Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Naiveco

El Vikicitaro
Naiveco
Naiveco
Naiveco
Aliaj projektoj
Naiveco enVikipedio
Naiveco enVikivortaro

Naiveco estas eco de iu, io naiva, do ensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano, enartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertiĝon.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Naiva estas ne lasociala — naivaj estas diversajsocialistoj kajhumanistoj, revantaj pri redistribuado de la tutariĉaĵo, ekskludado de ĉiuj senutilaj elspezoj ktp. La socialistoj, luktantoj porkonsumakosto, luktantoj por konsuma kosto de la sociala, montras ke la socialeco estas absolute ne komprenita de ili — ili opinias ke la sociala povas iĝi la optimuma kolektiva administrado de la konsuma kosto de lahomoj kajaĵoj. Sed ĝi neniam estos tio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Difino deSchiller estas simpla: la naivapoeto mem estas naturo dum tiusentimentala serĉas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Aŭdacu esti naiva. » « (angle) Dare to be naive. »
— Buckminster Fuller
Citaĵo
« Estas bone por lakoro esti naiva kaj por lamenso ne esti. »
— Anatole France
Citaĵo
« Naiveco ĉiam estas dutranĉaglavo; ĝi povassanigi aŭ ĝi povas disigi. »
— Wilhelm Stekel
Citaĵo
« Kiel dum latempo de reĝoj estus naive pensi, ke la unuenaskita filo de lareĝo estus la plej taŭga por regi, tiel en nia tempo estas naive pensi, ke lademokratie elektita reganto estos la plej taŭga. La regulo pri sinsekvo ne estas formulo por identigi la plej bonanreganton, ĝi estas formulo por doni legitimecon al iu aŭ alia kaj tiel malhelpi civilankonflikton» « (angle) As during the time of kings it would have been naive to think that the king’s firstborn son would be the fittest to rule, so in our time it is naive to think that the democratically elected ruler will be the fittest. The rule of succession is not a formula for identifying the best ruler, it is a formula for conferring legitimacy on someone or other and thus forestalling civil conflict. »
— J. M. Coetzee
Citaĵo
« Vistudas, vilernas, sed vi gardas la originalan naivecon. Ĝi devas esti ene de vi, kieldeziro por trinki estas ene de laebriuloamo estas ene de laamanto»
— Henri Matisse
Citaĵo
« Oni devas esti tre naiva aŭmalhonesta porimagi, ke viroj elektas siajnkredojn sendepende de siasituacio»
— Claude Lévi-Strauss

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉeZamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Naivuloj jam ne ekzistas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Naiveco&oldid=49426"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp