Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Yens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonYens (stacidomo).
Yens
Blazono de Yens
Blazono de Yens
Blazono de Yens
Stacidomo de Yens
Stacidomo de Yens
Stacidomo de Yens
komunumo en Svislando
KantonoVaŭdo
DistriktoMorges
Koordinatoj 46° 31′ 3″ N6° 25′ 7″ O / 46.51750 °N, 6.41861 °O /46.51750; 6.41861(mapo)Koordinatoj:46° 31′ 3″ N6° 25′ 7″ O / 46.51750 °N, 6.41861 °O /46.51750; 6.41861(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1152
Areo9,51 km²
Alteco563 msuper marnivelo
Poŝtkodo1169
Komunumkodo5655
Mapo de Yens
Mapo de Yens
Situa mapo de Yens
vdr

Yens estas komunumo en ladistrikto Morges enKantono Vaŭdo,Svislando. Ĝi havis 1152 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Yens situas en laVaŭda Mezlando proksimume 6 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurboMorges kaj 4 kilometrojn norde deLago Lemano sur teraso proksimume 200 metrojn super la nivelo de la lago kun bela vido al la lemana baseno. En la sudo de la komunumo situas vastaj vitejoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoYens kaj la setlejojChantemerle,Praillon kajMotty, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,51 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj dearbaro, 55,8% servas poragrikulturo kaj 7,3% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Yens limas en nordo alApples, en oriento alBussy-Chardonney, en sudoriento alDenens, en sudsudoriento alVillars-sous-Yens, en sudo alLavigny, en okcidento alSaint-Livres, en nordokcidento alBière, kaj en nordnorokcidento alBallens.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra Yens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124, la tiel nomitaRoute de l'Etraz de Cossonay al Nyon. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn sude de la komunumo apudAubonne. Pere de la mallarĝspuratrama fervojo de Morges tra Apples al Bière la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Yens datiĝas el la jaro1005 kielIdens. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj du tomboj el laneolitiko, ŝpuroj de prahistorio rifuĝejo kun palisadoj, kaj restaĵoj deromiaj bienoj. Dummezepoko Yens apartenis al la Senjorujo Vufflens-le-Château kaj ek de1296 al la Senjorujo Aubonne. Sub laberna regado ek de1536 la komunumo daŭre apartenis al la Senjorujo Aubonne, kiu ek de1701 estisberna voktejo kaj post laHelveta Revolucio de1798 fariĝis distrikto, kiu en2008 surbaze de la administra reformo de2006 estis integrita al la grandigitaDistrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:François Béboux:Yens enHistoria Leksikono de Svislando (2012-10-01)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la Distrikto Morges
AclensAllamanApplesAubonneBallensBerolleBièreBougy-VillarsBremblensBuchillonBussigny-près-LausanneBussy-ChardonneyLa Chaux (Cossonay)Chavannes-le-VeyronChavannes-près-RenensChevillyChignyClarmontColombierCossonayCottensCuarnensDenensDengesDizyEchandensEchichensEclépensÉcublensEtoyFéchyFerreyresGimelGollionGrancyLa SarrazLavignyL'IsleLonayLullyLussy-sur-MorgesMaurazMoiryMollensMonnazMontherodMont-la-VilleMontricherMorgesOrnyPampignyPompaplesPréverengesReverolleRomanel-sur-MorgesSaint-LivresSaint-PrexSaint-SulpiceSaint-OyensSaubrazSenarclensSéveryTolochenazVaux-sur-MorgesVillars-sous-YensVufflens-le-ChâteauVullierensYens
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Yens&oldid=8573500"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp