Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Patriotismo

El Vikicitaro
Patriotismo
Patriotismo
Patriotismo
Aliaj projektoj
Patriotismo enVikipedio
Patriotismo enKomuneja kategorio
Patriotismo enVikivortaro

Patriotismo esta amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso. »
— Eŭgeno Lanti
Citaĵo
« La ideo patriotismo ne estas malprava ideo, sed ĝi estas malgrava ideo, kaj kiu endas resti malgrava. »
— Henri Barbusse
Citaĵo
« Naciismo estas nia formo deincesto, niaidolismo, niafrenezo. Patriotismo estas ĝiakulto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Nia vera patrujo estas nia haŭto. »
— Curzio Malaparte
Citaĵo
« Patriotismo estas fundamente lakonvinko ke certa lando estas la plej bona en la mondo pro tio ke vi naskiĝis en ĝi. » « Patriotism is, fundamentally, a conviction that a particular country is the best in the world because you were born in it. »
— George Bernard Shaw
Citaĵo
« Patriotismo estas la lasta rifuĝo de kanajlo. »
— Samuel Johnson
Citaĵo
« Patriotismo estas la preteco mortigi kaj esti mortigita por trivialaj kialoj. » « Patriotism is the willingness to kill and be killed for trivial reasons. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon al alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. »
— Ludoviko Lazaro ZAMENHOF, DH1913, VIII
Citaĵo
« Pensantoj de la tuta mondo ekkomprenas, ke patriotismo estas koncepto tro malvasta kaj limigita por plenumi la necesaĵojn de nia tempo. » « Thinking men and women the world over are beginning to realize that patriotism is too narrow and limited a conception to meet the necessities of our time. »
— Emma Goldman
Citaĵo
« La naciaunueco deSvislando estas nediskutebla. Patriotismo de lasvisoj estas pli forta ol ĉe multajpopoloj, parolantaj en unulingvo… Cetere ili havas la komunanamasansimbolon, ĉiam starantan antaŭ laokuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el lanaciaj simboloj: lamontoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegankorpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas lalando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aleksej Navalnij

[redakti]
Citaĵo
« Homoj kun Georgo-rubando ili certe ne estas por mi "koloradoj" [ofenda moknomo, aludanta al koloro de rubando de Sankta Georgo], ili estas la homoj kun la Georgo-rubando. Mi kiel homo, kiel mi jam diris, elSovetunio, kiu kun sia avino-frontulino frekventis parkon deGorkij, kie ŝi serĉis siajn kunbatalantojn, mi tion konsideras normala. Mi pli nenormala konsideras, ke oni transformis la Georgo-rubandon je iun nekompreneblanfetiĉon, kaj jen tiujn ridindajn bantojn ja, laŭeble plej grandan — oni kroĉas al sia roverso. Kiammilitistoj survestas, kvankam en tiu formo ĝi formale rompasuniformon. Bedaŭrinde, mi estas malkontenta pri tio, ke oni profanigis kaj perversigis tiun ĉisimbolon. Mi ne havas iun forpuŝemon, ke se iu la rubandon survestis, do li estas iu malbona aŭ se suraŭto la rubando pendas, do li estas malbona. Simple homoj ja... La Venko, Sovetunio — ni ĉiuj estas el Sovetunio. » « Люди с георгиевской ленточкой, они, конечно, для меня не «колорады», они люди с георгиевской ленточкой. Я как человек опять же из Советского Союза, который со свой бабушкой-фронтовичкой ходил в парк Горького, где она искала своих однополчан, я к этому нормально отношусь. Я скорее, ненормально отношусь, что они превратили георгиевскую ленточку в какой-то непонятный фетиш, и вот эти смешные банты уже, кто больше — лепят себе на лацканы. Когда военные одевают, и хотя это в таком виде нарушает на самом деле формально форму одежды. К сожалению, я недоволен тем, что они опошлили и извратили этот символ. У меня нет никакого, знаете, отторжения, что если ленточку надел, значит, ты какой-то плохой, или на машине ленточка висит — ты плохой. Просто люди вот… Победа, Советский Союз — мы все из Советского Союза. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014][1]
Citaĵo
« Se oni deziras vidi verajn vatjakulojn [moknomo de fanatikaj rusaj patriotoj enUkrainio], do necesas veturi ne alNovrusio, sed enUsonon al ĉiaj redneck-oj kaj hill bill-oj. Tio en ĉia lando ekzistas. En Usono tiujhomoj estas centoble pli dupaj kaj netrapenetreblaj. Tie ja haveblas milionoj da armitaj lipharuloj en kvadratitaj ĉemizoj, revantaj iun bombi kaj konkeri. Kaj ne rakontu fabelojn pri nia superarkaikakonservativisma loĝantaro deRusio. Rigardu partiajn balotojn derespublikanoj en Usono. Tie tiaj konservativuloj renkontiĝas, kompare al kiuj iu nia deputito Milonov [deputito de la Ŝtata Dumao, fifama pro siahomofobio] estasliberalagejo elNederlando. Laŭ enketado farita en Usono, 11% de la loĝantaro pretas ekmiliti kontraŭ Rusio. Mi ne certas, ke ĉe ni eĉ posthisterio pri Novrusio kolektiĝus tioma procento rilate eblannuklean militon kontraŭ Usono. » « Если хочешь посмотреть на настоящих ватников, то надо ехать не в Новороссию, а в США ко всяким рэднекам и хилл билли. Такое в любой стране существует. В Штатах эти люди еще в сто раз более дубовые и непробивные. Там же просто миллионы вооруженных усатых людей в клетчатых рубашках, мечтающих кого-то разбомбить и завоевать. И не надо рассказывать сказки про наше супердремучее консервативное население России. Посмотрите на праймериз республиканцев в США. Там такие консерваторы встречаются, по сравнению с которыми какой-нибудь наш депутат Милонов — либеральный гей из Голландии. По опросам в США, 11% населения готовы начать войну с Россией. Я не уверен, что у нас даже после истерии с Новороссией набрался бы такой процент по поводу возможной ядерной войны с США. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014][2]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Arda patriotismo, same kiel lareligia, kaj larevoluciaentuziasmoj, ofte servas kiel rifuĝejo de la riproĉoj de lakonscienco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Veras ankaŭ ke ĉiujnaciismajmovadoj, ekde lakulto de “Patrujo” en larevolucia Francio, ĝis la lasta naciismaribelo enIndonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed demalkontentajintelektuloj.Generaloj, industriistoj, terposedantoj kajkomercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kun apero surscenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de lamovado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktajreguloj. Lareligia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en laekleziahierarĥio kajritoj; larevolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; lanaciisma — enregistaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifaspirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas laŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Morteza Mirbaghian

[redakti]
Citaĵo
« Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al Milit-farantoj ne mankas patriotoj. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Kiu murdas homojn kiel patrioto,estas aŭ murdisto aŭ idioto. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Ne patrioto sed murdisto aŭ idioto, murdas siajn homfratojn en milito. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Vere bona patrioto ne partoprenas en milito. »
— Morteza Mirbaghian

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

  1. Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014
  2. Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Patriotismo&oldid=39388"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp