Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Mensmalsano

El Vikicitaro
(Alidirektita elPsika patologio)
Mensmalsano
Mensmalsano
Mensmalsano
Aliaj projektoj
Mensmalsano enVikipedio
Mensmalsano enKomuneja kategorio
Mensmalsano enVikivortaro

Mensmalsano estasmalsano konsistanta el grava ŝanĝiĝo enkonduto de psike sanaj homoj.

Citaĵoj

[redakti]

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« Interalie oni povas rimarkigi, ke la efektivaproblemo de lapsikavivo konsistas ne tiom en kial iujhomoj iĝas psikaj malsanuloj, kiom en kial plejmulto sukcesas eviti tion. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Narcisismo estas profunda bazo de ĉiuj gravaj psikaj malsanoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« PorFreud lacivilizo estas rezulto de subpremado de lainstinktoj kaj sekve de tio —kaŭzo de la psika malsano. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive, ŝajnas ke malgraŭ materialaprospero,politika kajseksaliberecoj, lamondo en la mezo de la20-a jarcento estas pli psike malsana ol ĝi estis en la19-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En la antaŭajtempoj lavortofremdiĝo” estis uzata kiam temis pri psike malsanahomo; aliéné en la franca, alienado en la hispana — tiel enpasinteco oni nomis la homon kun psikaj perturboj, efektive komplete fremdiĝintan. (En la angla per la vorto alienist oni ĝis nun nomas lakuracistojn, kuracantajn psikmalsanulojn). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Psikmalsanulo estas lahomo, absolutefremdiĝinta; li komplete ĉesis senti sin la centro de sia propra perceptado; li perdis lasenton de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Thomas Szasz

[redakti]
Citaĵo
« […] nur relative antaŭnelongepsikiatrio agnoskis, ke lahomo devas “suferi” pro “mensa malsano”, tia ekzemple kielmaljunulasenilecoskizofrenio, por ke liamalliberigo estu pravigita. En la antaŭa tempo sufiĉis estisenlaborajunulo,prostituino, forlasita maljunulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum pli ol dudek jaroj dalaboro kielpsikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinikapsikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iujsorĉistinoj povis postvivi elprovon perakvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Necesas tamen memori, kepsikiatria serĉado aŭ diagnozado de mensmalsanuloj ne celas helpi alindividuoj, kiujn oni konsideras mense malsanaj; tuta tiu ĉi agado celas helpi al tiuj, kiujn oni ne konsideras mensmalsanuloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Eĉ se ne konsideri nombron dehomoj, kiujn oni malliberigas surbaze de iliaintelekta postresteco, nombro deusonanoj, kiuj perdasliberecon pro mensa malsano, pli ol duoble superas nombron de usonanoj, kiujn oni malliberigas prokrimoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Nuna tendenco, ekzistanta enOkcidenta Germanio — klarigiantisemitismon kajnaziismon per mensa malsano — tre malmulte diferenciĝas de antaŭa tendenco klarigikapitalismon kajkomunismon per lajudoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [pri mensa malsano enpsikiatrio] Efektive diagnozo estas nura semantika rimedo por pravigi elradikigon de la (supozata)malsano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Al devigeenhospitaligitapaciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homadialogo inter hospitalapsikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas vivakadavro. Lavortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de liamalsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas alparolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Mensa sano aŭ mensa malsano de “posedanto” de iu mondrigardo ne pruvas kaj nek malpruvas spiritan verecon aŭ spiritan erarecon de la mondrigardo. Ĉardu oble du estas kvar eĉ se tiu ĉivero venas deskizofreniulo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« ILi sciis kekonscio estas ĉefe latimo de lasocio: aŭ timo de si mem. Li ne timis sin mem. Sed li tre konscie timis la socion, ĉar li sciisinstinkte ke ĝi estas malbonvola, parte mensmalsana besto. » « He knew that conscience was chiefly fear of society: or fear of oneself. He was not afraid of himself. But he was quite consciously afraid of society, which he knew by instinct to be a malevolent partly-insane beast. »
— D. H. Lawrence, La amanto de Lady Chatterley
Citaĵo
« […] ĉiujhomoj estas trafitaj de mensa malsano de diversa grado kaj foje ili fartas malpli kaj foje pli bone. »
— Karl Menninger, The Vital Balance
Citaĵo
« […]eksterlandanoj,suferantaj propsikopatiapersoneco,epilepsiomensa neplenvaloreco… devas esti ekskludataj el la enlasataj alUsono»
— Akto pri enmigrado kaj civitaniĝo. 1952. [66 Stat. 182, 8 U.S.C., paragraph 1182a]
Citaĵo
« […]nekonformismo kaj mensa malsano iĝis sinonimoj… Doribelulo,radikalulo — alivorte nekonformisto — estas konsiderata malsanulo kaj riskas sperti sur si ĉiujn trukojn, kiujnscienco nur povas kolekti aŭ adapti por kuraci lin je lia “malsano”. »
— Robert M. Lindner, Must You Conform? [1956]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Mensmalsano&oldid=48903"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp