 | « La unua, kio altiras laatenton: la ordono lanĉas laagon. Etenditafingro, montranta direkton, povas servi kiel ordono.Okuloj, rimarkintaj la fingron, turniĝas je la sama direkto. Ŝajnas ke kaŭzi la agon je difinita direkto estas lacelo, kiun strebis la ordono. La direkto estas speciale grava: ne estas permesite returniĝi, nek turniĝi flanken. La ordono ankaŭ ne lasas kontraŭdiron. Ĝin ne eblas pridiskuti, klarigi, dubigi. Ĝi estas klara kaj konciza, ĉar ĝi devas esti komprenita tuj. Prokrasto de perceptado influas ĝianforton. Kun ĉia ripetado — se ĝi ne estas plenumata tuj — la ordono kvazaŭ perdas parton de siavivo, ŝrumpas kaj falas kiel mallevita aerbalono; en tiu kazo ne necesas provi revivigi ĝin. Ĉar la ago, lanĉata de la ordono, estas ligita al momento, kiam ĝi estas farita. Ĝi povas esti destinita por pli posta tempo, sed devas sekvinepre, ĉu ĝi estas difinta pervorto aŭsigno de alianaturo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|