Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Juneco

El Vikicitaro
Juneco
Juneco
Juneco
Aliaj projektoj
Juneco enVikipedio
Juneco enKomuneja kategorio
Juneco enVikivortaro

Juneco estas tempo de la homa vivo, inter la dentŝanĝiĝo kaj la pubhareco.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« En la gejunuloj estas la dinamiko de laestonteco»
— Benedikto la 16-a
Citaĵo
« Abomeno pri ladevo parte klarigas ankaŭ duone ridindan, duone hontindan fenomenon — la kulton de “junularo”. Ĉiuj, de la etulo ĝis lamaljunulo, transformiĝis je la “junuloj”, aŭdinte ke la junuloj havas pli darajtoj ol da devoj, ĉar la lastajn oni povas prokrastigi kaj rezervi por maturaĝo. La juneco ĉiam estis liberigata de peza agado. Ĝi vivis ŝulde. Laŭ homaj kutimoj tiel ja devas esti. Tiun ŝajnigan rajton al ĝi pardoneme kaj tenere donacas la pliaĝuloj. Sed necesis ja tiom narkotigi ĝin, ke ĝi vere ekkonsideris tion sia merita rajto, kiun devas sekvi ankaŭ ĉiuj aliaj meritaj rajtoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Juneco estasfeliĉa, ĉar ĝi havas la kapablon vidibelecon. Ĉiu, kiu konservas lakapablon vidi belecon, neniammaljuniĝas. »
— Franz Kafka
Citaĵo
« Vi povas esti juna nur unufoje, sed vi povas estinematura por ĉiam. » « (angle) You can only be young once but you can be immature forever. »
— Dave Barry
Citaĵo
« Maljunaj viroj deklarasmiliton. Sed estas juneco, kiu devas batali kajmorti. » « (angle) Older men declare war. But it is youth that must fight and die. »
— Herbert C. Hoover
Citaĵo
« Juneco, diatrezoro. Vi foriras por ne reveni! » « (hispane) ¡Juventud, divino tesoro. Te vas para no volver! »
— Rubén Darío
Citaĵo
« Juneco ne temas prijaroj: oni estas juna aŭmaljuna ekdenaskiĝo»
— Natalie Clifford Barney

Marshall McLuhan

[redakti]
Citaĵo
« Ni donacis al la junularo bruan kaj akresonan asfaltanĝangalon kompare al kiu iu ajn tropika ĝangalo ŝajnas esti kvieta kaj sekura kiel kuniklejo. Ni nomis tion normala. Ni pagis alhomoj por subtenado de tiu ĝangalo je altega intensonivelo, ĉar tio donis bonan profiton. Kaj kiamindustrio deamuziĝo provis doni rezonan faksimilon de la kutimaurbafrenezo, niaj brovoj mire saltis supren. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …lausonano estas ido de kvarradoj kaj atingo de la aĝo, ebliganta ricevi stirpermesilon, havas por la usona junularo oble pli grandan signifon ol atingo de la aĝo, ebligantavoĉdoni… »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Latajpilo kajtelefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kunteknologia senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de lausona junulino je lafatala vampvirino»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ni donacis al la junularo bruan kaj akresonan asfaltanĝangalon kompare al kiu iu ajn tropika ĝangalo ŝajnas esti kvieta kaj sekura kiel kuniklejo. Ni nomis tion normala. Ni pagis alhomoj por subtenado de tiu ĝangalo je altega intensonivelo, ĉar tio donis bonan profiton. Kaj kiamindustrio deamuziĝo provis doni rezonan faksimilon de la kutimaurbafrenezo, niaj brovoj mire saltis supren. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Parto de la malvarma dimensio detelevido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kunadoleskulo. En laepoko de varmajkomunikiloj,radio kajkino, kaj ankaŭ en la epoko deantikvalibro junaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivajvizaĝesprimoj. Neniupolitikisto aŭ gravaŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portasinfano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Morteza Mirbaghian

[redakti]
Citaĵo
« Junulo lernas de studo,infano lernas deludo»
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Oni por koni junulon, konu lian kunulon. »
— Morteza Mirbaghian

Wilhelm Reich

[redakti]
Citaĵo
« Malgraŭ striktaj formoj depatriarkeco kaj kongrua al ilimoralo, ĉe etafarmisto disvolviĝas naturaj — eĉ kaze de distordo — formoj desekseco. Same kiel ĉe industriajlaboristoj (malsame ol etburĝaj laboristoj), farmista junularo komencas seksanvivon en fruaaĝo. Tamen pro severa patriarkecaedukado, sekseco de la junularo havas torditan kaj eĉ krudankarakteron. Sekseco dejunulinoj estas karakterizata defrigideco. Sekse kaŭzitajmurdoj, krudaĵaluzo kajsklavigado devirinoj apartenas al tipaj manifestiĝoj de sekseco en kamparana medio. Neniehisterio ricevis tioman disvastiĝon kiel enkamparo. Patriarkecageedzeco estas la finacelo de la kampara edukado ĉe strikta diktaĵo de la agrikulturaekonomio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Necesas kompreni keaŭtoritata ŝtato kontrolas kaj uzas gepatranhejmon,eklezion kajlernejon por alkroĉado de junularo al sia sistemo kaj lamondo de siajideoj [...] Neŭtraligo de reakciainfluo de tiuj ĉi institucioj konsistigis unu el la ĉefaj taskoj de realigado de lasocia revolucio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [pri religiemahomo] Mistikaj travivaĵoj venigas tian junulon en staton de nerva ekscitiĝo, kiu neniam finiĝas per natura orgasma kontentiĝo. Evoluo desekslogo ĉe junulo okazas direkte al pasivasamseksemo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

[redakti]
Citaĵo
« Estroj senlace klopodas ĉirkaŭigi sin per junuloj, kiuj havus klaran imagon pri la angla hararanĝo kaj montrus gracion dum la akceptoj. Tio, laŭ ilia opinio, altigas la administracion, aldonante al ĝi certan ŝikon. Iuj eĉ farasfotoportretojn de tia vido: en la centro sidas juna estro, ambaŭflanke de li — junaj subuloj, kaj vere, grupoj aspektas bonege! La estro kutime prezentas sin kiel ion klariganta, la subuloj kiel komprenantaj. Kion klarigas la estro kaj kion komprenas la subuloj — pri tio ĝis nun povis raporti eĉ ne unu fotisto, tamen mi neniel permesus al mi supozi, ke tio estis de ilia flanko aroga trompo. » « Начальники неутомимо стараются о том, чтобы окружить себя молодыми людьми, которые бы имели отчетливое понятие об английском проборе и показывали в приемах грацию. Это, по мнению их, возвышает администрацию, сообщая ей известного рода шик. Некоторые даже снимают с себя фотографические портреты в таком виде: посредине сидит молодой начальник, по бокам — молодые подчиненные, и, право, группы выходят хоть куда! Начальник обыкновенно представляется нечто разъясняющим, подчиненные понимающими. Что разъясняет начальник и что понимают подчиненные — об этом до сих пор не мог дать отчета ни один фотограф, однако я никак не позволю себе предположить, чтобы это был с их стороны наглый обман. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinPompadour-oj kaj Pompadour-inoj (1863—1874)
Citaĵo
« Speciale malĝoje estas rigardi junulojn: ili nun tute mallernis hontruĝiĝi kaj mallevi la okulojn. Ĵus saltinte de sur lerneja benko, junulo jam pensas pri nenio alia krom kariero kaj eĉ kun inoj akordiĝas iel preterpase kaj haste. Kelkaj tro rapide faritaj karieroj kaŭzis kapturniĝon kaj konfuzis junajn korojn. Kiamaniere atingi tion, kion tiom facile atingis ekzemple N? Kompreneble ke la agoj modestaj, ligitaj al streĉa laboro, ne povas tiukaze aspekti sufiĉe brilaj, nek sufiĉe pruvaj. Eĉ pli: tiuj agoj estas preskaŭ suspektindaj, ĉar nun, kara onklino, eĉ en sindeteno de rorado jam videblas io simila al kaŝado. Do necesas rori. Kaj estus eĉ pli bone rekte ekkrii: helpon! tiam jam vojo mem malfermiĝos al vi. Do ili roras, kaj krias helpon, eĉ sen demandi sin: kio poste?Ah, ankaŭ damoj nun iĝis sangosuĉaj. Ili larĝigas siajn figurojn, svingas femurojn kaj imagu, ĉio por celoj de la interna politiko! » « В особенности прискорбно смотреть на молодых людей: они совсем нынче отучились краснеть и потуплять глаза. Едва соскочив с школьной скамьи, юноша уже ни о чем другом не помышляет, кроме карьеры, и даже с дамочками устраивается мимоходом и как-то наскоро. Несколько чересчур быстро сделанных карьер вскружили головы и смутили молодые сердца. Каким образом достигнуть того, чего так легко достиг, например, N? Понятно, что действия скромные, сопряженные с трудом, не могут в этом случае представляться ни достаточно блестящими, ни достаточно доказательными. Мало того: эти действия почти подозрительны, потому что нынче, милая тетенька, даже в воздержании от рыкания уже усматривается что-то похожее на укрывательство. Стало быть, нужно рыкать. А еще будет целесообразнее, ежели прямо закричать: караул! тогда уж дорога откроется сама собою. Вот они и рыкают, и караул кричат, не задавая даже себе вопроса: а дальше что?Ах, да и дамочки нынче какие-то кровопийственные стали. Нагуливают себе атуры, потрясают бедрами и, представьте, всё с целями внутренней политики! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino (1882)
Citaĵo
« Jes, estas kompatinda, vere kompatinda stato de junulo, ĵetita al provinco! Nerimarkeble, iom post iom, sinkas li en ŝlimo de malgravaĵoj kaj, allogita de facileco de tiu vivo, kiu ne havas pasintan, nek morgaŭan tagon, li mem senkonscie iĝas ĝia silenta adepto. Kaj poste ŝteliros panjo-pigreco kaj tiom forte premos en siaj brakumoj la novulon, ke li eĉ ne povos rekonsciiĝi. Oni rigardas ĉirkaŭ: ja vivas bonaj homoj kaj vivas gaje — do ankaŭ oni mem komencas vivi gaje. » « Да; жалко, поистине жалко положение молодого человека, заброшенного в провинцию! Незаметно, мало-помалу, погружается он в тину мелочей и, увлекаясь легкостью этой жизни, которая не имеет ни вчерашнего, ни завтрашнего дня, сам бессознательно делается молчаливым поборником ее. А там подкрадется матушка-лень и так крепко сожмет в своих объятиях новобранца, что и очнуться некогда. Посмотришь кругом: ведь живут же добрые люди, и живут весело ну, и сам станешь жить весело. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinGuberniaj noticoj (1856—1857)
Citaĵo
« …jen nun aperis tute alia sorto de ŝtatoficistoj: ĉefe junaj kaj mi sincere raportu al vi, rigardi ilin estas nura malĝojo. Per vortoj li ĉion al vi listigos, ekprofundiĝos en policaj ruzaĵoj kaj jenan li kvazaŭ aferon faros, kaj tiel li sentaŭgulon superruzos, sed kiel ekos li aferon, do jen li ruĝiĝas, jen paliĝas, tute konfuziĝis. Kaj mirinde se ili ne konu leĝojn aŭ iujn formojn; ĉio, paĉjo, estas en ilia memoro, sed jen kiel stariĝos antaŭ li viva homo — kion fari! “tion” kaj “tion” kaj “hm” — nenion pli ricevos de li. » « …вот нынче пошел совсем другой сорт чиновников: всё больше молодые, а ведь, истинно вам доложу, смотреть на них все единственно одно огорченье. На словах-то он все тебе по пальцам перечтет, почнет это в разные хитрости полицейские пускаться, и такую-то, мол, он штуку соорудит, и так-то он бездельника кругом обведет, а как приступит к делу, и краснеет-то, и бледнеет-то, весь и смешался. И диво бы законов не знали или там форм каких; всё, батюшка, у него в памяти, да вот как станет перед ним живой человек куда что пошло! «тово» да «тово» да «гм» ничего от него и не добьешься больше. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinGuberniaj noticoj (1856—1857)

Oscar Wilde

[redakti]
Citaĵo
« Mi ne estas sufiĉe juna por scii ĉion. »
— Oscar Wilde
Citaĵo
« Por reakiri sian junecon, oni devas simple ripeti siajn malsaĝaĵojn. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey

Proverboj

[redakti]
Citaĵo
« Ni do ĝoju, dum ni estas junaj. »
— latina proverbo

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉeZamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ĉiu estis junulo, ĉiu estispekulo»
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« En juneco logas, en maljuneco tedas. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Juneco ne scias, maljuneco ne povas. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Juneco petolis, maljunecomalsatos»
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Lernu juna, por esti saĝa maljuna. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Ne ekzistas juneco senkapricoj, nek maljuneco senmalicoj»
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. »
— Zamenhofa Proverbaro


Citaĵo
« Sango bolas, juneco petolas. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Se juneco' estus sperta, se maljuneco estus lerta! »
— Zamenhofa Proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Juneco&oldid=50264"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp