Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Komunikado

El Vikicitaro
Komunikado
Komunikado
Komunikado
Aliaj projektoj
Komunikado enVikipedio
Komunikado enKomunejo
Komunikado enKomuneja kategorio
Komunikado enVikivortaro

Komunikado signifas interŝanĝon deinformo interhomoj kaŭmaŝinoj.

Citaĵo
« …racia komunikado kaj laamasoj estas nekunigeblaj… La amasoj estas tiuj, kiuj estas blindigitaj de laludo desimboloj kaj sklavigitaj destereotipoj, tiuj kiuj akceptos ion ajn nur se ĝi estosspektakla»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Elektralumo estas purainformo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo senmesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iunvortan sciigon aŭnomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo deletero estasparolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo depresado kaj presado estas enhavo detelegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektivapensoprocezo, kiu mem estas neparola”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …prezentante en du dimensioj internan kaj eksteran flankojn, supraĵon, fundamenton, vidon de malantaŭe, vidon de antaŭe kaj ĉion alian,kubismo forĵetasiluzion de perspektivo por momenta sensa percepto de la tuto. Kaptinte tujan tutecan ekkonscion, kubismo neatendite anoncis al ni, ke komunikilo estasmesaĝo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Antaŭ apero deelektra rapideco kaj totala kampo tio, ke komunikilo estasmesaĝo estis ne tiom evidenta. Oni pensis, ke mesaĝo estas “enhavo”, kaj homoj kutimis demandi, ekzemple, pri kio estas tiupentraĵo. Dume ili neniam eĉ pensis demandi, pri kio estas tiumelodio aŭ pri kio temas tiudomovesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nia kutima reago al ĉiuj komunikiloj, konsistanta en tio, ke kvazaŭ signifon havas nur tio kiel ili estas uzataj — tio estas ŝtoniĝinta pozicio deteknologiaidioto. Ĉar “enhavo” de komunikilo similas al sukoplena viandopeco, kiun alportasŝtelisto por endormigi atenton de gardohundo de nia racio. Efiko de komunikilo iĝas forta kaj intensa nome danke al tio, ke ĝi ricevas forme de “enhavo” iun alian komunikilon. Enhavo de kino estasromano,teatraĵoopero. Efiko dekina formo estas neniel ligita al tiu enhavo, kiu plenigas ĝin. “Enhavo” deleteropresado estasparolo, tamen nek presadon, nek parolon leganto preskaŭ tute ne konscias. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolansenson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj.Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”.Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj.Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton dainformoj.Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Rilate temperaturon de komunikiloj,subevoluintaj landoj estas malvarmaj kaj ni estas varmaj. “Ĝisostaurbano” varmas kajkamparano malvarmas. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pritelefono] Emo de larusoj al tiu komunikilo, tiom proksima al iliajparolajtradicioj, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kiesvizaĝo troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …nenio povis iĝi por lamarksismadialektiko pli detrua olideo kelingva komunikilo determinas formon desocia evoluo ne malpli ol produktiloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kromlumo ĉiuj komunikiloj ekzistas en paroj, kiam unu servas kiel “enhavo” de alia, kaj tio kaŝas de niajokuloj funkciadon de ambaŭ. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …lamondo iĝis siaspecamuzeo de eksponaĵoj, kiujn vi jam renkontis antaŭe en iu alia komunikilo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Sciigoj en lagazetaro, kiujnhomoj atentas unuavice, estas la sciigoj pri tio, kion ili jam konas… Ĉar por raciaj estaĵoj denove vidi aŭ rekoni sian sperton en nova materia formo estas la pleja vivplezuro. La sperto, transformita je nova komunikilo, donas laŭvorte ĉarmigan revenon de antaŭa travivaĵo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Posedantoj de komunikiloj ĉiam penas doni al la publiko tion, kion ĝi deziras, ĉar ili sentas ke ilia povo radikas en lakomunikilo mem, ne ensciigo aŭ programo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …enUsonoliteratura talento migris al ne tia komunikilo kiellibro, sed alĵurnalismo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En iu ajn tia [komerca aŭ burokrata] strukturo tempoj de kresko de nombro de personaro estas ligitaj ne al plenumatalaboro, sed al interna komunikado inter ĝiaj membroj. (Alivorte, la komunikilo estasmesaĝo). Laleĝo de Parkinson, se transformi ĝin jematematika formo, diras ke la jara tempo de kresko de personaro varios de 5,17% ĝis 6,56%, “sendepende de iuj ajn ŝanĝoj en la kvanto de laboro, kiun necesos fari (se ĝi entute haveblas)”… Kion Parkinson pene kaŝas de si kaj de siaj leganotj, estas la simpla fakto ke en sfero de cirkulado de informoj la ĉefa “laboro kiun necesos fari” estas efektive la cirkulado deinformoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Multajhomoj dum konversacio pertelefono sentas nedeteneblan bezonon “aŭtomate desegni”. Tiu fakto estas proksime ligita kun karaktero de tia komunikilo, nome: ĝi postulas partoprenon de ĉiuj niajsensoj kaj kapabloj. Malsame olradion, oni ne povas uzi ĝin kiel fonon. Ĉar la telefono proponas tre malriĉan aŭdimagon ni fortigas kaj kompletigas ĝin, uzante ĉiujn aliajn sensojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Parto de la malvarma dimensio detelevido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kunadoleskulo. En laepoko de varmaj komunikiloj,radio kajkino, kaj ankaŭ en la epoko deantikvalibrojunaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivaj vizaĝesprimoj. Neniupolitikisto aŭ gravaŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portasinfano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por rezisti al latelevido necesas do preni kontraŭvenenon de parencaj al li komunikiloj kielpresado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …la tiom varma komunikilo kielkino bezonashomojn, kiuj tute certe aspektas kiel tipoj. Tiom malvarma komunikilo kieltelevido ne toleras tipecon, ĉar ĝi lasas spektanton elreviĝinta, sen doni al li eblecon labori por “fermado” aŭ finado de laimago»
Citaĵo
« [pri televido] …ne tiomvida, kiomtuŝ-aŭda komunikilo, entiranta en profundan interagadon ĉiujn niajn komunikilojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La komunikado de popoloj estas tiel granda, ke oni nepre bezonas komunan lingvon. »
— Kartezio, Letero al abato Mersenne, la 20-an de novembro 1629
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Komunikado&oldid=32692"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp