Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Digno

El Vikicitaro
Digno
Digno
Digno
Aliaj projektoj
Digno enVikipedio
Digno enKomuneja kategorio
Digno enVikivortaro

Digno estas respekto, kiun oni meritas per sia konduko, kaj konscio pri la respekto, kiun oni meritas, do memrespekto.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« En la hodiaŭa maltrankvilamondo Usono devas dediĉi sin al serĉado de universala homa digno, kiu enkorpigasliberecon kajdemokration, sed samtempe havasestimon alkultura diverseco kaj agnoskas ke la ekzistantaj sociaj maljustaĵoj devas esti forigitaj. Strebo al akiro de la homa digno estas la akso de fenomeno de tutmonda politika vekiĝo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Homa digno supozigas ĉeeston delibereco kajdemokratio, sed ĝi iras plu. Ĝi inkluzivas ankaŭsocian justecon,genran egalecon kaj kromeestimon al la kultura kaj religia mozaikoj de lamondo. Tio estas unu el kialoj pro kiu hasta demokratiigo, trudata de ekstere, ĉiam fiskas. Stabila liberalademokratio estas kreskigata laŭgrade kaj fortikias sin mem de interne. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« En laaraba lingvo digno tradukeblas kiel ‘karameh’ kaj por laaraboj tio estas tre forta vorto. Dum 30 jaroj devojaĝado tra laarabaj landoj mi komprenis, ke ĉi tie tio estas la sola afero, kiun lahomocedos neniam. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Ĉiuj homoj estasliberaj kajegalaj laŭ digno kajrajtoj»
— Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Citaĵo
« Humuro estas aserto de digno, deklaro de homasupereco al ĉio, kio trafas ĝin. »
— Romain Gary
Citaĵo
« Lademando ne estas ĉu vi havas bonanmajstron aŭ malbonan majstron. Ĝi devas esti via propra mastro. Tio estas la digno de la homaro. » « (angle) The question isn't whether you have a good master or a bad master. It's to be your own master. That is the dignity of humanity. »
— Alan Keyes
Citaĵo
« La sola speco de digno, kiu estasaŭtenta, estas tiu, kiu ne estas malpliigita pro laindiferenteco de aliaj. »
— Dag Hammarskjöld
Citaĵo
« Lahomaro povas elteni laperdon de ĉio: ĉiuj ĝiaj havaĵoj povas esti forŝiritaj sen malobservi ĝian veran dignon; - ĉiuj krom la eblo de plibonigo. »
— Johann Gottlieb Fichte
Citaĵo
« Tre eble Radio Magallanes estos silentigita kaj la trankvila metalo de mia voĉo ne trafos vin. Ne gravas. Vi plu aŭskultos ĝin.Mi ĉiam estos apud vi. Almenaŭ miamemoro estos tiu de digna homo kiu estis lojala al la Patrujo.[1] » « (hispane) Seguramente Radio Magallanes será acallada y el metal tranquilo de mi voz ya no llegará a ustedes. No importa. La seguirán oyendo. Siempre estaré junto a ustedes. Por lo menos mi recuerdo será el de un hombre digno que fue leal con la Patria. »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
Citaĵo
« Vero estas la solamerito, kiu donas dignon kajvaloron alhistorio» « (angle) Truth is the only merit that gives dignity and worth to history. »
— John Dalberg-Acton, 1-a barono Acton]]

Referencoj

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Digno&oldid=47024"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp