritujo, estas lando enbrita insularo, al kiu ĝi donis sian nomon. Britio konsistas el la reĝlandojAnglio,Kimrio kajSkotlando. Ligitaj al Britio estas “Manikinsuloj” (“Ĵerzejo”, “Gernezejo” k.a.) kaj “Manksinsulo”. Britio kajNord-Irlando estas kune “la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando”. Tiun longan nomon oni uzas nur en iaj oficialaj kuntekstoj. Normale oni diras simple Britio.
De Britio dependaj teritorioj estas (alfabete):Angvilo,Bermudoj,Brita Hindoceana Teritorio (Ĉagosarkipelago),Britaj Virgulininsuloj,Falklandoj,Ĝibraltaro,Kejmanoj,Moncerato,Pitkarna Insulo,Sankta Heleno,Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj kajTurkoj kaj Kajkoj.
Britio troviĝasie inter la kontinentaEŭropo kajUsono - geografie kaj mense. Britio dum longa tempo strebis eniri laEŭropan Union por dum la sekva generacio kompreni, ke ili fakte volassendependecon. Tamen tiu sendependiĝo estas malfacila - simile kiel francoj foriras sen adiaŭi, Britoj adiŭas sen foriri.
| Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭĝermo kaj bezonas vian atenton. |