Zagrebo (kroateZagreb,germaneAgram,hungareZágráb,latineZagrabia aŭAgranum) estas laĉefurbo deKroatio kun 800.000 loĝantoj. Zagrebo estas kultura, ekonomia, politika kaj administra centro de Kroatio. Ĝi estas la sidejo de parlamento, de prezidanto kaj de registaro de Kroatio[1].
Sur verda monto estas per arĝent-blanka valo fortikigita urbo kun tri turetoj kun malfermita or-flava pordo. Supre maldekstre estas or-flava sespinta stelom supre dekstre arĝent-blanka kreskanta lunarko[2].
En Zagrebo estas 137 bazlernejoj, 102 mezlernejoj kaj unu universitato, laZagreba universitato. La universitato estas plej malnova en Kroatio. Hodiaŭ havas 31 fakultatojn[3].
Zagrebo havas relative vastan sistemon de publika transporto. Kvankam metroo certe taŭgus, ĝis nun estas en urbo nur tramoj kaj busoj. Krome estas ankaŭ unu funikularo. Pri publika transporto zorgas kompanioZagrebački električni tramvaj. Bileto por tuta tago (valida ĝis la kvara horo de sekva tago) kostas 25 kunaoj.[4] Preskaŭ ĉiuj tramoj kaj busoj havas bluan koloron.
KunOsijek estas Zagrebo unusola urbo en Kroatio, kie veturas tramoj. En Zagrebo estas trakŝpuro 1 000 mm. Hodiaŭ estas 15 tagaj linioj kaj kvar noktaj linioj (tiuj veturas de noktomezo ĝis la kvara horo matene). Floto de tramoj estas riĉa. En Zagrebo veturas tramoj de iamaĈeĥoslovakio, ekz.Tatra T4,Tatra KT4, sed ankaŭ deGermanio, konkrete deMannheim. Temas pri en naŭdekaj jaroj aĉetitaj 35Düwag GT-6 (sed ili estis venditaj kiel jam uzitaj tramoj!). Trama transporto estis finfine plibonigita en jaro1997 per aĉeto de kroataj tramojTMK 2100. En jaro2005 ekuziĝis novaj, komplete malaltplankaj tramoj de konsorcioCrotram. Hodiaŭ veturas en Zagrebo 70 da tramoj de Crotram. Ili havas teknikan nomon TMK 2200. Ili estas 32 metrojn longaj kaj en unu tramo povas veturi eĉ 200 homoj. De la23a decembro2009 ekuziĝis ankaŭ pli mallonga versio de TMK 2200, kun teknika nomo TMK 2300. Ili estas 11 metrojn longaj kaj en unu tiu ĉi tramo povas veturi 130 homoj.
Rolo de busoj en Zagrebo estas ĉefe veturigi homojn de lokoj, kien ne veturas tramoj, al ŝanĝostacio, de kie oni jam povas uzi tramon. Plej multe da buslinioj veturas de ŝanĝostacioj Črnomerec, Glavni Kolodvor kaj de Savski most.
La funikularo inter du historiaj partoj de Zagrebo - Donji a Gorni grad (Malsupra kajSupra urbo) mezuras nur 66 metroj kaj ĝi estas la plej mallonga funikularo en la mondo. Ankaŭ tial veturo per ĝi daŭras nur 64 sekundoj. Kvankam ĝia signifo nuntempe estas ĉefe por turistoj, en komenco temis pri grava kaj rapida transportilo, kiu konektis du partojn de urbo (Supra urbo tiam estis grava administra loko en Zagrebo). Ĝi komencis veturi je la8a oktobro1890.[5]
Ĉefa stacio (kroateZagrebački Glavni kolodvor) de trajnoj situas en urbcentro. Krome estas ankaŭZapadni kolodvor (Okcidenta stacidomo). Zagrebo havas bonan trajnkonekton kun aliaj urboj en Eŭropo. Du foje dum tago estas direkta trajno alVieno, ses foje tage estas trajna konekto alLjubljano. Zagrebo havas ankaŭ unu tagan kaj unu noktan trajnojn alSarajevo. Tiu taga trajno daŭre veturas traBosnio kaj Hercegovino alPloče (tiu urbo estas denove en Kroatio). Du foje dum tago veturas ankaŭ trajnoj alBudapeŝto. Nokta trajno estas ankaŭ alVenecio. Krome, eblas ankaŭ veturi alBratislavo (sed ne temas pri direkta trajno, nur pri unu vagono; simile kiel vagono dum somera sezono en trajno de Prago). Estas ankaŭ kvar trajnoj tage alBeogrado. En ŝtatinterna trajna transporto ne mankas bona konekto alRijeko,Karlovac,Osijek aŭSplit (kvin foje dum tago).
De Zagrebo ne estas problemo uzi aŭtostradon al suda parto de lando, ekz. alSplit. Ankaŭ bona konekto estas al najbaraj landoj. Per buso eblas veturi al urboj enItalio kaj enSlovenio. Unufoje dum semajno estas ankaŭ busa konekto kun ĉefurbo deĈeĥio,Prago.