Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Sukceso

El Vikicitaro
Sukceso
Sukceso
Sukceso
Aliaj projektoj
Sukceso enVikipedio
Sukceso enVikivortaro

Sukceso estasfeliĉa, kontentiga rezulto de entrepreno.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« [...] tio kio instigas envianangoron estas laideo, ke alia efektive meritis sian sukceson, kaj tute ne kontraŭa ideo, kiu sola povas esti esprimata malkaŝe. »
— Jean-Pierre DupuyLa marque du sacre [2008]
Citaĵo
« Fiasko kaj sukceso ne ekzistas [...] ili estas inventaĵoj de alia gento. » « El fracaso y el éxito no existen, Greg, son inventos de los gringos. »
— Isabel Allende, El plan infinito
Citaĵo
« Neniam venas punkto, kieteorio povas estivera. Plej multe, kion oni povas pretendi pri ia teorio, estas, ke ĝi dividis la sukcesojn de ĉiuj siaj rivaloj kaj ke ĝi trapasigis almenaŭ unuteston, kiun aliajmalsukcesis» « There never comes a point where a theory can be said to be true. The most that one can claim for any theory is that it has shared the successes of all its rivals and that it has passed at least one test which they have failed. »
— Alfred Jules Ayer
Citaĵo
« …oni komencas kompreni, nur post travivifiaskon, kompreninte neeblecon de sukceso en iu ajn homa entrepreno: fiasko malfermas la okulojn, nur nun vi iĝas mastro de vi mem, rompinte kun haŭtdikeco de aliuloj. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Por honestamerito sukcesi malgraŭ la trukojn kaj intrigoj, kiuj estas nun tiel bedaŭrinde komunaj, mi scias estas malfacile; sed lahonoro de sukceso pliiĝas pro la superotaj obstakloj. Lasu minvenki kiel viro aŭ tute ne. » « For honest merit to succeed amid the tricks and intrigues which are now so lamentably common, I know is difficult; but the honor of success is increased by the obstacles which are to be surmounted. Let me triumph as a man or not at all. »
— Rutherford B. Hayes
Citaĵo
« Vi atingis la pinton de sukceso tuj kiam vi ne plu interesiĝas primono,komplimentojreklamado» « You have reached the pinnacle of success as soon as you become uninterested in money, compliments, or publicity. »
— Thomas Wolfe

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« Fine de lamezepoko lavivo saturiĝis je lasento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio detempo,minutoj akirisvaloronLaboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en lameza klaso estiĝisindigno priekonomia neefikeco deekleziaj institucioj. Almozantajmonaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altajmoralaj valoroj. Samtempe strebo alriĉeco kaj materia sukceso iĝis totalapasio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [prikalvinismo] Tielekonomia sukceso transformiĝis je la signo dedia favoro, kajmalsukceso — je la signo de malbeno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ĉekapitalismoekonomia agado, sukceso kaj materialaprofito iĝiscelo en si mem.Sorto de lahomo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigikapitalon — kaj ne por celoj de proprafeliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomiamaŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sianpersonecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de laReformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri la nuntempahomo]Al li mankas iu ajn certeco pri propravaloro, sendependa de liapopulareco kaj merkata sukceso. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco dememestimo de sukceso de proponata “persono” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Koncentriĝo dekapitalo (ne deriĉeco) en certaj sektoroj deekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkasmonopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de lameza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭajkuraĝo kajkredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj desenespero kajsenhelpeco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentanpotencon super la tutasocio;sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Homo ĉasas fantomon,iluzianfeliĉon nomatan Sukceso, kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]


Citaĵo
« Sehomo ne sukcesisprofiteinvesti” sin, li havas tiansenton, kvazaŭ li mem estas kompletamalsukceso, se li sukcesis tion fari, do li mem estas la sukceso. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En lakapo de lanuntempahomo aperis novademando: “Ĉu lavivo kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ lasento, ke la vivo de laindividuo estas “malsukceso” aŭ “sukceso”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝasimago pri la vivo kielentrepreno, kiu devas pruvi sianprofitecon. Malsukceso similas albankroto de lafirmao, ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estasfeliĉajmalfeliĉaj, povas atingi iujncelojn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per lamorto, la vivo estas akompanata de streĉiĝo kajsuferoj. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute nenaskiĝi aŭ morti en la fruainfanaĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Sukceso&oldid=48985"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp