« Radikalulo kajreakciulomalamasnuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝinsenkompate kaj senceremonioj, kaj ambaŭ estas emas al laideo desinofero. Per kio ili ja diferenciĝas? Unuavice pri opinioj pri tio, kiom oni povas ŝanĝi lahoman naturon. Radikalulo pasie kredas je senlima kapablo de la homa naturo perfektiĝi. Li kredas, ke ŝanĝinte ĉirkaŭan la homon medion kaj perfektiginte teknikon de formado de la homaanimo eblas krei tute novan, neniam ekzistintansocion. Kaj reakciulo ne kredas, ke en la homo troviĝas nekonatajeblecoj pri la bona. Kaj se necesas krei fortan sanan socion, do krei ĝin necesas surbaze de elprovitaj ekzemploj depasinteco. Reakciulo vidasestontecon kiel bonegan restaŭradon, ne kiel neviditan novaĵon.
Efektive klara limo inter radikalulo kaj reakciulo mankas. Reakciulo ekzemple restarigante sian idealan pasintecon montras radikalismon. Lia imago pri pasinteco baziĝas ne tiom sur tio kio vere estis, kiom sur tio kion li volas vidi en estonteco. Li pli novigas ol restaŭras. Same okazas al radikalulo, kiam li intencas konstrui sian novan mondon. Sed ĉar li rifuzas kaj detruas nuntempon, do li devas ligi tiun ĉi novan mondon kun iu punkto en pasinteco. Se, konstruante la novan, li devas aplikiperforton, do lia opinio pri la homa naturo morniĝas kaj proksimiĝas al opinio de reakciulo.
Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas prinacialiberigado. Adeptoj deGhandi enHindio kajcionistoj enPalestino volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditanUtopion. Laprofetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnovakredo kajrevis pri la nova mondo kaj nova vivo. » |