Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Simbolo

El Vikicitaro
Simbolo
Simbolo
Simbolo
Aliaj projektoj
Simbolo enVikipedio
Simbolo enKomunejo
Simbolo enKomuneja kategorio
Simbolo enVikivortaro

Simbolo estas aĵo, kiu estas ĝenerale rigardata kiel nature prezentanta aŭ elvokanta ian abstraktaĵon, ĉar ĝi posedas analogajn ecojn.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« …ĉiam malpli daindividuoj traktasaĵojn, ĉiam pli —homojn kaj simbolojn. »
— Charles Wright Mills, Blankaj kolumoj [1951]
Citaĵo
« La fajro… estas la plej pova simbolo de la amaso. Same kiel ĝi, farinte detruadon, ĝi estingiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kolektivajnunuecojn, konsistantajn ne elhomoj kaj tamen perceptatajn kiel laamasoj, mi nomas laamasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kielgrajno kajarbaro,pluvo,sablo,vento,maro kajfajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin enmitoj kajsonĝoj,paroladoj kajkantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Rivero estas laamaso en ĝiavanteco, la amaso montranta sin… ĝi estas simbolo de lamalrapida amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri laarbaro] …ĝi iĝis simbolo de laarmeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lastahomo sen cedi eĉ spanon de latero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Laamasa simbolo de lagermanoj estis laarmeo. Sed tio estis pli ol la armeo — tio estismarŝantaarbaro. En neniu el lanuntempajlandojsento de la arbaro konserviĝis tiom vive kiel enGermanio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Laamasa simbolo de lafrancoj de la nova deveno estas iliarevolucio. Lafeston oni festas ĉiujare. Ĝi iĝis la vera festo de lanacia solenado. La 14-an de julio la nekonataj homoj povas danci unu kun alia surstrate. Lapopolo, kiu havasliberecon,egalecon kajfratecon same malmulte kiel la aliaj popoloj, prezentas la aferon tiel, kvazaŭ nome ĝi ilin havas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La naciaunueco deSvislando estas nediskutebla.Patriotismo de lasvisoj estas pli forta ol ĉe multajpopoloj, parolantaj en unulingvo… Cetere ili havas la komunanamasan simbolon, ĉiam starantan antaŭ laokuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el lanaciaj simboloj: lamontoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegankorpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas lalando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Laamasa simbolo de la unuiĝintagermananacio, kia ĝi formiĝis post lafranca milito en 1870-1871 estis kaj restis laarmeo. La armeo estisobjekto de la naciafiero de lagermanoj; malmultaj sukcesis eviti influon de tiu simbolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe lahomoj lamano, kiu jam ne forlasas lapredon, transformiĝis je videbla simbolo de lapotenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiujlingvoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiam lafaŭkoj kajdrakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — lamalliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nurajturmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. Lainfero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de ladentoj konkeris lamondon, vere glataj estasmuroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandajfenestretoj porlumo.Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Vortoj estas siaspeca restarigo deinformo, kiu okazas kun alta rapideco kaj povas ampleksi la tutan medion kaj la tutan sperton. Vortoj estas komplikaj sistemoj demetaforoj kaj simboloj, tradukantaj sperton al niaj elparoleblaj aŭ eksporteblaj eksterensentoj. Danke altradukado de senperasensa sperto al voĉaj simboloj, eblas en unu momento veki kaj restarigi elmemoro la tutan mondon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Lasanktuloj serioze konsideris lakorpon simbolavesto de laspirito, kaj laeklezion ili konsideris la dua korpo, vidante en ĉiu ĝia detalo grandan perfektecon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …raciakomunikado kaj laamasoj estas nekunigeblaj… La amasoj estas tiuj, kiuj estas blindigitaj de laludo de simboloj kaj sklavigitaj destereotipoj, tiuj kiuj akceptos ion ajn nur se ĝi estosspektakla»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« …ni observas hodiaŭ kiel ĉiuaĵo perreklamo,amaskomunikiloj kaj bildoj ricevas sian simbolon. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas jeestetiko, jekulturo kaj strebas iĝimuzea posedaĵo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Same kiel ĉe nivelo de laimagoj kajinformoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter lakrimo kajpuno»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Destino de lareligiaj simboloj estas donisencon al la homavivo»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Simbolo ja estas la plej bonaesprimo de iu esto, kiun ankoraŭ ne eblas esprimi alie ol per pli aŭ malpli proksimaanalogio»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …simbolo ne plenigaseo ipso [per si mem] spacon, sed restas en la sfero denekonscio la tutantempon ĝisenergia pezo dekonsciaj enhavoj superas kreeman pezon de la nekonscia simbolo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Konfuzo de simbolo kun verarealeco kondutis lahomaron al ĝiajdioj, do al realeco de lapenso… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« [pri valoro kaj senco de la religia simbolo] Kompreneble mi komprenigas ĉe tio ne simbolojndogme stagnantajn kaj mortajn, sed simbolojn, estiĝintajn el la profundoj de la kreemanekonscio, propra al la vivahomo. Nei grandegan signifon de tiaj simboloj povas, propre dirite, nur tiu, kiu konsideras kiel komenco de la mondahistorio hodiaŭan tagon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Racio ĉiam serĉassolvojn per plej racia, sinsekva,logika vojo kaj pri tio ĝi pravas koncerne ĉiujn mezajnsituaciojn kajproblemojn, sed en la plej grandaj, decidaj aferoj racio estas nesufiĉa. Ĝi ne kapablas kreiimagon, simbolon; simbolo estas malracia. Kiam racia vojo kondukas al sakstrato, kaj tio okazas ĉiam, pli aŭ malpli frue, tiam la solvo venas de tiu flanko, de kie oni ne atendas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistaskonsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Simbolo konservas vivecon nur ĝis ĝi estas graveda jesignifo»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Simbolo&oldid=47838"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp