Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sabina mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elXema)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sabina mevo
Plenkreskulo en somera plumaro, Islando
Plenkreskulo en somera plumaro, Islando
Nereprodukta plumaro, Cape Canaveral, Florida
Nereprodukta plumaro,Cape Canaveral,Florida
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:LaredojLaridae
Subfamilio:LarenojLarinae
Genro:Xema
Leach, 1819
Specio:Sabina mevoX. sabini
Xema sabini
(Sabine,1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaSabina mevo,Xema sabini, estas etamevo, tio estasbirdo de la familio deLaredoj kaj ordo deKaradrioformaj. Laŭ diversaj taksonomioj ĝi, iam apartenanta al la plej ofta genroLarus, nun estas la ununura specio de sia genro, nomeXema.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]
Plenkreskulo fluganta en Islando
Dumfluge ĉe fjordo Trygghamna en Spitsbergen.

Ĝi reproduktiĝas enArkto kaj havas ĉirkaŭpolusan disvastiĝon tra plej nordaNorda Ameriko – nordajKanado kajAlasko –,Gronlando kajEŭrazio – plej nordaj insularoj kaj orientaSiberio –. Tiu ĉi birdo migras suden aŭtune, kelkaj vintras en nordaPacifiko sed aliaj vintras en sudaPacifiko deKolombio ĝis nordaĈilio kaj reproduktuloj deGronlando kaj orienta Kanado trapasasAtlantikon por vintri en nordokcidentaEŭropo aŭ eĉ ĝisSudafriko.

Eventuale ekzempleroj de Sabina mevo povas esti vidataj en la marbordo de nordorientaUsono.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio (27 ĝis 33 cm longa, 140 ĝis 225 g peza kaj enverguro de 80–92 cm) estas facile identigebla pro sia rimarkinda flugilbildo. Plenkreskulo havas helgrizajn dorson kaj flugilajn kovrilplumojn, nigrajn pintoplumojn (kun etaj blankaj “spegulojn”) kaj blankajn malantaŭajn flugilplumojn. La blanka vosto estas forkoforma kaj ankaŭ kolo, brusto, ventro kaj pugo estas blankaj. La masklo havas malhelan kapon dum la reprodukta sezono kaj poste malheleco perdiĝas, sed restas malhela strio malantaŭ okulo. La beko estas nigra kun flava pinto kiu larĝiĝas komence. La kruroj estas malhelgrizaj. Junuloj havas similan trikoloran flugilbildon, sed grizo estas anstataŭata de bruno kaj krome la vosto havas nigran finstrion. Junuloj atingas plenkreskulan plumaron post du jaroj. Tiuj mevoj havas tre akran voĉon.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]
Ovoj deXema sabini -MHNT.

La Sabina mevo reproduktiĝas en kolonioj en marbordoj kajtundro. La ino demetas 2 aŭ 3 punktecajn verdobrunajn ovojn en surgrunda nesto kovrita de herberoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 23 tagojn. Idoj povas ĉu forlasi la neston post unu tago ĉu resti kelkaj tagojn en la nesto. Ĝi estas tre pelaga (enmara) for de la reprodukta sezono. Tiu specio manĝas tre diversajn etajn animalojn (ĉefe akvoinsektojn dum reproduktado kaj fiŝojn kaj krustuloj poste) kaj ankaŭ ovojn de kolonioj deArkta ŝterno, ĉar ĝi kolonias apude. Mondaj populacioj povas esti ĉirkaŭ 100 000 paroj.

La Sabina mevo,Xema sabini, ricevas la nomon en la latina scienca, Esperanto kaj en multaj nacilingvoj de la angla sciencisto, esploristo kaj ornitologo SirEdward Sabine pro agado de lia fratoJoseph Sabine.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • BirdLife International (2004).Xema sabini.Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006.IUCN 2006. Elŝutita 06a de Majo 2006.
  • Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984)The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf.ISBN 0-394-41405-5.
  • Roger Peterson kaj aliaj,Guía de campo de las aves de España y de Europa, Omega, Barcelona.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
 
Ĥaradrioformaj birdoj
V
a
d
b
i
r
d
o
j
???
Vanelo aŭ Eŭrazia vanelo (Vanellus vanellus) ~Blankkrona vanelo (Vanellus albiceps) ~Sudamerika vanelo (Vanellus chilensis) ~Vanellus cinereus ~Krona vanelo (Vanellus coronatus) ~Vanellus crassirostris ~Vanellus duvaucelii ~Ruĝbeka vanelo aŭ Hindia vanelo (Vanellus indicus) ~Maskita vanelo (Vanellus miles) ~Dornoflugila vanelo aŭ Spronvanelo (Vanellus spinosus) ~Trikolora vanelo (Vanellus tricolor) ~Armita vanelo (Vanellus armatus) ~Nigrakapa vanelo (Vanellus tectus) ~Flavbrida vanelo aŭ Malabara vanelo (Vanellus malabaricus) ~Vanellus lugubris ~Nigraflugila vanelo (Vanellus melanopterus) ~Sudafrika flavbrida vanelo (Vanellus senegallus) ~Punktobrusta vanelo (Vanellus melanocephalus) ~Vanellus superciliosus ~Indonezia vanelo (Vanellus macropterus) ~Socia vanelo aŭ Stepvanelo (Vanellus gregarius) ~Blankvosta vanelo aŭ Marĉvanelo (Vanellus leucurus) ~Vanellus cayanus ~Vanellus resplendens
M
e
v
o
j
Amerika arĝentmevo (Larus smithsonianus) ~Olroga mevo aŭ Krabmanĝa mevo (Larus atlanticus) ~Armenia mevo (Larus armenicus) ~Kaspia mevo (Larus cachinnans) ~Blankflugila mevo aŭ Gronlanda mevo (Larus glaucoides) ~Griza mevo (Larus canus) ~Ringobeka mevo aŭ Delavara mevo (Larus delawarensis) ~Katmevo, Nigravosta mevo aŭ Nigrapinta mevo (Larus crassirostris) ~Dominika mevo (Larus dominicanus) ~Flavpieda mevo (Larus livens) ~Tajera mevo (Larus thayeri) ~Heermana mevo (Larus heermanni) ~Kalifornia mevo (Larus californicus) ~Nigramantela mevo, Mara mevo aŭ Mara laro (Larus marinus) ~Belĉera mevo, Perua mevo aŭ Strivosta mevo (Larus belcheri) ~Arĝentmevo aŭ Eŭropa arĝentmevo (Larus argentatus) ~Flavkrura mevo (Larus michahellis) ~Ardezdorsa mevo aŭ Kamĉatka mevo (Larus schistisagus) ~Blugriza mevo aŭ Helgriza mevo (Larus glaucescens) ~Glacimevo (Larus hyperboreus) ~Pacifika mevo (Larus pacificus) ~Siberia arĝentmevo (Larus vegae) ~Okcidenta mevo (Larus occidentalis) ~Malhela mevo (Larus fuscus)

A
ŭ
k
o
j
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sabina_mevo&oldid=9035615"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp