Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Produktado

El Vikicitaro
Produktado
Produktado
Produktado
Aliaj projektoj
Produktado enVikipedio
Produktado enKomuneja kategorio
Produktado enVikivortaro

Produktado estasago de iu aŭ io, ion produktanta, do faranta el krudaj materialoj substancojn aŭobjektojn utilajn por lahomoj.

Erich Fromm

[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941]

[redakti]
Citaĵo
« Racieco de produktada sistemo enteknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo ensocia sfero. Lahomojn regasekonomiaj krizoj,senlaboreco,militoj. La homo konstruis sianmondon; li konstruisdomojn kajfabrikojn, li produktasaŭtojn kajvestojn, kultivasgrenon kajfruktojn. Sed li estasfremdiĝinta de produktoj de sialaboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por sidion»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Dum neniu el antaŭajhistoriaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la veraindividuismo.Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontansocion de la komuna abundo, en kiu lukto priekonomiajprivilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke lahomo — ano de la organizita socio, iĝumastro de tiuj ĉi fortoj, ne iliasklavo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

[redakti]
Citaĵo
« Jen plia konsistiga elemento de lakapitalisma maniero de produktado: en tiu sistemo iu ajnekonomia aktivado persekutas unusolan celon — laprofiton»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kapitalisto tute ne devas interesiĝi priutileco de sia produktaro por lakonsumanto. Tio ne signifas ke la kapitaliston movas (enpsikolgia rilato) nekontentigebla soifo de lamono. Ĉu tio estas tiel aŭ ne — malgravas por la kapitalisma maniero de la produktado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Miraklo de Produktado kondukas al Miraklo deKonsumado.Tradiciaj barieroj ne plu malhelpas al iu ajn aĉeti ĉion, kio plaĉas al li. Necesas nur havimonon. Sedhomoj, havantaj monon, ĉiam pli multiĝas; eble tiu mono ne sufiĉas por aĉeti veranperlon, sed ĝi sufiĉas por la artefarita, por fordoj kiuj aspektas kiel cadillacoj, por ĉipajvestoj similaj al la kostaj, porcigaredoj — la samaj pormilionuloj kaj porlaboristoj. Ĉu ekzistis iamsocio, en kiu okazus tia miraklo? »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti

[redakti]
Citaĵo
« Orgojlo de la produktado klarigeblas per ĝia deveno de la multigantagrego»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Se ekzistas tiakredo, je kiu unu post la alia falis ĉiuj vivkapablajpopoloj de laTero, tio estas kredo je produktado, la nuntempafuror de multigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kresko de la produktado postulas ĉiam pli dahomoj. Ju pli da produktaĵoj, des pli dakonsumantoj necesas. Lavendo mem, regata de proprajleĝoj, devas transformi je la konsumantoj ĉiujn atingeblajn, do praktike la tutanhomaron. Tiusence oni povas ĝin kompari, almenaŭ laŭ aspekto, kun universalareligio, kiu ankaŭ ĉasas ĉiunanimon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Laŭ sia internaesenco la produktado havaspacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de lamilito kajdetruado, damaĝas ĝin. Je tiokapitalismo kajsocialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la samakredo. Por ambaŭ la produktado estas kielpupilo de laokulo. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciprokaestimo. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per lasukcesoj de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Trafas laokulojn strebo al formiĝo de gigantaj duoblajamasoj, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — laOriento kaj laOkcidento. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝisdentoj kaj baldaŭ eĉ ĝis laLuno, vekis en lamondoapokalipsantimon: lamilito inter ili povas neniigi lahomaron. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko enGermanio en la tempo denacional-socialismo kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian produktadon pli atente ol siajn civitanojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Jean Baudrillard

[redakti]
Citaĵo
« Lasuperbazaro prezentiĝas kielnukleo. Laurbo, eĉ moderna, jam ne absorbas ĝin. Nome superbazaro difinas la orbiton, laŭ kiu moviĝas aglomeraĵo. Ĝi iĝasenplantaĵo por plenumado de novaj funkcioj, kiel tio foje okazas ankoraŭ priuniversitatofabriko, sed ne pri fabriko de la19-a jarcento aŭ fabriko forportita en la centro, kiu sen rompi orbiton de la urbo lokiĝas enapudurbo, sed pri aŭtomatigita muntofabriko, kun elektronika regado, do pri la fabriko komplete kongrua almalteritoriigita produkta procezo. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Reklamo kajpropagando akiras sian plenan grandecon ekde laOktobra revolucio kaj de lamonda krizo de la 1929-a jaro. Ambaŭ estaslingvoj de laamasoj, naskitaj de amasa produktado deideojvaroj, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinasnaturon de lasocio, nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter laekonomia kaj lapolitika, ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfidalogiko de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas.Psikanalizo mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj,sonĝoj kto). Nin gvidas jam nepolitikaekonomio de la produktado, sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas alekologio kajpoluado de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …laideo de laprogreso malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de lariĉeco, kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en lapolitiko, sed la politikistoj daŭrigas siajnludojn, restante kaŝe tuteindiferentaj al siaj vetoj. Pri latelevido oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se lahomaro tute malaperus. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« …klare manifestiĝas malkongruo inter la fikciaekonomio kaj la ekonomioreala. Nome tiu ĉi disonanco protektas nin de realakatastrofo de la produkta ekonomio. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« …espero interpacigi la fikcianekonomion kun tiureala estasutopisma: tiujn libere cirkulantajn miliardojn dadolaroj ne eblas transloki je la reala ekonomio, kio certe estas grandasukceso, ĉar se danke al iumiraklo ili estus investitaj je la produktado, tio estus la verakatastrofo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri lakanceroSusan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj deinformado,komunikado,memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis lakonsumankoston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom daaĵoj, ke ili simple ne havastempon por servi (kio estas grandabono kiam temas pri lanukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom dasignoj kajmesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur laelektra seĝo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la produktado ĉe manko de lasociala enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo:inflacio kajsenlaboreco»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Produktado&oldid=34780"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp