Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Narcisismo

El Vikicitaro
Narcisismo
Narcisismo
Narcisismo
Aliaj projektoj
Narcisismo enVikipedio
Narcisismo enKomuneja kategorio
Narcisismo enVikivortaro

Narcisismo estas trajto deindividuo, kies agado kaj pensado direktiĝas precipe al li/ŝi mem.

Citaĵoj

[redakti]

Sigmund Freud

[redakti]
Citaĵo
« Ĉarmo de labebo grandparte sin bazas sur lia narcisismo, memkontento kaj nealirebleco, same kiel ĉarmo de iujbestoj, ekzemple de lakatoj kaj grandaj ĉasbestoj, kiujn kvazaŭ zorgigas nenio. »
— Sigmund Freud, Pri enkonduko de la nocio “narcisismo” [1914]
Citaĵo
« Kiu amas, tiu iĝas humila. Tiuj, kiuj amas, se tiel diri, "lombardis" iom da sia narcisismo. » « Whoever loves becomes humble. Those who love have, so to speak, pawned a part of their narcissism. »
— Sigmund Freud


Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« [pri malapero de la komenca narcisismo ĉe lainfano] Tiu ŝanĝo okazas unue je la nivelo de la senta perceptado, kiam lahomoj kajaĵoj estas perceptataj kiel malsamaj kaj apartigitaj unue de la aliajobjektoj — tia rekonado kreas fundamenton, sur kiu povas evolui laparolo; nomado de la aĵoj supozigas rekonadon de ili kiel individuaj kaj apartaj objektoj. Oble pli datempo necesas poremocia superado de la stato de narcisismo. Por la infano ĝis 7-8 jaroj la aliaj homoj ekzistas ĉefe kiel rimedo de kontentigo de liaj bezonoj. Ili estas reciproke anstataŭeblaj en tiu grado, en kiu ili plenumas la funkcion de la kontentigo de tiuj ĉi bezonoj; nur je la aĝo 8-9 jaroj la infano komencas percepti la alian homon tiel ke li povasekami, do, uzante la vortumon deH. S. Sullivan, eksenti ke bezonoj de la alia homo same gravas kiel liaj propraj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Narcisismo estas profunda bazo de ĉiuj gravajpsikaj malsanoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ekstremajn formojn de narcisismo oni povas observi en ĉiuj tipoj de lapsika patologio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Narcisismo estas rekte kontraŭa al la objektiveco,saĝo kajamo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Marshall McLuhan

[redakti]
Citaĵo
« …en laskriba kaj homogenigitasociohomo ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompanvivon de la formoj. Kiel parton de sia narcisisma fiksiĝo li akirasiluzion de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William]Blake kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri Narciso] …la ĉefa ideo de tiu ĉimito estas en tio, ke la homoj subite iĝas ĉarmitaj de iu ajn larĝigo de ili mem en iu ajn materialo krom ili mem. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri Narciso kiu vidis enakvo sian speguliĝon, sed supozis ke temas pri alia homo] Evidente tio estas tre rimarkinde por specifa kliniĝo de nia ekstremeteknologia kaj sekvenarkotikakulturo, ke ni longan tempon interpretis lahistorion de Narciso tiel kvazaŭ lienamiĝis je si mem kaj kvazaŭ li vere komprenadis ke la speguliĝo estas li mem! »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Laŭ lastatempa kultura kritikado, Narciso anstataŭis Edipon kiel la mito de nia tempo. Hodiaŭ oni vidas narcisismon kiel la radikon de ĉio, de la malbondestina enamiĝo je perforta revolucio, al la sklavigita amaskonsumado de plej altkvalitaj produktoj, ĝis la "vivstiloj de la riĉuloj kaj famuloj." » « According to recent cultural criticism, Narcissus has replaced Oedipus as the myth of our time. Narcissism is now seen to be at the root of everything from the ill-fated romance with violent revolution to the enthralled mass consumption of state-of-the-art products and the 'lifestyles of the rich and famous'. »
— Jessica Benjaminin, The Bonds of Love: Psychoanalysis, Feminism, & the Problem of Domination
Citaĵo
« Mi estas resaniĝanta narcisisto. Mi kredis, ke narcisismo temas pri sinamo, ĝis iu diris al mi, ke ekzistas kontraŭa flanko de la afero. Ĝi fakte estas pli trista ol sinamo; ĝi estas nereciprokata sinamo. » « I am a recovering narcissist. I thought narcissism was about self-love till someone told me there is a flip side to it. It is actually drearier than self-love; it is unrequited self-love. »
— Emily Levine, Ready to be unprepared, The Hindu
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Narcisismo&oldid=48551"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp