Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Sovetunio

El Vikicitaro
Sovetunio
Sovetunio
Sovetunio
Aliaj projektoj
Sovetunio enVikipedio
Sovetunio enKomunejo
Sovetunio enKomuneja kategorio
Sovetunio enVikivortaro
Sovetunio enVikinovaĵoj

Sovetunio estis la lando enEŭrazio, ekzistanta en 1917-1991.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« [aŭtune 1989 al demando ĉu Sovetunio ekzistos en 2001] Ne. Estos io tute alia. Rapideco de la ŝanĝoj, ilia skalo kaj profundeco estas tiaj, ke ni devas ĉesi pensi en kutimaj terminoj. »
— Zbigniew Brzeziński
Citaĵo
« [pri laDua mondmilito] …malvenko deGermanio estis definita precipe de duekstereŭropaj venkintoj —Usono kaj Sovetunio… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« En la fina jaro de la20-a jarcento laeŭropanoj kaj unuavice lafrancoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmondasekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de lakomunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Inter Sovetunio fine de ĝiaj tagoj kajUsono komence de la21-a jarcento vere videblas maltrankviliga simileco. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [priHitlero] La unua eraro estis, konkerinteEŭropon, sed ankoraŭ militante kontraŭBritio, ataki Sovetunion, kaj la dua — deklari militon kontraŭUsono, sen eliri el morta batalo kontraŭ Sovetunio kaj Britio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

David C. Engerman

[redakti]
Citaĵo
« Raymond A. Bauer kaj aliajgvidantoj de enketa projekto, kielantropologoClyde Kluckholn kajsociologoAlex Inkeles, en libro “Kiel funkcias sovetia sistemo” [1956] insistis ke Sovetunio de la vidpunkto de socia organizado “similas al [...] grandskala industriasocio de laOkcidento”. Konstatinte “grandanelreviĝon”, ili tamen agnoskis ankaŭ ĉeeston de “tre eta malkontento kaj eĉ malpli grava aktiva opozicio”. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [Barrington Moore Pli Juna en 1956] [...] asertis ke Sovetunio tute certe ekiris lavojon de teknika racieco [...] la teknikan raciecon Moore traktis kiel internan bezonon, ne kiel kontraŭstaron al la plu ekzistantaregado de lapartio. Prioritatoj de la partiaelito povas ŝanĝiĝi, sed la partio mem neniukaze rezignos je lapotenco»
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [en la1960-aj jaroj]Brzeziński prognozis “komencon de sterilaburokrata fazo”, tio estas destagnado. Same kiel en siaj fruaj verkoj, Brzeziński ligis malboniĝantan kvaliton de la sovetia estraro kun malboniĝo de perspektivoj de laŝtato kiun ĝi gvidas. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Fine de la1960-aj jarojBrzeziński [...] insistis ke iuj ajn socia-ekonomiaj ŝanĝoj nur kontribuos al malkonstruado, do al malaltiĝo de efikeco kaj al disfalo de la sovetia politika sistemo, ne al ĝia transformado. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« Malgraŭmalprivatigo deproduktadaj rimedoj, lavortosocialismo” iĝis en Rusio falsa, ĉar tie vastajnamasojn de loĝantaro manipulas ĉiopovaburokrataro; eĉ se tia sistemo deadministrado kapablas agi jeekonomiaj interesoj de plejparto de lapopolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon delibereco kajindividuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia] Rusio eble povus vivi senteroro, sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totalaburokratigo, tio estas senfremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive malegaleco deenspezoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli granda ol enUsonoBritio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« …malestimo alindividuo kaj liaj homaj ecoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli forta ol en iu ajnkapitalisma lando. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Sin bazi sur atestoj de lasentoj kajracio estasherezo kajperfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindankredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. Lafanatikajjapanoj enBrazilo dum jaroj rifuzadis kredi, keJapaniomalvenkis. La fanatikakomunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al proprajokuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetiaPromesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tuj post la “homo de la vorto” ricevisagnoskon flanke de lapotenculoj, li kutime trovas bombastajnargumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj.Lutero, unue defiinta la regantaneklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kungermanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de laregistaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al laamaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”.Bourke, kiun aŭspiciislordoj kajaristokratoj, parolis pri la “porkaplebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon,laboron,ŝparemon kajreligion”. La dorlotitaj pergloro kajflato “homoj de la vorto” en labolŝevisma Rusio, kiel antaŭe en laNazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompatajgvidantoj kaj ilia sekretapolico»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kaj ĉe labolŝevisma, kaj ĉe lanazia reĝimoj haveblas fajnakompreno de graveco de la rilatoj inter la “homoj de la vorto” kaj laŝtato. En la bolŝevisma Rusioverkistoj,pentristoj,sciencistoj ĝuasprivilegiojn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superajŝtatoficistoj. Cetere ili devas sekvi lapartian linion, sed tio estas nuradisciplino, al kiu subiĝas la tutaelito. Kio koncernasHitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de lascio farimonopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondanimperion; la restajn sennomajnamasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« La eksa Sovetunio estismilitasuperpotenco kaj samtempeekonomia nano. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ekde latempo de laFranca revolucio sur horizonto de laeŭropadiplomatio aperis nenio eĉ proksimume simila al Sovetunio. Unuafoje dum pli ol 100 jaroj unu el landoj oficiale dediĉis sin al faligo de la ekzistantaordo. Francajrevoluciuloj strebis ŝanĝikarakteron de laŝtata sistemo;bolŝevistoj, farinte plian paŝon, proponis neniigi la ŝtaton mem. Tuj post kiam la ŝtato malaperos, laŭ vortoj deLenin, ne plu necesos diplomatio, nekekstera politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tioreago de la kontraŭa flanko restos konstanta:demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo depaca kunekzistado fare de Sovetunio kielsignon de transiro al konstanta pacapolitiko. Tamenkomunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras alkonfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭfideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe lapakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĉiajintertraktoj kun la sovetiajdiplomatoj transformiĝis je elprovado de eltenemo; ne eblis atendi iujn ajncedojn ĝis la estro de la sovetia delegacio konvinkiĝis persone – kaj speciale ĝis li konvinkis tiujn, kiuj legis liajntelegramojn enMoskvo – ke estas atingita la lasta limo de flekseco de la alia flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sovetiaj intertraktantoj – kajAndrej Gromiko estis lavera majstro de laludo – sciis brile lacigi la oponantojn, kiuj estis ŝarĝitaj je firmajideoj kaj trafitaj desenpacienco atingisolvon deproblemo. Aliflanke, ili haviskutimon ne vidiarbaron malantaŭ laarboj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [opinio deH. Freeman Mattews en 1946]Usono, kiel li asertis, dominas en lamaroj kajaero, Sovetunio ne havas egalulojn surtere. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pozicio deUsono rilate Sovetunion] Ĝis Sovetunio estis konservanta sianideologion,intertraktoj estis konsiderataj sensencaj. Post ŝanĝo de kursosolvo estus atingita aŭtomate. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« El miloj da artikoloj, verkitaj post la fino de laDua mondmilito, “La fontoj de sovetia konduto” deGeorge F. Kennan, estas tute speciala fenomeno. Tiu verkita je klara lingvaĵo, plena je arda argumentado literatura adaptaĵo de la Kennana “Longa telegramo”, levasdemandojn rilatajn al la sovetiadefio ĝis nivelo defilozofio dehistorio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Aserto primorala identeco de lausonaj kaj sovetiaj agoj iĝis karaktera trajto deradikalakritiko dum la tuta periodo de laMalvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri deziro deWinston Churchill intertrakti kun Sovetunio en la1950-aj jaroj]Usonaj gvidantoj aljuĝis deziron de Winston Churchill intertrakti al proksimiĝanta maljunulademenco. Efektive Churchill estis absolute sinsekva en siajagoj, insistante je intertraktoj same dum lamilito kaj tuj post ĝia fino, kaj ankaŭ en la periodo kiam unuafoje estis vortumitapolitiko de detenado… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Nova ŝtata sekretario deDwight D. Eisenhower,John Foster Dulles traktis konfliktonOrientoOkcidento kielmoralanproblemon kaj strebis evitiintertraktojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la sovetia sistemo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri rifuzo deDwight D. Eisenhower intertrakti kun Sovetunio en 1953] Intertraktoj ne necesis, kiel diris Dwight D. Eisenhower, venistempo de nevortoj, sedagoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Lakomunistajgvidantoj povis babiladi pri objektivaj faktoroj iom ajn multe, sed lafakto restas klara: la solajrevolucioj, okazintaj enevoluintaj landoj, okazis nur ene de la komunista influsfero. En longdaŭra perspektivo Sovetunio estus plisekura kajekonomie pli forta, se ĝi ĉirkaŭus sin enOrienta Eŭropo perregistaroj de lafinna tipo, ĉar tiukaze ĝi ne bezonus preni sur sinrespondecon pri interna stabileco kaj ekonomiaprogreso de tiuj ĉi landoj. Anstataŭe realigado deimperiisma politiko en Orienta Eŭropo elĉerpadis sovetiajn resursojn kajtimigadis laokcidentajndemokratiojn, sen fortikigi la sovetian povon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sufiĉe interesa estas kegvidantoj, unue komprenintaj eblecojn kiuj fontis el laĉino-sovetia disiĝo, estis du “veteranoj de laeŭropadiplomatio” –Konrad Adenauer kajCharles de Gaulle»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum longatempousonajpolitikistoj,blindigitaj deideologiajantaŭjuĝoj, ne povis kompreni ke la sovetio-ĉina disiĝo prezentisstrategiajn eblecojn por laOkcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Printempe de 1969 okazis serio dakonfrontiĝoj interĉinaj kaj sovetiaj trupoj en fora parto de la ĉino-sovetia limo laŭlonge de riveroUssuri enSiberio. Pro sperto de dupasintaj jardekojVaŝingtono unue ne dubis ke tiuj konfrontiĝoj estis provokitaj de lafanatikaĉinagvidantaro. Sed nome pezega sovetiadiplomatio dubigis pri tio. Ĉar sovetiaj diplomatoj komencis prezentadi detalajn atestojn de la sovetia versio de laeventoj alVaŝingtono kaj interesiĝis pri tio kielUsono rilatos al eskaliĝo de tiuj ĉi konfrontiĝoj. La senprecedenca sovetia preteco konsulti Vaŝingtonon rilate la aferon pri kiu Usono ne montris specialan zorgiĝon, igis nin demandi nin, ĉu tiuj ĉi prezentadoj ne estas preparado de grundo por la sovetiaatako kontraŭ Ĉinio. Lasuspektoj nur fortiĝis kiam esplorado de la afero fare de la usonaspionservo, al kiu ĝin stimulis la sovetiaj prezentadoj, montris ke la konfrontiĝoj ĉiam okazis proksime al grandaj sovetiaj bazoj de milita provizado kaj for de la centroj de ĉinajvojoj – tia skemo kongruis al laideo ke laagresinto efektive estis ĝuste la sovetiaj trupoj. Plia konfirmo de tiu ĉi konkludo iĝis la fakto de senprecedenca koncentriĝo de sovetiaj trupoj laŭlonge de la tuta sovetio-ĉina limo 650 km longa, kies nombro en mallonga periodo superis 40 diviziojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Debatoj prihomaj rajtoj komenciĝis de alvokoj alUsono premi por plibonigi traktadon de la sovetiaj civitanoj, sed poiomete transformiĝis jestrategio pri organizado de internajpolitikajŝokoj en Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kielobjekto dediplomatiajintertraktoj lajudaelmigrado el Sovetunio aperis danke al la administracio deRichard Nixon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En