« La divida linio interEŭropo kajRusio kunTurkio estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartigantaPollandon disdeBelorusio), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo interRumanio kajUkrainio), nek Narvo (disdividantaEstonion kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolonUrala montaro, laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj Azio. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markoloBosporo, kunigantaMediteranean kajNigran marojn, kvankam la dividita per mallarĝa akvostrioIstanbulo estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororientaVladivostoko estas oble pli eŭropeca olKazano (ĉefurbo deTatario), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio. » |