«Argentino kaj Brazilo superis tion kio en iu momento ŝajne aŭguris komencon denuklearmila konkuro. Ambaŭ landoj oficiale promesis ĉesigi iujn ajn strebojn al la kreado denukleaj armiloj aŭ sistemoj de ilia sendado. Tiukampe ili aliĝis alMeksiko, kiu deklaris sian sindevigon rezigni je la kreado de nuklea potencialo jardekon pli frue. La aliaj landoj de Latinameriko sekvis la ekzemplon. »
« ...dum plejparto de siahistorio kiel suverena ŝtato, Brazilo estis insistanta je specialaj rilatoj kunUsono kaj ricevanta ilin je la sama grado. Ĝi agis ĝuste same kiel aliancano de Usono kia iĝisBritio enEŭropo post laDua mondmilito. »
« SeĈinio konservos koncentriĝon je la internaj aferoj ĝi nepre iĝos grandapotenco kaj tiel ricevos eblecon defiiUsonon. Sed ĝi ne estos sola:Barato, Brazilo kajRusio havas eblecojn similajn al la ĉinaj kaj iusence alfrontas ne malpli timigajn obstaklojn. Ĉu Usono devas dependigi siansekurecon de preventado de apero de iu ajn granda potenco? Tiakonduto transformos ĝin je la tutmonda ĝendarmo kaj finfine turnos la aliajn landojn kontraŭ ĝi. »
« Eble neniu alialando en la mondo havas tiom daleĝoj, dekretoj, decidoj favoraj al E. kiom Brazilo. Sed la Historio montris al ni, ke sen laboro de la esperantistoj, sen libroj en librovendejoj, la apogo deregistaroj neniel helpas, kaj la movado mortas. »