oktobro 1972Henry M. Jackson proponis amendon,malpermesantan doni statuson de la plej favoratanacio al ĉiu ajn lando kiu artefarite limigus laelmigradon. Tio estistaktike brila paŝo. Statuso de la plej favorata nacio sonas oble pli grave ol ĝi efektive estas. Ĝi signifas nur mankon dediskriminacio; tiu ĉi statuso donas neniujn specialajnprivilegiojn, sed ĝi simple donas al siaposedanto privilegiojn kiujn havas ĉiuj landoj kun kiujUsono havas normalajnkomercajn rilatojn (tiutempe ili nombris pli ol 100). Statuso de la plej favorata nacio asistas al evoluo de normala komerco surbaze de komerca reciprokeco. Konsiderante staton de la sovetiaekonomio volumeno de tia komerco, kiel oni atendis, ne povus esti pli granda. Danke al laJackson-amendo oni sukcesis atingi tion ke la sovetia elmigra praktiko iĝisobjekto de ne malkaŝadiplomatia agado, sed de leĝofara agado de lausona kongreso»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En iu momento komence de la1980-aj ŝajnis kekomunismo akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur siavojo; kaj en sekva momento destinita de lahistorio komunismo komencis disfali. Dum jardeko ĉesis ekzisti orbito de laorienteŭropaj satelitoj kaj la sovetiaimperio disfalis je partoj, perdinte preskaŭ ĉiujnrusajn akirojn ekde latempo dePetro la Granda. Neniu mondpotenco disfalis ĝis tia grado komplete kaj tiom rapide sen malgajnimiliton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri deklaro deMiĥail Gorbaĉov en 1988] En programa parolado enUnuiĝintaj Nacioj la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de sovetiaj armitaj fortoj] je 500 milhomoj kaj 10 miltankoj, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj alNATO… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de laevoluo certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [priintertraktoj deMiĥail Gorbaĉov kunĈinio en 1986] Ĉinajgvidantoj starigis tri kondiĉojn de plibonigo de la rilatoj: ĉesigo de lavjetnama okupacio deKamboĝo; foriro de la sovetiaj trupoj elAfganio; kaj retiriĝo de la sovetiaj trupoj de la ĉino-sovetia limo. Tiuj kondiĉoj ne povis esti plenumitaj tuj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Miĥail Gorbaĉov komenis de konvinko, ke la reformitakomunista partio povos movi la sovetiansocion al la modernamondo. Sed li malsukcesis kompreni ke komunismo estasproblemo, nesolvo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Mark Kramer

[redakti]
Citaĵo
« Kiun ajn utilecanrolon ludus idea modelo detotalismo en analizo dediktaturo deStalino, tiu modelo montris sin malkonvena dum esplorado de la post-Stalina epoko. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969]Bolŝevistoj kaptis lapotencon kunideologio, prognozantamorton de laŝtato, sed efektive la sovetia reĝimo ekde siaj fruaj tagoj ekkonstruis komplikanburokratan sistemon. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Laŭ liaopinio, unikeco de Sovetunio konsistis en tio ke ĝin regis “burokrata estraro ekde la supro ĝis la pleja malsupro”, kio manifestiĝis en “tro centralizita kaj strikte ĥirerarĥia burokrata organizado”, kiu “ĉiam pli ŝtoniĝis, spertis politikankorupton dum la jaroj de monopolaregado kaj aspektis oble pli fermita ol tio estas kutime, sekvante doktrinemantradicion, paŝon post paŝo transformiĝanta jerito”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] [...] inter “ŝlosilaj grupoj” de Sovetunio, kies “kreskanta sinvalorigo” prezentis longdaŭranminacon al la reĝimo, estis “nerusajetnoj”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [...] rilate Sovetunion,Zbigniew Brzeziński opiniis ketotalisma periodo tie daŭris de 1929 ĝis 1953. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Zbigniew Brzeziński agnoskis “unikan atingon” deKPSU ke ĝi “transformis la plejrevolucian doktrinon de nia epoko je teda ortdoksa socia-politika instruo”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Priskribinte la plej gravajnproblemojn de Sovetunio,Zbigniew Brzeziński listigis kvin “alternativajnvojojn” aŭ “variantojn de evoluo” de Sovetunio:
1. Oligarĥia ŝtoniĝo;
2. Plurisma evoluo.
3. Teknologia adaptado.
4. Militema fundamentismo.
5. Politika disfalo [...] Brzeziński asertis ke “sovetia estraro ekstrebos al ekvilibro inter la unua kaj dua variantoj, doPolitburoo de KPSU provos konservi status quo ĝenerale, sed provos starigi ĉe ŝlosilajpostenoj en la partia aparato teknikajn ekspertojn, kreante tiel “novan tipon de “teknikecakomunismo”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« KiamBrzeziński nur ekstudis Sovetunion komence de la1950-aj jaroj, ŝajnis ke la sovetia reĝimo estas eterna. Danke al sia venko superGermanio en laDua mondmilito Sovetunio havis grandan aŭtoritaton en lamondo [...] Ĝenerale Sovetunio laŭ sia povo estis konsiderata konkuranto egala alUsono»
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon //Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Andrej Movĉan

[redakti]
Citaĵo
« Rimarkindas ke Sovetunio fine de la1980-aj jaroj havis proksimume 13-14% parton de rento en MEP — iom pli ol nivelo dekoloraj revolucioj» « Интересно отметить, что СССР в конце 1980-х годов имел примерно 13-14%-ную долю ренты в ВВП — чуть выше уровня цветных революций. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

Wilhelm Reich

[redakti]
Citaĵo
« Necesas substreki ke eĉ en Sovetia Rusio ekzistas ne ŝtatasocialismo, sedŝtata kapitalismo en strikte marksismasenco de tiu ĉi nocio. »
— Wilhelm Reich, Enkonduko alAmasa psikologio de faŝismo [1942]
Citaĵo
« De kristana vidpunktosekseco en Sovetunio efektive estis senmorala [...] La plej disvastiĝinta formo degeedzeco en Sovetunio ĝis 1928 estis speco de geedzeco, simila al tio kio enUsono nomiĝas civila (fakta) geedzeco. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [pri siaverko “Seksa revolucio”] Kreita en 1929 prognozo pri transformiĝo de sovetiademokratio jetotalismadiktaturo sin apogis sur la fakto de intencasubpremado de laseksa revolucio en Sovetunio. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« 1. Se dum kelkaj jaroj landon kun loĝantaro je 160 milionoj dahomoj teni en atmosfero demilito kaj saturigi per militarismaideologio, tio neeviteble influos formiĝon depsikologio de la homo eĉ kaze de atingo de laceloj de la milita ideologio. Militarismaordono de lagvidantoj de lapopolo ricevis sendependanpotencon [...]
2. Seregistaro, konsciinta ke ĝi estas ĉirkaŭita de agresemaj ŝtategoj, realigas milita-ideologian influon sur la popolajnamasojn dum pluraj jaroj kaj ĉe tio forgesas pri aktualaj, la plej malfacilaj taskoj, povas okazi ke eĉ kaze de atingo de sia celo tiu ĉi registaro konservos militan atmosferon eĉ post kiam tio ne plu estos necesa. La popolaj amasoj konservas sianfremdiĝon, sin tenas aparte, trenas mizeranekzistadon kaj emas al senraciaŝovinismo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« La tiel nomata eŭropapovekvilibro ĝis nun funkciis kontraŭ ne nurGermanio, sed ankaŭ kontraŭ Sovetunio. Do Sovetunio aplikos ĉiujn rimedojn por preventi restarigon de la antaŭa povekvilibro enEŭropo.
Komento deHenry Kissinger: Endiplomatia lingvaĵo esprimo “ĉiuj rimedoj” kutime inkluzivasminacon demilito. »
— Stalin, alStafford Cripps [Julio 1940]
Citaĵo
« Germanio por ni estas la plej grava lando enEŭropo ne nur pro niakomerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estasŝlosilo al situacio enRusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigiakuzojn kontraŭ ni priperfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. »
— Noticoj de la registaro deBritio. La 10-a de januaro 1922.
Citaĵo
« [pri laSueza krizo] Hodiaŭ en lamondo estas nur du grandajpotencojUsono kaj Sovetunio… ultimato starigisBrition kajFrancion je iliaj lokoj kielŝtatoj ne grandaj, nek fortaj. »
— Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956]
Citaĵo
« Sovetunio kiel ŝtatego ne povas resti for de la grandaj aferoj enEŭropo kajAzio»
— Vjaĉeslav Molotov, alHitlero [Novembro 1940]
Citaĵo
« Ni devas firme trakti larusojn. Ili ne scias kielkonduti. Ili similas alelefanto en telerbutiko. Ili aĝas nur 25 jarojn. Ni aĝas jam pli ol 100 kajbritoj estas kelkajn jarcentojn pli aĝaj. Ni devas instrui ilin kiel konduti. »
— Harry S. Truman, [1945]
Citaĵo
« La nunapolaŝtato estas kreaĵo deAntanto. Ĝi estis kreita por forigi premon, kiun antaŭe okazigisRusio sur la orientajn limojn deGermanio. Lukto de Sovetia Rusio kontraŭ Pollando frapas ne nur tiun lastan, sed unuavice la Antanton –Francion kajBrition. Se Pollando falos, do la tuta sistemo de laVersajla traktato ekŝanceliĝos. El tio tute evidente sekvas ke Germanio estas tute ne interesita helpi al Pollando je ĝia lukto kontraŭ Rusio. »
— Hans von Seeckt [1920]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Sovetunio&oldid=50218"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp