Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zwieselberg

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Zwieselberg
Blazono de Zwieselberg
Blazono de Zwieselberg
Blazono de Zwieselberg
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
KantonoBerno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Thun
Koordinatoj 46° 42′ 32″ N7° 36′ 54″ O / 46.70889 °N, 7.61500 °O /46.70889; 7.61500(mapo)Koordinatoj:46° 42′ 32″ N7° 36′ 54″ O / 46.70889 °N, 7.61500 °O /46.70889; 7.61500(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj270
Areo2,45 km²
Alteco660 msuper marnivelo
Poŝtkodo3645
Komunumkodo0947
Mapo de Zwieselberg
Mapo de Zwieselberg
Mapo de Zwieselberg
vdr

Zwieselberg estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 270 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Zwieselberg situas en laSvisaj Antaŭalpoj enBerna Oberlando, sude de la urboThun kaj sudokcidente de laLago de Thun. En oriento la komunumo etendiĝas ĝis al la bordo de la riveroKander. En granda kurbo tra la komunumo pasas la rivereto Glütsch. En okcidento de la komunumo troviĝas la montetoZweiselbergbeissere, sur kiu sur alteco de 823 ms.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la setlejojGlütsch,Chrüzgass (sur alteco de 652 ms.m. en la centro, ĝi estas la ĉefloko de la komunumo),Oberi Gass (sur alteco de 666 ms.m. rekte oriente de Chrüzgass),Stallägerte (sur alteco de 600 ms.m. nordoriente de Chrüzgass),Underi Gass (sur alteo de 650 ms.m. nordokcidente de Chrüzgass) kajAti Schlyffi (sur alteco de 597 ms.m. en la valo de Glütsch).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj dearbaro, 62,9% servas poragrikulturo kaj 9,8% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Zwieselberg limas en nordo alThun, en oriento alSpiez, en sudo alReutigen, en okcidento alHöfen ĉe Thun, kaj en nordokcidento alAmsoldingen.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

En oriento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 230 deThun alWimmis. De la kantona ĉefvojo kondukas okcidenten tra la komunuma teritorio la vojo n-ro 1106 alAmsoldingen. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6, kiu pasas laŭlonge de la norda komunumlimo troviĝas nordokcidente de la komunumo en sudo den Thun en distanco de proksimume 3 kilometroj de la komunumo. Per la buslinio n-ro 55 de la transportentrepreno Thun-Interlaken deThun alWimmis la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Zwieselberg apartenis dummezepoko al laparoĥoAmsoldingen kaj historie dividis ties sorton.[3] En1712 la riveroKander, kiu ĝis tiam kun inundoj minancis la teritorion de la komunumo, estis alikondukita al laLago de Thun. Tio ebligis la konstruon de la vojo de Thun alSimme-Valo. En la1930-aj jaroj ankaŭ la marco laŭlonge de la rivero Glütsch estis sekigita kaj ĝia teritorio fariĝis frukta agrikultura areo.[4]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Anne-Marie Dubler:Amsoldingen enHistoria Leksikono de Svislando (2010-07-10)
  4. Fonto:Artikolo pri Zwieselberg en la retejo de la regiono Thun-WestArkivigite je 2012-07-17 per la retarkivoWayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Thun
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Thun ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zwieselberg&oldid=8763117"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp