Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Zénobe-Théophile Gramme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zénobe-Théophile Gramme
Persona informo
Naskiĝo4-an de aprilo1826 (1826-04-04)
en Jehay
Morto20-an de januaro1901 (1901-01-20) (74-jaraĝa)
en Bois-Colombes
MortokialocirozoRedakti la valoron en Wikidata
TomboTombejo Père-Lachaise, 9448° 51′ 39″ Nordo2° 23′ 53″ Oriento / 48.860861 °N, 2.397972 °O /48.860861; 2.397972(mapo)
Grave of Zénobe Gramme(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoBelgioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofizikisto
inventistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr
Zénobe Gramme, Skulptaĵo de Mathurin Moreau por la franca "Musée des Arts et Métiers"
Ringo de Pacinotti-Gramme

Zénobe Théophile GRAMME (Jehay-Bodegnée,4-a de aprilo1826 -Bois-Colombes,20-a de januaro1901) estisbelgaelektrainĝeniero.

Li edukiĝis kielĉarpentisto enLieĝo. En1856 li translokiĝis alParizo, kie li laboris porHeinrich Ruhmkorff, produktanto de elektromagnetaj aparatoj. Li plukonstruis la maŝinon deHippolyte Pixii.

En1869 li inventisdinamon kiu estis kapabla generi multe pli altan tension ol la ĝis tiam konataj dinamoj.

Por produktigi sian aparaton, li fondis kune kun la franca inĝenieroHippolyte Fontaine la kompanionLa Société des Machines magnéto-électriques Gramme en1871. Tiu ĉi fabriko specialiĝis en dinamoj kaj elektraj generatoroj. La estonteco de la dinamo fariĝis promesplena pro la malkovro de la transportebleco de elektro fare de Fontaine. Li malkovris hazarde dum la monda ekspozicio en Vieno en1873 ke eblis transporti elektron plurajn kilometrojn. Ĝis tiam la generatoro staris tie kie oni bezonis la elektron. Post la malkovro eblis distance, en centra loko, meti la generatoron.

Gramme mortis en lafrancaBois-Colombes. Lia korpo estas enterigita en la tombejo "Cimetière du Père-Lachaise" en Parizo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zénobe-Théophile_Gramme&oldid=8583731"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp