Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Mortinto

El Vikicitaro
(Alidirektita elKadavro)
Mortinto
Mortinto
Mortinto
Aliaj projektoj
Mortinto enVikipedio
Mortinto enKomuneja kategorio
Mortinto enVikivortaro

Mortinto estasmortapersono.

Citaĵo
« Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Lavorto gairm signifas “krio, batalkrio”, kaj sluagh-gairm estas batalkrio de la mortintoj. El tio poste formiĝis la vorto slogan, signifanta “frapfrazo, devizo”. Nomo de la batalkrio de niajnuntempajamasoj devenas de la batalkrio de la mortaj batalantoj de laSkota Altlando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …perimagoj de nevideblajamasoj plenas lakonscio de lakredantoj. Ĉu temas pri la mortintoj aŭsanktuloj, ili ĉiam estas imagataj kiel grandaj, dense kunpremitaj grupoj. Oni povas eĉ diri, ke lareligiojkomenciĝas de tiuj nevideblaj amasoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe multajpopoloj laamaso de la mortintoj estas rezervujo, el kiu estas prenatajanimoj por lanovnaskitoj, do de la mortintoj dependas, ĉu lavirinoj havos lainfanojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri lamilito] …ĉiu flanko deziras iĝi pli grandaamaso de la vivantoj. Lamalamiko ja estu pli granda amaso de la mortintoj… la milito ne estas vera milito, se ĝiacelo ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikajkadavroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la priplorantagrego enindianatribo] Kiam iĝas klare, ke lahomomortos, laploro jam estas nedetenebla. La grego ekfuriozas: ĝi longe atendis tiuneblecon kaj nun nepermesos al siaviktimo forgliti. Nekutimapovo, kun kiu ĝi atakas laobjekton de sia priplorado determinas definitive liansorton. Malfacilas supozi, ke gravamalsanulo, tiel traktata, povos resaniĝi… La kutima por niregulo laŭ kiu la mortanton necesas lasi jetrankvilo, estas tute nekomprenebla por tiuj ĉi homoj, kolektiĝintaj kune por la komuna ekscitiĝo… Ĉar li mem ne povasstari inter ili,ilikuŝiĝas al li… Ili kvazaŭ volas morti kune kun li… Eble pli ĝuste estus diri, ke ili volasegaliĝi kun li. Ili tamen ne planas morti efektive… Tamen al ĝi propras ankaŭforpuŝado de la mortinto, kiam li estas jam morta… Li iĝisdanĝera, ĉar li jam foriris. Li povas ekvenĝi al la vivantoj, kaj komencosvenĝi al ili pro tio, ke li estas morta. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Lainternagrego havas ion similan al la koncentra strukturo. Tiel, ĝi formiĝas ĉirkaŭ lasepultota mortinto. Ĝia tasko konsistas ne je ion aŭ iun atingi, sed je ion deteni… La multiganta grego ankaŭ estas la interna grego. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Lahistorio pri laĉasantagrego, kiu iras kontraŭ specifabesto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonanĉasiston, renkontiĝas tra la tutamondo. Ĝi finiĝas perplorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je lapriploranta grego. Tiu transformiĝo formas lakoron de multaj gravaj kaj disvastiĝintajreligioj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La interna aŭ idea dinamiko de lamilito origine aspektas tiel: el lapriplorantagrego, kolektiĝinta ĉirkaŭ la mortinto, formiĝas la milita grego, kiuvenĝas lin. El latriumfa milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo.
Nome launua mortinto vekas en ĉiuj aliajsenton de alproksimiĝantaminaco.Signifon de la unua mortinto ĉe komenco de la militoj malfacilas supertaksi. Laregantoj,dezirantaj komenci la militon, bonescias, ke necesas nepre eltrovi aŭ krei la unuan mortinton. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Lamilito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili.Ploro pri ili, kiam lavenko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de lamalamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ililiberigis ĉiujn de latimo, sen kiu la milito tute ne okazus. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Egaleco de ladeputitoj, tio kio faras ilinamaso, konsistas en iliaimuneco. Ĉi tie inter lapartioj mankas diferenco. Laparlamenta sistemo funkcias dum estas garantiita la imuneco. Ĝi disfalas se en ĝi aperas lahomo, kapabla kalkuli pri lamorto de iu el anoj de la komunumo. Ekzistas nenio pli danĝera ol vidi la mortinton inter tiuj ĉi vivantoj. Lamilito pro tio estas milito, ke eltrovadon de la rilatumo de la fortoj partoprenas la mortintoj. La parlamento pro tio estas la parlamento, ke ĝi ekskludas la mortintojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kio trafas laokulojn ĉie kaj unuavice, estas latimo antaŭ la mortintoj. Oni opinias, ke ili estasmalkontentaj pri sia stato kaj plenas jeenvio al la vivantoj. Ilivenĝas — foje laofendojn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Sed la plej pasiadeziro de la mortintoj, neniam ilin forlasanta, estas transtiri al si lavivantojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ofte la mortinton kun ĉiujaĵoj onientombigis rekte en liadomo, kvazaŭ montrante ke ĉiujposedaĵoj estas kun li, ke neniu ion prenis al si. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« De la vidpunkto de tiuj kiuj restis, ĉiu kiu foriris spertismalvenkon. La malvenko konsistas en tio, ke li estispostvivita. Li ne povas akcepti tion kaj sufiĉe nature ke tiun fortegan doloron, kiun li mem devas elteni, li klopodas doni ankaŭ al la aliaj. Do ĉiu mortinto estas lapostvivito»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [prihisterio] Fortaj atakoj de tiu ĉimalsano estas nenio alia kiel pluraj provoj de transformiĝo porfuĝo… Unu el plej oftaj estas la transformiĝo je lamortinto… Tio estas la plejcentra el ĉiuj transformiĝoj… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Lareganto kolektas lahomojn.Gregoj kajamasoj daaĵoj por li estas indiferentaj aŭ necesas poraĉetado de la homoj. Nome lavivajn homojn li bezonas por sendi ilin al lamorto antaŭ si aŭ preni kun si. Kio rilatas al la mortintaj pli frue aŭ naskiĝontoj, do ili interesas lin nur duavice. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Lafamulo kolektas laĥorusojn. Li deziras aŭdi en ili siannomon. Tio povas esti ĥorusoj de la mortintoj,vivantoj aŭ ankoraŭ ne vivantaj — tio estas egale, nur ke tio estu grandegaj ĥorusoj, prononcantaj lian nomon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Mortinto&oldid=50522"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp