Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Doktrino

El Vikicitaro
Doktrino
Doktrino
Doktrino
Aliaj projektoj
Doktrino enVikipedio
Doktrino enKomuneja kategorio
Doktrino enVikivortaro

Doktrino estas aro de laprincipoj kaj sistemajteorioj, kiujn instruas iureligio,filozofio,scienco,politika partio kaj simile aŭ fiksita principaro pri iu difinita punkto.

Citaĵoj

[redakti]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Ĉiakredo estas senpova, se ĝi ne inkludas kredon jeestonteco, se ĝi ne aŭguras helan estontecon. Same pri doktrino: por esti efika, ĝi devas esti ne nur fonto de lapovo, sed ankaŭ ŝlosilo al lalibro de estonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Sepopolo maturiĝis por laamasajmovadoj, tio kutime signifas ke ĝi pretas al iu ajn el ili, kaj ne nur al unu movado kun difinitaj doktrino aŭ programo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Juĝi pri vivkapablo de aperintamovado laŭ kvalito de ĝia doktrino aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi lamalkontentulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kajmorto konsistas en apartigipersonon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li demalestimo al la ekzistantanuntempo kaj per direktado de li al la neekzistantaestonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de larealo (doktrino) nepenetrebla por lafaktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Preteco alsinofero en lahomo estas des pli alta, ol pli for li estas derealo. La faranta konkludojn surbaze de sia personasperto kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo demartireco. Sinofero estas agomalracia. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiujamasajmovadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de larealo per nepenetrebla por lafaktoj ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absolutavero estas esprimita en ilia doktrino, ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sanktaskribo de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tute evidentas: por doktrino por esti efika gravas ne ke onikomprenu ĝin, sed ke oni kredu je ĝi. Ni povas esti absolute certaj nur pri tiuj aferoj, kiujn ni ne komprenas. La komprenita doktrino perdas sianpovon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam lamovado komencas perfektigi sian doktrinon, fari ĝin plikomprenebla — tio estas klarasigno de tio, ke periodo de ĝia aktiva evoluo finiĝis. Nun ĝi plej interesiĝas pri sia stabiliĝo… por stabileco de la reĝimo ĝi bezonasfidelecon de laintelektularo, por kio doktrinon oni faras komprenebla — ne por tio kompreneble por kaŭzisinoferon en laamasoj, sed por allogi al si intelektularon. Kiam doktrino ĉesas esti nekomprenebla, ĝi devas esti almenaŭ malklara: se ĝi iĝas kaj komprenebla kaj klara, ĝi devas esti almenaŭ nekontrolebla. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al tiu, kiuopinias ke li havas absolutanveron, ŝajnas ke por li alireblaseterneco. En lamondo ne ekzistashazardoj, nek nekonataĵoj. Al ĉiujdemandoj estas trovitajrespondoj, ĉiujdecidoj faritaj, ĉiuj eblaj kazoj prognozitaj. Lahomokredanta ne miras kaj ne ŝanceliĝas. “Kiu konasJesuon, tiu konas lasencon de ĉiujaĵoj[1]. La vera doktrino estas ŝlosilo al ĉiuj mondajproblemoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de lavero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de lapenso. Se li vortiumas iunfilozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de laintelekto kaj ekzercado pridialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kialJesuo ne estiskristano kajMarksomarksisto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Kaj la malbonaj konsekvencoj de doktrino povos pruvi, kiel maksimume, ke tiu doktrino estas malboniga, sed ja ne ke ĝi estas malvera. »
— Miguel de UNAMUNO

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Citaĵo el:Blaise Pascal. La pensoj.
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Doktrino&oldid=42326"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp