Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Zn

Kadmio

KuprozinkoGaliumo

[18Ar]3d104s2

64Zn
30
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • simpla substanco • Kalkofila elemento
materialo • posttransira metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),simbolo,numerozinko (zincum), Zn, 30
CAS-numero7440-66-6
Loko enperioda tabelo12-a-agrupo,4-aperiodo,blokod
Karakteriza grupoTransiraj metaloj
abundeco en terkrusto0,012 %
Nombro de naturaj izotopoj5
Aspektoblua-griza solidaĵo
Atomaj ecoj
Relativa atompezo65,4amu
Kovalenta radiuso135pm
Radiuso de van der Waals139pm
Elektrona konfiguracio[18Ar]3d104s2
Oksidiĝa nombro+2
Fizikaj ecoj
Materia statosolida
Kristala strukturosesedra
Denseco7,14 g/cm3
Malmoleco2,5 (Mohs-skalo)
Magneta kondutodiamagneta
Degelpunkto419,53°C (692,68K)
Bolpunkto907,0°C (1180K)
Molvolumeno9,16 · 10−6m3/mol
Boliga varmo115kJ/mol
Premo de satura vaporo100Pa (750 K)
Elektra konduktivo16,6x106S.m-1
Elektra rezistivo6,024x10-8Ω · m
Diversaj
Elektronegativeco1.65 (Pauling-skalo)
Joniga energio1-a 906,4 kJ/mol
2-a 1733,3 kJ/mol
Izotopoj
IzotopoNaturaperot1/2radioaktiveco de disfaloEnergio de disfaloMeVProdukto de radioaktiva disfalo
64Zn48,6 %estasstabila kun 34neŭtronoj
65Znsintezita244,05 tagojβ+1,35265Cu
66Zn27,9 %estasstabila kun 36neŭtronoj
67Zn4,1 %estasstabila kun 37neŭtronoj
68Zn18,8 %estasstabila kun 38neŭtronoj
69Znsintezita56,4 min.β-0,90669Ga
70Zn0,6 %estasstabila kun 40neŭtronoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP.

Zinko estaskemia elemento, simboloZn, atomnumero 30. Ĝi estas arĝent-koloratransirmetalo, valora pro sia uzo enalojoj, kiellatuno. Ankaŭ, oni uzas zinkon engalvanizado.

LaŭFrancisko Azorínzinko estasĤemia elemento, trovata en la naturo, ordinare kun la sulfuro; bluete blanka, peza metalo uzata en konstruado kiel tegoloj, kanaletoj, ladoj, k. c.[1] Li indikasetimologion elcinium, vorto elpensita de Paracelso, en la 16ª jc. Kaj li aldonas la terminojnzinkografio, por arto gravuri en zinko, elpensita de Brugnot en 1818ª j. celante anstataŭi la litografion, kajzinkogravuro.[2]

Historio

[redakti |redakti fonton]

Jam enantikvo zinko estis uzata kiel parto de laalojo delatuno.

Kiel memstarametalo ĝi tamen estis malkovrita nur en la14-a jarcento enHindujo. Jam en la latunfabriko konstruita enKassel en1679 oni prilaboris zinkospaton (angle:smithsonite).En la jaro1743 oni malfermis unuan zinkofabrikon. Aliaj estiĝis en la19-a jarcento ensupra Silezio, en la regiono deAkeno-Lieĝo kaj en supraSaksujo kajVestfalujo.En laRuhr-regiono unuaj zinkofabrikoj estiĝis en1845 enMülheim an der Ruhr kaj en1847 enEssen.

Uzo

[redakti |redakti fonton]
Specimeno el zinko
(diametro: 3cm,maso: 30g)

En la jaro2006, oni uzis pli ol dek unu milionojn da tunoj da zinko.[3] El tiuj, 47 %[3] estis uzataj por protektiferajn kajŝtalajn produktojn kontraŭkorodo, ekzemple pere deGalvanizado. La plej gravaj uzceloj de zinko laŭ uzataj kvantoj estas ĝiaj alojoj, prefere tiuj, kiuj entenaskupron kiellatunon, aŭaluminion. Ankaŭ en alojoj magneziaj la parto da zinko povas atingi 5 procentojn.

Monpregado

[redakti |redakti fonton]

Ĉar kiel monera metalo kompare al aliaj, zinko estas malaltkosta, oni uzis ĝin dum krizaj epokoj, laste en la dua mondmilito, kiel zinkalojon pormonpregado. Tial oni nomis zinkon foje"militmetalo". Ekde1982 la usonacendo ("penny") havas kernon el zinko.

Alojoj

[redakti |redakti fonton]

ZamakoZamak (iamregistrita marko kielZAMAK[4] and also known asZamac) estas familio dealojoj kun baza metalo zinko kaj alojaj elementoj dealuminio,magnezio, kajkupro.

Mineraloj

[redakti |redakti fonton]

Biologia signifo

[redakti |redakti fonton]
Nutraĵoj, kiuj entenas zinkon

Efiko en la korpo

[redakti |redakti fonton]

Zinko estas unu el la nemalhaveblajoligoelementoj por lametabolo. Ĝi konsistas el multajenzimoj. La taga kvanto de zinko rekomendata de lamonda organizaĵo pri sano por plenkreskuloj estas ĉirkaŭ 15 mg. Kvanto de pli ol 100 mg tage ne estas rekomendata. Ekde 200 mg povas surveni simptomoj kielvomemo,vomadodiareo. Ĉe homoj manĝo de 1 gramo de zinko vidigos akutajn signojn deveneniĝo.

Zinko plenumas en la korpo multajn diversaj funkciojn. Interalie ĝi ludas ŝlosilan rolon en la sukera, grasa kaj proteina metabolo kaj partoprenas la konstruon de laDNA kaj la kreskon de la ĉeloj. Kaj laimunsistemo kaj multajhormonoj bezonas zinkon por bone funkcii.

Povumpligrandigo

[redakti |redakti fonton]

Studo prezentita ĉe konferenco de la usona socio pri nutraĵscienco en2005 enSan Diego indikis, ke infanoj, kiuj ĉiutage ricevis sufiĉan kvanton de zinko (20 mg), spertis evidentan plibonigon de sia mensa povumo. Zinko plibonigis la vidan memorkapablon, la rezultojn ĉe vortotrovotesto kaj koncentriĝivon.

Mankoindikoj

[redakti |redakti fonton]

Ne eblas stoki la oligoelementon en la korpo, ĝi devas esti aldonita regule deekstere. Pro malbonaj nutraĵkutimoj zinkomanko ne maloftas, ankaŭ en okcidentaj landoj, ĉefe ĉe junuloj, kiuj dum la kresko bezonas multe da zinko.

Zinkomanko estigas subfunkciadon de la gonadoj, kreskoproblemojn kajanemion. Malalta zinkonivelo montriĝas per malpligrandiĝinta imunsistemo, elfalo de haroj, seka haŭto kaj rompiĝemaj ungoj.

Zinkomanko ofte estiĝas pro alta kupronivelo (ekzemple pro uzo de trinkakvo el domaj kupraj tubaroj), ĉar sinko kaj kupro estasantagonistoj. Same estas pri fero, per ferriĉa nutrado aŭ ferriĉaj kuraciloj.[5]

Zinkofontoj

[redakti |redakti fonton]

Jenaj nutraĵoj estas bonaj zinkofontoj:

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • W. Hommel: Zur Geschichte des Zinks. Chemiker-Zeitung 36(95), S. 905–906 (1912), ISSN 0009-2894.
  • Heinrich Vahrenkamp:Zink, ein langweiliges Element?, in:Chemie in unserer Zeit1988,22 (3), S. 73–84.
  • Sabina Grund:Zink – Werkstoff und lebenswichtiges Spurenelement. Praxis der Naturwissenschaften Chemie in der Schule 53 (7), S. 2–8 (2004), ISSN 1617-5638.
  • M. Adelhelm:Schulversuche mit elementarem Zink. Praxis der Naturwissenschaften Chemie in der Schule 53 (7), S. 29–31 (2004), ISSN 1617-5638.
  • Anonymus: Zink in der Therapie von chronischen Lebererkrankungen. Naturheilkunde 3/2006, S. 18–23 (2006), ISSN 1613-3943.
  • Sabina C. Grund, Marianne Schönnenbeck:Nachhaltig bauen und konstruieren mit Zink. UmweltMagazin 36(10/11), S. 64–66 (2006), ISSN 0173-363X.
  • Holleman-Wiberg:Lehrbuch der Anorganischen Chemie, 102. Auflage, de Gruyter, Berlin 2007,ISBN 978-3-11-017770-1.
  • N. N. Greenwood, A. Earnshaw:Chemie der Elemente, 1. Auflage, VCH Verlagsgesellschaft, Weinheim 1988,ISBN 3-527-26169-9.
  • Harry H. Binder:Lexikon der chemischen Elemente - das Periodensystem in Fakten, Zahlen und Daten, S. Hirzel Verlag, Stuttgart 1999,ISBN 3-7776-0736-3.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 214-215.
  2. Azorín, samloke.
  3. 3,03,1International Lead and Zinc Study Group.
  4. Zamak Latest Status Info, http://tarr.uspto.gov/servlet/tarr?regser=serial&entry=71234673, retrieved 2008-03-02 
  5. http://www.aktivapo.de/html/1907.php

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Perioda tabelo dekemiaj elementoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zinko&oldid=9047169"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp