Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikicitaro
Serĉi

Burokratio

El Vikicitaro
Burokratio
Burokratio
Burokratio
Aliaj projektoj
Burokratio enVikipedio
Burokratio enKomuneja kategorio
Burokratio enVikivortaro

Burokratio estas la tuto de la burokratoj, rigardata preskaŭ kiel aparta klaso.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Stabileco de laĈina imperio, same kiel de laAntikva Egiptio, klariĝas per proksima unio inter la reganta burokrataro kaj lasciencistoj. Estas interese, ke laTajpinga ribelo — la sola seriozaamasamovado enĈinio en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longanekzistadon laRomia imperio ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun lagrekaj “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis laleĝojn kaj lacivilizon al siajkonkerintoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …la dua ŝtupo de burokratiĝo iĝasmilitiĝo de lasocio. La tuta atento estas direktita al armeo.Povo estas unuavice garantianto de lasekureco (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas laamasakonscio). Do laŝtato estas unuavice armeo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« — Kaj ĉe ni, via moŝto, diras Porfirij Porfirjeviĉ, okazis en la pasinta semajno jena afero. Ricevis ni el Roĵnova administracio paperon. Legadis ni, legadis tiun ĉi paperon — nenion komprenas, sed la papero, ni vidas, estas necesa. Jen diras Ivan Kuzmiĉ: “Ni voku, sinjoroj, arkiviston, eble li komprenos”. Kaj vere, vokas ni la arkiviston, legis li la paperon. “Ĉu vi komprenas?” demandas ni. “Kompreni mi ne komprenas, sed respondi povas”. Ĉu vi kredas, via moŝto, sed li ja vere skribis la paperon je unu fingro dikan, nur eĉ pli malklaran ol la unua. Tamen ni subskribis kaj sendis. Komuna ridego.

— Interese, diras lia moŝto, — ĉu kontentiĝos la Roĵnova administracio?

— Kial ĝi ne kontentiĝu, via moŝto? ja ili pli por purigo de la afero respondon bezonas: jen ili prenos kaj komplete nian paperon ien transskribos kaj tiu loko denove transskribos; do tiel ĝi ekiros… »
 « — А у нас, ваше превосходительство, говорит Порфирий Петрович, случилось на прошлой неделе обстоятельство. Получили мы из Рожновской палаты бумагу-с. Читали мы, читали эту бумагу ничего не понимаем, а бумага, видим, нужная. Вот только и говорит Иван Кузьмич: «Позовемте, господа, архивариуса, может быть, он поймет». И точно-с, призываем архивариуса, прочитал он бумагу. «Понимаешь?» — спрашиваем мы. «Понимать не понимаю, а отвечать могу». Верите ли, ваше превосходительство, ведь и в самом деле написал бумагу в палец толщиной, только еще непонятнее первой. Однако мы подписали и отправили. Общий хохот.
— Любопытно, говорит его превосходительство, удовлетворится ли Рожновская палата?
— Отчего же не удовлетвориться, ваше превосходительство? ведь им больше для очистки дела ответ нужен: вот они возьмут да целиком нашу бумагу куда-нибудь и пропишут-с, а то место опять пропишет-с; так оно и пойдет... »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinGuberniaj noticoj (1856—1857)
Citaĵo
« Burokratio kaj sociaharmonio estas inverse proporciaj inter si. »
— Lev Trockij

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« Malgraŭmalprivatigo deproduktadaj rimedoj, lavortosocialismo” iĝis enRusio falsa, ĉar tie vastajnamasojn de loĝantaro manipulas ĉiopova burokrataro; eĉ se tia sistemo deadministrado kapablas agi jeekonomiaj interesoj de plejparto de lapopolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon delibereco kajindividuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Burokratoj estas neanstataŭigeblaj same kiel tunoj dapaperoj, konsumataj sub iliaadministrado. Burokratojn oniadoras preskaŭ kiel ladiojn nome pro tio, ke ĉiuj kunsento desenhelpeco konscias ilian vive gravanrolon. Lahomoj sentas, ke se ne burokratoj, ĉio disfalus je la partoj kaj ni ĉiuj mortus promalsato. Dume en lamezepokamondo estrojn oni konsideris reprezentantoj de la ordo starigita de dio, en la nunakapitalisma mondo rolo de burokrato estas apenaŭ malpli sankta, ĉar li necesas porpostvivado de la tuto. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Profundan difinon de la burokrato donisMarkso, dirinte ke burokrato traktas lamondon kien nuranobjekton de siaagado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia]Rusio eble povus vivi senteroro, sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totala burokratigo, tio estas senfremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« …kun burokratigado kajmanaĝerigado dekapitalismo malaperas nome tiu individuainiciato. Burokratio laŭ sianaturo same malmulte kapablas al ĝia montrado kiel laaŭtomatoj. Alvoko al la individua iniciato kiel argumento por kapitalismo estas en plej bona kazonostalgia sopiro kaj en la malbona — trompa slogano, uzata kontraŭ reformismaj planoj, bazitaj sur laideo de vere homa individua iniciato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Ne tiom timinda estasdiablo kiom ofendita burokrato kaj laBlanka Domo deRichard Nixon komplikigis laproblemon per malsentema traktado de formiĝintaj proceduroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Regado de grandegaŝtato similas al stirado de supergrandacisternoŝipo, centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiajgvidantoj devas ekvilibrigiinfluon, kiun ili planas fari al la eksteramondo, kajmoralan nivelon de propra burokrataro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]
Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Burokratio&oldid=50449"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp