Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zimbabvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zimbabvo
Zimbabva Respubliko
Republic of Zimbabwe

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno:National Anthem of Zimbabwe
Situo
respubliko
lando sen maraliro
suverena ŝtato
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboHararo
Oficiala(j) lingvo(j)angla lingvo, Ŝona lingvo, Norda Ndebela lingvo, njanĝa lingvo, Barwe, Kalanga, kojsanaj lingvaroj, Ndau, conga lingvo, zimbabva signolingvo, sota lingvo, Ĉitonga lingvo, cvana lingvo, venda lingvo, kosa lingvo, Nambya
Uzata(j) lingvo(j)angla lingvo, angla lingvo, Ŝona lingvo, Manyika, Tswa, zimbabva signolingvo, Nambya, Nsenga, Kunda, Norda Ndebela lingvo, Ndau, venda lingvo, lozia lingvo, Kalanga, Ĉitonga lingvo, Barwe, Dombe
Areo390 757 km²
Loĝantaro15 178 979 (2022)
HorzonoUTC+02:00
Interreta domajno.zw
LandokodoZWE
Telefona kodo+263
Plej alta punktoMount Nyangani
Plej malalta punktoRunde River
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroEmmerson Mnangagwa
ĈefministroEmmerson Mnangagwa
Ekonomio
Valutousona dolaro
MEPlaŭ {{{MEP jaro}}}
– suma{{{MEP}}}
– pokapa540 $
 
Membro de
Internacia Civildefenda Organizaĵo(2004–)
Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj(1997–)
Internacia Centro por Dispozicio de Disputoj pri Investado(1994–)
Multflanka Investado-Garantia Agentejo(1992–)
Universala Poŝta Unio(1981–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1981–)
Internacia Telekomunika Unio(1981–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1981–)
Interpol(1980–)
Internacia Disvolviĝa Asocio(1980–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1980–)
Internacia Financa Korporacio(1980–)
Unesko(1980–)
Unuiĝintaj Nacioj(1980–)
Grupo pri Teraj Observoj
Monda Organizaĵo pri Komerco
Monda Organizaĵo pri Sano
Afrika Unio
Traktato pri Nuklea Ne-disvastiĝo
Afrika Banko por Disvolviĝo
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro
Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo
Afrika Kontinenta Liberkomerca AreoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Zimbabvo (antaŭa nomo estisRodezio) estas lando ensuda Afriko. Dum la kolonia epoko la lando estis konata kielRodezio.

Ĝi estassenmarelira lando en la suda parto de la afrika kontinento. Ĝi limas alMozambiko en la oriento,Sud-Afriko en la sudo,Bocvano en la okcidento kajZambio en la nordo.

Zimbabvo estas la ununura lando en la mondo nomita laŭarkeologia loko -Granda Zimbabvo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloUnuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio.
Kart over Republikken Zimbabwe
mapo de Zimbabvo

La Unuflanka Deklaro de Sendependeco (UDS) estis proklamo adoptita de la ministraro de Rodezio en la11a tago de novembro 1965, anoncante, ke Rodezio, brita teritorio en suda Afriko kiu jam regas sin mem ekde 1923, nun rigardas sin kiel sendependa suverena ŝtato. La kulmino de longedaŭra disputo inter la brita kaj rodezia registaroj koncerne la kondiĉojn sub kiuj la lasta povus iĝi plene sendependa, tio estis la unua unuflanka rompiĝo for de laUnuiĝinta Reĝlando fare de kolonio ekde laUsona Deklaro de Sendependeco antaŭ preskaŭ du jarcentoj.Britio, laKomunumo de Nacioj kaj laUnuiĝintaj Nacioj ĉiuj opiniis la UDS de Rodezio kontraŭleĝa kaj rezulte, ekonomiaj embargoj, unuafoje en la historio de la UN, estis truditaj al la forrompiĝanta kolonio. Inter preskaŭ senescepta internacia izoleco, Rodezio daŭris kiel nerekonita ŝtato kun la helpo deSud-Afriko kajPortugalio.

La reĝimo de la prezidentoRobert Mugabe kontraŭis la reston de la povo de la iamaj posedantoj de la bienegoj de la lando, nome blankuloj kaj kontraŭstaris la premon de la okcidentaj landoj favore al tiuj, al la eksterlandaj entreprenoj kaj al la opoziciantoj.

Inter2008 kaj2009 eksplodis grava epidemio deĥolero en la lando kiu januare de 2009 jam estis kaŭzinta pli ol 3000 mortintojn kaj pli ol 60 000 infektitojn. Ĝi estis la plej mortiga epidemio en Afriko ekde1994.[1]

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĉefurbo estasHarareo kaj alia grava urboBulawayo (676.000 loĝ).

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Multaj landoj el subsahara Afriko estas en stato de malriĉeco. Tiele Zimbabvo suferas komence de la21-a jarcento teruran ekonomian krizon kunnedungado de 80 % kaj oficialainflacio de 160 000 %, kio rezultis en politika krizo kajelmigrado de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj ekzemple alSudafriko.

Ekde januaro 2009 la registaro de la lando decidis ne plu uzi nacian valuton (lazimbabva dolaro) dum daŭro de minimume unu jaro por provi kontroli la endemian inflacion, kiu atingitas 230 000 000 %. "La zimbabva dolaro ne plu estos uzita dum almenaŭ unu jaro. Ni ne intencas reenkonduki ĉi tiun valuton momente, ĉar ĝia valoro ne povas est subtenata", — deklaris la ministro pri ekonomia Planado kaj Evoluado,Elton Mangoma[2]. Anstataŭ la nacian valuton oni permesis la uzon de kelkaj fremdaj monunuoj.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Zimbabvo apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 landoj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifika Oceano.

Zimbabvo en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kaj poste la japana pentristoHokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, enAzio, kaj poste venas la vico deFidiaso, kaj posteMaria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn deEŭropo. La venonta ĉiĉerono estasAkenatono kiu montras interesaĵojn elAfriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nomeSunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:

Citaĵo
 
Nun al Zimbabvo Granda la vojaĝantoj elane
venas, ĉefurbo brila de altnivela kulturo
inter Limpopaj akvoj kaj la rivero Kafue.
-Jen Rezidejo Reĝa el monumenta granito,
gardanta fajnajn meblojn, jen ceramikaj artaĵoj
kun porcelan-inkrustoj el Song-Ĉinujo devenaj.
Afriko en si fandas influojn dise venintajn
kaj ĝi future iĝos fonto de grandaj eventoj.[3] 

Esperanto en Zimbabvo

[redakti |redakti fonton]

Estas en ZimbabvoZimbabva Esperanto-Instituto kun neformalaj rilatoj alUEA.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. El País, Ascienden a 3.000 los fallecidos por la epidemia de cólera, 29 januaro de 2009, p. 7.
  2. Zimbabvo ne plu uzas sian monon. Arkivita ella originalo je 2012-01-11. Alirita 2009-04-15 .
  3. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 124-125.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Afrika Unio


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zimbabvo&oldid=9051578"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp