Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Malkontento

El Vikicitaro
(Alidirektita elMalkontentulo)
Malkontento
Malkontento
Malkontento
Aliaj projektoj
Malkontento enVikivortaro

Malkontento estas stato de iu, deziranta ion, kion li ne havas.

Citaĵoj

[redakti]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandajŝanĝoj,homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tremalriĉaj kaj havi tiansenton, ke, posedantepovegandoktrinon,senpekangvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenkaforto. Samtempe ili devas havi troigitanimagon pri eblecoj kaj perspektivoj deestonteco. Kaj fine ili devas esti tutenesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno.Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj laFrancan revolucion, havis nenianpolitikan sperton. Same kiel labolŝevistoj, kaj lanazioj, kaj larevoluciuloj deAzio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al lamovado kiam ĝi jam moviĝas.Angla politika sperto verŝajne gardas laanglon de laamasaj movadoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Unu el plej grandaj allogaĵoj de laamasamovado estas ke ĝi anstataŭigas por niesperon. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas ensocio, kie vaste disvastiĝis laideo de laprogreso. Ennocio de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke malkontento, kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstremeturmenta»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Foje malfacilas diri, kie finiĝasamasamigrado kaj kie komenciĝas amasamovado kaj kiu el ili estis la unua.Transloĝiĝo de lajudoj elEgiptio evoluis je lareligia kajnacia movado. Migradoj de labarbaroj en la tagoj de la dekadenco de laRomia imperio estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis lalandon, al ili aliĝissubpremitoj kaj malkontentuloj el ĉiuj tavoloj de lokasocio. “Tio estis la socialarevolucio, kaŭzita de eksterlandakonkero kaj per ĝi ekstere maskita”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo porestonteco de lanacio. Laŝtono forĵetita dekonstruistoj, iĝas fondoŝtono de la novamondo.Popolo, ne havanta proprajnsociajn forĵetaĵojn kaj malkontentulojn, estas kutimedisciplinita, bonkonduta,paca kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estasironio de lahistorio en tio, ke nome rifuzitoj el diversajlandoj deEŭropo transveturisoceanon kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de lavivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a)malriĉuloj;
b)malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c)ekzilitoj;
d)minoritatoj;
e)adoleskuloj;
f)ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblajobstakloj aŭ antaŭ nelimigitajeblecoj);
g)obseditaj je malvirtoj aŭ obsedajideoj;
h)impotentoj (fizikaj aŭmensaj);
i)egoistoj;
j)enuantoj;

k)pekuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Per malkontento kutime estas kontaĝitaj novajmalriĉuloj, kies malriĉeco estas relative antaŭnelonga. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Malriĉeco kajsuferoj ne kaŭzas malkontenton aŭtomate, same kiel aktiva malkontento ne nepre estas rekte proporcia al grado de la suferoj. Malkontento plej fortas verŝajne kiam la suferoj estas tolereblaj, do kiam la vivkondiĉoj pliboniĝas tiom, ke alhomo ekŝajnas ebla plenabonfarto.Maljusteco senteblas pli forte en momento, kiam ŝajnas kejusteco baldaŭ venkos. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Nia malkontento plej fortas tiam, kiam ni multon havas kaj volas havi pli, ol kiam ni nenion havas kaj volas havi malmulton. Ni estas malpli malkontentaj, kiam al ni ne sufiĉas multo, ol kiam al ni ne sufiĉas nur unu. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ribelemuloj en lasklavasocio estas antaŭnelonge sklavigitaj aŭ liberigitaj sklavoj. Malkutimalibereco por ĵus liberigita sklavo estas radiko de lia malkontento. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiuj kiuj plej bruas prilibereco ofte havas malpli da ŝancoj esti feliĉaj en liberasocio. Malkontentuloj, subpremataj de siaj mankoj, sianmalsukceson atribuas al ekzistanta ordo. Efektive ilia plejadeziro estas fini per “libereco por ĉiuj”. Ili volas likvidi liberankonkurencon kaj aliajn severajn ekzamenojn, al kiuj senĉese subiĝaspersono en libera socio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Malriĉeco kombinita kun kreatalento kutime estas libera je lasento de malkontento. Tio veras rilate al malriĉametiisto, lerta pri sia metio, kaj malriĉaverkisto,pentristosciencisto en disfloro de kreaj fortoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Lamalriĉuloj, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉutribo, unuecafamilio, unuecarasareligia grupo — estas relative liberaj je lasento de malkontento kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al latento de laamasamovado. Ju malplihomo traktas sin kiel aŭtonomanpersonon, kapablan memstare elekti sian vojon en lavivo kaj memstare portirespondecon pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton derevoluciemo” ol aparta persono. Por instigi lin alribelo necesas pli damalfeliĉoj,suferoj kajhumiligoj.Kaŭzoj de revolucioj en latotalismasocio pli ofte estas ne indigno kontraŭsubpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Malkontento, aperinta enpostrestintaj landoj dum kontaktoj kun laokcidenta civilizo estas ĉefe ne indigno kontraŭ eksterlanda ekspluato. Tio estas pli verŝajne sekvo de malfortiĝo aŭ detruo detribaj ligoj kaj de komunumavivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Juĝi pri vivkapablo de aperintamovado laŭ kvalito de ĝiadoktrino aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi la malkontentulojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al ekstremajegoistoj speciale proprassento de malkontento. Ju pli egoisma estas lahomo, des pli forte li sentaselreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj deabnegacio. La plej fervorajfanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintajkredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo deamo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Senlimajeblecoj povas esti la sama kialo de malkontento kiel malsufiĉo aŭ manko de eblecoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Stato de laminoritatoj, kiom ajn ĝi estu protektita deleĝo kajpotenco, ĉiam estas malstabila. Ĉe minoritato, klopodanta konservi sian grupan bildon, malkontento generata de neeviteblasento de malstabileco de sia stato, estas ne tiom forta kiel ĉe minoritato, kiu strebas diluiĝi kaj unuiĝi kun plimulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La ortodoksajudo sentas sin malpli malkontenta ol emancipita judo.Nigrulo en laSudo en atmosfero desegregacio sentas sin malpli malkontenta ol nigrulo en laNordo, kie mankas segregacio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …tekniko de laamasamovado konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por malkontentaintelekto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam la malkontentuloj babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajnsentojn defiasko kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niajvivoj, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plejsukcesaj kaj ŝajnefeliĉaj — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniantenuntempon ili ricevas malklaran senton deegaleco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĝuo, kiun ricevas la malkontentuloj deĥaoso kaj falo de lafeliĉaj kajprosperantaj, devenas ne de la furiozakonscio, ke per tio puriĝas la grundo por laĉielaurbo. En ilia drameca krio “ĉion aŭ nenion!” — en la vorto “nenion” eble estas pli da ardadeziro ol en la unua. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ni plej oftemalamas tiujn kiuj juste estas malkontentaj pri ni, ol tiujn pri kiuj ni estas juste malkontentaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La malkontentulojn fortigas falo de lafeliĉuloj kajmalhonoro de lajustuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Propagando penetras en jam malfermitajncerbojn kaj ne metas en ilin novajnpensojn, sed nur formas tiujn, kiuj jam ekzistis. Lerta propagandisto boligas pensojn kaj pasiojn, kiuj jam fermentis en la cerboj de la aŭskultantoj. Li nur reagas al iliaj kaŝitajsentoj. Propravole kredigi lahomojn eblas nur pri tio, kion la homoj jam “scias”. Pura propagando havassukceson plejparte ĉe la malkontentuloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La malkontentuloj sekvas siangvidanton ne tiom pro tio, ke ilikredas ke li kondukas ilin al laPromesita Lando, kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de ladeziro. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Efektive ŝajnas ke malkontento devenas plejparte de neebleco agi kaj ke plejaj malkontentuloj estas lahomoj, kiuj laŭ siajtalentoj kaj karaktero estas ideale kreitaj por agemavivo, sed cirkonstancoj igas ilin pasigi senagan vivon. Kiel alie klarigi tiun ŝokanfakton, keleninoj,trockoj,mussolinoj kajhitleroj, malŝparintaj plej bonan parton de siaj vivoj por senfina babilado enkafejoj kajmanifestacioj, subite montris sin kiel la plej kapablaj kaj insistaj agantoj de siatempo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Konsciado de propraj mankoj igas la malkontentulojn vidi en aliaj malbonvololemon kajmalhonestecon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …lahomokredanta, komplete unuiĝinta kun la unuecakolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novanvivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Laamasamovado kutime ne aperas ĝis ne estas diskreditigita, makulita la ekzistanta ordo. Diskreditigo tiu okazas ne aŭtomate, rezulte de krudajeraroj kaj fiuzado de lapotenculoj, sed ĝi estas rezulto de intencalaboro de la malkontentaj “homoj de la vorto”. Tie, kie la “homoj de la vorto” mankas aŭ kie ili ne montras malkontenton, la ekzistanta ordo, eĉ se malsukcesa kaj venenita dekorupto, povas longe konserviĝi ĝis ĝi detruiĝos kaj falos per si mem. Aliflanke, sendube valora kaj energia ordo povas esti faligita, se ĝi ne sukcesos ricevifidelecon de eta malplimulto de la “homoj de la vorto”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Veras ankaŭ ke ĉiujnaciismajmovadoj, ekde lakulto de “Patrujo” en larevolucia Francio, ĝis la lasta naciismaribelo enIndonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentajintelektuloj.Generaloj, industriistoj, terposedantoj kajkomercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj depatriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam venis ĝusta momento, nurfanatikulo povas veki la vereamasanmovadon. Amasa malkontento, kaŭzita de la batalemaj “homoj de la vorto”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensencaribelo, kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitajreformoj, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉiaŝanĝo de la ŝtatapotenco limiĝas je transiro de laregado de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftajgvidantoj kielLinkoln,Ghandi, eĉ kielF. D. Rooswelt,Churchill,Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kajmalsaton, kajtimon de lahomoj, sed diference deHitlero kajStalin aŭ eĉ diference deLutero kajKalvino ili ne cedis al latento uzi laanimojn de la malkontentuloj porkonstruado de la novamondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de lakredo je lahomaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homandignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« [pri la fina fazo de laamasamovado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭnuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilinpaciencaj kajobeemaj. La movado proponas al la malkontentulojesperon pri foraestonteco,revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de lapotenco porprosperuloj unuflanke kaj jeopio por lapopolo aliflanke. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Laŝanĝojn povas fari nur malkontentuloj. Kaj nun estas tro multe da malkontentuloj. » « Изменения способны сделать только недовольные люди. А сейчас слишком много недовольных. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][2]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Citaĵo el: Wells H. G. The Outline of History. 1922. p. 482-482).
  2. Esquire la 29-an de novembro 2011
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Malkontento&oldid=50243"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp