![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonZollikofen (stacidomo). |
Zollikofen | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Blazono de Zollikofen | |||||
![]() | |||||
Preĝejo de Zollikofen | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Berno-Mezlando | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno | ||||
Geografia situo | CH1903: 601393 / 205407(mapo)46.9997222222227.4569444444444Koordinatoj:47° 0′ N,7° 27′ O;CH1903: 601393 / 205407(mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 10000 | ||||
Areo | 5,40 km² | ||||
Alteco | 557 msuper marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3052 | ||||
Komunumkodo | 0361 | ||||
![]() | |||||
Mapo de Zollikofen | |||||
Zollikofen estasurbo kaj komunumo enKantono Berno,Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de ladistrikto Berno. Ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fonditaadministra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 10000 loĝantojn je la 20-a de marto 2008.
Zollikofen situas norde de kurbo de la riveroAro (rivero) proksimume kvin kilometroj norde la la federacia urboBerno, kaj apartenas al tiesaglomeraĵo.
La urbo Zollikofen limas en sudo al la komunumojBremgarten ĉe Berno kajBerno, en oriento alIttigen, en nordo alMünchenbuchsee, kaj en okcidento alKirchlindach.
Apud Zollikofen (tamen sur la teritorio de la najbara komunumoMünchenbuchsee troviĝas la Bern-templo de laEklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Temas pri la unuamormona templo, kiu estis konstruita ekstere deNordameriko. Ĝi estis konstruita en la jaro1953 kaj estas la ununura templo de lamormonoj enSvislando.
Zollikofen estas per regionaj trajnoj kajpoŝtaŭtolinioj bone konektita al publika trafikreto. Krom lastacidomo Zollikofen sur la teritorio de la urbo situas kvar trajnhaltejoj. La stacidomoj kaj trajnhaltejoj de la komunumo estas servataj de la fervojentreprenojBern-Lötschberg-Simplon AG (Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo) kajRegionalverkehr Bern-Solothurn (Regiontrafiko Berno-Soloturno).
La urbo disponas ankaŭ pri aliro al la naciajaŭtoŝoseojA1 deBerno alZuriko kajA6 deBerno alBielo.
La unua dokumenta mencio de Zollikofen datiĝas el la jaro1061 kielZuninkoven.
Enmezepoko Zollikofen apartenis al laRegejo Reichenbach. La Regejo Reichenbach perdis siajn servutajn rajtojn kun laHelveta Revolucio en la jaro1798 kaj estis ekuzata la nomo Zollikofen por la loko. En la jaro1811 la komunumo formale sendependiĝis de Reichenbach kaj fariĝis memstara politika komunumo.
La 20-an de marto2008 la komunumo bonvenigis sian 10000-an loĝanton kaj tiel oficiale akiris la statuson deurbo.
|