Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Komerco

El Vikicitaro
Komerco
Komerco
Komerco
Aliaj projektoj
Komerco enVikipedio
Komerco enKomuneja kategorio
Komerco enVikinovaĵoj
Gdańsk

Komerco estas interŝanĝo de valoraĵoj inter du iuj.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Sekvante internajn politikajn konsiderojn,Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el plimalriĉaj landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la komercajn barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilateUsonon kajEŭropan Union. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj komerco. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Eĉ la superajsimioj, revenintaj de sur laarboj surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de lamanoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la komerco. Ĝi konsistas en tio, ke lahomo, ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas laaĵon, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝituŝis ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en komerco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Faktoj ne konfirmasliberlisman, internaciisman supozon ke komerco kunportaspacon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« La ĉefa kontraŭulo demilitoj en la nunamondo estas kresko de parto de internacia komerco. Milito, kiel montrashistorio, neniam komenciĝas se landoj sukcesas superi certan nivelon de komerco inter si. Interalie pro tio haveblasespero, keRusio kunEU neniam komencos armitankonflikton» « Главный противник войн в современном мире — рост доли внешней торговли. Война, как показывает история, никогда не начинается, если страны добиваются превышения определенного уровня внешней торговли между собой. В частности, поэтому есть надежда, что Россия с ЕС никогда не вступят в вооруженный конфликт. »
— Andrej Movĉan, Kiu kaj por kio bezonas militon [februaro 2016]
Citaĵo
« La komerco ligas la homaron en unu interligitan fratecon de reciprokaj dependeco kaj interesoj. » « Commerce links all mankind in one common brotherhood of mutual dependence and interests. »
— James A. Garfield
Citaĵo
« Kun vero severa komercaĵo forvelkos. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Komerco&oldid=46184"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp