Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zofia Kossak-Szczucka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zofia Kossak-Szczucka
Persona informo
Zofia Kossak-Szczucka
Naskiĝo10-an de aŭgusto1889 (1889-08-10)
en Kośmin, Lublin Voivodeship
Morto9-an de aprilo1968 (1968-04-09) (78-jaraĝa)
en Bielsko-Biała
TomboSilezia ProvincoRedakti la valoron en Wikidatavd
ReligioKatolika Latina Ekleziovd
Etnopolojvd
Lingvojpolavd
ŜtatanecoPollandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materLernejo de Belartoj en VarsovioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioHouse of Kossakvd
PatroTadeusz Kossak(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojAnna Szatkowska(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
ParencojFrançois Rosset(en)Traduki ()Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
aŭtoro
poeto
opinia ĵurnalisto
instruistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkamporomanoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojBrulego. Rememoroj de Volinio 1917-1919 ❦
Q19061188 ❦
Q11750052 ❦
Q23809241 ❦
Q9182316 ❦
Q25415458 ❦
Q24948258vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojPola PEN-Klubo
Sindikato de Polaj LiteraturistojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Zofia KOSSAK-SZCZUCKA (naskiĝis la10-an de aŭgusto1889 en Kośmin,Distrikto Puławski, mortis la9-an de aprilo1968 enBielsko-Biała) estis polaromanistino, partoprenantino de la rezistomovadoKonsilantaro por Helpo al Judoj "Żegota".

Zofia Kossak kun patrino Anna Kisielnicka-Kossak, 1892
La tombo de Zofia Kossak-Szczucka en Górki Wielkie
La Muzeo de Zofia Kossak-Szczucka en Górki Wielkie, la filio de laCieszyn-Muzeo
La memortabulo por Zofia Kossak-Szczucka en Górki Wielkie, ĉe la muro de loka katolika preĝejo, 1981

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Ŝi estis filino de Tadeusz Kossak (ĝemela frato deWojciech Kossak) kaj Anna Kisielnicka. Infanecon kaj junecon pasigis enLublinio kajVolinio.

Dum ladua mondmilito restis enVarsovio, kie agadiskonspire kaj bonfare. Ŝi gvidis organizaĵon Front Odrodzenia Polski (Fronto de Renaskiĝo de Pollando), sekretakatolika organizaĵo, kiu estis daŭrigo de la antaŭmilita Akcja Katolicka (Katolika Agado). Ankaŭ kunlaboris kun politik-armea subtera organizaĵo Unia (Unio).

Zofia Kossak kunredaktis la unuan subteran revuon "Polska Żyje" (Pollando Vivas). Aŭguste 1942 publikigis sian proteston kontraŭholokaŭsto. Septembre 1942 kun Wanda Krahelska fondis Provizoran Komitaton por Helpo alJudoj, ŝanĝita baldaŭ al Rada Pomocy Żydom "Żegota" (Konsilantaro por Helpo al Judoj)([1]). Postmilite ŝi estis distingita per la medalo "Sprawiedliwy Wśród Narodów Świata" (Justuloj inter la popoloj). En 1943 estis arestita kaj malliberigita enkoncentrejoAŭŝvico - rememoroj pri tio priskribis en la libroZ otchłani (Deabismo) - translokigita al la varsoviaPawiak kaj mortkondamnita. Liberigita en 1944, danke al penado desubteraj regopovoj de la rezisto-movado, partoprenis laRibelon de Varsovio. En la postmilitaj jaroj influis edukadon de junaWładysław Bartoszewski.

En 1945 estis direktita de la PolaRuĝa Kruco alLondono. Inter polaenmigrantaro ŝi vivis 12 jarojn enKornvalo mastrumante kun la edzo enbieno kaj daŭrigante sianverkistan laboron. Okcidente ŝia verkado ĝuis ĉiam pligrandiĝantan popularecon, ŝiaj libroj estisfurorlibroj, kaj la romano "Bez oręża" (Senarmilo) troviĝis fronte de Book of the Month enUsono. Pli frue, en 1932 la verkistino estis distingita perliteratura premio desilezia vojevodio. En 1935 mortis ŝia patro Tadeusz Kossak. En 1936 ŝi ricevis Oran Laŭron Akademian de Pola Akademio de Literaturo, la plej grava institucio depola kulturo deintermilita periodo, kaj en 1937 estis distingita per Oficira Kruco de la OrdenoPolonia Restituta.

En Pollando, en 1951 ĉiuj ŝiaj verkoj estiscenzuritaj kaj senprokraste forigataj debibliotekoj. Post sia reveno al lapatrujo en 1957 ŝi denove setlis en Górki Wielkie,distrikto Cieszyński.

Kreado

[redakti |redakti fonton]
  • Beatum scelus (Beata kulpo),romano
  • Bez oręża – (Sen armilo)historia romano, 1937
  • Bursztyny (Sukcenoj), 1958
  • Chrześcijańskie posłannictwo Polski (Kristanisma mesaĝo de Pollando)
  • Kłopoty Kacperka góreckiego skrzata (Embarasoj de Kacperek, montaranakoboldo) (Porinfana literaturo), 1924
  • Legnickie pole (Kampo deLegnica), 1930; germana traduko, 1931
  • Pątniczym szlakiem. Wrażenia z pielgrzymki (Pilgrima itinero. Impresoj pripilgrimado), 1933
  • Trilogio:
    • Krzyżowcy - romano pri launua krucmilito, 1935, 4 volumoj
    • Król trędowaty (Lepra reĝo) - historia romano, 1937
    • Pożoga. Wspomnienia z Wołynia 1917-1919 (Brulego. Rememoroj deVolinio 1917-1919) – biografia romano, 1922
  • Przymierze (Alianco) –biblia romano pripatriarkoAbrahamo, 1952
  • Troja północy (Trojo de la nordo; kune kun Zygmunt Szatkowski) – historia romano prislavojtranselbaj
  • W Polsce Podziemnej: wybrane pisma dotyczące lat 1939-1944 (En laSubtera Pollando: elektitaj artikoloj pri 1939-1944)

Aŭtora citaĵo

[redakti |redakti fonton]

Kiu silentas pri lamurdo, tiu fariĝas kunhelpanto de la murdisto. Kiu ne kondamnas, tiu konsentas – skribis Zofia Kossak-Szczucka reage al komenco de la grandaekstermiga agado en laVarsovia geto.

Ŝi ankaŭ opiniis ke koncerneholokaŭston de lanacio elektita la tuta mondo iĝasPontio Pilato.

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]
  • Obseditaj de Dio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.facebook.com/historiajakiejnieznacie/videos/782699978553318/


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zofia_Kossak-Szczucka&oldid=8901875"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp