![]() | Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojnWollerau (stacidomo) kajWilen bei Wollerau (stacidomo). |
Wollerau | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | Höfe |
Geografia situo | CH1903: 697055 / 228001(mapo)47.1958333333338.7194444444444Koordinatoj:47° 12′ N,8° 43′ O;CH1903: 697055 / 228001(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6960 |
Areo | 6,50 km² |
Alteco | 514 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 8832 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() | |
Wollerau (prononcuvoleraŭ) estas komunumo en ladistrikto Höfe enKantono Ŝvico,Svislando. Ĝi havis 6 960 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La komunumo estas ŝatata loko por riĉuloj pro ĝiaj malaltajimpostoj kaj ĝia bela loĝsituo ĉe la lago kaj la proksimeco al la urboZuriko. Tial dum la lastaj jaroj ĝia loĝantaro multe kreskis.
Wollerau situas ĉe la norda deklivo de Zimmerberg super laLago de Zuriko. La komunuma teritorio etendiĝas de la lagobordo ĝis aliflanke de la kresto de la montoĉeno de Zimmerberg, kaj en sudo ankaŭ entenas parton de la valo de la riveroSihl, kiu trafluas la sudan parton de la komunumo.
La komunumo Wollerau limas en nordokcidento kaj nordo al la komunumoRichterswil (ZH), en oriento alFreienbach, en sudoriento alFeusisberg, kaj en nordokcidento alHütten (ZH).
Tra Wollerau pasas la trajnlinio de laSvisaj Sudorientaj Fervojoj deSankt-Galo traRapperswil,Pfäffikon alLucerno. Paralele al la Lago de Zuriko kondukas lasvisa aŭtovojo A3 deZuriko alKoiro, al kiu Wollerau posedas propran alveturejon.
En Wollerau loĝas inter aliaj famuloj la konata monda tenisĉampionoRoger Federer.
Wollerau nomiĝis ĝis la 19-a jarcentoHinterer Hof (Malantaŭa Bieno). Ĝi dummezepoko apartenis al la Grafejo de Rapperswil. En la jaro 1342Jakob Brun, la frato de la zurika urbestroRudolf Brun, akiris la bienon. Dum laMalnova Zurika Milito Zuriko devis cedin la bienon alŜvico. Religie la Malantaŭa Bieno ĝis 1536 apartenis al laparoĥoRichterswil, tiam ĝi fariĝis propra paroĥo, ĉar Richterswil aliĝis en la jaro 1529 al lareformacio, dum la Malantaŭa Bieno restis katolika. La rivereto Krebsbach ek de tiam formis la okcidentan limon. Dum la epoko de laHelveta Respubliko la Malantaŭa Bieno apartenis dum kvin jaroj al la distrikto Rapperswil de laKantono Linth, en la jaro1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Höfe. Dum la skismo de Kantono Ŝvico inter 1831 ĝis 1833 Wollerau restis fidela alŜvico.[1]
|