Zakopane estas malgranda urbo enMalgrandopolio en la suda parto dePollando apud la pola-slovaka landlimo. Ĝi apartenas aldistrikto Tatrzański. Ĝi estas la ĉefa centro deturisma trafiko kaj vivo en Tatra-montaro. Ĝi havas 30 mil loĝantojn.
Ĝi estas multnombre vizitata ne nur de la polaj, sed ankaŭ de eksterlandaj turistoj. La freŝa aero plibonigas onian sanon kaj admirindaj pejzaĝoj ĝojigos oniajn okulojn. Oni povas viziti belajn valojn kaj montojn en Tatra Nacia Parko kaj ekvidi tie unikajn plantojn (krokusojn,anemonojn,edelvejsojn) kaj bestojn (ekz.ĉamojn kajmarmotojn,ursojn).
Zakopane posedas unikan arkitekturon, kiun aliloke oni ne trovas. En la urbo troviĝas multaj antikvecaj objektoj de regiona ligna konstruado laŭ la t.n. Zakopane-stilo: deklivaj tegmentoj kaj ornamitaj flankoj. Sur la stratoj de la urbo oni povas vidi loĝantojn en tradiciaj montaranaj vestoj kaj gustumi lokajn specjalaĵojn - "Oscypek" (ŝafa fromaĝo), "Grule" (bakitaj terpomoj kun saŭco) kaj ŝafaĵon. Aŭskulteblas ankaŭ specifa, vigla popolmuziko de la regiono.
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas enPoprado / Slovakio (proksimume 70 km de Zakopane) kaj en Krakovo / Pollando (proksimume 110 km de la urbo). Plej facile estas veturi al Zakopane elKrakovo, el kiu eblas kapti pli malpli 60 trafikligojn tage (trajne aŭ buse).
En Zakopane mortis la fama pola poetoJulian Tuwim, kiu estisesperantisto. Pri la urbo li skribis al sia filino:Montojn omaĝu, filino, suprojn montĉenajn, / Neĝojn ensune bolantajn, Tatrajn aŭrorojn, / Nubojn serene blindumajn, bluojn serenajn, / Tagojn zakopaneajn, altojn kaj forojn! (TradukisAndreo Rajski)
En la jaro2005 en tiu urbo okazisInternacia Junulara Kongreso.Homoj vojaĝantaj al Zakopane elUK en Vilno, povis veturi traVarsovio. Estas rekta trajno deVilniuso al Varsovio kaj ankaŭ rektaj busoj. De Varsovio al Zakopane estas kelkaj rektaj trajnoj kaj busoj.