Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Vundo

El Vikicitaro
Vundo
Vundo
Vundo
Aliaj projektoj
Vundo enVikipedio
Vundo enKomuneja kategorio

Vundo (latinevulnus) estas difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera. Ĝin kaŭzas ofte meĥanika damaĝo; la grando de la difekto dependas de la elasteco kaj rezisteco de koncerna histo.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiamvaloras antaŭ ol fari ion ajn pripensi ĉu ĝi vundos alian personon pli ol tiom absolute necese. » « (angle) It's always worth while before you do anything to consider whether it's going to hurt another person more than is absolutely necessary. »
— John Galsworthy
Citaĵo
« Per liberalando, mi celas landon, kie homojrajtas fari, kion ili volas, kondiĉe ke ili ne vundas siajnnajbarojn per siaj ŝatataj agoj. Mi ne celas landon, kie ses viroj povas igi kvin virojn fari ekzakte kion ili volas. » « (angle) By a free country, I mean a country where people are allowed, so long as they do not hurt their neighbours, to do as they like. I do not mean a country where six men may make five men do exactly as they like. »
— Robert Gascoyne-Cecil, 3a markizo de Salisbury
Citaĵo
« Peko kuŝas nur en vundi aliajn senbezone. Ĉiuj aliaj "pekoj" estas elpensitajsensencaĵoj» « (angle) Sin lies only in hurting others unnecessarily. All other 'sins' are invented nonsense. »
— Robert A. Heinlein
Citaĵo
« Venis la tempo porresaniĝo de la vundoj. Venis la momento por transponti laabismojn, kiujdividas nin. La tempo porkonstrui alvenis. » « (angle) The time for the healing of the wounds has come. The moment to bridge the chasms that divide us has come. The time to build is upon us. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« Iuj dirus, ke estas troidealisme kredi je socio bazita surtoleremo kajsankteco de la homa vivo, kie limoj,naciecoj kajideologioj gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝusterealismo, ĉarhistorio instruis al ni, kemilito malofte solvas niajndiferencojn.Forto ne resanigas malnovajn vundojn; ĝi malfermas novajn. »
— Mohamed ElBaradei
Citaĵo
« Mi, kiu sendisarmeojn alfajro kajsoldatojn al iliamorto, diras hodiaŭ: Ni veturas almilito, kiu ne havasviktimojn, nek vunditojn, neksangon, neksuferon. Ĝi estas la sola milito, kiu oni plezure partoprenas - la milito porpaco»
— Jicĥak Rabin
Citaĵo
« Tiuj ĉi estas malfacilajtempoj. La mondo vundas. Ni vivas entimo kajforgeso marŝi kunespero. Sed espero ne forgesis vin. Do, petu al ĝi vespermanĝi. Ĝi verŝajne malsatas kajdankus lainviton. » « (angle) These are hard times. The world hurts. We live in fear and forget to walk with hope. But hope has not forgotten you. So ask it to dinner. It's probably hungry and would appreciate the invitation. »
— Libba Bray
Citaĵo
« Iam, iel, mi faros ionutilan, ion por homoj. Ili estas, plej multaj, tiel senhelpaj, tiel vunditaj kaj tielmalfeliĉaj» « (angle) Someday, somehow, I am going to do something useful, something for people. They are, most of them, so helpless, so hurt and so unhappy. »
— Edith Cavell

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉeZamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Fremdan vundon kaŝasvesto»
Citaĵo
« Langa vundo plejprofunda»
Citaĵo
« Mordantajhundoj kuras ĉiam kun vundoj. »
Citaĵo
« Saĝa estas lahundo postricevo de l' vundo. »
Citaĵo
« Saĝa hundo post la vundo. »
Citaĵo
« Sinjoroj sin batas,servantoj vundojn ricevas. »
Citaĵo
« Unu vundo aliankuracas»
Citaĵo
« Virino batas perlango, — aperas vundo plejsanga»
Citaĵo
« Vundo pasas,vorto restas. »
Citaĵo
« Vundo sekretadoloras plej multe. »

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Vundo&oldid=49154"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp