Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Rusoj

El Vikicitaro
Rusoj
Rusoj
Rusoj
Aliaj projektoj
Rusoj enVikipedio
Rusoj enKomuneja kategorio
Rusoj enVikivortaro

Rusoj estasslavaetno, loĝanta precipe enRusio.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksej Navalnij

[redakti]
Citaĵo
« Ne okazasgenocido de la rusaj homoj — tia, kia okazis enRuando. Sed problemoj de forpelataj elTurkmenio rusoj al mi estas milionoble pli proksimaj ol teruraj suferoj de Ruando, kie okazis la vera genocido. Simple pro tio, ke la rusoj en Turkmenio estas por mi oble pli parencaj. » « Нет геноцида русских людей — такого, какой был в Руанде. Но проблемы изгоняемых из Туркмении русских мне в миллион раз ближе, чем ужасные страдания Руанды, где был настоящий геноцид. Просто потому, что русские в Туркмении мне гораздо большие родственники. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][1]
Citaĵo
« ...ne ekzistas io pli damaĝa por la interesoj de la rusapopolo ol tiu ĉiimperiismaŝovinismo. Interesoj de la rusoj estas ne okupi plej proksimajnrespublikojn, interesoj de la rusoj estas okupiĝi pri lukto kontraŭkorupto, lukto kontraŭalkoholismo ktp. Pri solvado de internajproblemoj. Interesoj de la rusoj estas fari tiel, ke plu venanta kolosanafto-rento laboru por la rusoj. Dum okupiBaltion,UkrainionKievonDonbason por la rusoj ne necesas. » « ...нет ничего более вредного интересам русского народа, чем этот империалистический шовинизм. Не в интересах русских заниматься захватом ближайших республик, в интересах русских — заниматься борьбой с коррупцией, борьбой с алкоголизмом, и так далее. Решением внутренних проблем. В интересах русских сделать так, чтобы по-прежнему поступающая колоссальная нефтяная рента работала на русских. А захватывать Прибалтику, Украину или Киев или Донбасс русским не нужно. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 16-an de oktobro 2014][2]
Citaĵo
« Imperiismanaciismo estas la plejamalbono, kiun oni povas elekti por la lando. Ni havas gigantan landon kun malplenaj areoj,homojalkoholiĝas. Loĝantaro malkreskas. Tasko de la rusa naciisto estas zorgi pri tiuj ĉi homoj. Kia aldiabloUkrainio? Venu, rigarduSmolenskan provincon! Jen kie necesas lapopolon savi. » « Империалистического плана национализм — худшее, что можно сейчас выбрать для страны. У нас гигантская страна с пустующими площадями, люди спиваются. Население сокращается. Задача русского националиста — заботиться об этих людях. Какая к черту Украина? Поезжайте, посмотрите Смоленскую область! Вот где надо народ спасать. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014][3]

Emil Cioran

[redakti]
Citaĵo
« [pri la rusoj] Antaŭ fragileco de laOkcidento ili sentas heziton, sekvon de malfrua vekiĝo kaj neelĉerpitaj vivofortoj: tio estas komplekso de malplivaloreco de la forta… Ili seniĝas je ĝi, ili superos ĝin. La sola luma punkto en niaestonteco estas ligita al ilia kaŝita spasma angoro pri la fajna mondo, pri ĝia koruptanta ĉarmo. Se ili cedos al ĝi (tia prezentiĝas evidenta direkto de ilia sorto), do ili iĝoscivilizitaj koste de perdo de siaj instinktoj kaj — ĝojiga perspektivo — ankaŭ akiros emon al la viruso de la libereco. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Laeŭropanoj, regintaj en ambaŭ hemisferoj, iom post iom iĝas la tutmonda mokaĵo: ilin, magrajn kaj laŭvorte malgrandiĝintajn atendas la sorto de parioj, kadukaj, malfortaj sklavoj kaj nur la rusoj, la lastajblankuloj eble evitos tiun ĉi malbonan sorton. Ili ankoraŭ havas orgojlon, tiun motoron, ne, tiun stimulon de lahistorio. Lanacio perdinta lafieron kaj ĉesinta vidi en si memsencon aŭ la ĉefanvaloron de la universo, ĝi mem fortranĉas al si pluan disvolviĝon. Feliĉe aŭ malfeliĉe — tio dependas de vidpunkto — ĝi satiĝis. »
— Emil Cioran, Falo en la tempon [1964]

Marshall McLuhan

[redakti]
Citaĵo
« [pritelefono] Emo de la rusoj al tiukomunikilo, tiom proksima al iliajparolajtradicioj, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kiesvizaĝo troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La rusoj montris en siapropagando nenian inventemon aŭ imagipovon. Ili simple faris tion, kion instruis al ilireligiaj kajkulturajtradicioj, do ili konstruis laimagojn»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« …mi amas rusojn, amas ilian akompanon. Por vi povas esti neatendite ke al mi estis facile interkompreniĝi kun ili, ke ili tre varme traktis min, do ofte mi ne ŝatas en ilia lando la samajn aferojn, kiujn ne ŝatas ili. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« …marksismo deStalin… fortas per tio, kio en ĝi haveblas la rusa kaj tute ne per tio, kion ĝi enhavas dekomunismo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

  1. Esquire la 29-an de novembro 2011
  2. Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 16-an de oktobro 2014
  3. Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Rusoj&oldid=46849"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp