Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Junulo

El Vikicitaro
Junulo
Junulo
Junulo
Aliaj projektoj
Junulo enVikivortaro

Junulo estasjunaviro.

Citaĵoj

[redakti]

Carl Gustav Jung

[redakti]
Citaĵo
« Por la juna homo estas preskaŭpeko aŭ almenaŭminaco esti tro okupita pri si mem, dum por lamaljuniĝanta homo doni al si seriozan atenton estas la devo kaj neceso. Baninte la tutan mondon en sia lumo, lasuno deflankigas siajn lumstriojn por lumigi sin mem. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Por lapsikoterapeŭto lamaljuna homo, kiu ne povas adiaŭi lavivon, ŝajnas same malforta kaj malsana kiel la juna homo, kiu ne kapablas ĉirkaŭkapti la vivon en siaj brakumoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Abomeno pri ladevo parte klarigas ankaŭ duone ridindan, duone hontindan fenomenon — la kulton de “junularo”. Ĉiuj, de la etulo ĝis lamaljunulo, transformiĝis je la “junuloj”, aŭdinte ke la junuloj havas pli darajtoj ol dadevoj, ĉar la lastajn oni povas prokrastigi kaj rezervi por maturaĝo. La juneco ĉiam estis liberigata de peza agado. Ĝi vivis ŝulde. Laŭ homaj kutimoj tiel ja devas esti. Tiun ŝajnigan rajton al ĝi pardoneme kaj tenere donacas la pliaĝuloj. Sed necesis ja tiom narkotigi ĝin, ke ĝi vere ekkonsideris tion sia merita rajto, kiun devas sekvi ankaŭ ĉiuj aliaj meritaj rajtoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Krom kiam temas pri junuloj aŭ egefeliĉuloj, mi ne povas diri ke mikompatas iun kiu mortas. » « Except for the young or very happy, I can't say I am sorry for any one who dies. »
— William Makepeace Thackeray, Letter to Mrs. Bryan Waller Procter (26 November 1856)[1]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

  1. The Letters and Private Papers of William Makepeace Thackeray, ed. Edgar F. Harden [Garland Publishing, Inc., 1994,ISBN 9-8240-3646-8], vol. 1, p. 763
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Junulo&oldid=48088"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp