![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La kolomboj de la genroZenaida (Zenaida) formas etan genron deamerikajkolomboj, tio estasbirdoj de la familio deKolombedoj. Estas 7 specioj, nome:
Analizoj perDNA (Johnson & Clayton, 2000) konfirmas, ke laBlankflugila turto kaj laKukulio estas la plej diferencaj kaj ke ili estu traktitaj kiel veraj apartaj specioj. Rilatoj inter la aliaj specioj estas ankaŭ nekonfuzaj; sed ne estas tiom klare ĉu laGalapaga turto estas pli rilata al laAntila turto (kiel eventuale indikas ties morfologio) aŭ al laOrelturto kaj al laPlorturto (kiel sugestas la analizoj per DNA; kvankam kun malalta fidonivelo kaj pli klare labiogeografio).
Plej parto de la specioj estas brunaj kun nigraj makuloj dorse kaj pli helaj en subaj partoj; krome ili havas specifan genran malhelan markon inter la okulo kaj la nuko, kio oni supozas kvazaŭ en la loko de la orelo, kio donas nomon ekzemple al laOrelturto.
La nomo de tiu genro rememoras virinon Zenaida Laetitia Julie Bonaparte, edzino deCharles Lucien Bonaparte, la unua priskribanto de la genro en 1838.
Kladogramo montranta lokon deZenaida inter siaj plej proksimaj parencoj:[1][2]
Zenaidini |
| |||||||||||||||||||||||||||