Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Konflikto

El Vikicitaro
Konflikto
Konflikto
Konflikto
Aliaj projektoj
Konflikto enVikipedio
Konflikto enKomuneja kategorio
Konflikto enVikivortaro

Konflikto estas kontraŭdiro inter posedo kaj neposedo, inter diverĝaj aspiroj kaj interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj, kaj ankaŭ malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Raciaj ŝtataj agantoj de la18-a jarcento malaperon de la konflikto (aŭ deambicioj, deavideco) konsiderisutopio; solvo konsistis en tio ke necesis bridi aŭ neŭtraligi denaskajn mankojn de lahomanaturo por atingi laŭeble plej bonajn longdaŭrajn rezultojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …historio de lahomaro estas historio de konflikto kaj malordo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La granda malamiko descio ne estas eraro, sed malvigleco. Ni volas nenion kromdiskuto; kaj tiam ni sendube progresos, spite de ajnaj fuŝaĵoj. Unu eraro konfliktas kun alia, ĉiu neniigas sian kontraŭulon, kaj lavero estas disvolviĝinta. » « The great enemy of knowledge is not error, but inertness. All that we want is discussion; and then we are sure to do well, no matter what our blunders may be. One error conflicts with another, each destroys its opponent, and truth is evolved. »
— Henry Thomas Buckle
Citaĵo
« Bedaŭrinde mi preskaŭ finkonkludis, ke la plej granda stumbligilo de la negro en lia marŝo al libereco ne estas la blanka civitana konsiliano aŭ la Kukluksklan-ano sed la blanka moderulo, kiu pli dediĉas sin al "ordo" ol justeco; kiu preferas negativan pacon, kiu estas la foresto de konflikto, ol pozitivan pacon, kiu estas la ĉeesto de justeco; kiu konstante diradas: "Mi konsentas kun via celo sed ne povas konsenti kun viaj metodoj de rekta agado"; kiu paternalisme kredas, ke li rajtas decidi la horplanon de la libereco de alia viro; kiu vivas laŭ mita koncepto de tempo kaj kiu konstante konsilas al la negro ke li atendu "pli konvenan sezonon." Malprofunda kompreno fare de homoj bonvolaj estas pli frustra ol absoluta miskompreno fare de homoj malbonvolaj. Nefervora akcepto estas multe pli konfuza ol evidenta malakcepto. » « I have almost reached the regrettable conclusion that the Negro’s great stumbling block in his stride toward freedom is not the White Citizen’s Council-er or the Ku Klux Klanner, but the white moderate, who is more devoted to “order” than to justice; who prefers a negative peace which is the absence of tension to a positive peace which is the presence of justice; who constantly says: “I agree with you in the goal you seek, but I cannot agree with your methods of direct action”; who paternalistically believes he can set the timetable for another man’s freedom; who lives by a mythical concept of time and who constantly advises the Negro to wait for a “more convenient season.” Shallow understanding from people of good will is more frustrating than absolute misunderstanding from people of ill will. Lukewarm acceptance is much more bewildering than outright rejection. »
— Martin Luther King, Letero el Birmingama prizono
Citaĵo
« Grandaliteraturo, pasinta aŭ nuna, estas laesprimo de granda kono de la homakoro; grandaarto estas la esprimo de solvo de la konflikto inter la postuloj de la mondo ekstere kaj tiu interne. » « (angle) Great literature, past or present, is the expression of great knowledge of the human heart; great art is the expression of a solution of the conflict between the demands of the world without and that within. »
— Edith Hamilton
Citaĵo
« Malfacilaĵoj celasveki, nemalinstigi. La homaspirito fariĝos forta per konflikto. » « (angle) Difficulties are meant to rouse, not discourage. The human spirit is to grow strong by conflict. »
— William Ellery Channing
Citaĵo
« Kiel dum latempo de reĝoj estusnaive pensi, ke la unuenaskita filo de lareĝo estus la plej taŭga por regi, tiel en nia tempo estas naive pensi, ke lademokratie elektita reganto estos la plej taŭga. La regulo pri sinsekvo ne estas formulo por identigi la plej bonanreganton, ĝi estas formulo por doni legitimecon al iu aŭ alia kaj tiel malhelpi civilan konflikton. » « (angle) As during the time of kings it would have been naive to think that the king’s firstborn son would be the fittest to rule, so in our time it is naive to think that the democratically elected ruler will be the fittest. The rule of succession is not a formula for identifying the best ruler, it is a formula for conferring legitimacy on someone or other and thus forestalling civil conflict. »
— J. M. Coetzee
Citaĵo
« Ŝajnas al mi, kekompreni, ke niajteorioj estas la fonto de ĉiuj niaj konfliktoj, multe helpus homojn kun malsamajkredaj sistemojinterkonsenti» « (angle) It seems to me that understanding that our theories are the source of all our conflicts would go a long way in helping people with different belief systems to get along. »
— Michael Gazzaniga
Citaĵo
« La homo devasevoluigi por ĉiu homa konflikto metodon, kiu malakceptasvenĝon,agreson kaj revenĝon. Lafundamento de tia metodo estasamo» « (angle) Man must evolve for all human conflict a method which rejects revenge, aggression and retaliation. The foundation of such a method is love. »
— Martin Luther King

Carl Gustav Jung

[redakti]
Citaĵo
« ...en normalaj kondiĉoj lainfano ne havas realajn proprajnproblemojn. Ja dubi pri si kaj esti en konflikto kun si mem povas nurplenkreskulo»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« ...kiam oni senigashomon je liajkompleksoj, li perdas siajn plej bonajn resursojn. Oni povas helpi lin nur informinte pri ili por ke komenciĝu interna konflikto. En tiu kazo komplekso iĝas fokuso de lavivo»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
Citaĵo
« La homaj militemajinstinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfektapaco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas lamiliton. La verademokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Konflikto&oldid=49257"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp