Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zwischbergen

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je9 jan. 2024.
Zwischbergen
Blazono de Zwischbergen
Blazono de Zwischbergen
Blazono de Zwischbergen
Zwischbergen
Zwischbergen
Zwischbergen
komunumo en Svislando
KantonoValezo
DistriktoBrigo
Koordinatoj 46° 9′ 50″ N8° 7′ 1″ O / 46.16389 °N, 8.11694 °O /46.16389; 8.11694(mapo)Koordinatoj:46° 9′ 50″ N8° 7′ 1″ O / 46.16389 °N, 8.11694 °O /46.16389; 8.11694(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj76
Areo86,15 km²
Alteco1359 msuper marnivelo
Poŝtkodo3901
Komunumkodo6011
Mapo de Zwischbergen
Mapo de Zwischbergen
Situa mapo de Zwischbergen
vdr

Zwischbergen estas komunumo en ladistrikto Brigo enKantono Valezo,Svislando. Ĝi havis 76 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estasGondo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Zwischbergen situas ĉe la suda flanko de laSempiono-Pasejo. La komunumo konsistas el la vilaĝoGondo kaj la setlejojBellegge,Bifig,Bord,Egerten,Furgge,Hof kajKatzhalden.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 86,15 km², de kiuj 21,8% estas kovritaj dearbaro, 13,3% servas poragrikulturo kaj 0,4% porsetlado. La plej granda parto de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto, kiu konsistas el rokoj kajglaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Zwischbergen limas en nordo alRied-Brig, en nordoriento alVarzo (VB,Italio), en oriento alBognanco (VB,Italio), en sudoriento alAntrona Schieranco (VB,Italio), en sudo alTrasquera (VB,Italio), en okcidento alSaas-Almagell, kaj en nordoriento alSempiono.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra Zwischbergen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, kiu kondukas al laSempiono-Pasejo. Pere de lapoŝtaŭtolinio deIselle alSempiono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Zwischbergen datiĝas el la jaro1304 kielZewischeneberuen. De la 17-a jarcento ĝis1875 la familioStockalper posedis orminejon ne Zwischbergen, kiu en 1875 post bankrotiĝo estis fermita. Hodiaŭ la malnova minejo viziteblas por turistoj. En la jaro1741 Franz Joseph Burgener ekspluatis ferminejon en Zwischbergen.[3]

Gondo, la ĉefloko de Zwischbergen, apartenis dummezepoko al la regado deNovaro, ĝis en la jaro1291 la episkopo de Siono aĉetis la suverenecon pri la loko. La paroĥo tamen ankoraŭ ĝis1822 apartenis al Novarra. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj fortaj lavangoj damaĝis la vilaĝon Gondo. La 14-an de oktobro2000 triono de la vilaĝo Gondo estis detruita de montofalo. Mortis en la katastrofo 13 homoj.[4]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Alois Grichting:Zwischbergen enHistoria Leksikono de Svislando (2012-06-22)
  4. Fonto:Rachel Siggen-Bruttin: Gondo enHistoria Leksikono de Svislando (2006-11-13)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Gondo
    Gondo


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Brigo
Brig-Glis  • Eggerberg  • Naters  • Ried-Brig  • Sempiono  • Termen  • Zwischbergen


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zwischbergen&oldid=8755827"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp