Malneta versio
![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonZuoz (stacidomo). |
Zuoz | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 36′ 0″ N9° 57′ 40″ O / 46.60000 °N, 9.96111 °O /46.60000; 9.96111(mapo)Koordinatoj:46° 36′ 0″ N9° 57′ 40″ O / 46.60000 °N, 9.96111 °O /46.60000; 9.96111(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1323 |
Areo | 65.79 km² |
Alteco | 1716 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7524 |
Komunumkodo | 3791 |
![]() | |
Zuoz estas komunumo de lakomunumaro Supra Engadino kaj ladistrikto Malojo enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn la 31-an de decembro2009.
Zuoz situas enSupra Engadino ĉe la bordo de la riveroEno. En okcidento apartenas al la komunumoeksklavo, kiu per Madulain estas disigita de la cetera komunuma teritorio.
Zuoz limas en nordo kaj nordoriento alS-chanf, en oriento alLivigno (Italio), en sudo alPontresina, en sudsudokcidento aleksklavo deMadulain, en sudokcidento alLa Punt Chamues-ch, en okcidentosudokcidento alMadulain, en okcidento alLa Punt Chamues-ch, kaj en nordokcidento alBergün/Bravuogn.
Tra Zuoz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 deSamedan alTirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio deRetia Fervojo deSankta Maŭrico alScuol-Tarasp.
Dum malfruamezepoko Zuoz estis la kultura centro de la putera dialekto de laromanĉa lingvo. Ankoraŭ en la jaro1880 85% de la loĝantaro parolis la romanĉan. Ekde tiam kreskis la influo de lagermana lingvo. Dum lapopolnombrado de la jaro1980 38,87% de la loĝantaro parolis la romanĉan, 38,53% la germanan kaj 15,43% la italan. Intertempe la romanĉa lingvo perdis la plimulton. En la jaro2000 53,22% parolis la germanan, 25,79% la romanĉan kaj 9,83% la italan.
La unua dokumenta mencio de Zuoz datiĝas el la jaro840 kielZuzes. Zuoz estis la historia ĉefloko de la Supera Tribunalo Supra Engadino. En la jaro1244 lakoiraepiskopoVolkart nomumis Andreas Planta kancelieron de Supra Engadino, kio estis la komenco de la ĉefrolo de familio de Planta en Supra Engadino. En la jaro1438 diferencoj inter Zuoz kaj Samedan kondukis la divido de la tribunalkomunumo Supra Engadino al Sur Funtauna Merla kaj Suot Funtauna Merla. Ĉi-lasta kongruas kun la teritorio de la regionoLa Plaiv, kies centro Zuoz estas. En la jaro1492 la koira episkopo vendis siajn interezorajtojn al la komunumo Supra Engadino kaj en la jaro1526 li perdis laŭ la traktato de Ilanz sian suverenecon. Dum laŜvaba Milito de1499 la loĝantoj de Zuoz bruligis mem sian urbosimilan setlejon por devigi la malamikojn al retiriĝo. En la jaro1518S-chanf disiĝis de Zuoz kiaj fariĝis aparta vilaĝo. Sekvis en1528La Punt Chamues-ch kaj en1534Madulain, kiuj ankaŭ disiĝis de Zuoz. En la jaro1554 Zuoz aliĝis al lareformacio. Pro la konkero deValtelino Zuoz en la16-a jarcento fariĝis grava regiona centro kiaj travivis sian florepokon. Fondiĝis latinlernejo kaj estiĝis unua romanĉa skribolingvo.[1]
|