Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Yayoi Kusama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yayoi Kusama
Persona informo
草間彌生
Naskiĝo22-an de marto1929 (1929-03-22) (95-jaraĝa)
en Macumoto,  Japana Imperio
Lingvojjapanavd
ŜtatanecoJapanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materKiota Urba Universitato de ArtojRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okuposkulptisto
mododezajnisto
konceptartisto
videoartisto
kungluisto
ludartisto
konstrua desegnisto
instalada artisto
desegnisto
romanisto
fotisto
pentristo
verkisto
vidartistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoSkulptarto kajukijoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enUsonoNederlandoTokioKiotoNov-Jorkovd
Aktiva dum1957–2024vd
Verkado
VerkojA Message of Love, Directly from My Heart unto the Universevd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojZero(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Yayoi KUSAMA (japane:草 間 彌 生弥 生; naskita la22-an de marto1929, enMacumoto (Nagano)) estas famajapandevenaartisto, eminenta reprezentanto de laavangarda movado ennuntempa arto. Ŝiaj verkaĵoj estas diversspecaj kaj disvastigitaj en malsamaj areoj de arto kiel ekzemplepentraĵo,glumozaikoj,skulptaĵo kaj ekspozicioj kiuj kombinas movadon kaj vidan amaskomunikilaron kune. Ŝi influis la laboron de interaliaj bonkonataj usonaj artistoj kiel ekzempleAndy Warhol kajClaes Oldenburg[1].

Okuloj vidantaj ekstere (angleEyes Seeing Out) - Verkaĵo de Yayoi Kusama

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Kusama naskiĝis en familio de komercistoj, kiuj posedis plantvartejon kaj sembienon. Ŝi komencis pentri bildojn dekukurboj jam en bazlernejo kaj kreis artaĵojn kiuj reflektis ŝiajnhalucinojn. Ŝia patrino kontraŭstaris sian artan agadon kaj kutimis forpreni ŝiajn verkojn de ŝi. Ŝia patrino ŝajne ankaŭ fizike fitraktis ŝin. Kusama memoras ŝian patron kiel "ulo kiu preteriras kaj flirtas multe kun ulinoj."

La artisto rakontis, ke ŝia patrino ofte sendos ŝin sekvi la rilatojn de sia patro kun aliaj virinoj. Ŝia deproksima kono de la amaferoj kondukitaj fare de ŝia patro ensorbigis en ŝi timon kaj malemon al sekseco, precipe direkte al la vira korpo, "Mi ne ŝatas sekson, mi havis obsedon pri sekso. Kiam mi estis juna mi vidis mian patron kun la geamantinoj, kiujn li havis al si. Mia patrino sendis mi spioni pri li. "Mi ne volis havi sekson kun iu ajn dum jaroj," ŝi diris.

Dekjaraĝa, Kusama komencis sperti "vivajn" halucinojn, kiujn ŝi priskribis kiel "fulmetojn deaŭreola lumo aŭ densaj kampoj de punktoj." Tiuj halucinoj ankaŭ inkludis florojn kiuj supozeble parolis kun ŝi, kaj padronoj en kanvaso, kiuj elkanvasiĝis, reproduktiĝis kaj englutis ŝin. Ŝia traŭmata infanaĝo kaj la vizioj kiujn ŝi travivis ekde infanaĝo estas la fonto de ŝia arta stilo.

Tiele, Yayoi Kusama komencis krei arton en juna aĝo. En1948 ŝi komencis studi pentraĵon enKioto, kaj evoluigis intereson en laokcidenta stilo. Ŝi estis unu el la unuaj virinoj en Japanio kiuj studis arton, ĉar en Japanio virinoj estis permesitaj studi arton nur postDua Mondmilito. Ŝi komencis ekspozicii siajn verkojn komenciĝantajn en la1950-aj jaroj.

En1957 ŝi translokiĝis alNovjorko enUsono, kie ŝi estis influita de la stilo deabstrakta ekspresionismo. En la1960-aj jaroj ĝi komencis esti asociita kun lapop-arta movado. En1973 ŝi revenis al Japanio pro sia sanstato, kaj en1977 ŝi memvole enhospitaligis sin enpsikiatria hospitalo en laŜinĝuku deTokio, de kie ŝi daŭre kreas sian arton. En2017, Kusama malfermis laYayoi Kusama Muzeon en Tokio, kiu situas proksime al la hospitalo kie ŝi estas hospitaligita.

Verkado

[redakti |redakti fonton]

Dum ŝia kariero, Yayoi Kusama uzis gamon da amaskomunikilaro inkluzive depentraĵo,glumozaiko,skulptaĵo, ekspozicioj kaj instalaĵoj. Ŝi estas unu el la unuaj artistoj kiuj kombinisteksaĵojn,modon kajarton. Interalie, ŝiaj verkoj prezentas ŝian intereson enpsikedelaj koloroj, ripeto kaj padronoj. La verkoj estas bazitaj surkonceptarto, kaj ankaŭ rilatas alfeminismo,minimumismo,superrealismo kaj aliaj fluoj.

Ŝiaj verkoj estas karakterizitaj per obsedantaj padronoj de punktoj kaj kradoj kiuj kovras surfacojn en senfina ripeto. Senfinaj Ĉambroj ("Infinity Rooms") kiuj estas ĉirkaŭitaj despeguloj kaj grandaj instalaĵoj, kiujn ŝi kreas, donas al la spektanto enmergan multsensan sperton.

Ekspozicioj

[redakti |redakti fonton]

Ŝiaj verkoj estis ekspoziciitaj en grandaj retrospektivoj ĉe laMuzeo Whitney de Usona Arto, laMuzeo de Moderna Arto de Novjorko kaj la Tate Modern Museum. En1993 ŝi partoprenis en la 45-aBiennale okazinta enVenecio kadre de sola ekspozicio kiu rondiris ĉirkaŭ la ĉeftemo de kukurbo. Ŝiaj verkoj estis ekspoziciitaj en galerioj en Novjorko,Amsterdamo,Hago,Essen,Milano,Roterdamo kaj Venecio.

Premioj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
 Yayoi Kusama enVikimedia Komunejo

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Kate Deimling,Yayoi Kusama Writes of Hunger, Grudges, and Necking With Joseph Cornell in Her Odd AutobiographyArkivigite je 2018-10-01 per la retarkivoWayback Machine, ARTINFO Francio la 16-an de majo 2012
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Yayoi_Kusama&oldid=8929828"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp