Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zuriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zuriko
Blazono de Zuriko
Blazono de Zuriko
Blazono de Zuriko
Zuriko vidita el la Karola Turo de la Granda Monaĥejo
Fotomontaĵo
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • plej granda urbo • urbo en Svislando • urbego
 
Ĝemelurboj
KunmingoSan-FranciskoVinicovd
KantonoZuriko
DistriktoZuriko
Koordinatoj 22Mapo

Map

Nombro de loĝantoj410'404
Areo91,88 km²
Alteco408 msuper marnivelo
Poŝtkodo8000
Komunumkodo0261
Mapo de Zuriko
Mapo de Zuriko
Fotomontaĵo
Administrado
 
Poŝtkodoj
8000 • 8001 • 8002 • 8003 • 8004 • 8005 • 8006 • 8008 • 8032 • 8037 • 8038 • 8041 • 8044 • 8045 • 8046 • 8049 • 8050 • 8051 • 8052 • 8053 • 8055 • 8057 • 8063 • 8064 • 8031 • 8010 • 8012 • 8017 • 8022 • 8024 • 8027 • 8034 • 8036 • 8040 • 8042 • 8047 • 8048 • 8060 • 8070 • 8087 • 8088 • 8090 • 8091 • 8098 • 8092vd
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro448 664  (2024)[+]
Loĝdenso5 105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situoCH1903: 683263 / 247652(mapo)47.3744444444448.5411111111111Koordinatoj:47° 22′ N,8° 32′ O;CH1903: 683263 / 247652(mapo)[+]
Alto408 m[+]
Areo87,88 km² (8 788 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Zuriko (Svislando)
Zuriko (Svislando)
DEC
Situo de Zuriko
Zuriko (Zuriĥo)
Zuriko (Zuriĥo)
DEC
Situo de Zuriko

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoZürich[+]
 
Premioj
• Eŭropa Urbo de Reformaciovd
vdr

Zuriko (germane Zürich [CÜriĥ],france Zurich [züRIK],itale Zurigo [dzuRIgo],romanĉeTuritg [tuRIĜ]) estas laĉefurbo de la samnomakantono deSvisa Konfederacio (Svislando). La urbo estas krome formale ankaŭ la ĉefurbo de la samnomadistrikto Zuriko, kiu fakte konsistas nur el la politika komunumo Zuriko mem. Loĝantaro: 410'404 (politika komunumo, je la 30-a de septembro 2016), kun la ĉirkaŭa metropola regiono proksimume 1'200'000. Areo de la urbo: 91,88 km².

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Zuriko situas ĉe la norda pinto de laLago de Zuriko, kiu ricevis sian nomon de la urbo. Okcidente de la urbo leviĝas ĝia hejmmontoUetliberg, kiu estas ŝatata ekskurscelo de ĉiuj zurikanoj. Tri riveroj fluas tra Zuriko, nomeLimato, kiu elfluas el la lago de Zuriko,Sihl, kiu ĉe la ĉefstacidomo fluas al Limat kaj en nordoGlatt. De la lago kromeSchanzengraben, kanalo de la iama urba fortikaĵo, kondukas al Sihl. Tiel parto de la malnova urbocentro efektive troviĝas sur granda insulo.[1]

La nomo Zuriko devenas de lalatina nomo de la urboTuricum (= kun turoj, vortevoluo: → Tsuric → Zürich), kiu unuan fojon estis dokumente menciita en la jaro 20 antaŭ kristo kiel romia fondaĵo.

Urbaj distriktoj kaj kvartaloj

[redakti |redakti fonton]

La origina komunumo Zuriko antaŭ1893 konsistis nur el la tereno de la hodiaŭa malnova urbo. Per du grandaj urboampleksigoj en la jaroj1893 kaj1934 oni enkomunuigis multajn ĉirkaŭajn vilaĝojn, kiuj dum la 19-a jarcento iom kunkreskis kun la urbo. Hodiaŭ Zuriko konsistas el 12 urbaj distriktoj, kiuj portas la numerojn 1 ĝis 2 kaj en kiuj situas inter 1 ĝis 4 kvartaloj, kiuj korespondas al la iamaj sendependaj komunumoj:

Blazono de Zuriko

Urbodistrikto 1

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 1 konsistas nur el laMalnovurbo Zuriko (germaneZürich-Altstadt, kiu respondas al la origina urbo kaj komunumo Zuriko ĝis 1893. La malnova urbo konsistas unuflanke oriente deLimato el la kvartalojNiederdorf, Oberdorf kaj Rathaus, kaj aliflanke okcidente de Limato el la kvartaloj Bahnhofstrasse (stacidoma strato), Lindenhof (kie troviĝis la palatinato de Karolo la Granda), stacidomo, Löwenplatz kaj City.[2]

Blazonoj de Enge, Wollishofen kaj Leimbach

Urbodistrikto 2

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 2 situas ĉe la okcidenta bordo de la lago kaj konsistas el la municipoj:

Blazono de Wiedikon

Urbodistrikto 3

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 3 situas en laLimat-Valo interSihl kajUetliberg kaj konsistas el la municipoWiedikon.

Blazono de Aussersihl

Urbodistrikto 4

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 4 situas en la ebenaĵo inter Sihl, Wiedikon kaj la fervojo kaj konsistas el la municipoAussersihl.

Blazono de Aussersihl

Urbodistrikto 5

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 5 situas sur la ebenaĵo inter Limato, Sihl kaj la fervojlinio kaj konsistas el la industrikvartalo, kiu estas parto de la iama komunumoAussersihl.

Blazonoj de Oberstrass kaj Unterstrass

Urbodistrikto 6

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 6 situas ĉe la okcidenta deklivo de la montoZürichberg kaj konsistas el la municipoj

Blazonoj de Fluntern, Hirslanden, Hottingen kaj Witikon

Urbodistrikto 7

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 7 situas ĉe la okcidentaj deklivoj deZürichberg kajAdlisberg. Ĝi konsistas el la municipoj

Blazono de Riesbach

Urbodistrikto 8

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 8 situas ĉe la orienta bordo de la lago. Ĝi konsistas el la municipoRiesbach.

Blazonoj de Altstetten kaj Albisrieden

Urbodistrikto 9

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 9 situas inter Limato kajUetliberg kaj konsistas el la municipoj

Blazonoj de Wipkingen kaj Höngg

Urbodistrikto 10

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 10 situas dekstre deLimato ĉe la suda deklivo de la montojHönggerberg kajKäferberg. Ĝi konsistas el la municipoj

Blazonoj de Affoltern, Örlikon kaj Seebach

Urbodistrikto 11

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 11 situas en la ebenjaxo norde de la montojHönggerberg kajKäferberg interGlat-Valo kaj la lagoKatzensee. Ĝi konsistas el la municiopoj

Blazono de Schwamendingen

Urbodistrikto 12

[redakti |redakti fonton]

La urbodistrikto 12 situas enGlat-Valo ĉe la norda piedo de la montoZürichberg. Ĝi konsistas el la municipoSchwamendingen.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Jam antaŭ la romia tempo sur la tereno de la hodiaŭa urbo Zuriko troviĝiskeltaj surfostaj setlejoj. La unua dokumenta mencio de Zuriko sub la nomoTuricum datiĝas el la jaro15 antaŭ Kristo. En la 4-a jarcento en Zuriko surLindenhof estis konstruitaromiakastelo kiel parto de la romiaj defendolinioj kontraŭ la alemanoj. La plej malnovaj trovaĵoj datumas proksimume je la jaro 3000 antaŭ Kristo. Ĉirkaŭ en la jaro 800 post Kristo en Zuriko troviĝis unu el la Palatinatoj de imperiestroKarolo la Granda, kiu laŭ la legendo ĉi-tie en Zuriko kristaniĝis, post kiam li dum ĉaso sekvis belan cervon deAachen ĝis Zuriko, kie la cervo kliniĝis antaŭ la tombejo de la kristanajmartiroj Petro, Felikso kaj Eksuperacio. Laŭ dire ili en la tria jarcento estis senkapigitaj en Zuriko kaj poste levis siajn dehakitajn kapojn kaj marŝis sur la placo, kie hodiaŭ staras laGranda Monaĥejo (germane: Grossmünster). Karolo la Granda, tiel malkovrinte la tombejojn de la sanktuloj deklaris, ke estas la volo de Dio, ke li konstruu ĉi-tie por ili preĝejon. La legendo daŭrigas, ke Karolo la Granda tiam lasis sin bapti kaj ordonis la konstruon de la Monaĥejo, kiu entenis la unua kristanan preĝejon en Svislando norde de la Alpoj. Antaŭ sia morto Karolo la Granda konstruigis ankaŭ la Virinan Monaĥejon (germane Fraumünster) kaj nomumis sian filinon kiel unua abatino transdonante al ŝi tiel la regadon super la urbo. Zuriko poste dum jarcentoj estis regata far laabatoinoj de la monaĥinejo. En la14-a jarcento la gildoj prenis la povon, tamen la vera potenco restis ĉe la abatinoj de Fraumünster. En1502 Zuriko sendependiĝis de laGermana Imperio kaj aliĝis kunLucerno kajBerno al laSvisa Konfederacio, kiu ĝis tiam konsistis elUri,Schwyz kajUnterwalden. En 1519 la reformaciistoUlrich Zwingli (1484-1531), tiama pastro de laGranda Monaĥejo, deklaris la sendependecon de la Zurika Eklezio deRomo kaj transprenis la regadon de la urbo. La tiama abatino de Fraumünster kaj regantino de la urbo transdonis al Zwingli simbole la ŝlosilojn de la urbo evitante tiel intercivitanan militon. Efektive ŝi estis la vera heroino de tiu epoko kaj ne la despoto Zwingli, kiu hodiaŭ estas rememorigita kiel unu el la "grandaj filoj de la urbo". Oni ja ŝatas prisilenti liajn militkrimojn kaj lamasakrojn de 300rebaptistoj en Mejleno okazigitajn je lia ordono. En la sekvaj du jarcentoj Zuriko ekkreskis dank al la seta perlaboro kaj komerco kaj akiris pli kaj pli da ekonomia signifo. En la jaro 1789 sub la influo de lafranca revolucio la liberalaj fortoj de la Zurika kamparo faligis la gildan reĝimon de Zuriko kaj donis al Zuriko liberalan konstitucion. Sekvis poste laNapoleona regado super Svislando, kiu trovis sian finon en la batalo de Zuriko inter la trupoj de la rusa generalo Suvorov kaj la francaj trupoj. Lakongreso de Vieno tiam solene akceptis la Svisan neŭtralecon por ĉiam kaj garantiis al la Svisoj la integrecon de la tiam fondita Svisa Federacio. Post la kompleta malvenko de Napoleono kaj la radikala revolucio de1848 la svisoj sukcesis fondi la hodiaŭan Liberalan Svisan Federacion, ĉar la eŭropaj reĝoj estis sufiĉe okupitaj pri siaj propraj problemoj.[3]

Granda Monaĥejo de Zuriko.

LaTraktato de Zuriko estis internacia pactraktato, subskribita la 10-an de novembro de 1859 de la Aŭstra imperio, la Franca imperio kaj Sardio en la urbo Zuriko.

Nun sekvis tempo de rapida evoluo de Zuriko. La unuafervojo inter Zuriko kaj Badeno estis konstruita kaj poste en malmultaj jaroj el tiu unua fervojlinio fariĝis la plej densa fervojreto de la mondo. Grandaj personecoj kiel Alfred Escher,Gottfried Keller kajJohann Heinrich Pestalozzi naskiĝis kaj laboris en tiu-ĉi epoko en Zuriko. Kun la kreskanta industrio la loĝantaro de Zuriko kreskis pli kaj pli kaj hodiaŭ en la grandregiono de Zuriko loĝas proksimume 1,2 milionoj da homoj. Zuriko ankaŭ fariĝis ŝatataazilurbo de gravaj politikaj gvidantoj. Komence de la unua mondmilito ĉi-tie vivis la rusa revoluciistoLenino kiel antaŭ li jamBakunino kaj aliaj gravaj personecoj.

Inter la du militoj en Zuriko naskiĝis ladadaismo kaj dum la dua mondmilito Zuriko fariĝis kiel ununura libera germanlingva grandurbo la rifuĝejo de la tuta germana intelektularo kaj de la rezisto kontraŭ lanazioj.

Zuriko en la mezo de la 20-a jarcento estis konata kiel konservema cvinglia urbo, sed laZurika Junulara Movado en 1980 kaŭzis kompletan paradigmoŝanĝon. El la spartana Zuriko fariĝis bunta miskpoto plene de vivĝojo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Parlamenta domo

Zuriko estas hodiaŭ la kultura, financa kaj ekonomia centro de Svislando kaj laŭdire la plej riĉa urbo de la mondo. En diversaj enketoj Zuriko ricevas jam dum jaroj la unuan rangon en internaciaj listoj de la plej loĝindaj urboj de la mondo.

Unuavice Zuriko estas scienca kaj kultura urbo. Ekzistas pluraj universitatnivelaj altlernejoj, la ĉefaj estas laUniversitato de Zuriko kaj laSvisa Federacia Instituto pri Teknologio (ETH Zuriko) ĉe kiuj sume studas pli ol 60000 studentoj, kio estas preskaŭ 20% de la tuta loĝantaro.

Plej grava ekonomia branĉo estas la servoperado. Fama Zuriko estas pro la bankoj, kiuj ne malsignife kontribuas al la ekonomia prospero de la urbo. Sed ankaŭ por la informatikindustrio Zuriko estas grava kaj profitas de la plej densa kaj efika kaj rapidega vitrofibrokabloreto de Eŭropo estante la eŭropa sidejo de Microsoft, Google kaj nun ankaŭ de Yahoo. Zuriko ludas hodiaŭ gvidan rolon en sunteknologio, kiel ĝi antaŭ 150 jaroj foje gvidis en la tekstilindustrio.[4]

Ĉefstacidomo Zuriko

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

En Zuriko troviĝas unu el la plej trafikriĉajflughavenoj de Eŭropo kun preskaŭ 300 000 flugmovoj jare, kaj Zuriko estas gravega fervojnodo. La publika trafiksistemo de Zuriko, kiu estas unuigita en laZurika Trafik-Unio estas unu el la plej efika de la tuta mondo, kaj pro tio en neniu alia urbo sur la planedo la proporcio de utiligantoj de la publikaj trafikiloj estas tiom alta kiel en Zuriko. La koron de la Zurika Trafik-Unio formas en la urbo latramreto, kiun funkciigas laZurikaj Trafikentreprenoj. LaĈefstacidomon de Zuriko utiligas ĉi-tage pli ol 340'000 pasaĝeroj. Tramoj kaj busoj veturas en kadenco de malmultaj minutoj, kaj regionaj trajnoj konektas la urbopartojn inter si kaj kun la resto de la kantono. Vendrede ĝis dimanĉe busoj kaj trajnoj funkcias la tutan nokton.[5]

Arto kaj kulturo

[redakti |redakti fonton]
LaZurika havengruo

En Zuriko ekzistas riĉa kultura vivo. En la urbo ekzistas pli ol 50 teatroj kaj multnombraj muzeoj. Tradicia festo okazas en printempo kun granda procezio de la gildoj kaj bruligo de la neĝoviro. Ĉiun trian jaron en Zuriko okazas la granda Zurika Lagofesto kun unu ĝis du milionoj da festantoj kaj jam tradicion havas la granda tekno-strato-parado, kiu amasigas ĉiun jaron preskaŭ unu milionon da dancantajn gejunulojn el la tuta mondo. En aprilo 2014 apud Limato estis starigitahavengruo, kiu provokis multajn diskutojn kaj kritikojn.[6]

Instancoj

[redakti |redakti fonton]

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Sporto

[redakti |redakti fonton]

En Zuriko okazas en la stadionoLetzigrund ĉiujare la famaatletikrenkontiĝoWeltklasse Zürich (en EsperantoMondklaso Zuriko). En la stadiono Letzigrund en somero 2008 ankaŭ okazis 3 grupludoj de laEŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. La glacihokeklubo de ZurikoZSC Lions gajnis en la sezono 2008-2009 la Ligon de la Glacihokeĉampionoj kaj fariĝis eŭropa glacihokeĉampiono. En somero 2014 en Zuriko okazas la Eŭropa ĉampionado enatletiko.[7]

Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]

Zuriko havas tradician Esperanto-movadonEsperanto-Societo Zuriko (ESZ), la plej malnova seninterrompe funkcianta loka Esperanto-klubo de la mondo estis fondita en1905 kaj gastas hodiaŭ en la Esperantejo (www.esperanto.ch/esperantejo). De 1986 ĝis 2006 Esperanto-Societo Zuriko eldonis la retrevuonKOMENTOJn. La societon prezidasDietrich Michael WEIDMANN kiu ankaŭ fondis la internacian tradukservonAllsprachendienst Esperanto GmbH.[8]

En2005 Zuriko gastigis la Ĝeneralan Kunvenon deSvisa Esperanto-Societo.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Oficialalingvo de Zuriko estas lagermana. Parolata estas la zurikadialekto de laalemana, kiu apartenas al la altalemanaj idiomoj. Pli ol triono de la loĝantaro de Zuriko tamen estas eksterlandanoj alilingvaj, la ĉefaj inter tiuj lingvoj estas la hispana, itala kaj la serbokroata, kiuj estas parolataj de po 10% de la loĝantaro. Laŭ la lasta oficiala popolnombrado de la jaro 2000 loĝis en Zuriko homoj kun 181 diversaj denaskaj lingvoj.

Religioj

[redakti |redakti fonton]

Religie la urbo estas de post la reformacio oficialeprotestanta, sed intertempe nur 40 % de la loĝantoj apartenas al la ŝtata protestanta eklezio. Sama nombro estaskatolikoj, proksimume 10 % estas adeptoj de laislamo kaj aliaj 10 % apartenas al aliaj religioj, kielbudhismo,hinduismo,bahaismo kaj aliaj aŭ estasateistoj. Oficiale estas registritaj en Zuriko pli ol 370 religiaj komunumoj, kaj la urbo estas konata pro la paca kunvivado de la diversaj religioj kaj lingvoj.[9][10]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Panorama rigardo de la Karola Turo de la Granda Monaĥejo
    Panorama rigardo de la Karola Turo de la Granda Monaĥejo
  • Urba domo de Zuriko
    Urba domo de Zuriko
  • La horloĝo de Sankta Petro
    La horloĝo de Sankta Petro
  • Prime Tower, la plej alta domego de Svislando
    Prime Tower, la plej alta domego de Svislando

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Priskribo de Zuriko en la retejo de la Svisa departemento pri eksteraj rilatoj, multlingva retejo
  2. Retejo de la kvartalasocio Zuriko 1. Arkivita ella originalo je 2014-04-20. Alirita 2014-04-19 .
  3. Fonto:Max Schultheiss:Zuriko (komunumo) enHistoria Leksikono de Svislando (2014-02-13)
  4. Retejo de la ekonomia direkcio de Kantono Zuriko: "Ekonomia loko Zuriko"
  5. Radioprelego de d-ro Arthur Baur ĉe SRI pri konstruo de nova tramlinio en Zuriko, 1978, Sonarkivo de CDELI[rompita ligilo]
  6. Nova Zurika Gazeto: "Zurika havengruo estas starigita - Ĝi staras" (Urs Bühler, 17-an de aprilo 2014)
  7. Retejo pri la Eŭropa atletiko-ĉampinoado 2014 en Zuriko. Arkivita ella originalo je 2014-07-18. Alirita 2014-04-19 .
  8. (Fonto:Andreas E. Künzli:Universalaj Lingvoj en Svislandop 746-752)
  9. Zvinglo, retejo de la reformita preĝejo de Zuriko. Arkivita ella originalo je 2014-04-19. Alirita 2014-04-19 .
  10. Statistikaj informoj pri la loĝantaro de Zuriko

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Fervojaj stacioj enZuriko
SBB
SZU
VBZ
DBZ
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zuriko&oldid=8919719"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp