Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Sono

El Vikicitaro
Sono
Sono
Sono
Aliaj projektoj
Sono enVikipedio
Sono enKomuneja kategorio
Sono enVikivortaro

Sono estas aŭdebla aervibrado.

Citaĵo
« Kia sono, tiaresono»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Poton taksu laŭ sono,sinjoron laŭtono»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Titolo senmono — sensignifa sono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La plej antikvaskribo kiun lahomo sukcesis tralegi estis laspuroj — speco deritma nota skribo, donita origine; ĝi mem enpremiĝadis je molan grundon kaj la homo, legante ĝin, ligis kun ĝi la sonon de ĝia apero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Militaŝoko,kaŭzata de neeltenebla bruo de batalado, estis adaptita enstomatologio kaj uzata en ilo, konata kiel aŭdako. Paciento surprenas kapaŭskultilojn kaj turnas sonregulilon, altigante nivelon de bruo ĝis li ne plu sentosdoloron, kaŭzatan de dentoborilo… ja responde al specialiĝinta incitado, la centranerva sistemo reagas per kompleta ŝtoniĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …se intensigi ekzemple sonon, tio tuj efikostuŝsenson,guston kajvidadon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de laskribitavorto; aŭskultanteradion, ni produktasvidan akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli pertelefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajnlingvojn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon deĉiujsensoj samtempe. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Sono&oldid=33362"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp