Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zambio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Zambio
Republic of Zambia

Flago de Zambio

DetalojDetaloj
Nacia himno:Stand and Sing of Zambia, Proud and Free
Nacia devizo:One Zambia, One Nation
Situo
suverena ŝtato
lando sen maraliro
respubliko
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboLusako,
15° 25′ S28° 17′ O / 15.417 °S, 28.283 °O /-15.417; 28.283(mapo)
Oficiala(j) lingvo(j)angla
Uzata(j) lingvo(j)angla lingvo, angla lingvo, Congo Swahili, Yauma, Mambwe-Lungu, Bwile, Mwanga, Mbukushu, Aushi, Nkoya, Totela, Mbowe, Mashi, Settler Swahili, Nsenga, Simaa, Ila, Soli, Kunda, Nyiha, Tabwa, Luyana, Kuhane, Lala-Bisa, Lenje, Lambya, zambia signolingvo, Lamba, ĉeva lingvo, Bemba, Luvale, lundaa lingvo, lozia lingvo, Kaonde, Ŝona lingvo, tumbuka lingvo, Ĉitonga lingvo, Mbunda, Sala, Nyika
Areo752 614 km²
- % de akvo0 %
Loĝantaro19 610 769 (2022)
Loĝdenso17 loĝ./km²
Loĝantojbemboj,ĉitongoj,lozioj k.a.
Vivolongo49 jaroj (2010)
Horzono+2
Interreta domajnozm
LandokodoZM
Telefona kodo260
Plej alta punktoMafinga Central
Plej malalta punktoZambezi
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroHakainde Hichilema(ekde la 24-a de aŭgusto 2021)
Ĉefministrola prezidento
Nacia tago24-a de oktobro
Sendependiĝo disdeUnuiĝinta Reĝlando24-a de oktobro1964
Ekonomio
ValutoZambia kvaĉo ZMW
MEPlaŭ stato de 2022
– suma$ 29 784 Mio.
– pokapa$1 519
 
Membro de
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(2001–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1995–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1988–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1978–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1970–)
Universala Poŝta Unio(1967–)
Interpol(1966–)
Internacia Evoluiga Asocio(1965–)
Internacia Financa Korporacio(1965–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1965–)
Internacia Telekomunika Unio(1965–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1964–)
Unuiĝintaj Nacioj(1964–)
Unesko(1964–)
Komunumo de Nacioj(1964–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro
Internacia Organizaĵo por Normigado
Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo
Internacia Organizo por Migradoj
Internacia Valuta Fonduso
Traktato pri Atoma Nedisvastigo
Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
Grupo 77
Afrika Banko por Disvolviĝo
Afrika Unio
Konvencio de Lomeo
Internacia Olimpika Komitato
Internacia Atomenergia Organizaĵo
Internacia puna kortumo
Internacia Organizaĵo de Laboro
Internacia Civila Aviada Organizaĵo
Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo
Internacia konfederacio de liberaj sindikatoj
Afrika Kontinenta Liberkomerca AreoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Zambio, oficiale laRespubliko Zambio (angle Republic of Zambia) estaslando sen maraliro en la sud-centra parto deAfriko. Ĝi limas al laDemokrata Respubliko Kongo norde,Tanzanio nordoriente,Malavio oriente,Mozambiko,Zimbabvo,Bocvano kajNamibio sude, kajAngolo okcidente. Laĉefurbo de Zambio estasLusako, kiu ankaŭ estas la plej granda urbo en la lando Laŭ areo, ĝi estas la 38-a plej granda lando en la mondo, sed laŭ ĝia taksata loĝantaro de 17,3 milionoj ĝi estas nur la 68-a plej granda lando en la mondo. La lando alfrontas grandegajn defiojn pro malriĉeco kajaidoso (en la 1970-aj jaroj unu el du zambiaj junuloj mortis pro aidoso). La oficiala turisma estraro de Zambio nomas la landon "La papilio en la koro de Afriko",  hejmo de la legendaj afrikaj migraj safaroj (ekzemple en la Nacia Parko  Suda Luangvo),Viktoria Akvofalo[1] samkiel 17 aliaj grandaj akvofaloj kaj kvin grandaj lagoj,

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nuntempa Zambio estis ekde 1911 konata sub la nomo Norda Rodezio. Post la sendependeco en 1964, la lando estis renomita Zambio, derivita de la rivero Zambezi (Zambezi = "granda rivero")[3].

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Provincoj de Zambio
Provincoj de Zambio

Zambio konsistas el 10 provincon (Muĉinga provinco estas nova unuo ekde 2011)[4], subdividitaj en 72 distriktoj. La plej gravaj urboj estasLusako,Livingstone,Siavonga,Solwezi,Copperbelt kajKitwe.

Unuope ili estas  Centra provinco,  Kuprozona provinco (vidu la transliman regiononkuprozonon),  Luapula provinco,  Lusaka provinco,  Muĉinga provinco,  Norda provinco,  Nordokcidenta provinco,  Okcidenta provinco,  Orienta provinco kaj  Suda provinco.

Laŭ horloĝa direkto limas al ĝiTanzanio,Malavio,Mozambiko,Zimbabvo,Bocvano,Namibio,Angolo kaj laDemokratia Respubliko Kongo.

Larivero Luangvo (angleLuangwa) estas rivero lokita en la orienta parto de Zambio, kaj estas rigardata unu el la plej grandaj senŝanĝaj riveroj de Afriko.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La klimato de Zambio estas tropika, kvankam pli temperita en alteco. Estas du ĉefaj sezonoj, lapluvsezono, kiu komenciĝas en novembro kaj finiĝas en aprilo, (somera sezono) kaj la seka sezono de majo ĝis oktobro (vintra sezono)[5]. La ĉefa rivero estas laZambezi, kies digo en apudeco de la urbeto Kariba provizas la landon per akvoenergio.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

La loĝantaro de Zambio estas unu el la plej rapide kreskantaj en la mondo. La nuna jara kreskado de la loĝantaro estas 2,93 procentoj kaj se ĝi restas senŝanĝa, oni kalkulas ke la loĝantaro duobliĝos ĝis la jaro 2050 de ĉ. 17 milionoj en 2018 al 36 milionoj[6].

Etnoj

[redakti |redakti fonton]

La zambia ŝtato deklaras ke en ĝi ekzistas 73 etnoj.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

En Zambio estas parolataj pli ol 70 lingvoj (43 lingvoj kaj iliaj dialektoj)[7], de kiuj nur 7 estas oficialaj[8].

La sola oficiala lingvo estas la angla, Kvankam nur 1,7% de la loĝantaro parolas la anglan kiel sian gepatran lingvon, tamen tiu lingvo estas la sola oficiala lingvo uzata en komerco, registaraj instancoj kaj kiel ĉefa instrulingvo. En Zambio oni parolas ĉirkaŭ 70 lingvojn (ĉefebantuajn lingvojn). La fakto ke Zambio estas tre diversetna lando, tre malfaciligas la uzon de unu el laindiĝenaj lingvoj kiel nacian lingvon, kiel okazis enTanzanio kajKenjo kun lasvahila. Sep lingvoj ricevis (duon-) oficialan statuson de la registaro surbaze de la nombro de homoj kiuj parolas tiujn lingvoj kiel unuan kaj duan lingvon: labemba,kaonda,lozia,lunda, luvalea,njanĝa kaj latonga, kiuj ĉiuj laŭvice ricevas duonhoron da televida elsendotempo ĉiutage ĉe ZNBC (Zambia National Broadcasting Corporation). La zambia lingvo Ila estas unu el la 55 lingvoj en kiuj mesaĝo estis registrita sur la  Ora Disko kiun la Voyager kunportis en la kosmon.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Mukeba Jules Mulungula

Religio

[redakti |redakti fonton]
Pejzaĝo en Zambio
Pejzaĝo en Zambio

Religie, la plimulto de zambianoj estas kristanoj kaj estas dividitaj en duonkatolikajn kaj diversajn protestantajn grupojn. La dua plej granda grupo estas praktikantoj de la tradicia animisma fido.

Publika sano

[redakti |redakti fonton]

Malpli da zambianoj vivas hodiaŭ en ekstrema malriĉeco ol komence de la 1990-aj jaroj, kies parto falis de 58% al 51% inter 1991 kaj 2006[9].  Infanaj mortoprocentaĵoj ankaŭ malpliiĝis signife.  Ĝis 92% de la infanoj estas vakcinitaj kontraŭtuberkulozo kaj duono de la gepatroj scias kiel ĝuste preventi kaj traktidiareon[10].  Diareo,malario kaj aidoso estas la plej oftaj mortokaŭzoj ĉe infanoj en Zambio. Programo subtenata de laMonda Banko duonigis la mortoprocentaĵon pro malario. La projekto pliigis la uzon demoskitoretoj en dormlokoj de infanoj kaj la uzon de insektaj forpuŝiloj[11].

Sekso kaj egaleco

[redakti |redakti fonton]

La proporcio de virinoj en parlamento preskaŭ duobliĝis ekde1990. 15% el la deputitoj estas virinoj. Salajroj restas neegalaj, kun mezumaj enspezoj de virinoj kiuj atinga nur duonon de tiuj de viroj.Perforto kontraŭ virinoj ankaŭ estas grava problemo, precipe ĉar en la regiono regas persista mito, keseksperforto de virgulino kuracusaidoson.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, sklavkomerco prosperis en Zambio. Ĉi tiu sklavkomerco kaŭzis multan suferon al la loĝantaro. En1888, la Brita Sudafrika Kompanio (BSA-Kompanio), gvidata deCecil Rhodes, akirismineralajn rajtojn. En1895 Zambio fariĝis "posedaĵo" de la BSA-Kompanio. Dum la plej granda parto de la kolonia periodo, Zambio estis regita fare de administracio nomumita elLondono kun la konsilo de la Brita Sudafrika Kompanio (BSA)[12].

En 1924 Zambio fariĝis brita kronkolonio sub la nomo deNorda Rodezio. De 1954 ĝis ĝia sendependeco en 1964, la lando estis parto de la Centafrika Federacio, kune kunSuda Rodezio (nunZimbabvo) kaj Nyasaland (nunMalavio).

Edukado

[redakti |redakti fonton]

En 2006, 98% de la geknabinoj komencis bazlernejon, kompare kun kvarono de la aĝoklaso tri jaroj antaŭe. Sepjaran bazlernejon kompletigis 91% de knaboj kaj 79% de knabinoj[9].

Estas tri publike financataj universitatoj en la lando: la Universitato de Zambio (UNZA), Universitato Mulungushi (MU) kaj Universitato Copperbelt (CBU). Aldone al ĉi tiuj, ekzistas kvin privataj altlernejoj aŭ universitatoj, kaj sesa estas planita[13].

Politiko

[redakti |redakti fonton]

Zambio sendependiĝis en oktobro 1964 kaj tuj fariĝis respubliko. En 1991, Zambio ricevis novan konstitucion. La ĉefaj partioj estas PF (Patriota Fronto), UPND (Unuiĝinta Partio por Nacia Disvolviĝo) kaj MMD. La lastaj parlamentaj elektoj okazis en 2016 kaj 53,3% de la sidlokoj en la landa parlamento estas kontrolataj de la PF kaj 33,9% de la UPND. MMD havas nur 3% de sidlokoj[14].

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Zambio apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifika Oceano. Zambio estas ankaŭ membro de la Suda Afrika Disvolva Komunumo (SADC), la Komuna Merkato en Suda kaj Orienta Afriko (COMESA), laAfrika Unio kaj laKomunumo de Nacioj[15].

Lingvopolitiko

[redakti |redakti fonton]

Lingva politiko estas kompleksa kaj sentema temo en multaj afrikaj landoj.

Krom la angla kiel instrulingvo, la lingva politiko de Zambio dekomence proponis la eblon instrui sep zambiajn lingvojn (kiel fakon) en oficiale preskribitaj regionoj: labemban,kaondan,lozian,lundan, luvalean,njanĝan kaj latongan. Krome, la Konstitucio de Zambio garantiis, ke "La ŝtato faros rimedojn por antaŭenigi la praktikon, ĝuon kaj disvolviĝon fare de iu ajn homo de la kulturo, tradicio, kutimo kaj lingvo de tiu persono, se ĉi tiuj kongruas kun la konstitucio" (parto 9, artikolo 112, alineo g).

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Institucioj por protekti kaj promocii la kulturon de Zambio kreiĝis, inkluzive de la Nacia Komisiono pri Konservado de Heredaĵo. Privataj muzeoj ankaŭ estis fonditaj kaj kulturaj vilaĝoj estis establitaj por reklami la esprimon de arta talento[16].

Verkistoj

[redakti |redakti fonton]

Inter la plej konataj verkistoj oni kalkulas Ellen Banda-Aaku, Kenneth Kaunda, Field Ruwe, Dambisa Moyo, Binwell Sinyangwe, Fredrick Chiluba, Angus Buchan, Levy Mwanawasa kaj Namwali Serpell[17], Efemia Chela, Mali Kambandu, Wilbur Smith, Dambisa Moyo. La verkista grupoThe New Writers Group publikigis inter 1964 kaj 1970 verkojn de 150 zambiaj aŭtoroj[18].

Kantistoj

[redakti |redakti fonton]

Zambio havas renomajn kantistojn, el kiuj kelkaj estas aŭdeblaj tra tuta Afriko kiel Mampi[19].

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La ĉefa industrio estas la ekspluatado dekupro kiu komencis en la jaroj 1920[20]. Kupro restas la ĉefa eksportprodukto de Zambio kaj havas grandan efikon al la landa ekonomio pro fluktuoj en mondaj merkataj prezoj[21]. Aliaj ĉefaj ercoj estaskobalto,zinko,plumbo,karbo,oro,arĝento,smeraldoj kajuranio[21]. Maizo estas la ĉefa agrara produkto. La alilaj ĉefaj cerealaĵoj kultivitaj en la lando estasmilio,manioko,sorgo kajlegomoj[22].

En 2006,nafto estis trovita en la okcidenta landoparto[23].

En la 21-a jarcento la ekonomio estas forte influata de ĉinaj entreprenoj[24]. Zambio havas pli ol 12 miliardojn da ŝuldoj (en usonaj dolaroj), el kiu triono estas al laĈina Popola Respubliko. Sur prunto de 3 miliardoj da usonaj dolaroj, Zambio petis prokraston de pagoj, sed ne venis al interkonsento[25]. En 2019, la lando vicis 113-a el 180 landoj taksitaj laŭ la korupta indico deTransparency International[26].

Transportado

[redakti |redakti fonton]

La ĉefa internacia flughaveno de Zambio estas en Lusako, sed iuj flugoj el eksterlando ankaŭ venas al la flughavenoj Livingstone, Mfufa kaj Ndola. Tanzania Zambio-Fervojo estis konstruita de la ĉinoj kaj finita en 1976. Ĝi etendiĝas de Kapiri Mposhi norde de Lusako. Aliaj fervojaj vojoj iras de Lusako norden alKitwe kaj de Lusako suden al Livingstone[27]. La konstruado de vojoj kaj aliaj infrastrukturoj mistere montriĝis duoble pli multekosta ol en najbaraj landoj. Nova terminalo estis konstruita en la flughaveno cele al giganta alfluo de pasaĝeroj, kiun la lando neniam altiris"[28]. Tiuj ĉi problemoj parte klarigas kial hodiaŭ la centra banko de Zambio deklaris la landon teknike bankrota[29].

Turismo

[redakti |redakti fonton]

Viktoria Akvofalo troviĝas ekde 1989 en la listo deMonda Heredaĵo de Unesko. Zambio havas 14 pli grandajn naciajn parkojn aŭ protektitajn areojn, kaj kelkajn pli malgrandajn. Inter la plej konataj estas laNacia Parko Kazanko kajNacia Parko Sumbuo. Ankaŭ la Nacia Parko Suda Luangvo laŭ larivero Luangvo kun ĝiajhipopotamoj,ĝirafoj kajzebroj estas unu el la plej famaj en Zambio.

LaNacia Parko Kafue proksime al Lusaka estas unu el la plej malnovaj en Zambio (fondita en 1950) kaj la plej granda en la mondo - pli ol 22 400 kvadrataj kilometroj. Estas multaj diversaj specoj de antilopoj, kaj leonoj, leopardoj kaj gepardoj. La zambia nacia birdo estas lablankkapa maraglo[30].

Daŭripova turismo

[redakti |redakti fonton]

La turisma agentejo de Zambio ankaŭ volas akceli daŭreblan turismon sur la insulo Sindabezi[31]. Tamen restas vivmedia problemo: ĉar plej multaj hejmoj uzas lignon kiel sian energifonton, la arbaroj de Zambio estas sub granda premo.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Kashoki, Mubanga E. en Ohannessian, Sirarpa. (1978)Language in Zambia. Londen: International African Institute.
  • Kashoki, Mubanga E. (1990)The Factor of Language in Zambia. Lusaka: Kenneth Kaunda Foundation.
  • Tordoff, William (ed.) (1974)Politics in Zambia. Manchester: Manchester University Press

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (en) Gray William,Globetrotter Travel Guide Zambia and Victoria Falls, New Holland Publishers (UK) Ltd, London, 2007
  2. (en)Zambia,Worldometer
  3. (en) Everett-Heath, John,The Concise Dictionary of World Place Names, Oxford University Press.ISBN 978-0-19-255646-2.
  4. (en)Provinces of Zambia, Statoids
  5. (en) Zambia Seasons, "Weather in Zambia - VentureCo WorldwideArkivigite je 2020-10-01 per la retarkivoWayback Machine", Venture Co Worldwide,‎ 2017.
  6. (en)PMC in Zambia, Population Media Center
  7. (en)Lingvoj de Zambio, Ethnologue: Lingvoj de la Mondo, 16-a eldono., Dallas, Teksaso:SIL International. 2009.
  8. (en) Sister Astridah Banda,The social worker who overcame language barriers to protect her communityArkivigite je 2021-05-12 per la retarkivoWayback Machine, UN/SUNG
  9. 9,09,1(en)Raporto pri Miljaraj Evoluigaj Celoj 2008Arkivigite je 2012-12-02 per la retarkivoWayback Machine. PNUD Zambio
  10. (en)Zambio Statistikoj,UNICEF
  11. (en)Malaria Booster Program, IDA, 2009
  12. "History | Zambian High Commission".www.zambiapretoria.net.
  13. (en)Education in Zambia
  14. (en)National Assembly of Zambia
  15. (en) Commonwealth of Nations:Bilateral and Multilateral Co-operationArkivigite je 2020-10-21 per la retarkivoWayback Machine.
  16. (en)Zambian Culture,
  17. (en)Who are the best authors from Zambia?, Quora, la 9-an de septembro 2018.
  18. (en) Mazuba Kapambwe,8 Zambian Authors You Should KnowArkivigite je 2021-04-19 per la retarkivoWayback Machine, Culture Trip, la 19-an de oktobro 2018, alirite la 30-an de marto 2021.
  19. (en) Mazuba Kapambwe,9 Musicians From Zambia You Should KnowArkivigite je 2022-03-12 per la retarkivoWayback Machine, Culture Trip, la 8-an de junio 2018, alirite la 30-an de marto 2021.
  20. (en) J. S. African Institue Of Mining,Copper mining in Zambia, volume 116, n-ro 6, junio 2016,
  21. 21,021,1(en)ZambioArkivigite je 2020-04-24 per la retarkivoWayback Machine, The World Factbook, CIA
  22. (fi)Maailma tänään: Eteläinen Afrikka, p. 11. Bonnier, 1996.ISBN 87-427-0812-5.
  23. (en)Timeline: Zambia, BBC
  24. (de)Außenpolitik Sambia, germana Ministerio pri Eksterlanda Politiko.
  25. (nl)Zambia is failliet (Zambio bankrotas), RTL Nieuws, la 22-an de oktobro 2020,
  26. (en)Transparency.Internacia,Zambia
  27. (en)Flights and getting there, Lonely Planet
  28. (en) Marc Horckmans,Schuldencrisis in Zambia zegt veel over de staat van de wereld (Ŝulda krizo en Zambio diras multon pri la stato de la mondo), Business AM weekend, la 17-an de septembro 2018
  29. (nl)Zambia is technisch failliet (Zambio estas teknike bankrota), Trends (Belga), la 18-an de novembro 2020.
  30. (en)Zambia,Encyclopaedia Britannica
  31. (en)Experience Sustainable Tourism on Sindabezi Island, Nacia turisma agentejo de Zambio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Afrika Unio
v  d  r
Komunumo de Nacioj
Membraj landoj
Dependaj teritorioj
de membraj landoj
Transmaraj teritorioj
(kronaj kolonioj):
Aparta statuso:

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zambio&oldid=9229492"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp