Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Konduto

El Vikicitaro
Konduto
Konduto
Konduto
Aliaj projektoj
Konduto enVikipedio
Konduto enVikivortaro

Konduto estas maniero, laŭ kiu oni kondutas, do agas iamaniere en siaj rilatoj kun aliajhomoj.

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« Neniu antaŭFreŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj,subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj lahoman konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la modernapsikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homapsiko — kiesekzistado mem estis neata deraciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certajleĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni komprenilingvon de lasonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de lakaraktero — reprezentas reagojn al influo de la eksteramondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en fruainfanaĝo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Esplorantepsikologion depersono kiel fundamenton porkompreno de la priskologiosocia, ni faras ion similan al esplorado deobjekto submikroskopo. Tio ebligas al ni eltrovi tiujn detalojn de psikologiajmekanismoj, kiujn ni renkontos en grandskalaj manifestiĝoj en procezo de socia evoluo. Se analizo de la socio-psikologiaj fenomenoj ne apogas sin sur detalan esploradon de la individua konduto, ĝi perdas empirian karakteron, do ankaŭ fundamentecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Adler ne povas enrigardi pli for ol alceleco kaj raciakaŭzeco de la homa konduto, kaj pro tio, kvankam li faris valoran kontribuon en esploradon de mekanismoj de motivado, li por ĉiam restas sur surfacoo de la fenomenoj kaj neniam penetras, kielFreŭdo en profundaĵojn de senraciaj impulsoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Thomas Szasz

[redakti]
Citaĵo
« …ne ekzistashoma konduto, kiun nuntempapsikiatro ne povus laŭ sia plaĉo marki kiel nenormalecon aŭ “malsanon”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ekzemple enMasaĉusecoindividuo estas konsiderata konvena por devigaenhospitaligo se li kondutas “en maniero, kiu evidente rompas ekzistantajnleĝojn,kutimojn, interkonsentojn kajmoralon de lasocio”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarcentojhomo konsideris lamalsanon kielpekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri siamorala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi demalbono, zorgante pri siasano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Motivoj de lahoma kajbestaoferoj estas la samaj. Homoj, kiuj praktikas tion, montras la saman malkapablon aŭ maldeziron toleriekzistadon demoralarespondeco pri sia konduto. Dopsikologia signifo de transiro de la homaj oferoj al tiuj bestaj estas kutime supertaksata. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Ni estas nur la notistoj kaj raportistoj de la faktoj – ne la juĝistoj de la kondutoj kiujn ni priskribas. »
— Alfred Kinsey
Citaĵo
« Homa konduto fluas el tri ĉefaj fontoj:deziro,emocio, kajscio»
— Platono
Citaĵo
« La plimulto da familioj ne permesus siajn infanojn resti ĉe la manĝa tablo se ili kondutus sin kiel Sinjoro[Donald] Trump»
— Bill Weld, vicprezidenta kandidato por la usonaLibertariana Partio en la jaro 2016, en kvazaŭ endoso de la demokratoClinton.
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Konduto&oldid=35795"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp