Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Scienco

El Vikicitaro
Scienco
Scienco
Scienco
Aliaj projektoj
Scienco enVikipedio
Scienco enKomuneja kategorio
Scienco enVikivortaro
Scienco enVikinovaĵoj

Scienco estas sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo. »
— Charles Duclos
Citaĵo
« Mi estas unu el tiuj, kiuj kredas ke scienco estas io tre bela. »
— Maria Skłodowska-Curie
Citaĵo
« Scienco estas diferenciala ekvacio.Religio estas randa kondiĉo. » « Science is a differential equation. Religion is a boundary condition. »
— Alan Turing
Citaĵo
« Sciencisto ne estas tiu, kiu diras kion estas vera, li estas tiu, kiu diras, kio estas la plej verŝajna. »
— Richard Feynman
Citaĵo
« Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco. » « Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. »
— Muriel Spark, "The Prime of Miss Jean Brodie" Chapter 2, page 33
Citaĵo
« La homoj devus multe malpli fidi al sciencistoj kaj multe pli al scienco. »
— Aimé MICHEL
Citaĵo
« Astronomio estas eble la scienco, kiesmalkovroj ŝuldas malplej alhazardo, en kiu la homa kompreno aperas en sia tuta amplekso, kaj per kiu la homo plej bone povas lerni kiommalgranda li estas. »
— Georg Christoph Lichtenberg
Citaĵo
« Religia sento estas tiel vera kiel iu ajn alia parto de homakonscio; kaj kontraŭ ĝi, ĉe la subjektiva flanko, la ondoj de scienco vane batis. » « (angle) Religious feeling is as much a verity as any other part of human consciousness; and against it, on the subjective side, the waves of science beat in vain. »
— John Tyndall
Citaĵo
« En scienco oni provas rakonti al homoj, tiel ke ĉiujkomprenu ion, kion neniu antaŭe sciis. Sed en la kazo depoezio, estas ĝuste la kontraŭo! » « (angle) In science one tries to tell people, in such a way as to be understood by everyone, something that no one ever knew before. But in the case of poetry, it's the exact opposite! »
— Paul Dirac
Citaĵo
« Vasta estas la kampo de Scienco... ju pli viroscias, des pli li trovos, ke li devas scii. » « (angle) Vast is the field of Science … the more a man knows, the more he will find he has to know. »
— Samuel Richardson
Citaĵo
« Ni komencas lerni la malfacilan vojon ke la hodiaŭa tutmondamalbonaĵoj ne kuraciĝis per pli kaj pli da scienco kajteknologio» « (angle) We're beginning to learn the hard way that today's global ills are not cured by more and more science and technology. »
— Roger Wolcott Sperry
Citaĵo
« En tiu ĉikompleksa mondo, scienco, la scienca metodo kaj la konsekvencoj de la scienca metodo estas fundamentaj por ĉio, kion la homa raso faras kaj por kien ajn ni iras. Se ni eksplodigos nin, ni faros tion pro misuzo de scienco; se nisukcesos ne eksplodigi nin, tio estos pro inteligenta apliko de scienco. »
— Robert A. Heinlein
Citaĵo
« Scienco estas nurperverseco de si mem krom se ĝi havas kiel finan celon la plibonigon de lahomaro. » « (angle) Science is but a perversion of itself unless it has as its ultimate goal the betterment of humanity. »
— Nikola Tesla
Citaĵo
« Mi kredas, keordo estas pli bona olĥaoso,kreo pli bona oldetruo. Mi preferas mildecon ol perforton,pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de lahistorio. Historio estas ni mem. » « (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
— Kenneth Clark
Citaĵo
« Scienco estas lakredo je lanescio despertuloj. » « (angle) Science is the belief in the ignorance of experts. »
— Richard Feynman
Citaĵo
« Saĝo ne eniras en malican menson, kaj scienco senkonscienco estas nur ruino de laanimo»
— François Rabelais
Citaĵo
« Laorigino de la tuta scienco estas en ladeziro konikaŭzojn; kaj la origino de ĉiuj falsaj sciencoj kajtrompoj estas en la deziro akcepti falsajn kaŭzojn anstataŭ neniujn; aŭ, kio estas la sama afero, en la malemo agnoski nian proprannescion. » « (angle) The origin of all science is in the desire to know causes; and the origin of all false science and imposture is in the desire to accept false causes rather than none; or, which is the same thing, in the unwillingness to acknowledge our own ignorance. »
— William Hazlitt
Citaĵo
« Scienco ne povas solvi la finanmisteron de lanaturo. Kaj tio estas ĉar, en la lasta analizo, ni mem estas parto de la mistero, kiun ni provassolvi»
— Max Planck
Citaĵo
« Sciencaprogreso sur larĝa fronto rezultas de la libera ludado de liberajintelektoj, prilaborante temojn de ilia propra elekto, laŭ la maniero diktita de iliascivolemo poresplorado de la nekonitaĵo. » « (angle)Scientific progress on a broad front results from the free play of free intellects, working on subjects of their own choice, in the manner dictated by their curiosity for exploration of the unknown. »
— Vannevar Bush
Citaĵo
« Se ni volas plibonigi lamondon, ni ne povas fari tion per sciencaj scioj sed peridealoj.Konfuceo,Budho,Jesuo kajGandhi faris pli por lahomaro ol scienco. Ni devas komenci per la koro de homo - per liakonscienco - kaj la valoroj de konscienco povas manifestiĝi nur per sindonema servo al lahomaro. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« Arto havas duoblanvizaĝon, deesprimo kajiluzio, same kiel scienco havas duoblan vizaĝon: la realeco deeraro kaj la fantomo devero. »
— René Daumal
Citaĵo
« Scienco ne havas moralan dimension. Ĝi estas kieltranĉilo. Se vi donas ĝin al kirurgo aŭ murdisto, ĉiu uzos ĝin alimaniere. »
— Wernher von Braun
Citaĵo
« SenArto, ni ne havus nocion prisankteco; sen Scienco, ni ĉiamadorus falsajndiojn» « (angle) Without Art, we should have no notion of the sacred; without Science, we should always worship false gods. »
— W. H. Auden
Citaĵo
« La plejmalĝoja aspekto de la vivo nun estas, ke scienco kolektassciojn pli rapide ol socio kolektassaĝon. »
— Isaac Asimov
Citaĵo
« Viro devas vekiĝi pormiri - kaj eble ankaŭ homoj. Scienco estas maniero sendi lin dormi denove. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Mi estas tutekonvinkita, ke Scienco kaj Paco triumfos super Nescio kaj Milito, ke nacioj fine unuiĝos ne por detrui sed por edifi, kaj ke la estonteco apartenos al tiuj, kiuj plej multe faris por la suferanta homaro. »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Scienco konas neniunlandon, ĉarscio apartenas al lahomaro, kaj estas la torĉo, kiu lumigas lamondon. »
— Louis Pasteur

Freeman Dyson

[redakti]
Citaĵo
« Paroli pri lafino de scienco estas same malsaĝe kiel paroli pri la fino dereligio. Scienco kaj religio ambaŭ estas ankoraŭ proksimaj al siajkomencoj, sen videblaj finoj. » « (angle) To talk about the end of science is just as foolish as to talk about the end of religion. Science and religion are both still close to their beginnings, with no ends in sight. »
— Freeman Dyson
Citaĵo
« Problemo ekestas kiam aŭ scienco aŭreligio postulas universalan jurisdikcion, kiam aŭ religiadogmo aŭ scienca dogmo asertas esti neeraripova. Religiaj kreistoj kaj sciencaj materialistoj estas same dogmaj kaj nesentemaj. Per siaaroganteco ilimalhonoras kaj sciencon kaj religion. » « (angle) Trouble arises when either science or religion claims universal jurisdiction, when either religious dogma or scientific dogma claims to be infallible. Religious creationists and scientific materialists are equally dogmatic and insensitive. By their arrogance they bring both science and religion into disrepute. »
— Freeman Dyson


Jean Baudrillard

[redakti]
Citaĵo
« …la scienco ne oferas sin mem, ĝi ĉiam estas mortiga… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La sama situacio estas ĉetekniko, scienco kajscio. Ili estas kondamnitaj al ekzistado forme demagiaj praktikoj kaj destinitaj por konsumadospektakloj»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]

José Ortega y Gasset

[redakti]
Citaĵo
« …min timigas facileco kun kiu oniforgesas, keanimo detekniko estas la pura scienco… »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Lanuntempatekniko naskiĝis pro koito dekapitalismo kuneksperimenta scienco. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ĉio kion diras scienco, estas abstrakta kaj ĉio abstrakta estas klara. Do klareco estas ne tiom en kapo de tiu, kiu okupiĝas pri scienco, kiom en la afero mem. Vere malhela kaj implika estas nur konkreta, viva realo, eterne neripetebla. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …scienco laŭnature estas forkuro de lavivo (plejparto de lahomoj de scienco sin fordonas al ĝi protimo alfronti vizaĝon al vizaĝo sian propran vivon; tio estas ne helaj kapoj — pro tio ekzistas ilia fama senhelpeco en konkretaj vivcirkonstancoj). »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Jean-Pierre Petit

[redakti]
Citaĵo
« La verbo "kredi" ne estas parto de nia vortaro, sed la verbo "malkredi" ankaŭ ne estas parto de ĝi. Se ne estas tiel, oni ne estas vera sciencisto. »
— Jean-Pierre PETIT
Citaĵo
« Mi kredas, ke la unua kapablo akirigenda en sciencado estas dubo pri tio, kion oni rigardas kia « porĉiame vera » aŭ « porĉiame malvera. »
— Jean-Pierre PETIT
Citaĵo
« La percepebla mondo estas ombroteatro, kaj lafenomenoj, kiujn ni kredas, ke ni elspuris ilin, implicas hipotezojn pri la malkodigosistemo uzata. » « Le monde perceptible est un théâtre d'ombres et les phénomènes que nous croyons y déceler impliquent des hypothèses sur le système de décodage. »
— Jean-Pierre PETIT, lia persona blogo

Max Planck

[redakti]
Citaĵo
« Nova sciencavero kutime ne estos ĝenerale aprobita, perkonvinki iliajn kontraŭulojn tiel ke ĉi tiuj agnoskas la sciigon, sed pli ofte okazas ke la kontraŭuloj iom post iom formortas kaj la juna kreskanta generacio jam familiariĝis kun tiu vero ekde la komenco » « Eine neue wissenschaftliche Wahrheit pflegt sich nicht in der Weise durchzusetzen, daß ihre Gegner überzeugt werden und sich als belehrt erklären, sondern vielmehr dadurch, daß ihre Gegner allmählich aussterben und daß die heranwachsende Generation von vornherein mit der Wahrheit vertraut gemacht ist. »
— Max Planck, Wissenschaftliche Selbstbiographie, Johann Ambrosius Barth Verlag, Leipzig, 1948, S.22
Citaĵo
« Porkredantaj homojDio staras je la komenco, por la sciencisto je la fino de siaj konsideradoj. » « Für den gläubigen Menschen steht Gott am Anfang, für den Wissenschaftler am Ende aller seiner Überlegungen. »
— Max Planck
Citaĵo
« Scienco kajreligio ne kontrastas, sed unu bezonas la alian por harmonie kompletiĝi en la menso de homo serioze esploranta. »
— Max Planck, Scio pri la fizika Mondo

Thomas Szasz

[redakti]
Citaĵo
« …ni sisteme trompas nin mem, konsiderante oftan ŝanĝon de lamodo pripekokaproj kiel sciencan kajmoralanprogreson, kion konfirmas ankaŭ la nuntempapolitiko kajpsikiatrio»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Naturo sentas al malpleno nekamon, nekmalamon, tamenhomoj sendube ne eltenas fenomenojn, al kiuj mankas klarigoj kajproblemojn al kiuj mankassolvoj. Pro tiomagio kajreligio estas la verajprauloj deraciismo kaj scienco. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« EnMezepokodio de laeŭropano estiskristana kaj liadiablo estis lajudo. En la nuntempasocio fonto de grupasekureco ŝoviĝis de dio kajpapo al lanacio kajgvidanto, dereligio — al scienco. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kanibalo voras sianviktimon por ekhavi ĝiandignon, ni forpelas niajn viktimojn por forpreni iliansenkulpecon… Sendube en tio konsistas unu elkialoj, pro kiuj kreivaj homoj kielartisto aŭ sciencisto, efektive kreantaj novajn aferojn, estas alte taksataj kaj ĝuasadmiron; superantesimbolan kanibalismon, tia homo lernas memstare kreisencon de siavivo, ne senigante la aliajn je ilia propra. Li “kreas” pli da senco ol li “konsumas”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Scienco&oldid=49850"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp